Выбрать главу

— Mi petas, sidiĝu.

— Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, respondis la studento, mi povas aŭskulti azenon ankaŭ starante. [A. Grünfeld.]

Inter bopatroj.

— Ĉu vi estas kontenta je via nova bofilo?

— Ho, ne forte, mi faris tre malbonan elekton.

— Per kio?

— Vidu, mia kara, li ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al ĉio li havas ankoraŭ mirindan talenton de parolado.

— Kion do vi volas? mi vin ne komprenas! Tio ĉi estas ja ĉiuj nur tre bonaj ecoj!

— Sed vidu: li ne povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsaĝa, — nun la tuta mondo tion ĉi scias.

Avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris:

— La prediko tiel min tuŝis, ke mi mem estas preta peti almozojn. [P. Koĉergov].

Gradeco de riproĉoj. La ministro diris al la direktoro:

— La opero iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri.

La direktoro iras al la reĝisoro:

— Sinjoro reĝisoro, mi havas kaŭzon esti nekontenta je la ĥoro; mankas al ĝi energio; mirinde estus, se lia ministra moŝto ne akceptus ĝin de malbona flanko.

La reĝisoro iras al la kapelestro:

— Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke ĝi estonte iru pli bone. La ministro severe punos.

La kapelestro rapidas al la direktanto de la ĥoroj.

— La ĥoroj estis hodiaŭ absolute abomenaj. Unu rapidas, alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj buboj. La reĝisoro orde vin regalos kaj bone faros.

La sekvantan tagon la direktanto, alestante ĉe la provo de la ĥoranoj, diras:

— Vi kriegis hieraŭ kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Ĉu vi ne havas orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaĝuloj? Mi miras, kial la kapelestro ne ĵetis al vi la notojn en la vizaĝojn kaj ne forpelis ĉiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankoraŭ unu fojon, mi vin ĉiujn dispelos kiel bestojn! [P. Koĉergov.]

Francisko I, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple.

— Vero, respondis la papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis brutarojn. [P. Koĉergov.]

Kion oni amas plej multe? Havante unu jaron — sian nutristinon; kvin jarojn — la patrineton; dek jarojn — la lernan libertempon; dekses jarojn — la liberecon; dudek jarojn — sian amatinon; tridek jarojn — sian edzinon; kvardek jarojn — siajn infanojn; sesdek jarojn — sian oportunecon; en ĉiuj tempoj — sin mem. [K. O. S—m.]

Senkulpiĝo.

Sinjorino, forlasante[2] sian servantinon: Jes, mi bedaŭras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpuraĵon de muŝoj tie ĉi en la angulo.

Servantino: Tio ĉi ja estas ne mia kulpo! tiu ĉi malpuraĵo jam estis, kiam mi antaŭ jaro komencis mian servadon ĉe vi.

La leĝisto. Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis sian malfeliĉon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la leĝoj. Indigne ekkriis la konato:

— Kiel li kuraĝis tion ĉi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke li ne konas la leĝojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon! Ili ambaŭ iris al la urbestro; la leĝisto eniris en la loĝejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis sufiĉe kuraĝa kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliras.

— Nu, kia rezultato? demandis la atendanta.

— Ha, respondis la kuraĝulo, mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn!

— Kiel vi scias, ke li volis tion ĉi fari?

— Se li ne volus, li ja tion ĉi ne farus, kaj se li faris, tio ĉi ja montras tute sendube, ke li tion ĉi volis.

— Kaj vi silentis?

— Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas leĝo, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn.

— Sed vi ja ricevis nur du!

— Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas leĝo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi.

— Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango?

— Ekzistas alia leĝo, ke tiel longe, kiel oni ĉe la survangoj havas ankoraŭ la forton stari sur la piedoj, oni devas stari.

— Kaj kio estos kun mia ofendo?

— Iru mem kaj provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, ĉar mi vidas, ke li mem scias ĉiujn leĝojn parkere kaj havas ilin ĉiam sub la mano.

La inkujo: Knabo aĉetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompiĝis kaj la tuta inko elverŝiĝis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj malgaje rigardas la elverŝitan inkon.

— Nu, kion vi staras, mia knabo? diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas trankvilo iri domen!

Principo.

Luigantino de ĉambro: Antaŭ ol vi enloĝiĝas en mian ĉambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon.

Studento: Tio ĉi estas ankaŭ mia principo; aŭ akurate, aŭ tute ne!

Malbona memoro.

— De kio vi havas tian embarasan mienon?

— Ha, prezentu al vi mian teruran situacion: mi petis hieraŭ fraŭlinon Marion pri ŝia mano kaj mi ne memoras, kion ŝi al mi respondis: jes aŭ ne…

Neniom malhelpas. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmanĝon, kiu estas preparita tre malbone.

Sinjoro: Aŭskultu, Antonino, diru al mi malkaŝe, kial vi ne prenas oficon de nutristino? ĝi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico de kuiristino.

Kuiristino: Ha, sinjoro, vi ŝercas! Kiel do ĝi estus ebla? ĉu mi povus nun esti nutristino?

Sinjoro: Neniom malhelpas! Kuiristino vi ja ankaŭ tute ne povas esti kaj tamen estas!

Bonigo.

Fianĉino: Diru, ĉu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris?

Fianĉo: Kion do?

Fianĉino: Ke vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da mono.

Fianĉo: Sed mia infano, kontraŭe! estus al mi eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.

Tro granda postulo.

— For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.

— Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.

Teruraj infanoj: Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu ĵus venis el la lernejo.

— Nu, ĉu vi lernis aritmetikon?

— Certe!

— Kion do vi lernis?

— Deprenadon[3].

вернуться

[2]

T.e. «maldungante». — Red.

вернуться

[3]

T.e. «subtrahon». — Red.