Oni rigardis min tiel, kvazaŭ bombo estus falanta el la klara ĉielo. Nur la reĝino kaj Egmont, kiun mi konas longe, ridetis.
— Li reĝa moŝto diris — li turnis sin al la funebranta parencaro, — ke li montros bonan ekzemplon rilate la ŝparado, kiel la angla reĝo konsilis tion, ĉar tio gravas. Tial nia reĝo li mem rulumas cigaredon sur la trono kaj fumas ĝin solene.
— Prave — mi diris kaj elprenis ankaŭ la aŭtomatan fajrilon el mia supra poŝo, malantaŭ la subtaso da ordenoj, sed tio ĵetis nur fajrerojn, kiam mi premadis ĝin, kaj mi diris: — Diablo forportu tiun fajroŝtonon!
Kaj la ŝultroj de la hidalgo konvulsiiĝis du-tri foje, kvazaŭ koreo estus atakinta lin. Sed ekbruliginte alumeton, sinjoro Egmont donis fajron al mi kaj diris:
— Nun ni atendos solene la cigaredfumadon, kio estas simbolo da la ŝparemo
Kaj ili ĉiuj staris rekte.
Kiu povas cigaredi tiel, kiam multe da homoj rigardas lin kun altenlevita kapo! Post kelkaj fum-enspiroj mi forĵetis la cigaredon, kaj kiel decas en bonedukita loko, mi distretis ĝin, ĉar la tapiŝo de la trono ne eltenus bone la ardaĵon.
Tiam du homoj eksingultis, kaj Egmont diras:
— Lia reĝa moŝto distretis la malŝparon per tiu ceremonio. La aŭdienco finiĝis.
Ĉar ĝi okazis sekvan tagon, kiam estas aŭdienco. Ĉar ĉiun duan tagon estas aŭdienco en la reĝa palaco. Komence mi ne sciis, kia instrumento estas la aŭdienco, sed kiel vi vidas, mi jam alkutimiĝis al tio.
La aŭdienco estas nek manĝo nek trinko, sed la reĝo ĉirkaŭiras kaj demandas ĉiun, kiel oni fartas, kio nova, sed tio ne interesas lin, baldaŭ li sidas sur la tronon, kaj oni raportas unu post la alia.
Ĝi estas la aŭdienco. Tio estas bela danco, sed ĝi havas nenian sencon, kaj eblas, ke mi nuligos tion.
Post la aŭdienco sinjoro Egmont ankoraŭ restis tie kaj diris, ke mi devas gardi mian reĝan aŭtoritaton. Kaj sidante sur la trono, mi ne fumu. Mi promesis, ke mi ne faros tion, kaj li lasis min sola.
Jam nur la vidva reĝino estis tie kaj rigardis min per siaj oluloj. Sed tiel malĝoje. Mi sciis, ke pro io ŝi devas konduti tiel por kredigi; ke mi estas ŝia filo, la reĝo, ĉar ŝi estas nun patrino, tial ŝi ŝatus ekscii de mi, kio okazis al sia vera filo.
Ĉar patrino estas patrino, ĉu ŝi estas reĝino, ĉu simpla virino. Ĝi veras tiel. Mi sentis tion. Ŝi diris:
— Ĉu vi renkontiĝis kun ĉitiea civitano sur la ŝipo?
Mi komprenis ŝin, ĉar mi ne estas idioto.
— Jes. Mi veturis kun li, pri kiu vi pensas. Li estis gaja, sana kaj tre amas sian panjon, kies fraton li konas longe.
— Ĉu vi vidis lin surbordiĝi?
— Ne, ĉar albordiĝonte, mi iris en la bilĝon por kolerigi kaŝpasaĝeron
— Ĉu vere?
— Jes. Estis pasaĝero en lignokesto, kaj mi metis sur ĝin multajn lignokestojn, por ke li estu nervoza dum la albordiĝo, ĉar li ne povos liberiĝis nur la sekvan tagon, kiam la laboristoj demetos la ŝarĝon de sur li.
— Estas malagrable — diras ŝi.
— Sed li meritas tion — respondis mi, — kiu nomiĝas Fred la Malpura, la kapitano.
Aŭdinte tion, ŝi svenis.
Datite supre, kiel hodiaŭ, en la jaro de mia regado, propramane de mia reĝa moŝto, en la ĉefurbo, Almira.
Mi ankoraŭ ĝis nun ne rakontis, kial ekregis min la sopiro skribi taglibron. Tion kaŭzis la vera St. Antonio, ĉar li diris al mi, antaŭ ol li fariĝis mi, kaj mi lia anstataŭiganto per ŝanĝo de roloj, ke mia vivo estos tre bona, mi nur devas atenti iomete pri la ŝtatekonomio. Sed li ne pravis. Mi ne volonte regas. Ĝi ne estas malfacila afero, sed tre enua kaj monotona. Kvankam la multe da ĉambroj estas tre belaj. Mi jam estis en multaj landoj, sed mia ankoraŭ ne havis tiel bonan loĝejon.
