Выбрать главу

— Tiu knabo certe scias ian gravan aferon, ke ili tiom multe okupiĝas pri li — diris Robb la Pordisto, poste li foriris planŝove. Li iris al pordo, malfermiĝanta el alia koridoro, sur kiu estis skribite:

DEPONEJO

ENIRI ESTAS MALPERMESITE AL ĈIU!

Robb la Pordisto malfermis la pordon, kaj komenciĝis la elportado de la mangrenadoj, revolveroj, fusiloj kaj maristaj uniformoj, deponitaj tie.

La Ekscelenco ordonis “alarmon”. Ili komencos atakon kontraŭ Almira. Eĉ sen Warins.

— Kion mi stokigos dekstren, tion portu sur la ŝipon Radzeer — diris la Ĉefkuracisto — , la ceterajn objektojn liveros la vaporŝipo Papete.

— Ĉu ni veturos per du ŝipoj? — demandis Tulipo.

— Jes. Charley la Lunmiena estos la kapitano de la ŝipo Papete.

Dume Tendenulo la Fervora, la vera Trebitsch ekdormis sidanta. Li ronkis, kaj la okulvitroj tremetis sur lia nazo. Fine li falis sur la randon de la ŝtono, ŝtopanta la aperturon de la Sekigejo.

La dormanto ne rimarkas, ke iu katpaŝe ŝteliras tien, li formovas la ŝtonon kaj ĵetas ion en la Sekigejon, poste li forrapidas.

… Lia reĝa moŝto dume jam iomete mortis. Li demetis sian ĉiun vestaĵon, lia ŝvitkovrita korpo bruldoloris kaj jukis, liaj lipoj krevis, lia epigloto doloris, kaj li stertore spiradis…

Subite falis el la alto ĉifita papero. Kaj falis ankaŭ la dratkadraj okulvitroj de Tendenulo la Fervora de sur la ŝtonrando kun la longa, nigra ŝnuro, dum li ronkis sensuspekte. La princo disfaldis la paperon. Ĝi estis haste skribita letero. Li legis ĝin kun vidvibraj okuloj ĉe la lumo de la aŭtomata fajrilo:

Reĝa moŝto!

La pastro, nomata Burton, mortis antaŭ kelkaj jaroj. Kiu trompe uzas liajn dokumentojn ĉi tie, laŭ la moknomo Profeto, tiu ne estas pastro. Konsentu la geedziĝon! (Ĉar ne pastro geedzigos vin, ĝi ne estos valida.) Konsentu ĉion, tiel oni veurigos vin al Almira, kaj tio gravas. Tie finiĝos la aventuro, kaj simple klariĝos via afero. Vi nepre povas fidi la Sekretan servon!!

Ne serĉu min. Mi ne povas malkaŝi min.

Via plej fidela homo

Li formetis la leteron. La okulvitroj multe pli interesis lin. La koncernulo faligis tion, kiam li kliniĝis super la kavernon. Lia korpo preskaŭ flamis, tamen li provis pensadi. Kie li vidis tiujn okulvitrojn kun ŝnuro?… Kiu portas tian etburĝan, dratkadran nazumon en la krimula mondo?

Tendenulo la Fervora! La vera Trebitsch! Li estas la membro de la Sekreta servo! Sendube! Tendenulo la Fervore alparolis lin, kiam li staradis la unuan tagon ĉirkaŭ la glavoglutisto!

Estas vere, ke li vendis lin al Tulipo (por du kaj duono da dolaroj), sed poste li eble estus liberiginta lin… Tiu homo estas genia ŝajniganto.

Nun… li devas ekscii certe, ĉu la okulvitroj apartenas al li? Tiam sendubas, ke la vera Trebitsch estas la membro de la Intelligence Service!

… Liaj palpebroj varmege pikdoloris, kaj lia lango krevadis… Li disŝiris la leteron je pecetoj kaj skrapis argilon sur ĝin… Poste li svenis denove.

3

Dume Alvarez vivis la sinjoran duonon de sia duspeca vivo sur la teraso de la hotelo Oriental. De tie estas videbla la maro kaj la multe da palmoj. Li paroladas kun usona sinjoro. La varmego estas bruliga eĉ sub la ombro de la grandega, silka sunombrelo.

— Tre interese — diras la blankhara usonano. — Ni, usonanoj havas zorgon pri la sorto de la plej malgranda insulo en la Hinda oceano.

— Tute ne temante pri la usona kapitalo, kiun mia respubliko preferas, por ke ĝi disvastiĝu, avantaĝe de la civilizacio. Al tio mi petas helpon.

— Ĉu vi petas helpon?

— Nur tiam, se pruviĝos, ke la nuna reĝo de la insulo uzurpas la tronon de la familio St Antonio.

