Выбрать главу

Sed lia plej okulfrapa, publike konta karakterizaĵo estis tio, ke li estis la plej malpura homo en la mondo. Ĝi estis tiel senpera, eĉ pruvon ne bezonanta impreso, kiel en la filozofio kiu ajn, tiel nomata aksiomo.

Lia sunbrunigita vizaĝo gardis kiel grandan misteron la daton de la lasta sinlavado. Nur tio estis videbla preterkure senduba, ke la diveno de tiu tempopunkto ne formis la objekton de proksima paseo. Ŝajnis duba, ĉu tiu homo lavis sin iam?

La maato retropaŝis instinkte, kiel artkonanto, staranta vidalvide al famega kreaĵo.

Jimmy la Ĝisorela ne povis ekparoli dum minutoj.

— Kial vi miras? Ĉu eble vi atendis tion, ke junulino elvenas el la kesto en konfirmacia vestaĵo?

— Kiel vi elvenis de tie?

— Malantaŭe: Estas sur la kesto “enirejo por la artistoj”. Ĝis Adeno mi staris surkape. Mi pasigis tutan dudek kvar horojn tiel, kiel ŝtoniĝinta fort-artisto. Iu stulta pakaĵportisto metis la bagaĝon renversite.

— Kial vi ne malfermis ĝin antaŭe?

— La ŝlosilo rompiĝis en la seruro. Kiam oni staras surkape, povas okazi tiaĵo. Pasis dudek kvar horoj, dum mi povis lozigi la malantaŭan lignotabulon, starante surkape, ke ĝi estu elprenebla. Nun vi scias ĉion, iru do en la inferon!

— Hoho! — diris la maato — kontaĝo estas sur la ŝipo. Tiam prisilenti kaŝpasaĝeron estas kapokosta peko

— Hm… ĉu eble mi subaĉetu vin?

— Mi devus ricevi multe da mono por tio! Dek jaran punon ricevas en la kolonio tiu, kiu prisilentas la indikojn, koncernatajn la epidemion!

— Vi pravas — kapjesis Fred la Malpura melankolie.

— Vidu — interrompis Jimmy la Ĝisorela — , se ni diros tion, ke vi elvenis memvole, tiam la kapitano konsideros la aferon malpligravige.

— Nur ne defendu min — respondis Fred la Malpura kun profunda malestimo, poste li ŝovis sian ĉapon malantaŭen, enpoŝigis siajn manojn kaj ekiris al la suprenirejo kiel grandega pendolo. — Ni iru. Vi pravas! Mi ne plu povas prisilenti miajn informojn pri la epdimio, ĉar cetere okazos problemo al mi. Mi tuj raportos al la kapitano, ke li arestu tiun friponon, kiu venenas la pasaĝerojn per opio.

La maato konsterniĝis.

— Kio… estas… frategĉjo Freddy — balbutaĉis Jimmy la Ĝisorela.

— Ni iru nur! La tempo urĝas! Pasigi dek jarojn malliberigite, en mia aĝo ne estas agrabla. Mi havos tempon nenifari du miaj maljunaj tagoj.

Li havis minimume kvindek ok jarojn.

— Nu sed… kiel vi pensas tiun aferon… pri opio?

— Ne volu trompi min Jose la Ĝisorela. La araba hejtisto kuŝas sur la malluma koridoro de la deponejo. Li ronkis suspektinde. Suprentirinte lian palpebron, mi vidis ĉion. Ĉu vi volas erarigi min per opio? Ĉu min?

Nun li antaŭenŝovis sian ĉapon kaj ekiris tiel al la ŝtuparo.

— Atendu! — ili saltis samtempe al li.

— Neeblas! La maato pravis. La epidemio estas epidemio, kaj la prisilento de la indikoj kaj tiaĵo signifas vivdanĝeron.

— Sed ni priparolu tion…

— Estas superflue, Hutchins la Ĝisorela. Per kio povus subaĉeti min du malriĉaj homoj en tia kapokosta afero. Lasu min, mi rapidas…

— Atentu min, kapitano — diris Jimmy la Ĝisorela post mallonga pensado — , kial kompliki la aferon? Ni estas en via mano. Diru, kion vi volas, kaj fino! Mi scias, ke vi nun senplumigos nin senindulge, ĉar vi estas monavida kaj kruela. Parolu!

Fred la Malpura pensadis, li piketis siajn dentoj per iu sia vulturforma ungego, per la alia mano li rulumis la finon de sia barbo tute mallaĝa.

— Nu bone! Ni ne pasigadu la tempon seneluze. Donu du mil dolarojn al mi, kaj fino.

Jimmy la Ĝisorela fariĝis mortepala.

— De kie mi prenu… mil dolarojn?

— Vi trovos en via malantaŭa poŝo ledan dokumentujon kun spegulo, kombilo kaj ora plakedo de aŭtoko-kursisto el Limao. Tie estas la dumil dolaroj.

Jimmy la Ĝisorela ŝovis sian manon en la poŝon rezolute por mortpiki tiun homon.

