Выбрать главу

Ŝi denove prenis mian manon propravole.

— Nun jam ne multe gravas, se vi liberiĝos de Warins.

— Kial ne multe?

— Pro tio…

Ŝi montris leteron al mi, kiun la militista ataŝeo sendis:

Li informas la kortegon: konsiderinte la onidirojn, admiralo Parker morgaŭ petas aŭdiencon de lia reĝa moŝto…

Hm… Ĝi estas problemo.

– Ĉu mi akceptu lin? — mi demandis.

– Ĉu Parker-on? Li konas mian filon tiel, kiel mi! Li gastigis la reĝon ĉi-somere sur sia ŝipo du semajnojn.

Puf!

– Ĉu… ne akcepti lin… Mi nun malsanetas…

– Ĉu ne akcepti… admiralon Parker?… Ĝi estas fatala… La angloj ne konas ŝercon pri tio.

Estas granda problemo. Mi vidis tion. Sed egale. Rapide ŝtelirinte tra la malgranda pordo, mi komencis ĉasi en la nokto… Nenio gravas nun, mi nur ekvidu Warinson ie, kiu portas maristan uniformon! Mi nur povu kapti lian kolon kaj tiam…

ĈAPITRO  19

1

Kiel ŝanĝiĝis tiel rapide la situacio: geedziĝo anstataŭ mortkondamno?

Kiam oni forkondukis lian reĝan moŝton al la Savelirejo, la dentoj de la Granda Bubalo denove grincadis laŭte. Sed kion fari kontraŭ tiom da homoj? Fred la Malpura nun glitadis kun egalritmaj genufleksoj supren kaj malsupren ĉe la eĝo de la pordofosto, ĉar ŝajnis, ke li jukas tutkorpe.

— Mi opinias — diris Charley la Lunmiena, — ke tiu knabo meritas la morton.

— Jes — grumblis Fred la Malpura, — Charley kaj mi vidas, ke ĝi estas bona tiel.

Tiu interrompo de la parolo estis ĝena por Charley la Lunmiena, ĉar kial mi jam menciis tion, Fred la Malpura ne estis tro populara ĉi tie. Subtakse, malestime li okulmezuris ilin. Lia dekstra, hirta, blanka brovo akraangule tiriĝis supren al lia frunto.

— Kial vi ne ploras? Ĉu vi jam bedaŭras, ke vi murdos la kompatindan piraton Warins?

Estis ia koleriga aroganteco en lia voĉo.

— Kaj se jes?! Ĉu tio koncernas vin? — demandis Tulipo malŝate. — Li batis min je la kapo, kaj mi tamen ne trinkus lian sangon pro kolero, kiel vi.

— Nun jam mi bedaŭras la knabon — diris Charley la Lunmiena — , plej volonte mi revenigus lin.

Fred la Malpura okulmezuris lin.

— Kial? Kiu vi estas?

Ili ĉiuj rigardis kun melankolia naŭzo la malican, insolentan kapitanon, gaskonantan pri sia kontentiĝinta venĝo.

— Vi kondutas tel, Fred, kvazaŭ vi estus la unuanombra persono ĉi tie — ruktis la Kanibala Bebo.

— Mi kraĉas sur vin — li respondis eklevinte sian ŝultron, kaj denove fariĝis silento. Tamen ili ne kuraĝis defii lin, neniu scias, kial?

— Silentu, ĝi havas nenian sencon — diris la Ekscelenco, sed ŝajnis, ke nek li plaĉas la konduto de la kapitano. — Plie ni parolu pri tio, kion fari.

Fred la Malpura traserĉis la enhavon de la ŝama aktujo, kuŝanta sur la tablo, kaj li elprenis ledopecon, ornamitan per gravuraĵoj:

— Totemo — li diris.

— Nu kaj?

— Ĝi estas la kontrakto de la indiĝenoj kun la maljuna Warins, kiun la familio St. Antonio pendumis. Tiu ĉi kanbo havis dek du jarojn, kiam oni pendumis lian patron, la piraton Warins. De tiam neniu vidis Bob Warins-on sur la insulo. La indiĝenoj ne konas lin persone, nur la totemo atestas, ke li estas Bob Warins.

Kaj li rigardis la ledopecon, plenskribitan per signoj. Ili komencis konjekti, sed nur malklare, ke li jam miksas la ludkartojn…

— Parolu jam, pro Dio! — furiozis la Ekscelenco.

— Estas simple — diris Fred la Malpura. — Ni serĉos bubon, kiu iros kun tiu totemo al la indiĝenoj kiel Warins, kaj li helpos gajni la fidon de la triboj… Poste ni mortigus tiun homon.

— Ĉu ĝis tiam?

— Ĝis tiam li edzinigus la Ruĝan Krifon.

La menciita Ruĝa Krifo ĝuste tiam enpaŝis en la ĉambron kaj mirante haltis.

— Kion vi diras?

