Li alvenis. En lia harvosteto kun la propelero, lia verda vestaĵo kaj lia vizaĝo estas tia, kvazaŭ tiuj estus eternigitaj en marmoro post lia morto.
— Sinjoro Gomperez! Homo proksimiĝas al la citadelo! Kaptu lin!
— Kial, reĝa moŝto?
— Tio estas mia afero. Tuj arestu, poste enkarcerigu lin, kaj aŭrore sur la bastionsupro…
— Reĝa moŝto! — li mallaŭte balbutadis.
— Silentu! Frumatene oni vangofrapadu lin sur la bastionsupro kaj relegaciu lin de sur la insulo. Li neniam plu rajtas viziti ĉi tien.
— Sed… ĝi ne estas laŭleĝa! Mi estas la reprezentanto de la leĝeco ĉi tie en la rango de ministoro.
— Mia kolego, nome Hendriko la 8-a, kiu estis same reĝo sur indulo, li senkapigis eĉ sian ministron Tomason Morhus.
— Reĝa moŝto… ĝi okazis tre longe.
— Mi revenigos tiujn malnovajn, belajn temojn. Iiru, kaj plenumu tion, kion mi ordonis! Relegaciu tiun homon morgaŭ aŭrore sur la bationsupro per maldekstramana, rekta bato.
La kapo de la kompatindulo tremetis, kiam li foriris. Sed ordono estas ordono, mi bone sciis tion.
Kiam mi rigardis tra la fenestro, ĝuste tiam oni kaptis tiun ŝakalan Bonifacon. Se mi ne estus konsiderinta mian reĝan dignon, mi propramane estus vangofrapanta lin, ĉar tiaĵon ne estas bone konnfidi al iu alia.
Baldaŭ la lakeo raportis, ke la bano estas preta. Ĉar ĝi estas ĉiutaga kutimo ĉe reĝoj. Poste venis hidalgo Gomperez denove, sed lia kapon eĉ nun tremetis. Li tenis la ŝuojn en sia mano kaj portis ŝtrumpojn.
Ĝi estas malpli raviga spektalo por junulinoj. Jam vesperiĝis kaj li diris:
— Reĝa moŝto, la ŝtatkonsilio atendas vin.
Li klinis sin kaj foriris, ĉar li portis ŝtrumpojn. Ankaŭ mi volis demetis la ŝuojn, kaj venis la lakeo.
— Sinjoro Egmont!
— Li envenu! — mi respondis.
Kaj li venis. Ni fikse rigardis en la okulojn de unu la alia por sekundo, poste li diris:
— Ĉu vi estas preta partopreni la ŝtatkonsilion?
— Jes… Mi nur… ĵus banis min.
— Mallonge: se la ŝtatkonsilio ne enartikoligos la leĝon pri la tronheredo, tiam vi estos metita sub kuratorecon, kaj atendos vin Citad Ela.
Ŝi certe estas maljuna virino por timigi min per ŝi. Sed nun estis problemo pri la kurateco.
— Vidu Egmont… la afero statas tiel… ke donu al mi iom da tempo… ankoraŭ…
— Vane vi balbutas evite-elglite. Tio certas! Ĝi estas militproklamo. Ultimato!
Eble ĝi estas ia indiĝena malbeno. Sed li tuj foriris.
Kaj mi staris tie embarasita.
Nun kio okazu? La reĝino petis min ne subskribi ĝin. Nek la reĝo volus, ke mi faru leĝon anstataŭ li.
Mi elrigardis.
Estis multe da steloj sur la ĉielo, kaj peza, malseka, vespera aero… Palmoj staris ĉie, kaj estis sentebla la bonaj odoroj de la libera naturo, kaj malproksime situis la glata, nigra Hinda oceano.
Eh! Jimmy la Ĝisorela! Kion vi atendas? Kunportu kelkajn juvelajn ordenojn por viaj ricelistaj amikoj, ekiru do! Ne via metio estas la reĝa profesio!
Jam du tagojn mi ne dormas bone en mia lito, kaj mi ne havas apetiton. Mi dormus pli bone sur malseka pakego en Toulon, kaj estus majeste veturi en bilĝo.
Ĝi sufiĉis al mi! Kiam pasos la musono, estus bone esti en rumora haveno…
Nu ek! Nun mi havis la honoron kaj adiaŭas altestime! Tamen mi kunportos kelkajn metalajn memoraĵojn el oro kaj similaĵojn. Neniu reĝas senpage! Kiel la reĝino montris, mi turnas anson apud la pentraĵo, kaj la krado formoviĝas. Mi enŝteliĝas kaj reŝovas ĝin.
Bonan tagon. La estimata ŝtatkonsilio nur atendu min en ŝtrumpoj, ĝis ili malsaniĝos je gripo. Mi iras sur la koridoro ĝis ties fino. Ĉar mi gardis mian poŝlampon dum mia regado. De la komenco ĝis nun.
