— Ĉefkuracisto! — diris Ruĝa Krifo.
— Ĉu vi deziras ion?
— Mi ne ŝatas la hipokritecon. Ĉu vi havas ian problemon al mi?
— Vidu… ni ĉiam ŝatis vin — diris la Ĉefkuracisto. — Sed kio okazas al la Sovaĝa Bubo…
— Ĉu eble vi transpartianiĝis? — ŝi demandas moke, kaj nek ŝi mem scias, kial doloras ŝia koro tiel.
— Se vi edziniĝis al li, kial vi volas mortigi lin?! Ni ne estas honestaj homoj, multaj ŝtelistoj, rabistoj kaj aliaj faklaboristo troviĝas ĉi tie, sed ni opinias tiel, kiujn la pastro geedzigis, tiuj ne mortigu unu la alian!
Ruĝa Krifo estis tute pala kaj mortetis al si la lipojn.
— Kial vi insultlas la Sovaĝan Bubon? — kriis kelkaj homoj.
— Tio ne koncernas vin! — kriegis Fred la Malpura de sur la ponto. — Ruĝa Krifo kaj mi direktas ĉi tie!
— Idiotaĵo! — stridis Petters. — Ni volas scii, kion vi preparas?
Ruĝa Krifo vidis konsternite, ke la ribelo pendas en la aero. Ili proksimiĝis kun sovaĝa murmuro. Fred la Malpura, kvazaŭ li estus perdinta sian prudenton, kriegis:
— Ni grupiĝis por fari negocon! Mi ne volas varti bubon!!
— Ankaŭ kun Warins ni havos negocon, se ni transpartianiĝos!
— Homoj! — kriis Ruĝa Krifo. — Mi kredis tion, ke vi fidas kaj ŝatas min.
— Mi diras senkaŝe! De kiam vi alianciĝas kun Fred la Malpura, ni ne ŝatas vin — stridis Petters.
Ruĝa Krifo forrapidis senvorte. Malantaŭ ŝi bruis, muĝis la homoj sur la ferdeko.
Fred la Malpura ŝovis sian ĉapon malantaŭen sur sian nukon.
— Vi sufiĉis al ni, ŝtonkora fripono! — kriis kelkaj el ili.
— Vane vi kriadas, tio ne interesas min — li respondis malvarmkondute kaj elprenis sian pistolon. Sed iu ĵetis ŝnuron sur lin el dorsdirekto kaj surplanigis lin. La pafo mistrafis ien, kaj oni ŝnurligis lin dum minuto.
— Mortaĉu!
— Ni mortbatu lin!
Se la Ĉefkuracito kaj Petters ne estus defendintaj la maljunan, vulpe ruzan kapitanon kiel tigroj, tiam oni estus draste draŝantaj lin.
Kiam la knabino revenas kun la princo kaj kun la Granda Bubalo, Fred la Malpura jam staras ligita al la ventoltubo, en ŝirita vestaĵo, kaj sangis lia nazo.
— Bob Warins! — diris la Ĉefkuracisto. — Ni decidis, ke ni transpartianiĝos al vi. Kaj vi estas nia kaptito, Ruĝa Krifo!
La ŝanĝiĝo iom surpizis lian reĝan moŝton.
— Nu? — turnis sin Ruĝa Krifo al li. — Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min?
— Neniu el tiuj estas urĝa — diris la princo kaj turniĝis al la homoj. — Karaj amikoj, unuavice malligu la kapitanon, se vere mi komandas.
Post iom da hezito la Ĉefkuracisto tranĉis la ŝnuron de Fred la Malpura. Li senpolvigis sin kaj draste alkriis lin.
— Kie estas mia ĉapo?… — li levis ĝin de ie, enpoŝigis siajn manojn kaj iris en sian kajuton, esprimante sian malestimon. Kaj de tiam oni ne vidis lin. Li denove rompis sian rilaton kun la ŝipo Radzeer.
— Kaj nun atentu min — diris lia reĝa moŝto. — Mi ne povas fari kun vi negocon, ĉar vi estas ribeluloj. Mi ne ŝatas la ribelulojn. Krome mi ne volas trompi vin: atinginte la Insulon, se mi estos reganto, oni deportos vin ĉiujn.
Fariĝis konsternita silento.
— Per la sep sakramentoj…! — rimarkis iu. Poste ili diskutis por iom da tempo.
— Ruĝa Krifo! — diris la Ĉefkuracisto. — Ni ne sciis tion. Transprenu la komandon denove.
— Nu? — demandis lia reĝa moŝto ridetante. -Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min…?
— Homoj! — komencis Ruĝa Krifo. — Mi forgesas, kio okazis. La celo pravigas ĉiujn rimedojn. Sed nur tiam ni alianciĝos denove, se vi lasos Bob Warins-on libera.
