— Jen estas paŝ-ponto, kiu kondukas al la bordo. Singarde venu post min, ĉar se vi falos en la akvon inter la ripo de la ŝipo kaj la bordo, tiam neniu povos savi vin.
Ili paŝis sur la oblikvan, mallarĝan lignotabulon kaj iris rapide, trankvile ĝis la bordo. Tulipo kaptis lian brakon tie. Ili estis en blinda mallumo.
— Vi ankoraŭ povas pripensi la aferon!
— Gvidu min!
Ili iris rapide, ĉar la posedanto de lia reĝa moŝto konis la vojon bone ankaŭ en la mallumo.
Subite aperis lampo el malantaŭ monteto. Oni citris kaj kantis ie. Kion fari?
— Ni haltu por momento… — li diris per hipokrita, mallaŭtiĝanta voĉo. — Mia koro…
— Nu!
— Mia koro…
Per hezitema movo li etendis sian manon al la maldekstra flanko de sia torako, kie estas la bastono… Kiel instruis lin Jimmy la Ĝisorela?… La rimeno… Nun ĝi estas sur lia mano… Nun ĝi streĉiĝas sur lia malfermita pugno.
Kolektinte sian ĉiun forton, laŭ la lernita maniero per tiu sama movo, kiel li eltiris la bastonon, frapis per ĝi antaŭen, sur la kapon!
Krakbruo…
Tulipo staris por momento tiel, kvazaŭ nekompreninte la aferon, sed lia buŝo malfermiĝis gapmire, kaj liaj okuloj elstariĝis.
Lia reĝa moŝto, kvankam li tute ne lernis tion, denove frapis. Nur fakultative.
Tulipano falis sur la teron kun obtuza pumbruo… La princo kuregis.
Jimmy la Ĝisorela pravis: ne ekzistas pli bona kontakto ĉi-loke, ol forta bato sur la kapon!
Subite li sterniĝis sur la tero. Iu stumbligis lin en la mallumo. Strangaj ombroj ĉirkaŭis lin.
— Kiu vi estas?
— Pedro — li spiregis.
Li distingis kvar ombrajn figurojn.
— Kien vi iras?
— Mi serĉas Vanek-on la Dornharan, kaj la Grandan Bubalon! — li respondis rapide.
— Kial? — demandis dumetra, kalva vagabondo.
— Ni kontrabandis. Mi estas membro de la klubo Fidelaj Pomoj, kaj mi konas bone ankaŭ Medolon.
— Ĉu tio certas?
— Jes… Gvidu min al li!
— Superflue. Mi estas Medolo — respondis la dumetra homo.
Puf… Ĝi estas problemo. Sed li respondis tuj. Li ja sciis tion parkere.
— Via kompano mesaĝas el Batavio, ke forportu vin rapide, ĉar Fischer Hobbo liberiĝis!
— Ĉu… Mi vidas, ke vi scias pri miaj aferoj. Sed kial vi diris tion, ke vi konas min?
— Por ke mi transdonu la mesaĝon.
— Suspektinda afero. Koncerne Fischer-on Hobbo, mi tute ne timas lin.
— Venu kun ni — diris iu alia.
… Li iris. Li ne povas batfaligi kvar homojn. Forkuri ne eblas. Jen estas la fato. Vane! Enbotaiĝinte ĉe malgranda golfo, ili remis, ĝis ili atingis altan bordoparton. Tie ili hatis antaŭ kaverno. Kiam la princo enpaŝis tien kaj ĉirkaŭis lin la penetra, sufoka odoro de la humida grundo, sed li ne estis certa pri tio, ĉu li vidos la stelplenan ĉielon iam?
Oni longe gvidis lin tra zigzagaj katakomboj. Stranga murmuro aŭdiĝis el la foro. La bruo ĉiam pli proksimiĝis, kaj fine aperis malforta lumo ĉe la fino de iu vojkurbiĝo.
Ili alvenis al volba kaverno, kie kelkaj lampoj lumis inter kolosaj rokpecoj.
El la grandega kaverno disbranĉiĝis koridoroj kaj flankaj kavernoj, kovritaj per pordoj, farita el lignotabuloj.
Meze staris longa tablo, najlita el multaj lignotabuloj. Tie sidadis kelkaj tipaj homoj el la krimula mondo. Ili pipfumis, trinkis brandon, ludis per ĵetkuboj. Tiu volba kaverno estis nur la vestiblo de la “kluboj”. Tie sidadis la “gastoj”. Vagabondoj, kiu estas membroj de neniu klubo de la krimula mondo, sed ilia aliĝo estis sufiĉe esperiga. Medolo laŭte kriis:
— He! Robb la Pordisito!