Kelkaj, grandaj ratoj diskuras timiĝinte. Tiuj estas beletaj bestoj. Fine mi alvenas al granda pordego. Mi malfermas ĝin, kaj mi estas ĉe la montdeklivo.
Sub libera ĉielo!
Mi enspiras profunde la freŝan aeron! Estas granda ĝojo, kiam oni povas detronigi sin… Tie videbliĝas la relparoj, superkreskitaj per herbo… Dio mia! Kiel oni kutimas diri la sloganon de la vagabondoj?
“Ĉie estas agrable, sed nenie plej ĉarme!”
Hoho!
Mi jam estus ekironta, kiam subite mallaŭta voĉo diras:
— Bonan vesperon, Jose.
La fantomkapitano staras antaŭ mi kaj direktas pistolon al mia vizaĝo, sed li estas trankvila kaj indiferenta, kiel ĉiam. La lunlumo ekbrilas sur la akvogutoj de la kondensiĝintaj vaporoj, fluetantaj sur la viziero de lia ĉapo kaj sur la guma pluvmantelo.
— Ĉu vi…? — mi diras iom raŭke, ĉar estis strange.
— Jes.
— Kiu vi estas?
— Egalas, Jose. Oni ne kutimas forlasi tronon tiel, en la mano kun pakaĵo, nokte!
— Ĉu tio ne koncernas vin?
— Silentu… Vi ankoraŭ estas bezonata, Jose. Vi devas resti, ĉu vi komprenas?
— Kaj se ne?
— Tiam mi mortpafos vin.
Sed li diris tion preskaŭ milde. Kaj li cigaredis.
— Diru, Jose! Ĉu vi vere ne scias, kio okazis al tiu ŝranko, kiu troviĝis en la ĉambro de Fernandez, kiu estas regento?
Kial li volas scii tion? Serpento ekbruas en la arbusto.
— Respondu, sed sincere, ĉar tio tre gravas.
— Mi respondas. Mi ne scias pri la ŝranko… Sed kial ĝi estas grava?
— Ĉar … eblas, kiam mi ordonis al vi ĵeti Fernandez-on en la akvon, tiam la ŝranko estis sub la litotuko anstataŭ la mortinto.
— Tio ne eblas! Mi vidis la manon de la mortinto elpendi. Ĝi estis griza, granda mano…
Lia vizaĝo tute sereniĝis:
– Ĉu tio certas?
— Jes… Sed…
— Reiru, Jose!
Facila vento alvenis kun la fluso el la direkto de la maro, kaj ĝi havis salan odoron… Mi vidis en la malproksimo, ke flugfiŝo saltis el la akvo kaj baraktadis sur al akvosurfaco…
Sed kiel bone estus foriri.
— Reen, Jose — denove li diris trankvile, kaj mi devis reiri, kvankam densaj nebuloj proksimiĝis el la direkto de la maro…
— Hm… — mi rimarkis al li revenante. — Mi timas la ŝtatkonsilion.
— Ne estos ŝtatkonsilio! — li kriis post min kaj frapfermis la pordegon.
Mi aŭdis, ke li brue rulas grandan rokon antaŭ ĝin.
Mi estis en kaptiteco. Ne plu ekzistas elireblelco tiudirekten. Sed kial li diris, ke ne estos ŝtatkonsiliĝo?
Ĝi ne estis. Li bone sciis tion.
— Warins estas ĉi tie — diris la hidalgo raŭke.
— Kio okazis?
— Iu mortigis sinjoron Egmont. Li estis la unua viktimo de la venĝo.
ĈAPITRO 17
Oni ŝnurligis la princon. Li toleris tion trankviel. Li sciis bone, ke li devas morti. Ĉu li estas Warins, ĉu li estas St. Antonio, li ne povas kalkuli indulgon.
— Permesu — li diris al la Malvarmkoruloj ridetante, per sonoranta voĉo — , adiaŭi mian amikon.
Li paŝis al la Granda Bubalo kaj etendis sian manon al li.
— Mi dankas, ke vi volis helpi min, kaj mi bedaŭras, ke mi ne povas rekompenci vin per premio.
Sur la vizaĝo de la Granda Bubalo videbliĝis ia stulta emociiĝo. Li prenis la manon de la knabo tiel, kvazaŭ li ne scius, kio ĝi estas. Li rigardis, turnadis, palpadis la delikatajn, malpurajn fingretojn.
— Bubo… vi estis la unua homo… kiun mi… akceptis volonte… kaj…
Li ĉirkaŭrigardis en la mallumo, sed ĉiuriskaj homoj prenis tiom da kolbo en lia proksimo, ke liaj dentoj ekgrincis laŭte, oreltranĉe pro senpova dolorego.