Li aperis nur en la societo de sinjoro Gould sur la ŝipo. La pasaĝeroj elkore malamis tiun Goould-on. Li estis dika, kolosa, blankhara homo, kaj ĉiu sentis tiel, ke li tiranadas super la ĉarma knabo. Kvankam tiu junulo estis tiel silentema, tiel malgaje eleganta, kvazaŭ li volus fariĝi pastro, aŭ li havus profundan funebron.
Atingonte Panang-on, stranga afero okazis inter li kaj Jose. El la haveno venis kolosa malajo sur la ferdekon. Li rompis katenon, manĝis najlojn kaj montradis sian muskolojn por kelkaj groŝoj. Li havis grandegajn muskolojn. Poste li prezentis la prenojn de la luktado ĵiuĵicu por la maristoj. Jose kuradis supren-malsupren sur la ŝtuparo kun refreŝigiloj, tortoj, sed pro iu malbone kalkulita, grandarka, gracila movo, li faligis kremtorton ĝuste sur la kapon de la fort-artisto de sur la promen-ferdeko.
La malajo stertore skrapis la ĉokoladan kremon de sur si, li grincis per siaj grandegaj dentoj, fine li subpremis sian koleron kun kavalira rideto, poste li diris, ke li diserigus Jose-on, se li ne konsiderus la grandsinjoran ĉirkaŭaĵon.
La hispana kelnero tre energie kriis la nomon de kelkaj antaŭmanĝaĵoj al la indiĝeno, pro kio li kompreneble ekscitiĝis.
— M’Bisung! Glonga! Bon-Bon! — stertoris la malajo.
— Omlette á la Sevilla! — kriegis Jose.
— Olla potrida! — citis la kelnero el sia slogantabula periodo kaj malsuprenkuris. Li staris tie antaŭ la malajo, kaj la pasaĝeroj, feliĉaj post la multe da monotoneco, ariĝis el ĉiu direkto.
Sinjoro Irving staris supre, ĉe la balustrado en sia kutima malgajeco kaj rigardis malsupren kun enua, indiferenta vizaĝo.
La malajo ekbriligis siajn blankajn dentojn kaj denove ridetis.
— Kion volas tiu malforta blankulo… Mi manĝos lin…
— Nur komencu tion — diris Jose
— Mi ne batos! Hinda memdefendo… Batu vi tutforte. Mi nur defendos min.
— Tio ne estos bone… — kontraŭparolis Jose.
— Batu vi! Preno estas certa, rapida, vi ne trafos min.
— Nu bone. Ĉu mi povas komenci?
— Jes.
Jimmy la Ĝisorela estis scivola pri la preno. Certa ĵiuĵicu.
— Nu batu! — urĝis lin la malajo. — Estos surprizo!
Vere okazis granda surprizo. Ke iu preskaŭ faru transkapiĝon pro unu vangofrapo, ke li renversu kvar pasaĝerojn kaj multajn tabletojn kun frambo-refreŝigiloj, ĝi vere estas surpiza.
La sango fluis tra liaj nazo, buŝo kaj oreloj, kaj lia haŭto krevis de lia dekstra okulo ĝis lia buŝangulo. Li spiretis tiel, iom sterniĝinte, dume la kvar pasaĝeroj urĝis lin leviĝi de sur ili.
Dum tiu tempo Jose dormis iomete. Starante. Kiel ia maljuna ĉevalo. La malajo salte leviĝis kriegante.
— Ĝi ne validas! Vi estas maldekstramanulo! Mi atendis baton el dekstra direkto.
Jose levis sian ŝultron.
— Neeblas starigi trafikdirektan policiston apud ĉiun vangofrapon.
— Mi mortbatros… vin!
Li alkuris lin. Jose iom retropaŝis, ĉar la malajano gluiĝis pro la frambo-refreŝigilo, kaj la kelnero timis pri sia bela, orbutona uniformo. Li faris rapidan hokbaton por malakceli la unuan elanon de la atakanto. Poste li kliniĝis de antaŭ maldekstramana, rekta bato, kaj li facilmove ekbatis la mentonon de la indiĝeno.
Tiam piedbato trafis lin.
Kontraŭregula, insolenta, nekonvena piedbato al sportisto. Kolero ekregis Jimmy-on la Ĝisorelan kaj laŭtege ekkriis:
— Insalada fritte á la Escorreal!
Pro tio la sango glaciiĝis en ĉies vejno. Ili estis klarvidaj pri tio, ke ili aŭdis ĵuron, devenanta de la antikvaj maŭraj konkerantoj, kiun diras hispanaj junuloj nur tiam, kiam ili decidas sin lukti por vivo aŭ morto.
Kaj li saltis.
