— Goddam! ekkriis tiu ĉi, vi estas pli saĝa, ol mi pensis. Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.
Kiam Swift prenadis novajn servantinojn, li ĉiam diradis al ili, ke ili en lia domo devas antaŭ ĉio observadi du aferojn: unue, fermi post si la pordon, kiam ili venas en ĉambron, kaj due — denove fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edziĝo de ŝia fratino.
— Tre volonte, diris Swift, mi eĉ donos al vi ĉevalon kaj servanton por akompani, kaj vi povas ambaŭ kune veturi. Tute ekster si de ĝojo, la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian ĉevalon kaj sendis sur ĝi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu ĉi trovis ilin en la mezo de vojo, kaj ĉu ili volis aŭ ne — ili devis veturi returne. Tute depremita, la knabino eniris en la ĉambron de sia sinjoro kaj demandis, kion li ordonos.
— Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li diris kaj lasis ŝin post tio ĉi denove forveturi.
Ĉe tagmanĝo.
— Mirinde! mi neniam povas manĝi bonan pecon da meleagro…
— Kial do? ĉu vi havas tian strangan stomakon?
— Ne, sed ĉar mia edzino ĝin ĉiam formanĝas.
En klubo.
— Pardonu, sinjoro, ĉu ne kun sinjoro Fredo mi havas la honoron paroli?
— Ne.
— Mi tiel ankaŭ tuj pensis al mi! Vi ne estas eĉ simila je sinjoro Fredo.
Instruita mimikisto. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la ĉiutaga vivo, sed eĉ pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke neniu povos kun li eĉ iom interparoli. En tiu sama tempo en S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.
— Ĉu vi efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilaĝanon.
— Mi eĉ ne scias, kio ĝi estas «per mimiko», li respondis. Je tiu ĉi respondo ĉiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilaĝano, ke «paroli per mimiko» estas tio sama, kio «paroli per signoj de manoj».
— Ha, mi komprenas! diris la vilaĝano, per manoj… per manoj mi povas paroli tre bone: mi tiel ofte parolas, ĉar mi havas mutan fraton.
Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li forte ekridis kaj antaŭ atestantoj promesis doni al la vilaĝano tricent rublojn, se li efektive povos klariĝadi per mimiko aŭ almenaŭ ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun ĉi promeson la instruitulo konsentis eĉ doni per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaŭ promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn, se li kompreniĝos kun la instruitulo per mimiko.
— Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, ĉu vi volas aŭ ne?
— Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis la vilaĝano.
Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidiĝis unu kontraŭ la dua. Tie ĉi ankaŭ sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la scion de la vilaĝano, li montris al li unu fingron (tio ĉi en la mimiko de la instruitulo devis signifi: «Dio estas unu»). La vilaĝano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis, ke tio ĉi estas simpla okazeco. Li montris al la vilaĝano manplaton (signo de regno); la vilaĝano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj ĉiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li ruĝiĝis de ĉagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio ĉi signifas: «Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero»). Ĉiuj ekrigardis la vilaĝanon. Li en tiu sama minuto eltiris antaŭen la manojn kaj faris signon, kvazaŭ li ion trenas. Ĉiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo eĉ eksaltis; li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la poŝo monujon kaj tuj elkalkulis al la vilaĝano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kaŝis en sian poŝon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilaĝanon, pri kio ili interparolis. Antaŭe estis forigita la vilaĝano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu ĉi rapidis trankviligi ilian malpaciencon:
— Mi neniam ankoraŭ renkontis homon, kiu povus tiel libere klariĝi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaŭ ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun ĉi malfacilan sciencon preskaŭ tridek jarojn! Tio ĉi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilaĝano, kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! Tre mirinde, tre mirinde!
— Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi interparolis?
— Vidu, sinjoroj: unue, en la komenco de la parolado, mi diris al la vilaĝano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, ĉar Li estas samtempe Dio kaj homo. Tiun ĉi ideon la vilaĝano esprimis per signo de du fingroj. Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi ŝanĝis la temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu ĉi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno, — kaj li respondis al mi, ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro (pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu ĉi signo, ke Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio estas ĉie. Ĉio tio ĉi min konvinkis, ke tiu ĉi simpla vilaĝano, tiu ĉi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaŭ li min klinas.
Oni vokis la vilaĝanon kaj ankaŭ lin petis rakonti, pri kio li parolis kun la instruitulo.
— Ni preskaŭ nenion parolis, diris la vilaĝano; ni nur minacis unu al la dua: li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, ĉar mi havas mutan fraton, kun kiu mi ĉiam tiel interparolas. Tiu ĉi sinjoro (li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li eĉ ambaŭ okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu ĉi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon (manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste ĵetos al la tero. Mi respondis al li, ke se li provus tion ĉi fari, mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur la planko. Tio ĉi estas ĉio, pri kio ni parolis.
En la salono eksonis laŭta ridego de ĉiuj alestantoj, kaj la malfeliĉa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari: tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu ĉi sama tago li forveturis el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.]
Profesoro de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li ĉiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro legis pri ĉevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento. Al la miro de la studentoj, kontraŭ sia kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian legadon. Fininte la legadon pri ĉevalo, li diris:
— Nun, sinjoroj, post la «ĉevalo» ni transiru al la «azeno», — kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris: