— Ne vi estas la kulpa, reĝa moŝto — li diras, kvazaŭ li scius, kion mi komencis rakonti. Dum vi ŝipveturis, ni ŝanĝis la planon, ni diros, kial, kaj tiel ni vojaĝos rekte al Almira, por ke via reĝa moŝto inter viaj subuloj okupu la lokon de viaj prauloj sur la familia trono.
Li diris tiaĵon. Kaj la hidalgo denove estis tre kalva, ĉar li tenis sian ĉapelon enmane, kaj tiam jam li staris rektadorse apud ni.
— Venu via reĝa moŝto en vian kajuton, certe vi volas ripozi.
Mi iris en mian kajuton, ĉar vere mi certe volis ripozi. Tiam jam vertiĝis mia kapo, kvankam ĝi estis nur la unua idiotaĵo.
Mi ankoraŭ neniam loĝis en tiel bela kajuto. Kaj nek tiel bone. Ĉar mi satmanĝis, kiam maristo alportis bongustajn manĝaĵojn. Sufleojn kaj birdaĵojn, marmeladon kaj vinon. Kiam mi petis rumon, oni portis ankaŭ ĝin, kaj kiam mi vidis, ke oni portas ĉion, mi petis cigaredon kaj iom da kontanta mono.
Oni portis ankaŭ tion.
Tiam venis maristo kaj diris, ke sinjoro Egmont kaj generalo Pollino atendas min en la najbara kajuto por priaŭskulti ilin.
— Bone — mi diras — , ili trankvile paroladu tre laŭte, kaj mi subaŭskultos ilin de tie ĉi.
Sed ili ne tion volas, sed ili venus ĉi tien por priaŭskulto.
— Nek tio estas problemo — mi diras pro la favoro de la sorto, kaj ili envenis.
La ministro, simila al fajroestingisto, kaj sinjoro Egmont kun cikatro, farita fare de glavo.
— Reĝa moŝto — diras sinjoro Egmont. — Tial ni estas ĉi tie por fari raporton al vi.
— Nun — mi diras — , ni lasu la financajn aferojn, mi fidas vin.
La ministro, simila al fajroestingisto palpebrumis iomete pri tio. Sed Egmont diris nur tion:
— Nia referaĵo ne estas financa.
Tiam venis en mian kapon la konsilo de lia reĝa moŝto:
— Nun ĝi estas aktuala. Nur post kelkaj tagoj — mi diris kaj levis miajn okulvitrojn kun tenilo al miaj okuloj, kiu pendis sur vera nikela ĉeno en mia supra poŝo.
Tiam la ministro de fajroestingo rigardis sur min kun tiel granda estimo, ke lia buŝo larĝe malfermiĝis.
Sed ne sinjoro Egmont, kies organismo estis pli rezistema kontraŭ sinjoraj aferoj.
— Tamen mi petas vian reĝan moŝton, nun aŭskultu nin, ĉar ĝi gravas.
— Nu bone — mi diris. — Mi volas esti favorkora pro la volo de la sorto.
— Dum vi estis survoje, ni ricevis informon, ke Bob Warins, la filo de la Pirato, fuĝis el Batavio, kie la tribunalo dungis lin kiel bagnanon.
– Ĉu li estas tiu Bob Warins, kiu pretendas la tronon?
— Jes. Li estis malliberulo en la prizono de Batavio kaj fuĝis.
— Kvankam ĝi estas tre malfacila afero, ĉar gardistoj staras je dek paŝa distanco. Ĝi estas severe kontrolata loko.
— Via reĝa moŝto scias certe, ke la patro de Warins batalis kontraŭ Alvarez, kaj via patra moŝto venkis ilin.
— Jes, tio estas kutimo ĉe ni — mi diris.
— Lia filo, Bob Warins ĵuris antaŭ la juĝeldiro, se li liberiĝos, li mortigos la reganton de la insulo kaj la prezidenton Alvarez, vivantan en ekzilo.
— Oni ĵuras pri tiel multe da aferoj dum ĉeftraktado — mi diris degne.
— Bob Warins estas la plej lerta kaj plej danĝera krimulo de la insularo.
— Bagatelo — mi respondis moke. — Kio estas Charley la Lunmiena kompare lin?
Tiam li tusis.
— Tre multaj indiĝenoj protektas Warins-on, ĉar ili ŝatis la maljunan piraton, Warins revenos certe sur la insulon, eble li jam estas tie, kaj via reĝa moŝto tial devas veni hejmen, ke la popolo ne kredu vin malkuraĝa, kaj vi staru avane en la malfacilaj horoj.
– Ĉu vi pensas, sinjoro Egmont, frato de mia patrino, tiu Bob Warins volas mortigi min?
— Li certe provos tion.
— Nu, mi batos lin je la kapo — mi respondis, kaj la aŭdienco finiĝis.
Kio estos nun? Mi ne timas tiun friponon, sed tio estas vere granda problemo, ke la reĝo maltrafis la konekson en Singapuro al sia trono.