— Mi promesas al vi — diris la usona admiralo hezitante kaj konsiderante ĉiun silabon, kiam la apotekisto dozigas mortigan venenon al pocio — , ke mi parolos kun kompetentuloj. Se vi havas emon… vi povas viziti Almora-n sur la ŝipo Boston, kiel mia gasto.

— Ĉu mi povas kalkuli usonan helpon?

La admiralo ekstaris.

— Ni estimas la anglan protekoraton de la familio St. Antonio, sed se — li denove dozigis — ne estas tie la regantaj princoj… tiam… — Li pensadis. — Ĉu Warins? — li demandis subite.

— Warins estas mia fianĉo — interrompis la knabino, — kaj tiel, mi opinias, ni solvis la problemon de la registaro por longa tempo

La admiralo fiksrigardis la belegan knabinon kun larĝe malfermitaj okuloj, pste li kapjesis kompreneme.

— Vi estas tre saĝa… Kaj… mi opinias… (kulereto da dozo) vi povas kalkuli nian helpon. Aŭ… mian… (Fine rezolute.) Aŭ la protekton de Usono.

… Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis je tio, kvankam estas infera varmo, friska kareso tuŝas lian vizaĝon. Iu metis akvumitan tukon ĝin.

Ruĝa Krifo genuis apud li, en silka vestaĵo, sur la planko de la argila kaverno.

— Kia friponaĵo estas fari tiaĵon! Ĉu vi fartas pli bone?…

— Jes… — li respondas apenaŭ aŭdeble, — sed mia gusto, bedaŭrinde ne ŝanĝiĝis…

— Stultaĵo. Mi ne sciis pri tio, kio okazis al vi. Ĉu vi jam povas suprenveni el tiu abomeninda kaverno?

— Ĉu oni ne povus porti min tien, kie estos mia sekva torturo?

— Neniam plu oni turturos vin!

Helpe de maristo li estis suprenigita el la kaverno. Tendenulo la Fervora sidas apud la ŝtono sur la tero, sed li jam ne dormas. Li estas tre malĝoja.

— Kiom da problemoj mi havas pro vi — li diras kolere al la princo. — Miaj okulvitroj perdiĝis.

Hoho! Ĝi ja estas signalo!

— Ĉu tiuj estis? — li demandis kun emfazo kaj avide, kiam li transdonis la okulvitrojn, falintajn en la kavernon.

— Jes!.. Ho! Mi dankas!

La princo multespere okulumis al li. La vera Trebitsch gape demandas.

— Kio okazis? Ĉu io falis en vian okulon?

— Bone, bone — respondis lia reĝa moŝto kaj denove okulumis. La vera Trebitsch jam tute ne miras. Kion oni faras al tiu knabo, ne estas mirinde, ke li frenezetiĝis… Li tuj forrapidas.

— Ĉu vi fartas tute bone? — demandas la kanbino kun diplomatia afableco, ĉar li funde ekkonis la kondutmanieron de la obstina knabo, preta por ĉia krimo.

— Bone… Sed nun jam mi tre ŝatus scii, kio okatos al mi?

— Vi povas elekti, Warins: ĉu vi volas viziti la policon, aŭ vi edzinigos min…

— Por ne malliberigi min, plie mi edzinigos vin. Sed kial vi deziras tion de mi?

— Ni okupos la tronon de la familio St. Antonio, helpe de la popolo de la kluboj.

— Ĉu vi pensas, ke restos ŝtono sur ŝtono tie, kie tiom da friponoj helpas la patrujokupadon?

— Mi ne timas ilin!

— Ĉar vi ne scias, kion signifas regi! — kriis la princo energie.

— Ĉu eble vi estis edukita pri tio ekde via infanaĝo?

— Kiel?… Hm… Onidire la piratoj el la familio Warins bone regis… Bonvolu diri, kiel vi imagas sur la insulo… Ĉu ni vivos familian vivon poŝtrevene?

— Ĉu vi pensas, ke ekzistas tiom da jaroj, kaj tia dezerta insulo, kie vi povos veni en mian proksimon?

— Ĉu mi estas tiel malbela? — demandis lia reĝa moŝto malesperiĝinte, kaj li rigardis sin en poŝospegulo.

La varmego faris eĉ pli turpa la trajtojn de la vagabondo, kun deformiĝinta vizaĝo. Lia haŭto krevis sur la bluaj kaj purpuraj ŝvelaĵoj.

— Nun ni iru al la Malvarmkoruloj — diris la filino de Alvarez kaj ekiris. Lia reĝa moŝto, malgraŭ sia ĉiu problemo, per sia unu okulo, taŭga por vidi, li tre ekzakte rigardis ŝiajn arkajn koksojn, la decidpaŝajn, belformajn gambojn, ĉar lia reĝa tragedio, kaj la korpaj doloroj, ne ronĝis liajn dudek jarojn, impregnitajn per sano.