Ili ne nervoziĝis, kiel mi pensis. Eĉ! La hidalgo ekstaris kaj ceremonie komencis mallaĉi siajn ŝuojn, poste diris:
— Ĝi estos bela kaj instrua leĝo. Simbolo de senĝeniteco en la ŝtata konsilio.
Kaj ĉiu demetis siajn ŝuojn, ankaŭ Egmont, kvankam videbliĝis sur li, ke li estas terure kolera. Poste oni metis la dokumenton antaŭ min, mi stampis ĝin, kaj la ŝtata konsilio enartikoligis, ke oni devas partopreni la priparolitajn interkonsiliĝojn sen ŝuoj. Ekde hodiaŭ.
Eblas, ke mi faros alian leĝon, laŭ kiu oni devas trinki brandon dume, sed mi ankoraŭ pripensos tion, ĉar mi devas regi saĝe. Mi esperas, ke miaj ĝis nunaj agoj servas la bonon de mia popolo. Poste mi ekstaris, en la mano kun la ŝuoj, ankaŭ ili staris tiel, kaj mi diris:
— La ŝtata konsilio povas foriri. Mi foriras la unua, donante bonan ekzemplom. Mi havu la honoron vidi vin ankaŭ aliafoje! Adiaŭ!
Mi lasis ilin tie. Sed sekrete mi metis mian orelon sur la pordon kaj aŭdis, kion babilas miaj homoj. Ĉar mi estas tre scivolema.
Iu diris:
— Sinjoro Egmont! Lia reĝas moŝto kondutas strange.
— Ankaŭ mi vidas tiel — diris iu alia, kaj Egmont daŭrigis:
— Lia reĝas moŝto ankoraŭ estas infano. Kaj bedaŭrinde li falis de sur la ĉevalo dum rajdhokeo en Anglio. Nun jam mi povas informi vin, ke tiam mi ricevis malgajajn raportojn pri li. La kapvundiĝo influos lian regadon. La kuracistoj diris tion. Kaj mi vidas tiel, ke ilia diagnozo estis ĝusta (ĝi signifas cerbmalsanon en femda lingvo).
Nu, tiel ruza estas Egmont. Kompreneble nenio estas vera el tio, ke la reĝo falis de sur la ĉevalo surkapen; pro kio li malsaniĝis je cerb-diagnozo. Egmont tial diras ĝin, ĉar akravidaj homoj povas konkludi, ke mi ne estas denaska reĝo.
Mi nur scius, kiel ili divenis tion?
Mi ankoraŭ aŭdis, ke Egmont diras:
— Se la malsano graviĝos, tiam eble la ŝtat-konsilio povus nomumi la regenton kuratoro de lia reĝa moŝto kun la aprobo de la patrinreĝino.
Sed mi ŝteliris de tie en la mano kun la ŝuoj kaj eniris en mian apartamenton. La lakeo ĝuste tiam fervoradis tie, kaj mi demandis lin pri la numero de liaj ŝuoj.
Li diris, ke 45. Ĝi estas bela numero, sama, kiel tiu de miaj ŝuoj. Mi diras:
— Ĉu vi ne vidas, ke la ŝuoj estas en miaj manoj.?! Tuj demetu viajn ŝuojn! Porti ŝuojn dum la ŝtat-konsilio estas malpermesate!
Li tuj demetis siajn, neĝeblankajn ŝuojn, kaj mi diris, ke li lasu ilin tie kaj foriru!
Kiam li turniĝis, mi kaptis liajn neĝeblankajn ŝuojn, kiuj bone konvenis al mia griot-ruĝa, belega, marŝala uniformo, ornamita per oro, kaj kaŝe malsupreniris sur la flanka ŝtuparo al la malantaŭa enirejo de la fortikaĵo, kie gardisto iradis tien-reen konstante.
Li nur soldate salutis kaj iris promeni. Tiu belega uniformo valoras nur tiam, se la popolo vidas ĝin.
Mi promenis de sur la monteto, sed dumvoje mi vidis la postsignon de la pasintaj tempoj, ĉar iam turistoj vizitis la citadelon. Sed tiam respubliko kaj akcia societo estis ĉi tie.
Arde brilis la suno, kaj la multe da moskitoj kaj la malseka vetero tre damaĝas la sanon. Nenie mi vidis homon, nek la signojn de la grandurba vivo, kiu restis el la tempo de la respubliko kaj akcia societo de Alvlerez, kiam marŝipoj allbordiĝis ĝi tie. Mi vidis budon, sur kiu estis skribite: Wagonlites (kion mi kopiis precize).
Ĝi estis tia, kiel la fabela kolegino Dornroninjo, kiu dormis reĝine, kaj la dentoj de l’ tempo plektas ĉion ĉirkaŭ ŝi per araneĵo.
Poste mi vidis buon, sur kiu estis skribite:
RAPIDA FOTOGRAFEJO!
Sed ĝi ne estis malbenita. Ĉu tio ne estas interesa? Bildoj estas en la montrofenestro, la pordo malfermita, kvankam la stacio de la etŝpura fervojo jam longe ruiniĝis. En la malfermita pordo staris blonda, hirta, palokula homo, li havis ĉirkaŭ kvardek jarojn, en bruna vestaĵo Li piketas siajn dentojn kaj portas okulvitrojn. Ekvidinte min, li eklevas sian ĉapelon kaj diras:
— Bonan tagon, reĝa moŝto.
Kaj li piketas siajn dentojn plu kun enua, plorinda vizago. Mi iras al li.
— Kion vi faras ĉi tie pro la favoro de la sorto subulo?
— Nun mi piketas miajn dentojn, reĝa moŝto.
— Mi vidas tion. Sed kiel statas la negoco?
— Kelfoje venas iu, reĝa moŝto.
— Kiu venas ĉi tien?
— Pasintjare estis fiŝisto, kiu kaptis grandan fiŝon, kaj li fotografigis sin. Kaj antaŭ du jaroj mi elakvigis la ebrian rodkapitanon, ĉar li ĉiam falas en ĝin, pro dankemo li petis de mi fari familian foton, sur kiu estas li kaj lia hundo.
— Nu, fotu ankaŭ min!
— Tre volonte. Tiam mi povas fari surskribon: kortega fotografo.
— Nu, bone — mi respondis.
Sed en la vendejo tre surprizis min, ke sidis maljuna virino, kiu aspektis tiel, kiel la morto. Lia estis grizhara, blankvizaĝa kun palaj okuloj, kaj ŝi diras nenion, nur rigardas.
Ŝi helpis, dum la fotografo fotis min, reĝe pozante, en mia mano kun revolvero, kiel mi direktas ĝin al ŝi.
— Kiel vi nomiĝas? — mi demandis.
— Firmin. Oni nomas min Henry Firmin. Kaj la virino estas sinjorino Ponciere.
— Ĉu vi ĉiam estis fotorgafo ĉi tie?
— Ne. Ĝenerala direktoro de ŝipado kaj fervojoj. Sed kiam Alvarez foriris, miaj akcioj falis kaj ankaŭ mi.
Poste mi rapidis. La popolo vidu mian vestaĵon, ĉar feliĉigis min la bonaj, vastaj ŝuoj. Ek malsupren al la urbo!
Sed estis spektaklo! Oni ĉirkaŭis lin, kaj vivukriis!
Ĝi estis granda ĝojo. Oni elakvigis la ebrian rodkapitanon, ĉar li falis en la akvon pro la miro. Li ne povas naĝi.
En la restoracio, ĉar mi eniris tien por trinki glason da rumo, mi ekparolis inde al reganto.
— Hej, drinkejmastro! La tuta regno estas miaj gastoj!
La rodkapitano falis surgenuen:
— Vivu la reĝo!
Ĉiu samopiniis. Tiam mi altenlevis mian glason:
— Ekde hodiaŭ mi estas en cidira rilato kun la loĝantaro! Salut’ popolo! — kaj ili kriegis “salut’ reĝo!”
Ni trinkis kaj ĉirkaŭbrakumis unu la alian.
— Vivu la reĝo! Pereu Warins! — ili rimarkis konstante, proksimume ducent homoj.
Ni trinkis je tio, kaj mi ludis sur citro kaj prezentis la kanton “Lulu kiam revenas de sur la Fiĝioj, kaj ĉiu karesis mian vestaĵon. Ili ploris kaj ridis, konstante dirante: “Vivu la reĝo!”
Tiam alvenis sinjoro Egmont kun la soldatoj kuregante. Li mem sidis en kaleŝo. Li elsaltis spiregante kaj pale. Tiel do la amuziĝo finiĝis kaj mi reiris. Mi eĉ ne provis kontraŭdiri.
— Sed kia ovacio okazis, kiam ili denove kriadis:
“Vivu la reĝo!”
— Reĝa moŝto — diris Egmont, kiam la kaleŝo veturis — , estis malĝuste, kion vi faris.
— Ĉu estas malĝuste, se oni ŝatas la reĝon? Rerigardu frato de mia patrino, kiun mi konas longe!
Kaj mi montris malantaŭen.
Oni salute mansvingis post nin, ekbruligis torĉojn kaj kantis feliĉe. Ĉar ili trinkis je la cidira rilato kun la reĝo. Ĝi estas granda honoro ĉi tie.
Ni jam veturis preter la malbenitaj reloj, malproksime. Tiam pafo tondris ie, kaj la kuglo siblis inter mi kaj Egmonto.
Atencopafo!
La soldatoj kuris en la veprejon, kaj ankaŭ mi volis persekuti la fiulon, sed Egmont kaptis mian brakon, kaj la kaleŝo rapide ruliĝis plu.
— Tial estis malĝuste, kion vi faris — diris Egmont.
Nun ĉi-foje li pravis.
ĈAPITRO 13
Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis sur la malluma koridoro. Vanek kaj liaj amiko ĵetis lin tien, kiam li svenis.
Li ekiris kun ŝanceliĝantaj paŝoj por serĉi la ejon, kie la Malvarmkoruloj interkonsiliĝis. Dekstre kondukis koridoro, li sciis tiel, ke la prodo estas tie. Poste li turniĝis maldekstren, ĉar li vidis lumon. Sed li alvenis al bivakejon de ciganoj, kie maljunulino rostis fiŝon, kaj kelkaj ĉifonaj, stultmienaj indiĝenoj kuŝis sur la tero.