— Mi ne bezonas la perlamotprenilan tranĉilon — diris la kapitano lace kaj elprenis de ie muzean, duonmetran pistolon kun turniĝanta bareleto, — se ĉiumaniere vi volas doni ankoraŭ ion, mi akceptas la oran plakedon, sed dum mi kalkulos ĝis tri. Unu…

Jimmy la Ĝisorela dentogrincante transdonis la ledan dokumentujon, kiu tuj malaperis en la malantaŭa poŝo de lia vasta pantalono. Poste la abomena, laca, malestima vizaĝo de Fred la Malpura mediteme direktiĝis al la maato. Li timegis.

— Pagu al mi antaŭe la tutan salajron de la hejtisto Hotchins, de Port Suez ĝis Tahiti, entute cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn — li diris fine.

— La hejtisto… ricevas nur cent tridek dolarojn.

— Simpla ŝovelisto. Sed Hutchins estas unuaranga, ekstrasalajrita, ĉar la admiralitato kvalifikis lin kaldroneg-forĝisto antaŭ kvar jaroj, tiel post la subtraho de la asekuro vi devas doni al mi cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn. Ni ne lasas ekspluati min.

La dentoj de la maato ekgrincis laŭte. Sed li pagis.

Fred la Malpura zorgeme kalkulis la monon. Li redonis dek ok cendojn el la cent sepdek ses dolaroj.

— Mi ne akceptas pli multe da mono, ol kiom mi meritas laŭ mia honesta laboro. Sed mi postulas ĝin.

Sed tiu troigo de la negoca honesto ne emociis la maaton.

— Li enpoŝigis la salajron de la kompatinda Jimmy la Ĝisorela!

— Ne timu pri Jimmy la Ĝisorela — li trankviligis la stevardon. — Li batos vin en Tahitio, ĝis vi pagos al li ankaŭ la salajron de la hejtisto Hutchins, ĝis la lasta cendo. Li estas preciza homo.

La maato rigardis al Jimmy konsternite.

— Ĉu tio estas vera…?

— Bedaŭrinde — konfesis la junulo honteme. — Fred la Malpura legas en la koro ĝis ties fundo.

— Nun iru en la inferon, kaj portu al mi unuaklasan menuon dum ĉiu manĝotempo. Mi manĝas fiŝon nur gratenite.

Poste li eniris en sian keston kaj komencis plenigi sian pipon.

— Ni estis duope, kaj ni ne povis venki lin! — furiozis la maato, kiam ili supreniris sur la ferŝtuparo.

— Li ne estas venkebla. Antaŭ du jaroj en Delhio li ŝtelis la rubenajn okulojn de la trimil jara Budho kaj anstataŭigis tiujn per ruĝa prismo de fervoja bariero. Okazis granda skandalo, ĉar kiam ekflagris la ĝoja fajro en la interno de Budho, la okuloj de la Dio palpebrumis al la kreduloj:

“Stop!.. Stop!.. Stop!”

Kiam ili iris sur la ferdekon, la kapitano diskutis kun grupo da pasaĝeroj, tenante revolveron en sia mano, kaj kelkaj maristoj ĝuste tiam provis la savboatojn.

3

Sekvan tagon Jimmy la Ĝisorela ĉesigis la kontaĝon, esperante, per tio finiĝos la dormemo, tiel la ordo refariĝos. Li atendis rapidan rezulton de la ĉesigo de la efiko de la opio. Li ne trompiĝis pri tio. La ĉesigo de la venenmiksado post kelkaj horoj kaŭzis vere surpizan rezulton.

Tagmeze je la dekdua horo kaj dudek minutoj la ŝipo Honolulu-Ŝtar dissendis radiosignojn pri danĝero, petante kuracistojn, medikamentojn kaj sanitarajn soldatojn el Singapuro kontraŭ la pereiga epidemio, furiozanta sur la ŝipo.

Je la unua horo kaj dek minutoj oni armis la maristojn kaj enkondukis la eksterordinarajn ordonojn okaze de kvaranteno.

Ĉar montriĝis sur la pasaĝeroj ĉiuj sendanĝeraj, sed akutaj simptomoj de subita forpreno de narkotaĵo.

La grand-industriisto de ŝnurfabrikado sentis malvarmon kaj torporon, frida ŝvito kovris lin, kaj li petis nur tion, ke oni transdoni lian mesaĝon al sia filino: li kontraŭis ŝian edziniĝon ankaŭ en la lasta momento. Ĉiu pasaĝero plendis pri netolerebla kapdoloro. Ĝi estas la plej karakteriza akompan-simptomo de la dormomalsano… La kuracisto sentis tiel, ke li estas heroo, pri kiu oni verkos libron, ĉar la terura malsano pulsadis en lia kranio, sed li brave iris de kajuto al kajuto por viziti la malsanulojn, kaj nur tiam li eksidis lace sur faskon de ŝnurego, kiam ankaŭ la lasta injektilo rompiĝis en la antaŭbrako de ekstravaganca svedino.