Выбрать главу

«Venu, fratineto!» diris la aliaj reĝidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la reĝido.

Tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de ŝtono, kun grandaj marmoraj ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj ĉirkaŭis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistaĵoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj kaj ĉiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis efektiva plezuro ĉion tion ĉi vidi.

En la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskaĵoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.

Nun ŝi sciis, kie li loĝas, kaj tie ŝi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus ia alia, ŝi eĉ sin levadis tra la tuta mallarĝa kanalo, ĝis sub la belega marmora balkono. Tie ŝi sidadis kaj rigardis la junan reĝidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno.

Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega ŝipeto ornamita per flagoj; ŝi rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis, li pensis, ke ĝi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.

Ofte en la nokto, kiam la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur la maro ĉe lumo de torĉoj, ŝi aŭdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna reĝido, kaj ŝi ĝojadis, ke ŝi savis al li la vivon, kiam li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj ŝi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto kaj kiel kore ŝi lin kisis. Pri tio ĉi li nenion sciis, li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi.

Ĉiam pli kaj pli kreskis ŝia amo al la homoj, ĉiam pli ŝi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo ŝajnis al ŝi multe pli granda ol ŝia. Ili ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.

— Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, ĉu ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie ĉi sur la fundo de la maro?

— Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaŭ devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo ĉesiĝas, ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.

— Kial ni ne ricevis senmortan animon? malĝoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela mondo!

— Pri tio ĉi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!

— Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?

— Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligiĝus al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie ĉi kaj ĉie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaŭ sian propran. Sed tio ĉi neniam povas fariĝi! Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Ĉar mankas al ili la ĝusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!

La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston.

— Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!

Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento.

En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron, ke ŝi ne havas senmortan animon kiel li. Tial ŝi elŝteliĝis el la palaco de sia patro, kaj dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno penetrantan al ŝi tra la akvo, kaj ŝi ekpensis: «nun li kredeble ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorĉistino. Ĝis hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi, sed eble ŝi povas doni al mi konsilon kaj helpon».

La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu loĝis la sorĉistino. Sur tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapaŝi, por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo. Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis, de la radiko ĝis la plej alta supro. Ĉion, kion ili povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi alligis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.