Выбрать главу

Nun li dormis profunde.

Sakvan tagon post la matenmanĝo (la 9-a horo kaj 27 sekundoj inter la konvenaj gradoj de la norda kaj suda latitudoj) du aliaj pasaĝeroj endormiĝis, kaj tagmeze la kapitano ordonis al la radiisto, ke li informiĝu pri la nomo de la ŝipoj, estantaj en ilia proksimo. Eble ili bezonas ties helpon.

Dramo sur la oceano!

La plimulto de la pasaĝeroj jam tiam konjektis, ke ili travivas iun hororan, maristan historion, kiujn ili tiomfoje primokis, kiel ekzemple la Fantomŝipon, aŭ eĉ ne menciante la ribelulojn de la ŝipo Bounty, kiuj manĝis ankaŭ homkarnon.

Ili ĉiuj estis klarvidaj pri tio, ke eĉ post kvindek jaroj la enigmo de la ŝipo estos nesolvita, kiu silente glitis al la haveno de Singapuro, ĝi albordiĝis ĉe la moleo, sed ne elŝipiĝis pasaĝero, ne aŭdiĝis sono de sur la ferdeko: ĉiu homo mortis! Oni faros filmon el la tragedio de la ŝipo Honolulu-Star, kaj la homoj sidos en la kinejon kun siaj konatulinoj por rigardi ĝin. Poste ili diros: “idiotaĵo!”

Komponisto el Kopenhago energie postulis, ke la kapitano malsuprenigu la savboatojn, kaj ĉiu fuĝu, kien li povas. Ĉar la kapitano rifuzis tion, li volis fari protokolon pri la afero, sed li dume ekdormis.

La homoj fermiĝis en sian kajuton. La teruro, la malbona antaŭsento ekrekis ĉiun.

Kaj unu pasaĝero fine vere fartis bone. Li eĉ fortepianis vespere en la drink-amuzejo.

Tiu pasaĝero estis la laŭdira sinjoro Irving.

Ĉar lia edukisto tuj ekdormis post ĉiu manĝado. Profunde kaj longe.

La junulo unue nur en la manĝejo sidadis unu horon pli longe. Sed sekvan tagon (la epidemio atingis sian kulminon same laŭ la azia kaj greenwich-a tempokalkulo) sinjoro Irving kaŝrigardis en la drink-amuzejon, kie la orkestro ludis ritmajn fox-trott-jon en duondormo.

Ĉirkaŭ noktomeze la junulo komencis zumkanti. Liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj brilis, kaj sekrete li certe sopiris, ke tiu epidemio nur daŭrus longe.

Jam la trian tagon furiozis la dormomalsano. La admiralitato post mallonga interŝanĝo de mesaĝoj proponis tion, ke la ŝipo Honolulu-Star konstante informu ilin pri ĝia pozicio kaj veturdirekto, krome estus proponinde kolekti la muŝojn, troviĝantaj sur la ŝipo por la atendebla sanitara inspekto, ĉu estas glosino inter tiuj.

Armena kovertofaristo diris al la kapitano kun drama simpleco, ke li havas lepron.

Tiaĵo okazis ĝis nun nur en terurdramoj!

— Homo! — flustris la maato, kiu malgrasiĝis dum mallonga tempo je duono de sia viva pezo. — Vi faris tion!

— Jes — respondis Jimmy la Ĝisorela sincere. — Vi diris, ke estas okulfrape sur la ŝipo, se du homoj konstante dormas. Nun jam nur tio estas stranga, se iu maldormas.

— Kiel vi faris tion?!

— Per opio. Okazos nenia problemo. Ĉiu ricevos nur tiom, kiom preskribitas la aldonita tabuleto pri la dozigo de la opio “por gravaj malsanuloj”. Kaj tio ne povas esti danĝera dozo.

— Se ĝi… evidentiĝos… Mi estas via komplico. Ni estos kondamnitaj al dek jaroj.

— Dio mia… Oni certe ne proponos ordenon pro ĝi. Mi tute ne akceptus tion.

— Hej! Maato! — kriis iu oficiro al ili. — Iru kun tiu junulo en la deponejon! Kaptu muŝojn, kaj porti tiujn al la kuracisto!

— Ĉu ankaŭ la muŝoj bezonas terapion? — miris Jimmy la Ĝisorela.

La tuta personaro partoprenis muŝ-ĉaspeladon. Ankaŭ li ekiris kun la maato. Estis infera varmego sur la Hinda oceano. Precipa apud la maŝinejo. Jimmy la Ĝisorela kiel hejtisto iradis malvestinte sin ĝis la trunko, krom la varmego unuavice tial, ĉar lian solan ĉemizon uzis la kelnero Jose.

— Homo! Ĉesigu la epidemion! — petegis la maato.

— Neniu divenos tion, vi povas esti trankvila.

Ili iradis tien-reen en la pakaĵdeponejo. Jimmy la Ĝisorela haltis apud grandega korfo.