Hodiaŭ okazis la tiel nomata kron-konsilio, kiun mi partoprenis. En la kupola ĉambrego kunvenis la fajroestingisto, Egmonto, la funebranta parencaro, kaj hidalgo Gomperez, kiu estis eĉ pli kalva, ĉar li havis ĉapelon nek en sia mano. Ili diris, ke mi prezidos. Ĝi estis malbona, ĉar miaj piedoj malpliiĝis, ĉar mi ne pensis pri tio, ke la kortega ŝuisto faros novajn ŝuojn laŭ miaj nunaj ŝuoj, kiujn havis sinjoro Gould.
Ĉar kiu estas reĝo, tiu havas du parojn da ŝuoj. Reganto de pli granda lando havas eĉ tri parojn da ŝuoj. Ĉar lukso estas en la kortego. Tiuj ŝuoj estas malstriktaj kaj dum du tagoj miaj piedoj malpliiĝis, kaj nun jam tiuj terure doloris, kie ili frotvundiĝis kaj bruldoloris, ĉar tiuj estis tiel nomataj lakitaj ŝuoj, kiel oni nomas la poluritan ledon.
Tiam Egmont ekstaris kaj diris, ke li volas leĝigi la novan sinsekvon de la tronheredo, se okazus al mi io malbona, tiam ankaŭ la patrina linio povus heredi la kronon. Ni devus enartikoligi tiun leĝon.
Mi diris al li, ke min ne kutimas trafi malbono.
Se tamen, respondas Egmont, la afero de la tronheredo ankoraŭ ne estas leĝe enartikoligta.
Miaj piedoj doloris tiel, ke mi jam ne plu toleris ĝin. Cetere mi ne volis fari tiaĵon, kion mi ne komprenas. La reĝo diris tion.
Mi respondis, “ĝi estos aktuala nur post kelkaj tagoj. Ĝis tiam mi ne enartikoligos.”
Ĝi gravas, diras iu alia, ĉar nun danĝero minacas vian vivon.
— Kiu minacas min? — mi demandas.
— La filo de la pirato Bob Warins, kiun ŝatas la indiĝenoj, pretendas la tronon.
Mi diris, ke mi batos lin je la kapo, kaj fino. Sed la ŝuoj kaŭzis tiel grandan doloron, ke ringoj dancis antaŭ miaj okuloj.
Sed Egmont diris tre kolere, ke ni devas enartikoligi tiun leĝon. Ĉar eblas, ke Bob Warins jam estas sur la insulo.
— En kiu restoracio li manĝas? — mi demandis rezolute.
— Certe li kaŝiĝas en la kabano de la indiĝenoj sur iu proksima insulo, krome li estas tre lerta kaj fifama krimulo.
— Ankaŭ mi ne estas neniu — mi respondis kaj korektis min — , se temas pri lukto.
Sed tiam mi jam vidis fajrerojn antaŭ miaj okuloj kaj preskaŭ svenis pro la ŝuoj.
— Reĝa moŝto — diris poste Egmont. — Laŭtradicie, kiam vi suriros la tronon kaj metos la kronon de viaj paruloj sur vian kapon, vi tiam estos reganto, se vi donos leĝon, kiun ni enartikoligos. Ĝis tiam vi ne povos fariĝi vera reganto de la insulo.
— Sed — mi diris, — tamen fariĝi reĝo, mi donos leĝon pri la nova maniero de la ŝtatkonsiliĝo!
Egmont tre miris. La aliaj ne komprenis lin.
— Sciu, ke la angla reĝo, kiam mi estis lia gasto, donis multe de konsiloj, ĉar la maljunulo estas tre bona kolego. Tiam li diris al mi, ke surtroniĝinte, mi estus ŝparema rilate la cigaredojn. Mi zorgu pri du aferoj: ŝparemo de la rulumo de la cigaredo kaj senĝeneco en la ŝtata konsilio.
Egmont atenteme aŭskultis min. La aliaj rigardis per siaj okuloj. Kaj mi daŭrigis mian parolon:
— La angla reĝo diris tion: — mi daŭrigis — ĉe ni estas kutimo, ke la urbestra lordmajoro sidas sur lana sako, kiam oni enpostenigas lin (ĝi estas tia, kiel la enartikoligo) kaj rekta. Ankaŭ mi decidis, ke ne estus ĝeniteco ĉi tie, kaj ni priparolu la ŝtatajn ferojn sen la kortega etiketo. Kaj ni esprimu ĝin per tio, (mi ekstaris) ke ekde hodiaŭ la membroj de la ŝtata konsilio interkonsiliĝu sen ŝuoj.
Longa paŭzo. Egmonto salte leviĝas. Sed mi ne povis. For la ŝuojn!
Diablo forportu tiujn!
— Kaj mi! — mi daŭrigis — donas ekzemplon en ŝtrumpoj!
For per tiuj! For per tiuj ekzekutistoj! Antaŭ ol ili povintus ekparoli, mi demetis la ŝuojn de sur miaj piedoj.
Poste sekvis la plej bela periodo de mia regado, du tutajn minutojn. Kio estis ĝuo, ĉar ne doloris miaj piedoj.