— Sed reganto devas atenti eĉ sur propra ŝipo, ĉar dungitaj atencantoj povas kaŝiĝi ĉie.
— Mi batos ilin forte je la kapo, nur tion bonvolu diri al mia reĝa moŝto, kial vojaĝas kun ni la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star, laŭ mia scio.
— Mi ne scias pri tio — li respondis.
Nu, tio estas bela afero.
— Sed ne pli ol unu minuton, mi ĵus parolis kun li ĉi tie.
— Estas ekskludite! Sur la ŝipo veturas nur Via sekvantaro kaj la maristoj.
Kaj li rigardis sur min tiel, kvazaŭ mi ne estus sanmensa.
Mi diris nenion. Mi jam konis tiun historion tro bone, ol diskuri pri tio. La fantomo do, kiu havas la eksteraĵon de la kapitano, transŝipiĝis.
— Mi petas vin reĝa moŝto, bonvolu resti en via kajuto, aŭ iru akompanate de la adjutanto. Mi respondis: bone. Poste mi reiris en mian kajuton.
Sed poste, kiam jam estis malfrua nokto, mi singarde elŝteliĝis. La adjutanto ne estis en la prokismo. Tamen mi vidis lin je dek paŝa distanco. Li staris kubutante sur la balustrado. Ĉu li scias, ke temas pri tia reganto, kiu povas iri senbrue, ĉar malgraŭ tio, ke li estas nun tronheredanto, lia antaŭa vivo bezonis tion?…
Nek la pordo grincis, baldaŭ mi estis sufiĉe malproksime. Nur iuloke iradis kelkaj maristoj, apenaŭ videblaj en la nebulo, poste logtempa silento, kaj la akvogutoj plaŭdetis, kiel la multe da humido falis de sur la fero…
Tiuloke ne estis la fantomo, simila al la kapitano. Ĉu ia krimafero latentas en la fono, rilate la fantomon?
Ĉiuokaze mi batos lin je la kapo. Se li eltenos ĝin, li vere estas fantomo. Sed mi ne fidas tion. Mi nur ne sentus premon sur mia brusto, kvazaŭ la nebulo havus prezon, kvankam mi scias bone, ke la nebulo estas vakua spaco. Sed mia kapo akre doloras, kio estas la antaŭsigno de la proksimiĝanta musono.
Ankaŭ la mallaŭta murmuro de la akvo estas stranga… Miaj manoj estas tiel malsekaj, kvazaŭ mi ne estus viŝinta tiujn. Kaj malvarmaj. Kiam la termometro montras kvardek du cersiusgradojn en ombro. Malvarmas mia stomako… Tiu vapor-muro fariĝas ĉiam pli peza, kiel ni veturas en ĝin…
Nun la vetero estas tre malagrabla. Ĉi-tempe oni kutimas esti kverelemaj en la drinkejo. Ĝi estas tia vetero, kiam mi rapide elprenis mian tranĉilon, antaŭ ol fariĝi tronheredanto.
Mi devas elbutonumi la kolumon de mia ĉemiozo, sed eĉ tiel mi estas kovrita de sala, glueca humido, kaj mia gorĝo pulsas, kiel la granda montrilo de horloĝo…
Tie… La ekscintilo en la nebulo estas rebrilo de viziero de ĉapo! Nun mi elprenas mian poŝlampon, kiun mi havis, antaŭ ol mi estus kroninta.
Mi postrapidas lin, kaj veninte en lian proksimon, mi ekpremas la ŝaltilon de la poŝlampo. Fariĝas lumo en la nelbulo! Kaj mi vida.
Li estas tiu!
La kapitano! Li ridetas, mansvingas kaj rapidas…
Sed mi postkuras lin.
Haltu…
Sed li alvenas pli frue inter la kajutojn, kaj la nebulo forglutas lin. Sed mia aŭdas la grincadon. Pordo-grincado estis ie en la proksimo! Li eniris en iun kajuton. Sed mi ne vidis kien. Ĉar la nebulo…
Se necese, mi traserĉos ĉiun kajuton! Sed mi rigardos en la okulojn de la fantomo!
La fenestro de la unua kajuto estis malluma. Ĉu ĝi estis tiu? Mi ekpremas la klinkon kaj malfermas la pordon. Estas mallumo ankaŭ interne.
Ne nur mallumo, sed ĉio estas senmova, kaj mi sentas pikdoloron en mia maldekstra okulo pro la musono, krome kvazaŭ akra pinglo estus pikita en mian cerbon el la nebulo…
La mallumo kaj la silento estas tiel strangaj, ke mia lango sekiĝas, kaj kvazaŭ mia gorĝo sveliĝus.
Mi timis tie, mia koro fariĝis malvarma, kaj miaj genuoj fleksiĝis.
Ve, kio ĝi estas?
Mi ekpremas la butonon, ke la poŝlampo denove lumu.
Kaj mi pensas, ke mi freneziĝis!
