— Ĉu estas permesate peti… glason da akvo?
La drinkejmastro rigardis lin moroze.
— Jes, vi povas ricevi tion. Ŝajnas, ke vi jam ricevis ankaŭ ion alian.
Li trinkis la akvon kaj ĝemis laŭte. Gurdo muzikis, suburbaj homoj, kaj ĉiuspecaj virinoj amuziĝis ĉi tie.
— Diru, sinjoro drinkejmastro… Ĉu ĉi tie jam estas la krimula mondo?
— Kio?… Kia krimula mondo?
— Nu… Kie en Singapuro troviĝas tiuj certaj kluboj…
— Foriru, ĝis ne okazos al vi io malbona! Honestaj homoj vizitas ĉi tien! Biciklist-ĉampionoj kaj senlaboraj fremdulgvidantoj.
— Mi ne toleras tion…
— Forportu vin!
… Nun li jam saĝiĝis. Li forrapidis senvorte. Poste li ankoraŭ devis forlasi same kelkajn similajn lokojn, subite. Ĉiu indigniĝis pro lia demando. Ĉu la krimula mondo?! Nur muzikistoj, etkomercistoj kaj artindrustiistoj vizitas la suburbon.
Ŝajnis, ke en Singapuro ne estas krimula mondo. Kial skribas la ĵurnaloj pri tiom da rompŝteloj, raboj, razioj?
Li jam iris sur la riverbordo preter senregule konstruitaj, kadukaj, argilbrikaj kabanoj. Ŝvebis la pika odoro de malriĉaj indiĝenoj kaj ĉinoj. Li preskaŭ svenis. Ĉirkaŭ apertaj fajrejoj, sidante en la polvo ili rostis fiŝojn. Skelete maldikaj, ĉifoniĝintaj opiofumantoj, nuda grupo da infanoj, babilaĉantaj, hirtaj virinoj, kaj kelkloke malantaŭ malpuraj fenestrovitroj estis videblaj vesperaj lumoj, sinkantaj en la vaporojn. Ankaŭ nekredeble demoraliziĝintaj, trampaj eŭropanoj iradis ĉi tie, malbonaspektaj, nerazitaj, ebriaj.
Ankaŭ sur la rivero svarmis multedona vivo de la orienta raso. Ili loĝis sur ĵonkoj apud la bordo. Ili kuiris, buŝharmonikis, faris sandalojn en la longaj boatoj, sur kiuj estis pajlokabano. La pesta nebulo de la kloakakvoj de la kanaloj, fluantaj en la riveron kovris tiun homplenan, ĉinan mizerkvartalon.
La stomako de la princo ribelis.
Nigraj kaj flavaj kapoj de virinoj ridetis al li el iu fenestro, aŭdiĝis citro- kaj akordion-muziko, apud ĝi estis taverno kun ŝtuparo, kondukanta malsupren, kavigita en la teron. Stratangule, en la vojkruciĝo, ĉe la lumo de torĉo, hinda fakiro prezentis sian liberaeran, cirkan spektaklon. Unue li dresis serpenton flutante, poste li pikis pinglojn en sian korpon. Tiel li kolektis monon en teleron de la ĉirkaŭstarantoj, kaj dume li englutis glavon ĝis ties prenilo.
— Ĝi estas horora spektaklo! — diris iu rekone apud la princo. Lia reĝa moŝto avide kaptis la okazon por kontaktiĝi kun iu.
— Ĝi tute ne estas eksterordinara. Ĉiu povas engluti glavon.
— Ĉu tian glavon?
— Mi ne kredas, ke ĝi estas akra.
— Sed kiel malpura ĝi estas! Tio estas certa gastroenterito!
La knabo rigardis sur la parolinton. Li estis stranga figuro, maldika, alta, hoknaza homo kun fortaj makzeloj. Li havis nazumon sur sia nazopinto, de sur kiu pendis nigra laĉo. Lia longa redingoto preskaŭ tuŝis la teron, sed liaj nudaj kruroj grandparte videbliĝis el sub tiu. Li portis sandalon kun ligna plandumo, kiel la indiĝenoj, kaj el sub lia enorme granda, nigra-randa, artista ĉapelo elpendis liaj blankaj, senordaj bukloj hirte. Li tute ne havis pantalonon meze de la sezono, sed por gardi la nivelon, li ofte eltiradis siajn manumojn el la longaj manikoj de sia redingoto.
La princo ne povis subremis sian ridon. Lia najbaro esplore rigardis lin tra sia nazumo.
— Mi vidas tiel, — li diris severe — , ke oni drasta draŝis lin.
— Jes! Fiuloj ŝtelis mian monon kaj atakis min.
— Tio ofte okazas ĉi tie — li kapjesis. — Ĉu ni prezentiĝu unu al la alia? Ĝi ne estas kutimo, sed vi povas diri ankaŭ pseŭdonomon.
— Estas supeflue. Mi nomiĝas arkiduko St. Atonio.
— Trebitsch.
Eĉ minimuma surpriziĝo ne videbliĝis sur sinjoro Trebitsch. Kvazaŭ li jam multfoje estus renkontinta arkidukojn ĉi tie.
— Ĉu vi venos kun mi trinki glason da biero, princo mia?
— Bedaŭrinde mi ne havas monon. Oni ŝtelis kvin mil dolarojn de mi.
— Ĉu? Tio estas ĝena — li respondis kun ĝentila kapbalancado. — Nu, estas nenia problemo, mi invitas vin.
— Ĉu vi kredas… ke mi estas arkiduko?
— Kial ne? Se vi kredas tion, ke mi estas Trebitsch!
— Sed mi estas la vera arkiduko St. Antonio!
— Nu sciu, ke ankaŭ mi estas la vera Trebitsch. Sed mi petas vin, ke tio restu inter ni!
La princo estis malsata, laca, liaj okuloj brulis, kaj la amareta gusto de la ŝvebinta polvo sursidis lian gingivon.
— Ĉu via reĝa moŝto estas traveturanta ĉi tie? — demandis la vera Trebitsch konversaciante. — Ĉu viaj provincaj parencoj vivas en la suburbo?
— Iu ŝtelis mian landon.
— Kiaj aferoj okazas?! Ĉu vi informis la policon pri tio? Vi devas viziti la divizion de la trovitaj objektoj.
La princo estis proksime al tio, ke li ekploru.
— Sinjoro! Komprenu, ke mi vere estas arkiduko St. Antonio.
— Sed mi ĵuras al vi, ke mi estas la vera Trebitsch — ĉirkaŭrigardinte, li flustris en lian orelon. — Mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo.
Li atendis momenton, kvazaŭ atendante, ke la junulo balbutados pale: “Ĉu vi estis la intendanto… de la Farmbieno Cinamo…? Sankta ĉielo!”
— Mi tre petas vin — li daŭrigis ekscitite — , ke ĝi restu nia sekreto… Nun venu…
Kaj li kondukis lin plu.
— Bonvolu kredi, ke mi estas la vera arkiduko St. Antonio, kaj se vi ŝercas…
— Mi ne ŝercis. Mi ĵuras, ke mi falte estas la vera Trebitsch, kaj kaj mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo…
La princo tute malesperiĝis. Malfacile li renkontas bonvolan homon, kaj ankaŭ li estas idioto! Ĉar sendube: la vera Trebitsch, kiu estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo estas kreteno.
— Kien vi deziris iri via reĝa moŝto? — li demandis ĝentile.
— Mi ŝerĉas… la krimulan mondon.
— Ĉu? — li konstatis ĝoje. — Tiam ni povas iri kune. Ankaŭ mi vizitos tien.
— … ĉu la krimulan mondon?
— Kompreneble.
— Kie… la kluboj troviĝas?
— Jes… Ĉiun nokton mi trinkas nigran kafon tie.
Iom maltrankvile li sekvis la veran Trebitsch-on. Ili jam iris ĉe la delto de la rivero de Singapuro, la ŝlima grundo ŝmacis sub iliaj plandoj, kaj trakoj de ekstera fevojstacio estis sur la altigita bordo.
Jam nur malofte aperis kelkaj kadukaj domaĉoj, kaj iafoje nigraj figuroj ŝteliris ien. Ĝi estis timiga kaj mistika por la princo, precipe la lumo de la ruĝaj kaj violokoloraj lampoj, el la direkto de la sinua taluso.
Kien gvidas min tiu frenezulo?
Li paŝadas tiel kun sia granda nazo kaj nazumo, kun sia konstanta, afabla rideto, kiel honestas filistro.
Irante al la disbranĉiĝanta riverenfluejo, la grundo sinkiĝis kaj ŝmacis sub iliaj paŝoj. Ili piediris proksimume unu kaj duonhoron sur la senhoma pejzaĝo.
— Kien vi gvidas min?
— Kien vi volis iris, mia reĝa moŝto… — En la transan mondon…
— Mi diris krimulan mondon!
— Egale, egale! — li instigis lin per sia afabla, kriĉanta falseto. — Nur venu.
Malproksima fajfado de trajno aŭdiĝis en la nokto. La princo haltis, spiregante, duonsvene pro la trolaciĝo.
— Mi ne iros plu!
— Ba… Kial vi decidis subite tiel?
— Mi… ne iros… Kaj estu singarda. Mi estas la vera St. Antonio.
— Sinjoro, je kio mi ĵuru al vi, ke mi estas la vera Trebitsch? Ni kuntenu!
Kion fari? Lia kapo zumis kaj vertiĝis.
— Mi returniĝos.
— Reĝa moŝto!.. Tie, cent paŝojn malproksime, kie videbliĝas tiu flava lumeto, ni atingos la malnovan, nederlandan havenon. Tie ni trovos… tiun certan… mondon, kion mi konas tiel bone…