Выбрать главу

La lakeo eklevis sian ŝultron.

— Neniu alvenis hodiaŭ ĉi tien.

La princo stampfis nervoze.

— Eh! Tiu homo certe restadas ankoraŭ en la urbo kun mia akompanantaro!

— Mi ripetas: mi ne komprenas tion, kion vi diras, junulo.

— Oni atendis la alvenon de la princon hodiaŭ…

— Nenies alvenon ni atendis hodiaŭ…

— Mi devintus scii, ke estas fabelo kion vi diris — grumblis la policisto spiregante.

— Pripensu bone, lakeo, kion vi parolas, ĉar vi respondecos pri tio!

— Mi ne timas viajn minacojn, sed mi certigas vin, ke ni atendis nenies alvenon. Nur la servistaro restadas en la kastelo kaj sinjoro profesoro Greenwood.

— Homo! Kial vi ne diris tion tuj! Greenwood! Li bone konas min… Mi akceptis lin antaŭ du monatoj en la kortego de la angla reĝo.

— Li alvenis hodiaŭ kaj nun dormas.

— Venigu lin. Veku lin! Li kuregos ĉi tien!

La lakeo foriris. La policisto heziteme rigardis al la princo St. Antonio.

— Ĉu tiu homo legitimos, ke vi… sinjoro… estas reĝo?

— Tutcerte.

— Hm… Kiel falas reganto en tian situacion? Portanta tian vestaĵon?

— Ĉu vi ne aŭdis la historion de la orienta reĝo Harun al Raŝid, kiu iradis inter la homoj pseŭdovstite?

— Mi ne preferas la desegnofilmojn. Mia vidpovo konfuziĝas — respondis la policisto iom malcerte.

— Ne timu — diris la princo ridante. — Nenia malbono povas trafi vin. Vi estas devokonscia, malgraŭ via incitiĝemo. Via suspektemo ne ofendas min, tiu eco gravas ĉe policisto. Mi premios vin, kaj vi ricevos ian malgrandan ordenon de mi, ĉar vi tamen provis solvi la aferon…

“Li estas afabla homo — pensis la policisto — ĉu idioto, ĉu reganto li estas.”

– Ĉiuokaze estus bone, se oni legitimus vin.

— Ne timu, bonulo. Greenwoodu legitimos vin, kaj tiam vi ricevos en mia kortego glason da vera angla biero.

“Mi deziras, ke li estu reganto” — pensis la policisto, ĉar li estis soifa.

Sed tiun tagon la Providenco volis tiel, ke la soifa policisto ne trinku el la angla biero de la princoj St. Antonio. La lakeo revenis sekvante blankharan sinjoron, kiu havis afablan vizaĝon, kaj ili haltis inter la malfermitaj aloj de la pordego.

— Jen estas tiu certa junulo, sinjoro Greenwood.

— Alo! My teacher! — kriis la princo feliĉe kaj proksimiĝis kun disetenditaj brakoj al la respektoplena profesoro. — I am happy, sinjoro Greenwood!

Sed la profesoro ne reciprokis lian ĝoj-eksplodon, retropaŝinte, li etendis sian brakon.

— Bonvolu diri, kion vi deziras?!..

— Sed… sinjoro Greenwood… Kion signifas tion…

— Ĉu vi… asertas, ke vi ne konas lin?…

— De kie mi konus lin?… — balbutis la biologo kun timema bonvolo.

La princo sentis por momento tiel, kvazaŭ grandega, nevidebla mano disstreĉus lian kranion meze je du partoj, kaj ŝajnis al li aŭdi la krakon de sia kranio.

— Sinjoro Greenwood… — li balbutis. — Sinjoro Greenwood…

— Mi tre bedaŭras, infano mia, ĉar vi aspektas malesperiĝinta, sed vere mi ne konas vin — li diris malgaje. — De kie mi devus koni vin?

— Balmoral… vi estis en Balmoral antaŭ du monatoj…

— Prave! Atendu nur!.. Ĉu eble vi renkontis min tie, en la sekvantro de arkiduko St. Antonio?

— Sed mi estas arkiduko St. Antonio! Sinjoro Greenwood! Kia ŝerco ĝi estas?

— La scienculo paŝis antaŭ lin kaj longe esplorrigardis liajn okulojn.

— Kompatinda knabo… Ĉu ne doloras via kapo iafoje?

— Sinjoro Greenwood! — li kriis pale. — Se tiu miskompreno iam klariĝos, mi ŝnurpendigos vin. Ĉar vi estas kanajlo! Fia kanajlo!

La lakeo kaj la policisto kaptis lin samtempe, sed Greenwood alkriis ilin.

— Ne batu lin… Li estas kompatinda… cerbmalsanulo.

Nun okazis tute neatendita afero.

La princo enpoŝigis siajn manojn kaj ridis. Elkore, bonhumore. Tiam jam ankaŭ la policisto kaj la lakeo rigardis lin kompate, kvankam ĝi estis tiel sana, gaja rido, tiel petola, pura, sonoranta serio de voĉoj, kvazaŭ li estus aŭdinta majestan spritaĵon.

— Kial vi ridas? — admonis lin la policisto nervoze.

— Mi pensis pri tio, ke mia avo nuligis la korpan punon de la indiĝenoj porĉiam. Kaj mi skurĝigos vin sinjoro Greenwood sur la ĉefplaco de Almira antaŭ la pendumo per rinocera skurĝo, ĝis vi diros centfoje: “kompatinda cerbmalsanulo!”

ĈAPITRO  4

La taglibro de Jimmy la Ĝisorela

I

Elŝipiĝinte, mi decidis skribi taglibron. Ĝi okazis tiel, ke anticipe mi degne babilis kun pasaĝero, ĉar tiam jam mi surprenis la iamajn vestaĵojn de la mortinto, kiu fariĝis edukisto laŭ la volo de la sorto…

Egale. Do. Gravas la belliteraturo, kiel oni kutimas diri. Ĉar skribi taglibron, tio evidentiĝos poste, kiel farinto: ĝi estas belliteraturo.

Tiam okazis granda idiotaĵo. Ĉar laŭ la neantaŭvidebla volo de la sorto, mi aliformigis la vestaĵon de la mortinto al mia mezuro fare de tajloro, kiu veturis sur la ŝipo. Sed neniu pensis pri tio, ke la mortinto havis ankaŭ ĉemizon. Nerenoviginte, ĝi estis strikta. Kiu estus kredinta, ke la kolumo de tiel granda karmemorulo estas malvasta? Ĉu li havas maldikan kolon en ĉemizo? Mi preskaŭ sufokiĝis pro tio. En ĝi. Portante ĝin.

Kaj la ŝuoj. Tiel grandega homo, kaj mi ne povis surpreni tiujn. Mi ne povis surpiedigi ilin. Nur apenaŭ.

Sed la pantalono. Mi povintus volvi tion ĉirkaŭ min, kiel burnuson, laŭ la kutimo de la araboj, kiam mi jam estis en ĝi.

Tiam la tajloro aliformis tion. Sed la rando de la ĉapelo pendis ĝis miaj ŝultroj. Mi portis ĝin en mia mano. Lia reĝa moŝto laŭ la favoro de la sorto donis al mi ankaŭ monon kaj diris, ke post la elŝipiĝo mi serĉu hidalgon Gomperez. Ĝi estas hispana rango, sed mi ne devis serĉi lin, ĉar ili atentis, kie elŝipiĝos Irving, kiu estas mi, la reĝo.

Ne estas facile skribi taglibron, sed mi ellernos tion, kiel sinjorido la vangofrapadon.

Anticipe mi ankoraŭ paroladis kun lia reĝa moŝto, ĉar li ŝatis konversacii kun mi.

— Vi havos interesan travivaĵon — li diras.

— Mi jam antaŭe ĝojas — mi respondas. — Mi ŝatas la travivaĵojn. Lastfoje ĝi okazis en Kairo, sed ĉiuj tri ŝoforoj resaniĝis.

Li dolĉe ridis pri tio, ĉar ĝi estis lia kutimo.

— Atentu — li diras — , ke vi ne eraru pri tiaĵo, kion vi devus scii. Ekzemple pri kapokostaj aferoj.

— Bonvolu instrui min pri la faktoj, poste mi jam povos konfesi — mi diras.

— Unuavice vi devas scii, ke la insulon malkovris pirato, nomata Warins antaŭ cent sepdek jaroj. Li regis tie, kiel pirato super la indiĝenoj, kiuj ŝatis lin, ĉar Warins multe rabis, murdis, sed li traktis ilin bone.

— Kio okazis al tiu Warins? — mi demandas.

— Mia praavo okupis la insulon, li regis kaj forpelis Warins-on. Sed liaj posteuloj eĉ de tiam batalas hejme. Ili asertas, ke la trono apartenas al ili.

— Tio estas idiotaĵo — mi diras.

— Nur malrapide. Ĉar ekzistas alia tronpretendanto — li diras.

— Ili do estas multaj — mi diras.

— Jes. Sub la regado de mia avo iu Warins ribeligis la indiĝenojn, ĉar ili tre ŝatis Warins-on. La familion Warins. Mia avo fuĝis kun ununura sceptro el la insulo. De sur. (Forstreku la nedeziratan vorton!) Tiun tempon ekspluatis advokato kaj diplomato, nomata Alvarez. Li kolektis multe da feĉuloj en Singapuro. Kaj li atakis Warins-on kun la helpo de usonanoj. Nokte. Li okupis urbon Almira. Li armis la feĉulojn, kaj ili estis la soldatoj. Alvarez proklamis respublikon, kaj li fariĝis la prezidento. Tiam li ricevis monon el Usono, li konstruigis magazenojn, hotelon, aĉetis aŭtobusojn, kaj Almira fariĝis celhaveno de ŝiplinioj. La usonanoj faris novan propres propes prosperity. (Ĝi estas granda firmao en Nov Jorko.) Poste okazis granda batalo inter li kaj Warins, sed mia patro surprizatakis ilin, ĉar dume li varbis ŝipon kaj personaron. Li venkis kaj kaptis ilin ambaŭ. Mia patro denove fariĝis la reĝo de la trono. La tribunalo deklaris tujan ekzekuton de Alvarez kaj Warins. Sed mia patro indulgis Alvarez-on, ĉar li tamen ne estis rabmurdista pirato. Oni severe admonis lin kaj ekzilis lin porĉiam, relegaciinte lin de sur la insulo.