Se mi havintus voĉon, tiam mi estus ŝrikinta. Sed mi ne povis. Mi frapfermis la pordon kaj kuris, sed tremante, kvazaŭ suferante pro malaria atako… mi kuris kaj tremis.
Ĉar la lumo de la poŝlampo montris la kajuton, kaj sur la tablo en malfermita ĉerko kuŝis sinjoro Gould pale, kun pajlokoloraj lipharoj, kun nigraj okulkavoj!
Fernandez… Kiu estas regento kaj dufoje ĵetita en la akvon ĝis nun (daŭrigota).
ĈAPITRO 9
Minacaj homoj proksimiĝis malrapide. Inter ili estis unuavice Tulipo kun bandaĝita kapo, la posedanto lia reĝa moŝto. En la peza, streĉita silento nur la Ekscelenco gardis sian pignoplenan trankvilon.
— Atendu — li diris mallaŭte. — Ni devas klarigi, kion volis tiu knabo ĉi tie?
— Entrudiĝi, flavbekulo! — murmuris Medolo minace.
— Tio certas, ke li ne estas komencanto — diris Tulipo rekone kaj etendis sian manon al la bandaĝo. La bato, kion mi ricevis de li, subtenas tion. Mi devas mencii tion por lia pravigo.
— Sed kial li batfaligis min, se li ne havis kaŭzon timi. Kaj kien li volis kuri? — demandis Medolo.
— Estas suspektinde, sed mi diras tion, ke neniokaze vi agos malbone, se vi mortigos lin — respondis Tulipo kaj eklevis sian ŝultron — , sed li ne estas komencanto, tio certas.
La Ekscelenco longe rigardis la cigar-cindron inter siaj fingroj.
— Gvidu lin al la Granda Bubalo! Li diris, ke li konas la Grandan Bubalon.
Ili denove gvidis la princon tra zigzagaj, subteraj koridoroj. Nun jam estas verŝajne, ke li neniam plu ekvidos la sunbrilon vivanta. La vojo kondukis supren tra humidaj, ŝimodoraj katakomboj. La zigzaga koridoro fariĝis ĉiam pli kruta, ĝis fine ili iris sur ŝtupoj, kavigitaj en la teron. Poste ili paŝis en malbone limigitan ĉambron. La princo nun jam vidis, kie li estas.
Ili akompanis lin en la “hotel-halon” de la drinikejo Kvar Saĝaj Hundkaptistoj. Tulipo iris avane. Medolo kaj liaj kompanoj ĉirkaŭis la deliktulon. La drinkejmastro eĉ nun staris apud la du korboboteloj, la indiferentaj gastoj sidis sur la benko kun siaj glasoj el lado, samtiel, kiel antaŭ nelonge, kaj tiu knabo buŝharmonikis ĉe la fenestro, kiu sidis sur la fenestro-kornico, kiam la princo la unuan fojon enpaŝis ĉi tien. La nombro de la societo ŝanĝiĝis tiel, ke dika, hirta mulata virino kuŝis sur la planko antaŭ la benko kaj ronkis.
Krome sidis tie sur lignokesto Tendenulo la Fervora, pri kiu nur la princo sciis, ke efektive li estas la vera Trebitsch. La minaca grupo, gvidate de la diktrunka Tulipo, ne vekis senscion.
— Tendenulo la Fervora! — kriis Tulipo. — Tuj redonu miajn du kaj duonon da dolaroj.
La vera Trebitsch paŝis antaŭ ilin indigne.
— Mi protestas! Mi transdonis la varon — kaj li turnis sin al la princo, — vi estas mia atestanto.
— Via varo batis min je la kapo! Kaj li fuĝis.
— Vi petis fortajn kaj lertajn homojn. Kiu do batfaligas vin, tiu ne estas malforta, kaj se li foĝas, tiam li estas eĉ lerta… Rigardu tiun knabon! Li estas fortika! Ne permesu skoldi vin, amiko mia…
La princo lastatempe rimarkis suspektinde trivialajn simptomojn sur si. Ekzemple li fariĝis ekkolerema, kaj tiam li ŝatintus bati. Eĉ nun la sango komencis leviĝi en lia kapo.
— Vi estas senhonta sklavkomercisto! — li kriis kolere — , fia kanajlo!
— Nun temas ne pri tio — respondis la vera Trebitsch nervoze. — Ni povas atingi nenion per persona atako.
— Plej volonte mi rompus vian kapon.
— Kio malhelpas vin en tio? — demandis Medolo mirante.
Puf!
La plej potenca pugno de lia reĝa moŝto trafis la vizaĝon de la vera Trebitsch per laŭregula, maldekstramana, rekta bato tiel, ke rekona murmuro honoris tion.
Sed Tendenulo la Fervora per bravura rapideco, sed eksterordinare energie vangofrapis lian reĝan moŝton, ke li renversis la drinkejmastron kaj iun korbobotelon.