— Kia diablaĵo! Oni bone aranĝis tion! Jen vidu!

Sur la kofro pendis grandega tabulo:

A T E N T U!

N E   R E N V E R S U   Ĝ I N!

E L V E R Ŝ I Ĝ A S!

— Damne, la multaj idiotoj — blasfemis la maato — , venu kaj ni returnu tiun bagaĝon!

Ili estus komencontaj fari tion, kiam iu energie frapetis sur la flanko de la kesto, kaj raspa, vingusta voĉo ekparolis el interne:

— Nun jam lasu ĝin nur tiel, se ĝis Adeno mi staris kapaltere en ĝi.

— Kio estas, hej?! Kiel vi nomiĝas?

— Iru en la inferon!

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Ili trovis la plej impertinentan, kaŝ-pasaĝeron.

— He! — kriis la maato — , ĉu vi scias, kio okazas al kaŝ-pasaĝero, se ni estos kvarantenigitaj?

— Kial estus la ŝipo kvarantenigita?

— Kontaĝo minacas la pasaĝerojn!

— Ĉu iu estas infektita de idiotaĵo?

— Per la sep sakramentoj…

Li malfermis la keston, kaj…

Ĝi estis malplena! La kesto, el kiu iu parolis antaŭ unu sekundo!

Li staris stulte… La maato faris krucosignon.

Mistero…

— Tiuloj minacas min — rimarkis la ĵus aŭdita voĉo el dorsdirekto. Ili turniĝis.

Trampa maljunulo staris antaŭ ili. Jimmy la Ĝisorela kriis timiĝinte:

— Fred la Malpura…!

2

La maljunulo estis tranga fenomeno. Li palpadis sian iom pintan, blankan barbon, pendantan ĝis lia brusto per sia mano, havanta longajn, vulturformajn ungegojn. Kvazaŭ li fortepianus siajn, etajn ruzaĵojn, grandajn cerbumadojn sur la muta muzikinstumento de sia barbo, kiel li malrapide ludadis per siaj longaj, hirtaj, malpur-grizaj, maldensaj haroj. Sur lia vizaĝo estis kelkaj globformaj, grandaj verukoj, karakteriza nazo, simila al tiu de nizo-beko, malsuprenkurbiĝanta, larĝa buŝo kaj brilantaj, saĝaj, maltrankvilaj, etaj okuloj, kadritaj per iom da ruĝa likvaĵo. Liaj hirtaj, griz-blankaj haroj pendis senorde sur lian frunton, kaj per refleksa movo iafoje li ŝovis sur sian nokun, aŭ gratante sian kolon, li malrapide antaŭenŝovis ĝis sia nazo la ŝiritan, sordidan, vizieran ĉapon, kiu estis tre foruzita, malpura, tamen ĝi aspektis ĉapo de kapitano.

Ĉar Fred la Malpura estis kapitano.

Lia nomo rondiris tiel de buŝo al buŝo, oni konis lin tiel en la grandaj havenurboj de margolfoj kaj en malgrandaj, fiŝistaj vilaĝoj, oni nomis lin tiel, menciante lian nomon okaze de krimaferoj:

“Fred la Malpura, la kapitano!”

Kie kaj sur kiu ŝipo, kiam kaj kiel li fariĝis kapitano, tio evidentiĝis en neniu pundomo, el neniu kriminala dosiero, kiel tre multaj aliaj cirkonstancoj, kiuj iafoje prezentiĝis rilate la personon de Fred la Malpura, sed neniu dubis tion, ke Fred la Malpura vere estas kapitano. Kiu estus kapitano, se ne li, kiu konas ĉiujn pilotojn en la mondo laŭ la nomo, li estas en cidira rilato kun la magiisto de la aŭstrala tribo Ĉarung, kaj li nur foje veturis en tia ciklono ĝis nun, ke dume lia pipo estingiĝis. (Sed poste evidentiĝis, ke la tipo de tiu pipo ne estis Watson kaj farita el la radiko de manilo.)

Li butonumis la altan kolumon sur sia nigra svetero en la plej varmega vetero. La tempo formis lian vastan pantalonon dura kaj tuboforma. Iam ĝi estis eble stria ĵaketo, sed tio apenaŭ estis videbla sur la vestaĵo. Strange, li premis la randon de la pantalontubojn en la ŝuojn ĉe la maleoloj, el kio konsekvencas, ke originale ĝi ne estis almezurita al li. Cetere eĉ tio montris ĝin, ke nek la enpremado mallongigis tiujn sufiĉe, ĉar li devis tiri sian pantalonon ĝiskole. Laŭdire li povintus tiri ĝin eĉ pli supren, sed li ne faras tion, ĉar la pantalono estas iom vasta ĉe la akseloj.

Iafoje li enposŝigis siajn manojn, suprentiris sian pantalonon kaj ekiris kun balanciĝanta supra korpo. En lia konduto estis ia mirinda indiferenteco kaj defia malestimo al ĉiu.