Выбрать главу

Kolora tabulo pendis sur la pordosimila lignotabulo de iu ŝakto malantaŭ Robb la Pordisto!

K I U    K U R A Ĝ A S, T I U    G A J N A S!

Ĉi tie trompludistoj formis mutualan kaj kant-societon. Grandega tabulo avertis la membroj pri la sekvaj aferoj:

N E   D I F E K T U    LA    L U D K A R T O J N

P E R    V I A J    U N G O J!

LA DORSAN FLANKON DE LA LUDKARTOJ

INDIKIS PER INTERNACIAJ SIGNOJ

LA DIREKCIO

ĈIU PLUA SKRAPAĴO ESTAS SUPERFLUA!

NIA DEVIZO:

N E    E S T A S    N O V A    L U D K A R T O    S U B    L A    S U N O!

— Alo! — kriis Tendenulo la Fervora afable, kvazaŭ ili estus la plej bonaj amikoj. — Kio nova? Cetere, mi ne volas ĝeni vin, sed vi ŝuldas al mi.

— Ĉu mi… al vi?

— Nu, vi ne devas preni la aferon grave al via koro. Tulipo repetis la du kaj duon dolarojn. Ne mi estas la kulpa, ke vi ne taŭgis por vendo. Sed tio ne gravas… Ne problemu pri ĝi. Se vi havos el kio, pagu tion al mi. Per tia monsumo ne estas inde ŝuldi. Ĉu ne?

Lia reĝa moŝto konsterniĝis pro tiel granda impertinenteco.

– Ĝi estas tre stranga — li komencis kolere, sed la vera Trebitsch mansvingis ridetante:

— Vi ankoraŭ spertos multe da strangaĵo ĉi tie, se Fred la Malpura ne tranĉos vian gorĝon, pri kio, bedaŭrinde, vi havas malmulte da ŝanco… Nur la Granda Bubalo kaj Vanek la Dornhara kuraĝis defii lin.

— Vanek la Dornhara! — kriis la princo. — Alo! Kie mi trovos lin?! Mi portis mesaĝon al li.

— Vi torvos lin inter la Pudingoj, se tio interesas vin. Li estas ruĝhara fiulo!

Kaj li foriris kolere. La vera Trebitsch montris al li la pordon de la Pudingoj, kio estis je unu koridora distanco.

— Kiuj estas la Pudingoj? — demandis lia reĝa moŝto, kiun nenio povis turmenti tiom, ke lia avida scivolemo malpliiĝu.

— Nu… Ili okupiĝas pri asekuro.

— Kiel? Ĉu vi ŝercas pri mi? Kontraŭ kio ili povas asekuri iun?

— Kontraŭ sendormeco…

— Homo! Ne moku min!

— Je mia honorvoro. Se iu komercisto pagas certan monsumon, ili certigas lin pri tio, ke li povas dormi tranvile… Kaj neniu rompŝtelos al tiu loko… Ĝi do estas duobla asekuro: Kontraŭ sendormeco kaj rompŝtelo!

— Ili do estas… ĉantaĵistoj!

— Nu… ĝi estas iomete drasta esprimo, sed vera!.. Tial oni nomas ilin Pudingoj, ĉar kiun ili elektas, tiu tremas timante ilin, ĝis li pagas.

— Aha! Kaj ankaŭ la Pudingo tremas.

— Sed ĝi ne pagas. Tio estas la sola problemo pri tiu kuko.

Dume ili alvenis al la Pudingoj.

La princo frapetis sur la pordo, sur kiu pendis tabulo:

SOMERDOMO DE PUDINGOJ!

Ĉ A N T A Ĝ — E J O!

NI PETAS LA ESTIMATAJN MEMBROJN,

NE VIZITI LA KLUBEJON TUJ

POST LA PLENUMO DE LA PUNO,

ĈAR

LA LIBERIĜINTAJN PRIZONULOJN

KAŜOBSERVAS:

                                                  la polico

Neniu respondis al la frapeto.

— Forte piedbatu la pordon — konsilis la vera Trebitsch.

La princo kolektinte sian forton puŝmalfermis la pordon. Ili alvenis en tian ĉambron, kiun oni konas en la milit-taktiko kiel kaŝejon, nomatan “lupkavo”. Ĝi estis krescend-forma kazamato kun atmosfero, sufoka pro cigaredfumo, brand- kaj opio-odoro.

Krada lampo de ŝipo pendis de sur la plafono, kaj ĝi donis tre malfortan lumon.

— Kiu estas tiu? — grumblis vin-gusta, basa voĉo el la mallumo.

— Mi serĉas Vanek-on la Dornharan.

— Ĉu… Jen mi estas.

Deflanke iu paŝis antaŭ lin.

La buŝo de la princo restis malfermita.

Li estis tiu dornhara, maldika, ruĝa homo, kiu ŝtelis lian monujon kun siaj tri amikoj. En la mallumoli ne rekonis tiun malpuran, ĉifonan bubon, kies ŝvelinta vizaĝo blue deformiĝis, kiu estis delikatespekta fremdulo tiam, kiam ili prirabis lin.

