Выбрать главу

Vere estis videbla ia forviŝiĝinta lumeto kelkajn cent paŝojn malproksime.

Ili iris plu. Cikadoj cirpis ĥore, kaj dekstre-maldekstre plaŭdoj akompanis ilian vojon, kiel la ranoj dissaltadis antaŭ iliaj piedoj…

— La pejzaĝo estas iomete monotona — klarigis la vera Trebitsch gaje — , sed ĝi estas agrabla, refreŝiga promeno.

… La fetoro, simila al putra ovo de la marĉa regiono estis sufoka. Kelkfoje ili sinkis en la kooton ĝis super la maleolo. Sed ili iris ĉiam pli proksimen al la lumeto, pri kio evidentiĝis, ke ĝi estas lampo. Kelkaj ter-amasoj videbliĝis dekstre-maldekstre, kaj la odoro de la aero montris, ke la maro estas proksime.

Jam multe da lumoj videbliĝis sur la ondliniaj montetoj, kaj kelkaj indiĝenoj aperis sur la riverbordo. Ili sidis super la rivero zumkantante aŭ balancante siajn krurojn. De ie aŭdiĝis la sonoj de buŝharmoniko kaj banĝo. En la golfo de iu morta rivarbranĉo rusta, subapogita korpo de ŝipo elmergiĝis el la akvo, kaj centmiloj da moskitoj zumadis. Tiuj pikis ilin ĝissange. La vera Trebitsch riproĉis la kulojn kun patra rido.

Sveno ĉirkaŭis la princon, kaj li flustris elĉerpiĝinte:

— Mi… denove avertas vin… ke morgaŭ eble… la tuta polico serĉos min…

— Ne gravas. Ĉi tie vi povas kaŝiĝi, ĝis la aferoj normaliĝos.

— Sed pro Dio! Komprenu, ke mi estas la reganta arkiduko de St. Antonio. Mi vere estas tiu.

La grand-nazulo haltis kaj okulmezuris lin kun dignoplena kolero.

— Sed reĝa moŝto! Vi eĉ nun dubas pri tio, ke mi estas Trebitsch! Vere Trebitsch! Venu! Nun jam mi postulas: ke vi konvinkiĝu pri tio.

Ili alvenis al la budo, de kie aŭdiĝis muziko, kaj granda tabulo pendis sur ties pordo:

HOTELO  HALO

AL LA

KVAR SAĜAJ HUNDKAPTISTOJ

KVINA-HORA BRANDKUNVENO

D A N C O!   A N T A Ŭ M A N Ĝ A Ĵ O J!   E N I R E J O!

FRIDA-VARMA

ĜUSTATEMPE MALFERMITA!

— Enpaŝu trankvile! — instigis la vera Trebitsch lin. — Ĝi estas loko por sinjoroj, vera hotelo halo.

— Kie estas la hotelo?

— Ĝi estas halo, sen hotelo. Ĉiu havas loĝejon, nur halo ne apartenas al ĝi. Bonvolu enpaŝi.

Nur kvar kalkfarbitaj muroj. Du longaj benkoj kaj en la fono estis kelkaj glasoj sur tiuj, plenaj de vino aŭ brando.

La drinkejmastro staris apud du korboboteloj kaj pipfumis. Negra bubo buŝharmonikis sidante sur la fenestrokornico, apud li magralonga, lipharara, tre trampa eŭropano sonigis sian banĝon.

Ili eĉ ne levis sian rigardon, kiam la alvenintoj malfermis la pordon. Nekredebla indiferenteco karakterizis la homojn ĉi tie.

— He Big, mia amiko, kiu cetere estas vera arkiduko, serĉas Tulipon.

— Gvidu lin al li — respondis la posedanto de la korboboteloj krude.

Iu kriis al la okulvitra akompananto de la princo.

— Jen vidu! Tendenulo la Fervora!

— Kie vi estis?

— Ĉu vi denove akompanas iun al la malsuprenigilo?

La grand-nazulo turnis sin al la princo kun kompata rideto.

— Ne atentu ilin. Neniu el ili havis infanĉambron.

Li puŝelirigis lin en la transa parto de la drinkejo tra mat-pordo. Ili iris sur la koridoro en blinda mallumo.

— Kial oni nomas vin… tiel strange?

Preninte lian brakon, la nekonata, nazuma homo kuntrenis lin, sed dume li amike flustris:

— Mi mensogis al ili, ke mi nomiĝas Tendenulo la Fervora. Sed vi povas esti certa, ke mi estas la vera Trebitsch… Nur ne babilaĉu pri tio… Mi ŝatus resti inkognite.

Li metis sian fingron antaŭ sian buŝon averte. Lia reĝa moŝto ankoraŭ estus dirinta ion, sed la vera Trebitsch flustris:

— Adiaŭ… Kompatinda knabo… Mi tre bedaŭras… — li diris mallaŭte kaj piedbatis lin.

