— Nu tiam — finis la Ekscelenco — manpremu reciproke.
— Tio ne estis inter la kondiĉoj — diris Fred la Malpura kaj eliris.
Kiam ili estis kelkajn tagojn survoje kaj diste malproksimiĝis de la bordo, oni suprenkondukis la princon el la kajuto. Cetere li estis tenata en kapiteco sur la interferdeko.
— Vi povas promeni iomete — diris la Ĉefkuracisto.
La kapo de la princo vertiĝis, kiam li ekvidis la taglumon. La naĝiloj de la ŝarkoj, akompanantaj la ŝipon ekscintilis en la sunbrilo.
— Kie estas la Granda Bubalo? — li demandis sian eskortanton.
— Maleblas, ke li kaj Fred la Malpura estus sur la sama ŝipo.
— Ĉu Ruĝa Krifo, aŭ mia edzina moŝto?
— Ŝi estas la komandantino. Ĉiu amas, tamen oni timas ŝin… Ŝi estas ĝisosta viro!..
— Ĉu vere? Kial ŝi edziniĝis?
Varmega suno brilis sur la ferdeko. Lia reĝa moŝto neesprimeble ĝuis la promenadon. La voĉo de Fred la Malpura stridis al li:
— Hej! Ĉefkuracisto! Kiel vi kuraĝis suprenvenigi la Sovaĝan bubon? Kiu estas kaptito, tiu estas kaptito! Mi ne toleras ĝin!
— Mi fajfas pri tio, kion vi toleras!
— Hundo! — spiregis raŭkvoĉe Petters, kiu pro nekomprenebla konvinkiĝo, ordonadis sur la ferdeko en la uniformo de pordisto de kinoteatro de Singapuro. — Ĉu vi vortigus tiun knabon? Ĉu eble li mortu pro enuo en malluma kaverno?
— Jes, li mortos! Li estas murdisto, ĉarlatano, rabisto!
— Kaj kio vi estas?!
— Ni ne deflankigu la aferon al branĉtrakoj! Nun temas ne pri mi!
— Sciu do — diris Petters kun laŭta flustrado — , mi fajfas pri vi.
— Vi devas resti en via kajuto sur la interferdeko!
— Venu Sovaĝa Bubo! Spite al ĉio!
Oni kondukis lin en la kajuton de la Ĉefkuracisto.
— De nun vi loĝos ĉi tie, ke tiu diablo krevu pro kolero.
La antipatio kontraŭ la kapitano direktis la simpation al Warins. Li ricevis ne nur manĝaĵon, sed oni faris eĉ banon por li kaj donis ankaŭ unuiformon al li. Kvazaŭ ĝi estus almezurinta lin. La iama kadeto de la ŝipo Radzeer havis ĝin.
La vizaĝo de la princo reakiris ĝian iaman, mildan, anĝelan esprimon. Baninte kaj razinte sin, li aperis en la kadeta uniformo; oni preskaŭ aplaŭdis lin.
— Vi vidos, kion diros la Ruĝa Krifo! — kriegis Fred la Malpura. — Ni servas ŝin!
— Vi povas buŝaĉi, maljuna ŝarko! Ni servas neniun! Ni servas nian propran aferon!
— Kiel doloras lin subitela Ruĝa Krifo!
Tulipo diris al la stristo kun malkonfido:
— Li certe preparas ion kun la Ruĝa Krifo.
— Eblas, ke ili preparas ion — murmuris ankaŭ la Ĉefkuracisto mediteme.
… Kiam Ruĝa Krifo vespere promenis sur la ferdekon, ŝiaj okuloj renkontis kelkajn mornajn ekrigardojn. Nur Fred la Malpura mansalutis kun larĝa, afabla rideto, kaj nun evidentiĝis, kiel agrabla estas lia vizaĝo, se li estas moroza.
— Ni ŝipveturas bonege, komandantino! — li raportis kun kavalira humileco, kaj la raŭka Petters, kiu staris iom malproksime, kraĉis malestime.
Kiu estus kredinta tion! Fred la Mlapura kiel strebulo! Ĝi estis viziosimila! Nek la komandantino estis ravita pro li, ĉar post nelonge ŝi iris en sian kajuton.
Matene aperis Tahitio en la malproksimo. Ruĝa Krifo promenis sur la ferdekon. Ŝi vidis ĉe la balustrado nekonatan, belvizaĝan, gajan junulon en kadeta uniformo, kun grandaj, nigraj okuloj, kiu amuzis la maristojn per magiistaj spektakloj, helpe de kelkaj nuksoj kaj kun paketo da ludkartoj. La homoj distriĝis bonege, kiam Ruĝa Krifo elvenis, ilia rideto frostiĝis. Nur Fred la Malpura salutis stentore de sur la komandponto.
— Ĉefkuracisto! Kiu estas tiu homo? — demandis Ana Alvarez.
— Li estas via edzo, komandantino. Bob Warins.
