— Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskiĝis, ĉu vi povos diri, kian aĝon mi havas?
— Oho! tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraŭ ne lernis.
Mirindaĵo en la medicino. En unu societo oni parolis pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio ĉi jam montras, ke la homo ne estas sana.
— Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu sinjorinon, kies lango ĉiam estas kovrita per tre dika tavolo da ĉikanoj kaj kalumnioj kaj ŝi tamen estas tute sana.
Ne volonte.
Juĝanto: Viaj respondoj estas ĉiuj fonditaj sur plena vereco?
Juĝato: Vorto post vorto, Via moŝto! ke mi mortu, se mi iom mensogas!
Juĝanto: Sekve vi estas preta ankaŭ ĵuri pri ili?
Juĝato: Hm… ne tre volonte, sinjoro.
Neprospera aludo.
— Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizaĝojn ĉirkaŭ mi…
— Nu, en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn.
Naive.
— La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?
— Ne!
— Ha, efektiva domaĝo!
Malegala legado.
— Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, li petas mian manon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin donu al li?
— Sinjoro Roberto? Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto?
— Legu do mem, patrineto, kion li skribas: «Fraŭlino, donacu al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!»
— Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi! Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo!»
Napoleono III kaj Benedetti. Napoleono III ofte mokadis siajn korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li havas bovan vizaĝon.
— Mi ne scias, Via Imperiestra Moŝto, respondis unu fojon Benedetti al tiela ŝerco, ĉu mi efektive havas vizaĝon de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn [re]prezentadis vian personon, kaj ĉiam kun tiu ĉi sama vizaĝo, kiun mi nun havas. [I. Lojko.]
Neantaŭvidita respondo. Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de ĉiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto. Tiu ĉi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li diris:
— Junulo, ĉu via patrino neniam estis en Romo?
— Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie ĉi estadis. [I. Lojko.]
Kulereto. En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj manĝas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj: unu jam nejuna kun friponeta vizaĝo; antaŭ li sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko; la dua — juna homo, dande vestista, videble ĵus sidiĝinta apud la tableto; li detiris siajn ŝamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post ĝi li de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas la publikon.
— Servanto! vokas la juna dando: tason da kafo kaj pasteĉeton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj kaj subite kaŝas la kulereton de sia kafo en la poŝon. Tion ĉi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu ĉi aperas.
— Tason da kafo kaj pasteĉeton! La postulitaĵo estas alportita. La sinjoro manĝas.
— Se vi volas, mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas.
— Rigardu: ĉu tio ĉi estas kulereto?
— Jes, sinjoro.
— Kie do ĝi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kaŝante la kulereton en la poŝon.
— En via poŝo.
— Ne, ne en mia, sed en la poŝo de tiu ĉi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu ĉi suprensaltas.
— Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via poŝo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando enŝovas la manon en la poŝon kaj eltiras la kulereton.
— Nu, vi estas vera ĵonglisto, li rimarkas konfuzite.
— Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita, diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon, kaj foriĝas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kaŝitan kulereton. [I. Lojko.]
La poeto Pope. La angla reĝo, vidinte unu fojon sur la strato Pope’on, konatan poeton, sed ĝibulon, diris al sia sekvantaro:
— Mi volus scii, por kio taŭgas tiu ĉi hometo, kiu iras tiel malrekte.
Pope aŭdis tiujn ĉi vortojn kaj, turninte sin al la reĝo, li ekkriis:
— Por igi vin rekte iradi. [I. Lojko.]
Frideriko la Granda amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al li sian veran opinion.
— Estas maloportune, respondis tiu ĉi, diri siajn opiniojn al reĝo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn. [N. B.]
Unu generalo demandis unu junan soldaton, ĉu estas sufiĉa por li la porcio da pano, kiun li ĉiutage ricevas.
— Jes, Via Generala Moŝto.
— Kaj eble io ankoraŭ restas?
— Jes, Via Generala Moŝto.
— Kion do vi faras kun la restaĵo?
— Mi ĝin formanĝas, Via Generala Moŝto. [N. B.]
Rusa oficiro, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton de la kontraŭa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon.
— Ĉu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la sekundantoj devas batali?
— Mi konsentas, respondis la oficiro.
— Sed ĉu vi scias, daŭrigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin paŝoj trafas en kvinkopekan moneron?
— Mi ne scias, respondis la oficiro, ĉu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.]
Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo. La avarulo forŝovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malriĉa gasto ne povis ĝin atingi. Ne estante ankoraŭ kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li:
— Mi aŭdis, ke vi estas tre saĝa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema: vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontraŭe, vi estus laborema, vi povus fariĝi io, ekzemple ĉe mi kaj miaj komercoj.
— Ne, mia bonfarema, respondis la saĝulo, kontraŭe: mi volus io fariĝi ĉe vi, sed vi ne permesas al mi…
— Klarigu vin, diris la avarulo, ĉar mi vin ne komprenas.
— Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis la saĝulo: mi volis ĉe vi fariĝi sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kuŝnir.]