Ĝi estis bombo! Ili staris kun malfermitaj buŝoj! Kio okazas ĉi tie?!
— Egale!
— La ludo estu honesta. La Sovaĝa Bubo povas foriri. Morgaŭ vespere vi povos enboatiĝi, kun nutraĵo kaj kion vi bezonas, en la proksimo de la insularo Feliĉo.
— Dankon… Se vi ne kontraŭas, mi kunveturigus la Grandan Bubalon
Peza nebulo sursidis la ŝipon, kio pliigis la nervozecon. La princo staris preskaŭ unuanime inter la ribeluloj, sur la oceano, portante pluvmantelon kaj oficiran ĉapon, kiuj estis brilaj pro la vaporo. Nun evidentiĝis, ke tiu anĝelvizaĝa knabo estas ĝisosta viro.
La ribeluloj staris embarasite, ili tuŝis la saman temon enpense. Fine Petters eldiris:
— Estus bone demandi Fred-on la Malpuran…
Ĉar la diablo vidis tiaĵon. Kiam tiu maljuna, senkora hundo foriras de ni, haltas do ĉio.
Oni malsuprenigis la boaton. Ili metis kelkajn lignokestojn, barelojn, tendotolojn kaj ceterajn objektojn en ĝin.
— Granda Bubalo — diris la princo. — Venigu ankaŭ Tendenulon la Fervoran.
– Ĉu tiun ĉarlatanon? Kial?
— Ne zorgu pri tio, nur veniĝu li, se necesas, perforte.
Poste li iris en la kajuton de Ruĝa Krifo por adiaŭi, kaj la Granda Bubalo, kiel fidela mameluko, venigis la veran Trebitsch-on. Kaptinte lin je la kolo.
— Sed… — li hapis timiĝinte. — Tiu knabo estas freneza… Li intermiksas min kun aŭguristino!
– Ĉu vi enboatiĝos, aŭ mi ĵetos vin malsupren?
Tendenulo la Fervora elektis la unuan eblon.
Lia reĝa moŝto iom melenkolie staris sia belega, blonda edzino, kun kiu li havis nur diplomatian rilaton ĝis nun.
— Ana… Mi ne povas emfazi, ke mi ĉiam estis tre indiferenta al la korpulentaj, nigraharaj virinoj…
— Vi konsideras multe da aferoj kiel ŝerco…
Eh! Kio okazis al ŝi? Kiel ŝi staras kun brulaj vangoj, kun larmoplenaj okuloj antaŭ murdisto?
— Se mi venkos, eĉ tiam estos solvo. Ekzemple, dividu la tronon kun mi kiel veras vivkunulino.
– Ĉu kun vi?! Neniam! — ŝi kriis.
— Nu bone — respondis la reganto malesperiĝinte. — Se ne, do ne.
– Ĉu fariĝi edzino de piratido?!
— Vi ne pravas, se vi malestimas miajn parencoj, ascend-branĉajn, sed… mi devas rezignacii.
Li prenis la manon de la virino kun peza koro. Dio mia… Li iom post iom enamiĝis en sian edzinon. Sed kiu do pensus tiaĵon nuntempe? Kaj li kisis la knabinon forte, kiel li jam faris tion.
Ruĝa Krifo ege hontis, sed ŝi toleris ĝin mute. Poste ŝi staris en la ĉambro sola, kaj el la krepusko de la nebula ferdeko ekbrilis al ŝi la malseka pluvmantelo, la oficira ĉapo de la foririnto.
Ŝi ploris amare.
ĈAPITRO 21
La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a
Ĉi tie estas tiel kvieta silento, kiam oni iras malsupren sur la montdeklivo, alveninte sub la liberan aeron. Birdo ridas inter la arboj, konstante en la tri samaj voĉoj.
Mi ne scias, kial mi malgajiĝas. Nun ia malbono, ia fato pendas en la aero: kaj doloras mia koro. Oni laboras ĉi tie en paco, kaj subite la danĝero ekbatas el la klara ĉielo, kvazaŭ ĝi estus kreskinta el la tero!
… Kaj en la haveno estas du anglaj kontraŭtorpedaj ŝipoj, kaj tiuj faras nenion.
Mi serĉos Warins-on kaj moligos lian kapon per bastono, ĉu vakuo estas en ĝi? Mi ŝuldis per tio al mia popolo kaj al miaj prauloj, kiuj certe malsuprenrigardas iafoje al mi el la ĉiela azilo.
Mi sekvas la malpenitajn relojn… Mi ekvidas la ekspres-fotografiston. Li staras antaŭ la domo kaj piketas siajn dentojn.
— Bonan vesperon, reĝa moŝto — li diras. — Ni havas belan veteron.