La ŝipo jam longe veturis sur la vasta maro. Mi promenas.
…Estis bela vespero. La ĉielo stelplena, la maro glata. Ties spegulo.
Milda venteto kaj agrablaĵo. Precipe tial, ĉar mi satmanĝis, kio apartenas al la naturaj belaĵoj ĉe mi.
Jam nek la bordo estis videbla. Nur la ĉielo kaj la maro. Ĉar proksimiĝis la pluva sezono, iom post iom nebuliĝis, kaj la ŝipo enveturis tion.
Ĝi estis tre bona motorŝipo, admirinde bela kaj rapida. Poste mi vidis, ke oficiro staras malantaŭ mi ĝentile kun telegramo.
– Ĉu vi staras ĉi tie pro mi? — mi demandas.
— Jes, via reĝa moŝto.
— Eble ni neglektu tion — mi diras dece al reĝo.
— Sed kun la permeso de via reĝa moŝto, mi estas la aloadjutatno ĉi tie.
— Eĉ tiam ne. Mi ŝatas mediti sola, temas pri tio.
Mi diras.
— Laŭ via ordono, sed mia respondeco…
— Nenia respondeco estas evidenta nun, kaj tuj foriru — mi diris kun reĝa kolero. Kaj li foriris.
Mi tuj fartis pli bone, kiam la aloadjutanto foriris. Li iris al iu juna maristo.
Certe li estas aloservisto. Kaj li sendis lin ien. Nun li certe sendas lin al sinjoro Edmunt.
Mi timis tion, mi do senprokraste foriris. Cetere fariĝis tiel granda nebulo, ke mi ne vidis eĉ ĝis mia nazpinto. Nun estas vere taŭge promeni sur la ferdeko.
Kvankam tiam la nokto memorigis min pri tiu terura, timiga nokto, kiam la sport-statura sinjoro Gould, kiu estas regento laŭ la nomo Fernandez, falas sur mian kolon, post kiam mi puŝis lin en la akvon, mortintan, baldaŭ Fred la Malpura ĵetis lin en la akvon, kiun mi rigardis de malproksime, kiel li ĵetas Fernandez-on, sinjoron Goould-on, kovritan per longa, blanka litotuko en la akvon kun plaŭdo… Ĝi estis terura nokto tie… Ankaŭ tiam ni veturis en same granda nebulo, kaj anticipe ĝin mi vidis tiun, kiu havis la eksteraĵon de la kapitano, la fantomonon. Kiu iradis en du formoj kaj…
Kaj mi denove vidis lin! Ĉi tie! Sur tiu ĉi loko. La kapitan-fantomon!
…La nebulo sidis sur mia vizaĝo, kiel varmakva ĉifono… ĉio gutis, kvankam ne pluvis, nur tre granda, vaporplena, varmega nebulo ŝvebis super la senlima oceano, kaj subite, kiam mi turniĝas ĉe iu kajuto, mi do puŝiĝas ĝuste al li.
Al la fantomo!
Vizaĝo al vizaĝo, la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star staris antaŭ mi!
— Nu, kio okazis Jose? — li demandas trankvile kaj cigaredas.
Kaj mi rigidiĝis, kiel salkolono, kvazaŭ fulmo estus frapinta min. Ĉar li estas la fantomo. Ĉar kion serĉas ĉi tie la kaptiano de la ŝipo Honolulu-Star?
— Kion… vi faras? — mi demandas iom nervoze, ĉar mi estis iomete nervoza. La nebulo, la senvento antaŭ la humida musono kaŭzas nervoziĝon.
— Ankaŭ mi vojaĝas al Almira, Jose.
— Ne diru tion, ke Jose. Komisiite de reĝo, nun mi trompas lian sekvantaron. Oni kredas, ke mi estas reĝo.
– Ĉu vere?… Nu, mi ne volas ĝeni vin en tio. Sed diru! En la kajuto de sinjoro Gould estis malgranda komodo. Ĉu vi ne konjektas, kie ĝi estas?
Li nun ne havas alian problemon ol tio!
— Sinjoro kapitano! Mi ne ŝtelas meblojn — mi respondis dece al reĝo.
— Mi tute ne pensis pri tio. Sed eble vi vidis ĝin. Nu, estas egale.
— Bonan nokton, sinjoro kapitano.
— Bonan nokton, sinjoro reĝo — li respondis kaj premis mian manon ridetante — vi staras firme sur viaj plandoj. Ĉu vi deziras cigaredon?
— Dankon, sed mi havas reĝan aferon ĉi tie.
Li foriris kaj la krepusko tuj forglutis lin, kio kirliĝis. Reveninte, mi renkontiĝis kun sinjoro Egmont kaj kun lia adjutano.
— Reĝa moŝto… mi maltrankvilis, ke vi promenadas sola.
— Mi ne ŝatas fari tion alimaniere.