Blankhara vagabondo elvenis de ie. Li estis tre trampa, sed li portis belan, novaj ĉapon sur sia kapo, sur kiu estis skribite:
HOTEL GRAND ORIENTAL
Li estis fiera pri tio. Li ne zorgis multe pri sia vestaĵo, aspekto, vivo, sed ĝenerale ĉiusemajne li ŝtelis novan pordistan ĉapon, laŭeble de dungito de iu eleganta hotelo.
— Kio okazis? — li demandis.
— Tiu knabo venis kun mesaĝo. Li estis en prizono de Jimmy la Ĝisorela.
— Kie?
— En Batavio.
La blankhara vagabondo turniĝis al li. Tial li nomiĝas Robb la Poristo, ĉar li kontrolis la enpaŝantojn. La granda konanto de la prizonoj de la Mondo, laŭ siaj personaj spertoj.
– Ĉu vi malliberiĝadis en Batavio?
— Jes…
— Kiel estas la farbita la muro de la interna koridoro?
Nun trafulmis la kapon de la princo, kion li lernis!
— Verda oleofarbo, kun helkolora kadro! — li respondis tuj. — Dekstre estas la ĉambro de la ĉefkarceristo, maldekstre la kruckoridoro.
Robb la Pordisto kapjesis:
— De tie estas malsuprenirejo al la laborejo. La knabo estas honestulo!
Dank’ al Jimmy la Ĝisorela, li nun saviĝis. Medolo kaj liaj kompanoj rigardis sur lin kun iom da fido. Vane! En klubo tamen gravas, se klariĝas ies paseo.
Ili ekiris al larĝa koridoro, kie dekstre sidadis la Vestogardisto en kaverno. Li zorgis pri la pakaĵoj, kiujn la membroj transdonis al li por gardi. Ties granda parto enhavis instrumentojn. Tabulo pendis super la kaverno:
NUR
LA OBJEKTOJN,
METITAJN EN LA VESTGADEJON
NE
RESPONDECAS
LA DIREKCIO
Eĉ pli okulfrapa tabulo pendis meze de la enirejo de la subtera koridoro:
A T E N T O N!
EN LA KLUBEJON
PAFILON, PLUMBOBASTONON, TRANĈILON,
FERBOKSILON, Aŭ KIUJN AJN INSTRUMENTOJN,
TAŭGAJN POR HOMMORTIGO
ENPORTI ESTAS
P R O P O N I N D E!
ENPAŜI SEN ARMILO ESTAS MALPERMESITE
KAJ VIVDANĜERA! LA AKCIDENTOJN,
OKAZINTAJN PRO TIO
ĈIUN RESPONDECON FORIGAS
LA DIREKCIO
La “klub”-kavernojn, kavigitajn en la teron oni kovris per pordoj dekstre kaj maldekstre sur la koridoro. Sur ĉiu pordo pendis alia tabulo. Ekzemple:
L A T U T A M O N D O E S T A S P O R L A P O Ŝ O Ŝ T E L I S T O J
KLUBO DE LA
HONESTAJ TROVINTOJ
Kaj sub ĝi:
DIVIZIO DE
TROVITAJ OBJEKTOJ!
La princo preskaŭ forgesis sian ĉiun problemon, la korpan-animan laciĝon.
— Kio ĝi estas tie?
— La societo de la malnovaj maristoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj jam partoprenis la “Maristan festenon”.
— Kion?
— Nu… okazas, ke oni longe ĵetiĝadas sur la akvo en savboato, kaj la nutraĵo elĉerpiĝas… Tiam ili tiras loton, kaj iun… nu… eble pro malsato…
Tio estis skribita sur la pordo de la konkreta klubo:
TAROKA SOCIETO DE
DIABETAJ OLDAJ KNABOJ
LA ESTIMATAJ KLUBANOJ
NE RAJTAS VIZITI NIAJN EJOJN
– Ĉar — klarigis Medolo — oni decidas pri la membriĝo pere de ekskludo. Al kiu ili ne havas moralan ekscepcion, tiu fariĝas ordinara membro, kaj li ne rajtas viziti lal klubon. Kiun oni eksludas, tiu rajtas viziti ĝin.
La krimula mondo primokis la kutimojn de la socio, de kie oni ekskludis ilin. De tempo al tempo aperas kelkaj ebriaj, balaniĝantaj klubanoj, el iu aŭ alia kaverno aŭdiĝas bruo de kartludo kaj tintado de mono.
— Kien vi gvidas min? — li demanis iom maltrankvile. Li havis malbonajn spertojn rilate tiujn promenojn.
— Al la Ekscelenco.
– Ĉu ankaŭ ekscelencoj estas en la klubo?
— Mi scias tiel. Nur kvar homoj vivas el ili. Nur tiuloj estas membrigitaj, kiuj oni indulgis antaŭ la ekzekuto. Okaze de la naskiĝtago de reĝo, Kristnasko aŭ tiaĵo, kiam oni indulgas la mortkondamniton.