Li kaptis la kolon de la malajano en sian kubutflekson kaj premis ĝin al sia trunko. La bubal-dikaj, nigraj kolmuskoloj ŝveliĝis pro la fortostreĉo, kaj…
Kaj tiam Jimmy la Ĝisorela hazarde suprenrigardis al la promenferdeko. Kion li vidis, li preskaŭ forlasis la malajanon pro sia surprizo.
Sinjoro Irving, kubutante sur la balustrado, ĵetis al li instige, petoleme el sia okulangulo, kvazaŭ li dirus tion, ke: “Ek! Instruu lin!”
Jose tordis lian kolon, eklevis lian stomakon per sia kubuto, pro kio la indiĝeno flugis malproksimen, kaj li falegis laŭlonge de la akso de sia kolosa korpo, ke la ŝipo ektremis.
Ĉiu spektanto komencis aplaŭdi senintence. Oni eltrenis la malajanon, kiel mortpikitan taŭron el la areno, preninte liajn piedojn.
Jose, kiel laca violonartisto, kliniĝadis kun afabla rideto, li premadis sian manon, ĵetis kisojn, sed hazarde li dorse puŝiĝis al la bufedo, renversinte ĝin kune kun la stablo, li sukcesis ŝpruci la duono de la societo per glaciaj trinkaĵoj.
Sonoranta, gaja, agrabla ridado aŭdiĝis el la alto. Ĉiu suprenrigardis. Sinjoro Irving ridis ĉe la balustrado. Sed tiam aperis la kolosa figuro de lia edukisto, kaj la pura infanvoĉo tuj ĉesis. La junulo foriris serioze, dignoplene.
— Tiu kelnero estas freneza homo, sed ĝisoste viro — rimarkis la kapitano. Kaj li turnis sin al la rondbarba, ruĝ-vizaĝa maato. — Ĉu vi scias, kiel durajn pugnojn havas tiuРknabo?
— Mi scias — respondis la maato malgaje, sed pri tio li diris nenion pli.
— Sinjoro… mi ne dormis de tri monatoj…
— Eltenu nur du semajnojn — flustris la maato. — Vi povas alkutimiĝi al tio iom post iom.
… Estis bela, tepida vespero, sed iomete sufoke varma. La vaporŝipo veturegis sur brilantaj, nigraj ondoj inter la Malaja duoninsulo kaj Singapuro. Jimmy la Ĝisorela sidis sur la supro de la ferŝtuparo, kondukanta al la kaldronegejo, apud la maato.
— Nur estu singarda — flustris la barbulo. — Estas okulfrape, ke vi dormas ĉiam. Neniu alia krom vi staradas kiel somnambulo
— Kion mi faru, se tiel viglaj pasaĝeroj toviĝas ĉi tie?
— Se oni malkaŝos, ke la kelnero Jose kaj la hejtisto Hutchins estas identaj, tiam ankaŭ mi estos elĵetita pro la trompo.
— Ne timu, nur du semajnoj devas jam pasi, ĝis tiam mi vigilos iel.
— Dormu nun duonhoron ĉi tie sur la suprenirejo de la ŝtuparo… Mi vekos vin ĝustatempe.
Anstataŭ respondi, la kelnero jam dormis.
… Baldaŭ li subite vekiĝis, ĉar iu ektuŝis lian ŝultron.
— Lasu min ankoraŭ… — li murmuris — vi, ekzekutisto… Nur kvin minutojn…
— Vekiĝu, fremdulo!
Li subite sobriĝis. Li tre ekmiris, vidante, kiu sidas apud li sur la ferŝtuparo… Sinjoro Irving!
— Pst… — li flustris — Sinjoro Gould kredas, ke mi dormas. Akceptu mian plej altan rekonon, kelnero. Vi estas bravaulo! Mi volis diri nur tion.
La maŝinoj, sidantaj sur gumaj benkoj, obtuze bruis sub ili. Cetere estis silento. Sinjoro Irving sidis apud li sur la ferŝtuparo, sed tiel solene, kvazaŭ li farus serizonan ceremonion.
— Vi bone draŝis tiun indiĝenon — li diris rekone. — Ĉu vi estas tre forta? Ĉu vi permesas… palpadi viajn brak-muskolojn? — li demandis preskaŭ pie.
— Nu ne diru idiotaĵojn!
La okuloj de la junulo ekbrilis.
— Ĉu tio estas ofendo?! — li demandis kun ĝojo.
— Hm… Vi kondutas tiel, sinjoro Irving, kvazaŭ vi estus ebria.
— Oni ankoraŭ neniam ofendis min.
— Ne diru! Ĉu vi estas tiel forta?
— Mi ne sicas. Mi ankoraŭ batis neniun. Diru, fremdulo, kiel ĝi okazoas?
— Nu ne ŝercu pri mi! Ĉu vi ne scias, kia ĝi estas, kiam oni forte ekbatas iun? Vi povis vidi tion, kiam vi iris sur la trato.
— Mi ankoraŭ dum mia vivo neniam promenis sur la strato.