— Ni akiros junulon por multe da mono el la krimula mondo, kiu edzinigos Ruĝan Krifon laŭ la nomo Bob Warins.

— Ĉu vi estas ebria? — demandis la Ekscelenco.

— Jes, sed ĝi ne apartenas al la temo. Tiu homo edzinigos ŝin, aŭ ni asertos tion, ke li edziĝis al via filino, kaj tiam ĉio estos la nia. La indiĝenoj ŝatas Warins-on, la burĝoj ŝatas Alvarez-on, la angloj ne rajtas protekti reĝon Jimmy la Ĝisorela, kaj la usonanoj estas apud ni. Estus bezonata ekspedicio, kiu portus Bob Warins-on kaj lian edzinon, la filinon de Alvarez sur la insulon!

— Ĉu vi freneziĝis?

Estis granda bruo.

Fred tiel staris tie, kvazaŭ li ne komprenus, kial ili ne trovas lian planon bona.

— Ne parolu pri tio, kapitano! — diris la Ekscelenco. — Mi ne edzinigas mian filinon al kiu ajn fripono pro nenia politika avantaĝo.

— Sed — klarigis la kapitano — poste ni mortigus tiun homon!

Ruĝa Krifo rigardis sian patron mediteme. Alvarez suferis multe. Kaj ĉion por unu celo.

— Mi akceptas la planon, kapitano! Se la filino de la imperiestro Francisko povis edziniĝi al la filo de advokato el Korziko, tiam nek mi povas protesti kontraŭ Bob Warins!

— Ŝi tute ne edziniĝos al Bob Warins, ĉar li mortos post nelonge — interrompis la kapitano. — Nur al iu, kiu kun la totemo kaj la dokumentoj anstataŭigos la pirotidon.

Nun la Granda Bubalo salte leviĝis kriegante:

— Sed kial ne la vera Warins edzinigu la knabinon? Kial trompi?

Fred la Malpura kriaĉis ruĝa kiel papriko:

— Ĉar mi diris tion, ke li devas morti! Ni eldiris ĝin, kaj fino! Neniu kuraĝu…

— Ĉu eble vi minacas?! — salte leviĝis Chartley Lunmiena. — Ĉu vi pensas, ke vi ordonas al ni? Sciu, ke mia opinio nun jam estas la sama, kiel tiu de la Granda Bubalo!! Ni bezonas la knabon!

Li ĝojis, ke li havis kaŭzon forlasi la komunumon al kiu apartenis Fred la Malpura. Ankaŭ la aliaj ekprotektis Warinson kun kolera volupro.

— Ni tute ne mortigos lin!

— Malbenita satano! — hurlis la Granda Bubalo.

Ŝajnis, ke ili tuj linĉos lin.

— Mi petas silenton — diris la Ekscelenco. — Mi proponas, ke mia filino decidu pri la afero.

— Ni liberigos la knabon — diris Ruĝa Krifo aplombe, — ĉar mi edziniĝos al li. Venigu la Profeton!

… Fred la Malpura kontente rulumis sian barbon en malluma flankkoridoro. Lia devo esti defendi la princon, kaj momente li savis lian vivon. Ĉar Fred la Malpura ekspluatis eĉ tion, ke ĉiu malamas lin. Li sukcesis atingi ĉies antipation kaj gajni la Grandan Bubalon fariĝi la korpogardisto de la princo. Krome li savis lin el la mortkondamno tiel, ke li sovaĝe postulis lian morton. La princo ĝuis ĉiun avantaĝon de la malpopulareco de Fred la Malpura.

2

Ĉiu serĉis la misiiston de la krimula mondo, kiu nomiĝis Burton, kies moknomo estis Profeto, sed oni nenie trovis lin. Poste fariĝis superflue serĉi lin, ĉar la princi rifuzis la svatiĝon al Ana Alvarez, apelaciante la diketajn, nigraharajn virinojn.

Tendenulo la Fervora, kiu formis strangan transiron inter la persona sekretario, la ekspreso kaj la ekzekutisto, li dormetadis en sia kutima loko, apud la niĉo de la vestaĵgardejo. En lia proksimo Robb la Pordisto, la kontrol-eksperto de la prizon-sistemoj manĝis malvarman ŝaŭcon kun kokinaĵo. La Ĉefkuracisto skue vekis la veran Trebitsch-on.

— He! Tendenulo! Venu al la Sekigejo por gardostari! La Sovaĝa Bubo estas tie, batu lin je la kapo, se li grimpas supren!

La vera Trebitsch ĝustigis sian dratkadran nazumon, konstante falantan, pendantan sur nigra ŝnuro, kaj li ekiris.

— Tiu knabo certe scias ian gravan aferon, ke ili tiom multe okupiĝas pri li — diris Robb la Pordisto, poste li foriris planŝove. Li iris al pordo, malfermiĝanta el alia koridoro, sur kiu estis skribite: