— Tute simple, via barona moŝto! ĉar lia filo havas jam la aĝon de dek du jaroj.» [E. Neŭmark.]
La juĝisto de Reading. El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La reĝo unu tagon sur la ĉaso perdis la vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading. Malsata li iris al la juĝisto kaj petis manĝon kaj trinkon. La juĝisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero. La reĝo manĝis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis:
— Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En daŭro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj. Tiel la juĝisto, ne ricevinte klarigon, komencas manĝi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermiĝas, kaj la reĝo eniras.
— Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita juĝisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie ĉi la tutan vivon.
La juĝisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la reĝo, la historio al ni ne rakontas.
Malgrandruso kaj soldato. Oni diras, ke la soldatoj estas saĝaj homoj — rakontas malgrandrusa vilaĝano, veninta el Kievo, kien li iris preĝi, al siaj kunvilaĝanoj — sed tio ĉi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante ĝian supron.
— Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato.
— Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la ĉapon en la manon.
— Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis.
— Dek tri, mi respondis.
— Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, ĉar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis.
Mi estis ĝoja liberiĝi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, eĉ ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton: mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N. Kuŝnir.]
Tranĉanta komplimento.
A: Kiel plaĉas al vi mia versaĵo? Ne vere, feliĉa ideo?
B: Jes, jes, la ideo estas jam per tio feliĉa, ke ĝi elsaltis el via kapo.
El la historio.
A: Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?
B: Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.
En la juĝejo.
Juĝanto: Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la ŝtelado estas via profesio!
Juĝato: Kion do vi volas, sinjoro juĝanto, ke mi ŝteladu por plezuro?
Telegrama stilo. Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas: «Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli.»
La pafanto.
Leŭtenanto: Ni supozu, ke la malamiko staras tie ĉi antaŭ la arbo. Laŭ la komando «tri» vi ekpafos sur la arbon. Sekve atentu: unu — du — tri!… Ha, mallerta urso, vi pafis ja preter la arbon!
Rekruto: Nu, kion do ĝi malutilas, sinjoro leŭtenanto? Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne ĉiuj staros antaŭ la arbo, kelkaj staros ankaŭ apud la arbo!
Verkistino: — Ha, kara Julio, se mia artikolo «Kontraŭ la ornamiĝamo de la virinoj» estos presita, tiam mi por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun pelta ĉirkaŭkudro.
Juna mastrino (aranĝante kun la kuiristino la manĝotabelon por vespera kolektiĝo): Por la dua manĝo ni prenos angilon!
Kuiristino: Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino?
Mastrino: Mi pensas, ke estos sufiĉe ĉirkaŭ dek metroj!
Mastrino (invitante la gaston manĝi): — Mi petas, prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome!
Fraŭlino: Vidu, estimata sinjorino, tio ĉi estas ĉio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando? —
Sinjorino: Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu ĉi estas: ĉu li jam estas edzigita?
Raporto. En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaŭ sia morto li malsaniĝis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post unu semajno la ĉefa kuracisto skribis al la juĝejo: «La arestito N. saniĝis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano.» [S. B-n.]
La ŝuldo. La malgranda Nikoĉjo, promenante kun sia patrino sur la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte tion ĉi, kuraĝe sin ĵetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La patrino dankas la savinton:
— Ha, sinjoro!… mi ne scias, kiel vin danki!… vi savis mian fileton!…
— Ho, sinjorino, li rediris, ĝi ne estas inda je danko, ĝi estas ŝuldo de ĉiu.
— Ha, kion vi diras!… Ĉu vi estos tiel bona ankaŭ eltiri lian pajlan ĉapon? Jen ĝi naĝas. [Malgranda poeteto.]
Konjektemeco. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun riproĉo, diras:
— Nu, vi estus trafema pafisto!
La oficiro ekcelas. Paf!… maltrafo.
— Jen kiel vi pafas!
Li ekcelas la duan fojon — paf!… denove maltrafo.
— Jen kiel vi pafas!
La oficiro ekcelas la trian fojon — paf! li trafis.
— Tiel oni devas pafi, diras la oficiro, redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.]
Advokato kaj kuracisto disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam la poeton Piron’on kaj petis lin solvi la disputon.
— La fripono iras ĉiam antaŭe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo.
Jonathan Swift kaj la servanto. La glora aŭtoro de la «Vojaĝoj de Gullivero» estis granda amanto de pleŭronektoj (speco de fiŝoj = germana «Steinbutte»). Tion ĉi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fiŝojn de tiu ĉi speco. La satiristo ĉiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio ĉi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleŭronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj Swift leviĝis, sidigis la servanton sur sian seĝon kaj diris:
— Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros ĝin al vi. Swift prenis la pleŭronekton kaj alpaŝis malrapide kaj respektege al la servanto.
— Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun ĉi malgrandan donacon. Nun la servanto sin levis kaj respondis:
— Mi petas tre kore danki vian sinjoron. Kun tiuj ĉi vortoj li metis la manon en la poŝon, eltiris duonon da krono kaj premis ĝin al Jonathan Swift en la manon.