Frosto trakuris sur la dorso de Jimmy la Ĝisorela. Venis en lian kapon la enigmo, kion eble li neniam solvos. Kiu estis la mortinto, kies manon li reŝovis sub la litotukon? Kiu mortigis sinjoron Gould? Kien malaperis la ŝranko? Kaj kio estis tiu tuta frenezo?
— Mi volas, ke vi encerbigu la plej gravajn aferojn — daŭrigis la reganto. Vi scias nenion pri la mondo, en tiu momento, kiam vi anstataŭigos min. Bone notu tion! Nenion! Ĉu vi komprenas, bonulo? Mi vivis en Almire ĝis mi havis ok jarojn. Almira estas la ĉefurbo de la insularo Feliĉo. Baldaŭ pro la favoro de Dio, mia onklo kaj edukisto, kiu fariĝis regento post la morto de mia patro, li sendis min en Francion. Tie mi vizitis kadet-lernejon. En la lastaj du jaroj mi frekventis altlernejon kiel la gasto de la angla reĝo. Nun subite la regento venis por mi. En Singapuro mi atendos la fraton de mia patrino, grafon de Almira, sinjoron Egmont. Li estas brava sinjoro. Ĉiujare li vizitis min ĉu en Saint-Cyr, ĉu en Balmoral ĉe lia reĝa moŝto. Bonŝance li ne estas en Singapuro, cetere mi ne povus mikisĝi inter la homoj, ĉar li konas min bone. Sed nun li estas en Almira.
— Se vi permesas, via reĝa moŝto, ankaŭ mi informos vin pri kelkaj gravaj sciindaĵoj.
— Mi estas tre scivola.
— Mi ne deziras paroli pri mia familio. Bonon aŭ nenion pri la suprenira linio de miaj parencoj. Kvankam ankaŭ miaj prauloj forpelis tiutempe niajn kontraŭulojn, sed ĉe ni okazis tio en la drinkejoj, kaj en tiuj lokoj oni ne decas regi.
— Vi estas impretinenta, sed amuza subulo.
— Jen vidu! Sed nia nomo estas tre bonfama en la krimula mondo de Singapuro. Serĉu miajn amikojn!
— Ekzemple.
— Ekzemple jen estas Vanek la Dornhara. La geniulo. Pasintjare li piedbatis poŝtiston tiel, ke oni eĉ nun ekzamenas lin en la kliniko. Diru al li, ke Fridolin la Malpeza salutas lin. Nun li restadas en Martinique. Bonvolu skribe noti ĉion, tiuj estas tre gravaj sciindaĵoj.
— En ordo. Mi lernos ĝin eĉ parkere.
— Tio estus la plej bona. En la klubo de Senplumigistoj mi havas komplezan rilaton kun la vicprezidanto. Ni kune pasigis la tempon en la bagno de Sumbava. Oni nomas lin Ferlad-okula. Li estas kruda, groba homo, sed li ŝatas min. Nun notu bone kaj skribu: En Batavio sur la prizonkoridoro dekstre troviĝas la ŝtuparo, maldekstre la kontoro de la provoso, kaj la muro estas kolorigita per veda olea farbo, kun flava borderaĵo.
— Kial ĝi estas grava?
— Bonvolu skribi tion, via reĝa moŝto. Ĝi tre gravas. Lernu tion parkere, kiel ian versaĵeton.
Sinjoro Irving notis ĉion en ruĝan libreton kaj decidis encerbigi ĝin.
— Diru al Medolo, ke li urĝe ekveturu por longa vojaĝo, ĉar Hobbo Fischer liberiĝis en Adeno.
— Nek tion mi komprenas.
— Via reĝa moŝto komprenos ĉion surloke, ke tiuj estas utilaj informoj, nur notu ilin bone… Tiel.
— Dankon. Nun iru, kaj surprenu la aliformigitajn vestojn de mia forpasinta onklo. Proksimiĝas la ŝipo de la rodpiloto.
— Hopla! Via reĝa moŝto, iu forŝtelis ĝin el la kajuto de sinjoro Fernandez Gould. Tiuj estas dokumentoj.
Kaj li transdonis la blazonan aktujon el ŝamo. Lia reĝa moŝto metis ĝin en sian internan poŝon. Tiuj enhavas la diplomatian korespondadon de regento Fernandez. Kaj nun la diplomatio ne interesis lin.
— Dankon!
— Via reĝa moŝo! Utiligu bone miajn kontaktojn! Bonŝancon!
— Ankaŭ al vi, amiko mia.
Lia reĝa moŝto etendis sian manon, Jimmy la Ĝisorela premis ĝin varme kaj diris ankoraŭ lastan, saĝan konsilon al li:
— Sed la plej bona referenco en la krimula mondo tamen estas bone direktita pugnobato. Ĝi vere evidentas, via reĝa moŝto…
Lia reĝa moŝto, antaŭ ol la ŝipo albordiĝis, laŭ la konsilo de Jimmy la Ĝisorela aĉetis sufiĉe puran, sed trivitan vestaĵon, unu paron da tretitaj ŝuoj, trikotaĵon kaj ĉapon. Jimmy, post tre longa persvado, donis al li sian suboficiran revolveron kaj la plumban bastonon. Pri la lasta li faris mallongan fakinstruon.
— Metu ĝin en vian maldekstran, interan poŝon, via reĝa moŝto, ke la rimeno estus supre.
— Kaj por kio ĝi utilas?
— Se okazas problemo, vi movas vian ŝultron iomete, kaj vi sentas per via akselo, ĉu la plumba bastono estas sur sia loko? Ĝi estas trankviliga sento. Vi intertraktas kun la klientoj pli senpere.
— Ĉu poste?
— Kiam sekvos pli seriozaj argumentoj, vi devas konduti tiel, kvazaŭ vi gratus vin leĝere, vi komencas tion meze de la brusto, kaj la singratado direktiĝas malrapide al la ŝultro…
— Sed grati sin ne estas bela afero!
— Tio ne eksludas la ĝeneralan inteligentecon en la ekstera urbo. Nu, kiam la gratantaj fingroj eksentas la rimenon, tiam svingbatu!..
— Kion signifas svingbati?
— Proksimume dek du centimetra kontuzita vundo kun ekimozo, resaniĝanta post ok tagoj, kelkloke malpligrandaj fendetoj sur la kranio.
— Dankon.
— Do, per la sama movo, kiel vi eltiras ĝin, la bastono jam tuj batas! Tiel, kvazaŭ vi eltirus ĉapon el via poŝo, kaj subite vi tirus ĝin sur la kapon de la alia homo.
— Tiu bato povas esti terura. Eble ĝi kaŭzos morton.
— Komence ne kalkulu tian bonan rezulton, via reĝa moŝto! Gravas, ke ĝi estu nur unu movo. Same vi devas uzi ankaŭ la pistolon. Dum ties eltiro, pafi el la alto de femuro.
— Ĉu vi scias, bonulo, ke la interbatado estas samtiel sistema kaj praktika scienco, kiel la taktiko?
— Vi ĉiam devas atenti pri tio, ke vi batu la unua, via Reĝa moŝto. Ĝi tre garavas.
— Ankaŭ laŭ la instruo de la kadet-lernejo tiu batalanto havas avantaĝon, kiu transprenas la iniciaton.
— Kaj bierkruĉo aŭ piedo de seĝo. Poste trafi en la mezon!
— Kion signifas tio?
— Ĝi estas tiaĵo, kiel la svingbato, nur la resaniĝo estas iom pli longdaŭra, kaj la laborkapablo de la ofendito forte reduktiĝas… Vi ĉiam devas esti rapida!
— Ankaŭ laŭ Napoleono la rapideco estas duono da sukceso.
— Ankaŭ Vanek la Dornharulo samopinias. Li diras, ke tiu ridas laste, kiu batas la unua…
— Mi pensas… tiaĵo ne okazos… Reganto tamen ne profundiĝos tiom en la spertado.
— Sed ne estas malutile scii tion. Ankaŭ la Raĝo de Karmatla estas potenca sinjoro, kiu same vizitis la havenon de Honkongo pseŭdovestite. Neniu kuraĝis ektuŝi lin, post kiam li malkaŝis sian rangon. Nu sed, ĝis li diris tion!.. Kio okazis tie?! Nervoza nekonato ial iris al la pseŭdovestita Raĝo kaj subite vangofrapos lin kvardek tri foje tiel, ke ne doniĝis okazo prezentiĝi. De tiam la Raĝo trafikas tra la haven-kvartalo nur tiel, ke heroldoj iras antaŭ li por distrumpeti lian nomon kaj potencon.
Sinjoro Irving paŝinte sur la bordon, unuavice enpoŝigis siajn manojn. Li ĉiam tre ŝatintus fari tion. Sed reganto kiel povintus fari tiaĵon? Precipe sur la strato.
Kiam li miksiĝis en la homtumulto de la strato Raffles kun enpoŝigitaj manoj kaj ekiris trafe-maltrafe malkovri Singapuron, li tuj komprenis, ke la plimulto de la homaro kial ne elektas la reĝan profesion. Kia ĝojo! Piediri sur la strato, en la tumultanta homamaso, sola!
Kun enpoŝigitaj manoj!
Iu alpuŝiĝis lin, ke li ŝanceliĝis al la muro.
— Pardonon — diris la ulo kaj forrapidis.
Li estis tute neglektita la unuan fojon en lia vivo. Iu admonis lin, ke li ne gapaĉu, per la sep sakramentoj, policisto ne agresive, sed energie flankenŝovis lin de antaŭ la pordo de la policejo, ĉar ĝuste nun aŭto ruliĝis sur la straton. Impertinentaj, strataj vendistoj skuadis siajn varojn antaŭ lia vizaĝo, kaj iu kaptis lian brakon antaŭ vendejo kaj balbutaĉis la nomon de cent artikloj…