— Ĉu vi ne promenis?… Kiu… do vi estas… sinjoro Irving? Ĉu vi ne estas… sinjoro Irving?
— Mi estas inkognite.
— Kia vestaĵo ĝi estas?
— Inkognito signifas tion, kiam iu havas pseŭdonomon.
— Bonege! Tiam ankaŭ mi estas inkognite! Ĉu ankaŭ vi estas trompisto?
— Haha! Vi estas tre afabla subulo, kelnero Jose, sed mi devas iri, ĉar sinjoro Gould rimarkos mian foreston.
— Kial vi timas tiun homon? Se vi volas, morgaŭ mi surverŝos lin dum la tagmanĝo per porcio da malvarma, marinita fiŝo, á la tournedot.
— Ne, ne!.. Mi tre petas vin, kara, groba sinjoro! Mia karmemora patro nomumis onklon Fernadez mia plenrajta edukisto, li estas la reganta princo, kaj ni devas akcepti tion.
— Estas iom malklara por mi, kion vi diras. Sed tio certas, ke tiu ulo ne plaĉas al mi, kaj mi volonte batadus lian kapon al io ajn, kio estas firma kaj elstara.
— Ho!.. Homo! Ne provu fari tion! Vi estas honesta laboristo, kaj vi ĝuas nian favoron, ĝi konsekvencus gravan punon… Kaj nun, kara fremdulo; mi devas iri… Iam mi parolados denove. Mi tre bone amuziĝis kun vi. Tial mi premios vin! Ĉu vi volas ricevi monon?
— Kiel…?
— Mi ne tre bone konas la valoron de la mono. Se mi donos al vi kvincen dolarojn, ĉu tio estos multa? Ne. Ne! Ĝi estas tro malmulta, kaj mi ofendos vin per tio…
— Kiel… kion?… Bonvolu diri, kio ĝi estas?
— Jes! Foje pro la favoro de Dio mia reganta onklo premiis iun sian fidelan subulon, kaj li donis dumil dolarojn al li. Ĝi do ne estas tiel bagatela sumo, ke mi devus honti pro tio! Jen prenu ĝin, bonulo…
… Elpreninte sian monujon, li transdonis dumil dolarojn, poste li frapetis la ŝultron de la kelnero kaj lasis lin tie.
Li ne kredis, ke li estas maldorma, aŭ se jes, tiam la knabo estas freneza, kaj la kolosa, malbelega homo estas lia flegisto.
Du… mil… dollaroj! Estas inde primediti pri tiu afero! Sed li vane pensis la aferon inda al tiaĵo, ĉar li ekdormis subite.
ĈAPITRO 2
Jose, la kelnero dormis. Li dormis, kiam li haltis por momento portante la supon, li dormis, kiam la kuiristo metis la viandon sur la pleton, kaj li dormis, kiam li pladis ĝin en la sinon de la sveda, privata instruisito.
Li subite vekiĝis je la kriego.
Ankaŭ la hejtisto Hutchins dormis. Li dormis dum la karbo ruliĝis en la kaldronegon, li dormis, kiam li levis la ŝovelilon, kaj li dormis, kiam li faligis ĝin sur la piedon de la ĉefmaŝinestro.
Li sibute vekiĝis je la krego.
La unua oficiro diris al la kapitano, ke Jose, la kelnero konstanta dormemo pli graviĝis.
La ĉefmaŝinestro diris al la kapitano, ke Hutchins, la usona hejtisto vekiĝas jam nur por kelkaj minutoj, kiam li ĵus batas iun.
Kelkaj maristoj interflustradis. Stranga simptomo aperas sur la ŝipo. Jam du homoj malsaniĝis.
La maato diris al Jimmy la Ĝisorela, ke okazos problemo, se oni ekzamenos la malsanulojn, ĉar evidentiĝos, ke neniu el ili estas ĉi tie, nur Jimmy servas sur la ŝipo, kiel ŝanĝ-iluziisto.
Jimmy la Ĝisorela diris denove nur tion, ke ne li estas kulpa, sed la pasaĝeroj. Ĉiu estas tro vigla sur la ŝipo. Oni tuj trankviliĝus, se ankaŭ aliuloj estus dormemaj. Li promesis al la maato, ke li provos ekvilibrigi la aferon. Sekvonttage li zorgis pri tio, ke la vigleco de la pasaĝeroj malpliiĝu.
Kaj li ne devintus fari tion!
Precize je la tria horo kaj duono (laŭ azia tempokalkulo) en kalkulita loko, laŭ la koordinatoj de longitudo kaj latitudo, en plena senvento, la ŝipo Honolulu-Star daŭrigis sian veturon, per rapideco dek ok marmejloj po horoj al la markolo Malako. Salon-orkestro muzikis sur la promenferdeko, kaj iu pasaĝero rakontis al siaj du konatulinoj, ke io ne estas en ordo sur la ŝipo. Laŭdire okazis suspektinda malsaniĝo je dormomalsano, sed oni sekretas tion antaŭ la pasaĝeroj.
