Charley la Lunmiena, Kanibala Bebo, Tulipo, Mimozo kaj la aliaj estis kune. Fred la Malpura, la kapitano iradis tien-reen, fingrumante sian barbon kaj maĉis tabakon. La Ekscelenco rigardis tra la fenestro.
Kie estas la Ruĝa Krifo? — pensis la princo.
— Kion vi volas de la Ŝovaĝa Bubo? — demandis la Granda Bubalo kun retenita kolero.
— Fermu vian buŝaĉon — admonis lin Charley la Lunmiena kun oficiala orgojlo. — La Ruĝa Krifo diros, kion volas.
— Vi faris tion! — li turnis sin al Fred la Malpura, sed la kapitano ne atentis lin. Li apogiĝis al la pordofosto kaj ritme frotmovis sian korpon, ĉar jukis lia dorso.
La radiooficiro alvenis rapide, ankaŭ li portis la uniformon de la angla militmaristaro.
— Venas la Ruĝa Krifo!
Ankaŭ la Granda Bubalo rapidis al la tablo, eksidis sur seĝon kaj aspektis tre taŭzita. La princo rigardis scivoleme al la enirejo, kiun kovris kurteno en la alia flanko de la ĉambro.
La kurteno distiriĝis, kaj la Ruĝa Krifo enpaŝis. La princo kaptis la brakon de la militmaristo pro surprizo.
La Ruĝa Krifo estis virino.
Blonda, blankhaŭta junulino. Kiam ŝi envenis rapide, lumo dancis sur ŝia glate kombita hararo. La iom frivola, al ŝia korpo alteniĝinta, angla kostumo, kiun ŝi portis konvenis al la halo de la plej eleganta, luksa hotelo. Ŝiaj perlokoliero, la ora brakhorloĝo kaj precipe ŝiaj ruĝe lakitaj, longaj ungoj plie karakterizis monduman, modernan virinon, ol la timitan ĉefon de la krimula mondo.
Nur ŝiaj okuloj. La strangaj, klaraj, blue verdaj, grandaj okuloj montris, ke ŝi estas eksterordinara virino.
Ŝi eksidis trankvile en la mezo, poste ŝi diris per sonoranta, agrabla voĉo:
— Kie estas la knabo?
Oni flankenstaris ĉirkaŭ la princo.
— Ĉu vi nomiĝas Sovaĝa stratburo?
— Jes.
— La Tribunalo de la Malvarmkoruloj kondamnos vin. Bone atentu ĉiujn viajn vortojn!
La princo estis klarvida pri tio, kiam li rigardis en la okulojn de tiu virino, ke temas pri vivo kaj morto!
ĈAPITRO 14
La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a
Tial mi komencis skribi tiun taglibron, ĉar lia reĝa moŝto dum adiaŭo informis kaj atentigis min pri kelkaj, strangaj aferoj. Ĝi okazis tiam, kiam mi transdonis al li tiun blazonan, ŝaman aktujon, kiun Fred la Malpura ŝtelis de Fernandez. Ankaŭ Egmont estas tiel severa, kiel li estis.
Sed mi traktis lin jene:
Li veni por aŭdienco, kiam jam de kvar tagoj ĉiuj pordoj de mia apartamento estis fermitaj en la fortikaĵo, pro mia lasta renkontiĝo kun la popolo.
Tiam venis hidalgo Gomperez. Li portis sian verdan, papagan vestaĵon kun ora ornamaĵo kaj diris:
— Nun estas la tempo de aŭdienco. Ĉu vi deziras ion, reĝa moŝto?
Mi diris: Jes, mi deziras ion.
— Kion, reĝa moŝto?
— Aĉetu perukon, ĉar miaj okuloj vidvibras pro via kalveco, kiam ĝi brilas en la lumo de la lampoj.
— Laŭ via ordono — li respondis. — Via reĝa moŝto preskribu, kian perukon mi aĉetu?
— Verdan, ĉar ĝi konvenas al via vestaĵo — mi diris.
Li respondis, ke oni priridos lin pro tio. Mi trankviligis lin, ke ĝi okazas eĉ sen tio, li do riskas nenion.
Tiam li anoncis Egmont-on, kiu alvenis. Mi parolis kun Egmont inter kvar okuloj, ĉar Gomperez foriris.
— Reĝa moŝto — diris Egmont. — Postmorgaŭ okazos ŝtatkonsiliĝo.Vi devas enartikoligi la novan leĝon pri la tronheredo.
— Mi ne faros tion — mi diris. Vi scias bone, ke mi ne estas reĝo, ĉar vi konas min bone ekde mia infanaĝo, kaj sur via frunto cikatriĝas la malnova glavovundo. Vi do scias, ke mi ne estas reĝo, tiel do mi ne povas doni novan leĝon.
— Se ĝi estus tiel, mi jam menciis tion — li respondis tre kolere — , ĝi signifus mortkondamnon.