— Kion vi volas?

La princo denove sentis tiun grandegan agresemon, kiu konstante incitis lin por lukti post la unua interbatado, kiam iu provokis lin. Li tuj forgesis la mesaĝon, ĉion…

— Mi volas mian monon!

Vanek la Dornhara, kiu mem estis pala, stratbub-aspekta homo, kaj neniu kredis, kiajn kapabloj li havas, ĝis ne okazis interbatado, li klinis sin proksime al la vizaĝo de la knabo.

— Kiu do li estas?!

— Tio ne koncernas vin! Ŝtelinte mian monujon, vi ekbatis min malkuraĝe kaj inside…

La mallumaj anguloj komencis vigliĝi. Kelkaj ŝanceliĝantaj, minacaj ombroj proksimiĝis.

— Atendu!.. Kiel vi venis ĉi tien, bubo?

— Ĉu vi volas ataki min denove dudekope? Ankaŭ antaŭtagmeze vi batis min kvarope… Malkuraĝaj ŝakaloj!

— Ĉiu iru for de ĉi tie! — kriegis Vanek. — Tiu bubo rememoru, ke li nomis min ŝakalo.

— Bone — respondis la knabo kaj lekis siajn lipojn ekscitite. — Sed nek poste ili intervenu.

Basa voĉo aŭdiĝis el la malluma angulo.

— Neniu intervenos. Ĝi estas la afero de Vanek la Dornhara kaj la via.

Dum la posedanto de la vin-gusta voĉo parolis, la princo kun ruza finto tutforte piedbatis la sensuspekte atendantan Vanek-on kaj ĵetis sin sur lin kiel sovaĝa kato.

Vanek la Dornhara ekkriis kaj retroŝanceliĝis. La princo, kiun ekregis ia mirinda, nekomprenebla, mania batalemo, tuj ĵetis sin sur la sveltegan Vanek-on kun rapide frapantaj manoj.

Sed subite konata, ŝtaldura bato trafis lian vizaĝon. La maldikaj brakoj de Vanek la Dornhara povis bati nekredeble forte

La bato krevigis kun terura doloro la duone cikatriĝintajn vundojn de la ŝvelinta, deformiĝinta vizaĝo. Li falis dorsen pro la alia maldekstramana bato, kaj lia kapo laŭte klakis sur la planko.

— Ĉu vi volas daŭrigi? — spiregis Vanek la Dornhara.

La princo ekstaris ŝanceliĝante. Dornharulo trankvile, malvarmsange, denove frapis en lian vizaĝon.

La trian fojon li jam nur malfacile povis leviĝi. Sed Vanek la Dornhara trafis lin kun maŝina precizeco.

La ĝis nunaj turmentoj estis neniaĵoj kompere kun la doloron de la tria, kruela pugnobato.

Lia reĝa moŝto falis sur la plankon duone mortbatita, kaj lia vizaĝo estis nur unu sanganta, brule doloranta karnopeco. Li svenis.

ĈAPITRO  12

La taglibro de mia Reĝa moŝto, Jimmy la Ĝisorela la I-a

VI

Ĝi datiĝis hodiaŭ, en la jaro de mia regado, supre, en la ĉefurbo Almira, propramane, sub mia reĝeco, Jimmy la unua.

Mi ellernos tion post iom da tempo. Ĉiam oni devas skribi, ke “datiĝis”. Ĉar Egmont klarigis al mi, ke gravas orientiĝi rilate la daton. Mi, kiel iama maristo, pensas grava ne nur la orienton, sed la aliajn direktojn de la kompasa rozo. Sed aliaj kutimoj estas ĉi tie, nu egalas.

Prave. Mi ankoraŭ ne rakontis, kial mi skribas la taglibron. Ĝi okazis ankoraŭ sur la ŝipo. La reĝo estis ekscitita pro la elŝipiĝo kaj diris, ke ĉio estu en ordo. Li esperas, ke neniu ekkonos lin ĉi tie. Li ne sciis, ke Egmont, kiu konas lin, venos akcepti lin pro la intertempe okazinta fuĝo de Warins. Ĉar mi jam estas klarvida pri tio, ke neniu scias la veron, nur Egmont (kiun mi konas longe, ĉar li estas la frato de mia patrino).

Ili ambaŭ, Egmont kaj reĝina Helena scias, ke mi ne estas mi, sed anstataŭ mi, la vera reĝo ŝanĝis min kun iu alia. Ili konas min de mia infanaĝo, tial ili scias, ke ili neniam vidis min.

Sed por kio ĝi utilas?

La aliaj, la fajroestingisto, la hidalgo kaj la tuta funebranta parencaro, kial ne scias tion? Ĉar ili ne scias. Mi vidis tion, kiam mi sidis sur la tronon en mia marŝala uniformo. Maldeksre sur mia brusto estis subtaso da verdaj steloj kaj falsaj diamantoj, oraj ŝnuroj kaj tre dika ora galono, krome ora epoleto. Tiam mi rulumis cigaredon.