Je la kvara horo kaj 10 minutoj (laŭ azia tempokalkulo!) la ŝipkuracisto laŭ la ordono de la kapitano venigis al si la kelneron Jose Pombio kaj la hejtiston Wilson Hutchins pere de la maato. Samtempe!
Je la kvara horo kaj 12 minutoj (laŭ la tempokalkulo de la supre menciita mondparto) la maato iris en sian kajuton kaj murmuris preĝojn, revokitajn el sia infanaĝo. Li estis certa pri tio, ke oni forstrekos lian nomon el la listo de la registritaj maristoj.
Je la kvara horo kaj dudek minutoj la kelnero Jose aperis antaŭ la kuracisto, kiu ĵus foliumis libron ekscitite.
La specialaj simptomoj de la dormomalsano, kiam ĝi aperas en formo de sporadaj malsaniĝoj, kaj ties akompanaj simptomoj forviŝiĝas.
Ĝi priskribis kazon, okazintan sur ŝipo. Kie unusola glosino troviĝis en la bilĝo kune kun la kargo, kaj ĝi povis propagi la kontaĝon eĉ sub la modera-klimata zono.
La kuracisto levis sian rigardon el la libro. La kelnero Jose staris antaŭ li en leĝera korpopozicio kaj ronkis modeste.
— Alo!
— Kiu parolas?! — vekiĝis Jose subite.
La kuracisto rigardis lin. Hm… Suspektinde! Suferanta vizaĝo, lanvoraj trajtoj, profunde sidiantaj okuloj, hebete malfermita buŝo, malregula spirado.
— Ĉu doloras via kapo?
— Jes.
— Ĉu vi fumas?
— Prefere mi trinkus ion.
— Mia demando ne estis propono!
— Sufiĉe malbone, ĉar mi fumas.
— Ĉu vi jam estis en Ariko?
— Antaŭ du jaroj.
— Ĉu viaj gepatroj vivas?
— Mia patrino.
— Kiel mortis via patro?
— En foira festo. Okazis akuta pafado kaj ĉiu tiaĵo…
— Ĉu vi/li drinkas?
— Mortinte jam ne.
— Homo! Ne ŝercu! Nun temas pri serioza afero! Ĉu doloras iu korpoparto via?
— Mi sentas pikan doloron ĉe mia ripo…
La kuracisto ŝovis ion en siajn orelojn, de sur kiu pendis io rondforma laŭtigilo. Li metis ĝin sur la ripojn de Jimmy la Ĝisorela.
— Enspiru aeron.
Jimmy la Ĝisorela kaptis la metalon, metitan sur liajn ripojn kaj kriegis en ĝin:
— Mi estas tiklema!
La kuracisto retrosaltis hurlante, ĉar li sentis tiel, kvazaŭ peza baterio estus pafinta apud liaj oreloj.
— Stultulo!.. Vi surdigas min… De kiam vi sentas tiun doloron ĉe viaj ripoj?
— Kiam la stiristo paŝis sur tiujn hazarde en la mallumo.
— Sed nun jam foriru!
— Mi petas vin… ĉu vi ne povus doni al mi ion kontraŭ kaѰdoloro…? Mia kapo tre doloras.
Ĝi estis mensogo. Sed la kuracisto kredis tion, kaj li tuj iris al la ŝranko. Jimmy la Ĝisorela sekvis lin. Li vidis demalproksime tiun malgaranda ujon, sur kies etikedo estis skribita:
O P I O
Ĝi estas ofte uzat medikamento ĉi-regione pro la ŝanĝiĝinta klimato kaj pro la digestproblemoj, kiujn kaŭzas la nekutimaj manĝaĵoj. La kuracisto jam elprenis la pulvoron kontraŭ la kapdoloro, kiam li aŭdis frakasbruon. La stulta kelnero puŝfaligis glason de sur la tablo.
— Forportu vin!
Jose rapide foriris. Sed dum la kuracisto rigardis malantaŭen, aŭdinte la frakasbruon, li haste ŝovis en sian poŝon proksimume ses malpli grandajn skatoletojn da medikamento el la interno de la opiujo, ĝi estis pli ol la duono de la opioprovizo.
Tio okazis je la 4-a horo kaj 44 minutoj. (Laŭ la tempokalkulo en Greenwich estis la 4-a horo kaj 12 minutoj, 8 sekundoj!) Senpere antaŭ la pranzo.
Je la kvina horo kaj 15 minutoj la kapitano vokis la atenton de la pasaĝeroj, ke ĉiu gardu sian trankvilon, sur la ŝipo troviĝas la necesaj medikamentoj por lokalizi la epidemion.
La paniko eksplodis tiam, kiam la tri sinjoroj, kiuj ekdormis pranzinte, rekonsciiĝis nur post longa revivigo. Iu el ili estis sinjoro Gould, la grandega edukisto. Li dormis plej profunde. Kvankam dum la pranzo li ankoraŭ estis tre vigla.