— Ankaŭ vi meritas mortkondamnon, ĉar vi konas la reĝon! Kial vi ne senmaskigis min tuj? Kial vi lasis, ke okazu tron-uzurpo? Se mi estas kulpa, vi estas kompico!
Mi diris tiel! Rekte en lian vizaĝon!
Tiam li paliĝis blanka, kiel la muro. Mi bele replikis. Ĉar se mi ne estas reĝo, kaj li lasis la aferojn okazi tiel, ankaŭ li estas komplico, pro tio li estos pendumita sur la najbara pendingo apud mi.
Li staris antaŭ min. Sed mi ne timiĝis, ĉar tio ne estas karakteriza en mia familio.
Li diris:
— Sed… estas facile pruvi tion, ke vi ne estas sanmensa, kaj vi bezonas kuratorecon. Mi estos la regento, kaj atendos vin ĝismorte…
Li menciis ian virinon, kiu atendos min. Nome Elo. Ŝi atendos la frenezan reĝon. Ĉerte ŝi estas flegistino. Mi jam scias! Li diris:
— Vin atendos Citad Elo!
— Vidu — mi diris — , mi ne estas tia reganto, kies koro estas el vakso, kaj mi permesas al neniu superruzi min pro la favoro de la sorto. Mi ne donos leĝon, ĝis mi ne estos ĉi tie persone. Ĉar nun mi estas ĉi tie anstataŭ mi. Kiam revenos la vera reĝo, li donos leĝon.
— Vi havos tri tagojn por pripensi la aferon. Se ĝis tiam… vi ne decidos vin, tiam mi agos! Ĉu vi komprenas… reĝa moŝto?!
— Mi ne estas idioto — mi diris dignoplene.
— Kio estas via respondo?
— Tio, ke mi ne timas, kaj ne kaptos min koratako pro via minaco.
— Sed…
Mi dignoplene sonorigis per la prembutono:
— La aŭdienco finiĝis!
Li ne povis respondi, ĉar venis la hidalgo en blanka peruko, kun nigra banto malantaŭe.
Egmont foriris tremanta de kolero.
— Tiu peruko havas la malnovan francan nomon allonge… Ĉu ĝi estas bona? — demandis la hidalgo.
— Vi aspektas kun tiu banto tiel, kiel frenezeta blankhara virino, kiu imagas sin adoleskantino. Sed ĝi estas pli bona, ol via polurita, senhara skalpo — mi diris.
Li turniĝis kaj foriris. Kaj rigardinte lin el dorsdirekto, li estis tia en la har-vosteto kun la nigra propelero, kiel stranga hidroplano.
Enirinte en la bibliotekon, mi eltiris botelon da brando el malantaŭ la libroj kaj trinkis.
Kiam vesperiĝis, mia lakeo raportis:
— La lito estas pretigita.
Kiam oni vestis min per silka piĵamo kaj mi jam volis enlitiĝi, iu frapetis.
Sur pentraĵo. Ĉar sur la muro bildo prezentis mian patron, maljunan St. Antonion, kiu mortis. Kaj denove aŭdiĝis frapeto, el post la bildo, pri kiu evidentiĝis, ke ĝi estas kaŝpordo, kiel en la filmoj. Ĉar la pentraĵo flankenŝoviĝis, kaj malantaŭ ĝi en la kadro aperis virino el koridoro.-
La reĝino staris tie. Mia patrino! Mi ne estas ŝia filo, mi nur anstataŭigas lin.
— Pardonon, sinjoro! Mi ne povis veni ĉi tien alie.
— Alia bildo ne estas en la ĉambro — mi diris — , sed bonvolu forlasi viajn kadrojn, via reĝpatrina moŝto.
Ŝi envenis:
— Tiun sekretan koridoron konas mi, kaj mia mortinta edzo.
La reĝino ŝajnis tre malĝoja. Mi bedaŭris ŝin. Elkore.
— Kion mi povas fari por vi reĝpatrina moŝto?
— Sinjoro! Ne subskribu la enartikoligon de la leĝoprojekto!
Ŝi hezitis kaj glatigis sian hararon.
— Mi devas fidi vin — ŝi diris. — Mi vidas tiel, ke vi estas simpla sed saĝa kaj bona homo.
Kaj nun, kiel ia burĝa sinjoro, simple ekprenis mian manon. Tio tre agrablis al mi, kvazaŭ ŝi estus mia panjo. Ankaŭ mi havis patrinon. Ne nur la reĝoj havas panjon, sed ofte ankaŭ la plej simplaj vagabondoj. Poste ŝi diris:
— Aŭskultu min, filo mia!
Ŝi diris tel!
— Egmont, mia frato, volas akiri la kronon. Por si mem. Se ekzistos tiu leĝo, kaj okazus al vi akcidento fare de Warins, kaj la atencanto mortigus vin, tiam mi aŭ li estus la reĝo, laŭ la nova leĝo, kiun li volas enartikoligi post via subskribo. Laŭ la nuna leĝo neniu alia rajtas surtroniĝi, nur vera St. Antonio.