Kiel li ŝanĝiĝis, kiam ŝi lastfoje vidis lin? Ĉu tiu inteligenta, bela vizaĝo estus la sama, pro kio ŝi ekĝemis, kiam ĝi aperis en ŝia dormo?
Nun la junulo rigardis al ŝi, salutante kun moka rideto, li diris ion al la maristoj, kaj ili ridaĉis. Ruĝa Krifo iris en sian kajuton kaj frapfermis la pordon tiel, ke ĝi laŭte klakis.
Ŝi longe iradis tien-reen nervoze, poste sonorigis:
— Bob Warins venu ĉi tien!
— Bonvolu sidiĝis, sinjoro Warins!
— Dankon, farŭlino.
— Kial vi nomas min fraŭlinbo? Mi estas sinjorino.
— Sed ĝi ne havas praktikan signifon. Ĝi estas diplomatia stato.
— Kial vi aperis antaŭ mi kun tiel terura eksteraĵo?
— Anticipe mi devis interbatadi kun kelkaj homoj. Ĝi okazas al fuĝinta bagnano…
— Ĉu vi mortigis princon St.Antonio?
La knabo kapjesis kun kara rideto.
— Kompreneble.
— Ĉu… ankaŭ regenton Fernandez?
— Jes. Mi petas ankoraŭ iom da teo.
— Kiom da homoj… vi mortigis en via vivo?
Lia reĝa moŝto meditis, kvazaŭ li estus kalkulanta tion, ĉar li ne ŝatis erari eĉ proksimume.
— Nu… Dio mia… mi ne povus diri tion precize… Nekalkulinte la indiĝenojn, la nombor de miaj viktimoj estas ĉirkaŭ kvardek homoj.
Ana Alvarez rigardis lin timiĝinte kun malfermita buŝo.
— – Ĉu vi povis dormi?
Lia reĝa moŝto mansvingis ĝemante.
— Dum oni estas needziĝinta.
Kiom da leĝera, kara eleganteco, ĉarmo de lernanto… Kaj li estas murdisto! Filo de pirato! La totemo kaj la dokumentoj sendubigas, ke Bob Warins sidas ĉi tie.
— Vi parolas tiel, kvazaŭ vi mokus! Mi ne scias, kiom da vero estas en tio, kion vi rakontas?
— Ĉu mi diru? — Lia reĝa moŝto ekstaris kaj iris al Ana Alvarez. — Nur foje mi mensogis al vi.
— Kion?
— Tion — respondis princo St. Antonio kun mallevitaj okuloj — , ke mi preferas la diketajn nigraharajn virinojn. Eĉ unu vorto ne estas vera el tio… Bedaŭrinde mi kutimas morti pro ĝuste tiel blondaj, sveltaj virinoj, kiel vi…
… Kaj antaŭ ol Ruĝa Krifo povintus respondi, li rapide ĉirkaŭbrakumis kaj kisis ŝin.
Sed forte.
Ana Alvarez toleris ĝin proksimume du sekundojn, pro senpoveco aŭ pro alia kaŭzo, kiu scias tion? Poste ŝi forpuŝis la princon tutforte.
— Pirato! Bandito!.. Estas senekzemple, kion vi kuraĝis fari! Senekzemple!
— La tenero, manifestiĝanta inter la geedza paro nuntemepe estas sufiĉe malofta, sed tamen ne senekzempla.
Kaj li rikanis. Li estis ege kara en la kadeta uniformo
Poste li mansalutis:
— Bonan nokton… Ana Alvarez.
Stranga sufero trakonvulsiiĝis sur la vizaĝo de la virino… “Murdisto…” — ŝi diris al si mem. “Pirato… rabisto…”
Ŝi rimarkis timiĝinte, ke malgraŭ ĉio ĉi, ŝi ne povas malami lin!
ĈAPITRO 21
Tendenulo la Fervora jam de tagoj ne forlasissian kajuton. Li timis la princon. Tiu knabo turmentas lin tie, kie li povas. Cetere oni dungis lin, kiel kontorestron en la deponejo de materialoj, ĉar li sciis skribi kaj kalkuli. Li librotenis tion, kion Fred la Malpura fraŭdis.
Ĉirkaŭ tagmeze li aŭdis ian bruon el la najbara ejo. Li elprenis sian revolveron kaj malfermis la pordon malrapide.
— Nu silente, Tendenulo, ĉar mi frakasos vin!
La Granda Bubalo staris apud li.
— Kion vi volas? — balbutaĉis la vera Trebitsch.
— Mi devas paroli kun la Sovaĝa Bubo.
— Kiel vi vienis ĉi tien?…
— Ankoraŭ en Singapuro mi kaŝiĝis ĉi tie…
— El tio estos problemo! Kial vi miksas min en ĝin?
— Mi fidas vin. Iam mi savis vin, kiam kvar ĉinoj volis mortbati vin. Vi ne perfidos min.