… La princo sentis nur tion, ke la tero malfermiĝas sub liaj plandoj… Kaj li falas malsupren.

ĈAPITRO  6

La taglibro de Jimmy la Ĝisorela

II

Nun mi rakontas, kial mi skribas tiun ĉi taglibron. Ĉar ĝi ne estas facila afero. Mi ankoraŭ malofte skribis tiam. Mi finis kvar klasojn en bazlernejo, ĉar miaj gepatroj enskribis min tien, dum mia junaĝo. Kion povas fari kontraŭ tio sendefenda infano, kiel mi? Vizitante la kvaran klason de la bazlernejo, mi ricevis prokraston dufoje, ĉiam unu jaron. Tamen mi ne ŝatis skribi.

Sed interesa fakto venigis min al tiu decido.

Ĝi okazis tiel.

Antaŭ ol surbordiĝi, mi faris interparoladon. Li diris, ke li neniam vidis la hidalgon Gomperez, kaj li estos kolera, se li ekscios poste la interŝangon de la roloj. Li diris ankaŭ tion, ke mi estu simpla kaj konsekvenca al la korteganoj. Kaj li transdonis al mi sian unuaklasan vojaĝbileton por elŝipiĝi. Li forlasos la ŝipon kun la personaro. Miaj piedoj doloris, ĉar la ŝuoj de la mortinto, forpasinta pro la favoro de la sorto, estis striktaj.

Sed ege. Tiel, ke jam tiam nek la sufokiĝo ĝenis min pro la ĉemizo. Elŝipiĝinte, mi nur iris rekte, kaj mi transdonis al iu mian vojaĝbileton. Apud mi staris tre longkapa, pal-okula, rigora sinjoro. Ekvidinte la transdonitan bileton, ĉar sur ĝi estas skribita ankaŭ la nomo, li staris antaŭ min, altestime eklevis sian nigran, longan ĉapelon, kiu estis tia, kiel rondforma ĉerketo, kaj tiam jam estis bone videbla, ke li kalviĝas.

Sed li venis ne tial.

— Pardonon — li diras. — Ĉu vi estas sinjoro Irving?

— Persone — mi respondas.

Tiam li klinis sin.

— Mi estas hidalgo Gomperez — li diris severe, kaj mi trankviligis lin.

— Nu bone, tio estas la malpli granda ploblemo. Sed se vi staras antaŭ min, tiam la pasaĝeroj ne povas malsuprenveni sur la mallarĝa ponteto.

Ĝi okazis tiel.

Tiam li forpaŝis de antaŭ mi, sed mi daŭrigis mian vojon plu, kaj li iris apud mi. Dekstre

staris tre maljuna fajroestingisto rigide kun longa lipararo.

Alpaŝinte lin, li prezentas tiun homon al mi:

— Generalo Pollino, la militafera ministro de via reĝa moŝto.

Li do ne estas fajroestingisto. Mi diras:

— Saluton, Pollino. Kiel vi fartas? — mi demandas simple kaj familiare, kiel la reganto instruis min. Sed li mire rigardis min.

— Dankon, via reĝas moŝto. Tre bonege.

Kaj venis multaj nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj, portantaj brilajn ĉapelojn.

— Nu — mi diras — , ni ne kolektiĝu ĉi tie, ĉar venos la policisto.

Ŝajnas, ke ili konsentis kun mi, ĉar la multe da nigre vestiĝintaj homoj kaj la generalo, aspektanta kiel fajroestingisto, ekiris. Avane la hidalgo. Kun longaj kruroj, kiel la cikonio, kaj eĉ nun li estis tute kalva. Malantaŭ li paŝadis mi, kaj la multe da nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj aspektis tiel, kiel funebranta parencaro dum entombigo.

Mi ridaĉis pri la tuta afero, ĉar kio malbona povŭs okazi al mi? Lia reĝa moŝto estos mia sav-atestanto, kaj li ĵuros, se necese.

Generalo Pollino, la militafera ministro de lia reĝa moŝto diras:

— Sinjoro Egmont ne povis veni por akcepti vian reĝan moŝton, li malsanetas.

— Ba. Li tute ne estas malsana. Mi konas lin ekde mia infanaĝo, li estas frato de mia patro kaj cikatro estas sur lia frunto pro glavo.

Ili silentis. Ili silentas nigre vestiĝintaj tiel, ke ili ĉiam pli memorigas min pri funebra ceremonio.

— Li volis veni por akcepti vian reĝan moŝton, sed li ankoraŭ estas malforta.

— Ba. Kompreneble li ne venos de sur la insularo Feliĉo por akcepti min.

— Nu sed — li diras — , ĉu via reĝa moŝto ne scias, ke la plano ŝanĝiĝis, kaj li tamen venis kun ni ĉi tien?