Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemeco kelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon:
— Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve: kiu bone drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu ĉi sentenco la sekvantan matenon elvokis ĉe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Hübert.]
Oni demandis la filozofon Malebranche pri la kaŭzo de la suferoj de la bestoj.
— Ke la homoj suferas, tio ĉi estas komprenebla: Adamo manĝis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?
— Eble ili manĝis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.]
Jubilea telegramo. Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de «Guberniaj Skizoj» de la rusa satiristo Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega tagmanĝo de la studentoj de la N…a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo: «Ĉiujare-tagmanĝantaj studentoj.» Post unu horo de Ŝĉedrin venis respondo: «Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta Ŝĉedrin.»
Fortaj konvinkoj. Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto «Moniteur» per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn:
(tago 1): La malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto;
(tago 2): La korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano;
(tago 3): La tigro alvenis al Gano;
(tago 4): La monstro pasigis la nokton en Grenoblo;
(tago 5): La tirano trairis tra Liono;
(tago 6): La uzurpatoron oni vidis en 60 mejloj de la ĉefurbo;
(tago 7): Napoleono estos morgaŭ apud niaj fortikaĵoj;
(tago 8): La imperiestro venis al Fonteneblo;
(tago 9): Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj.
Inter geedzoj.
— La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon, kiam mi volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen butonoj!
— Kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn: ĉe ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras eĉ unu vorton.
Solvita problemo. Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmanĝo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmanĝo la societo deiris en la ĝardenon. Estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam sufiĉe malalte. En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en ĝardenoj. Iu, metinte sur ĝin la manon, trovis, ke per ia strangeco ĝi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia ĉiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra globo, kaj komenciĝis alte scienca interparolo; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion: unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberiĝon de kaŝita varmelemento, tria klarigis ĉion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la leĝoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraŭ esprimi sian opinion pri tiu ĉi apero, alvokis la ĝardeniston kaj demandis:
— Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno?
— Kial? respondis la ĝardenisto, tial, ĉar mi ĵus turnis la globon, por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu. [M. Solovjev.]
Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj.
— Ĉu ili ĉion forportis? demandis la kapitano.
— Ne, ili restigis ion.
— Nu, sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.
La imperiestrino Katerino sonor[ig]as kaj neniu el ŝiaj servantoj venas. Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakaĵon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ ŝi sur la genuojn.
— Kio estas? ŝi demandis.
— Pardonu min, Via Imperiestra Moŝto!
— Kion do vi faris?
— Jen, kara reĝino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Moŝto. Tie ĉi sin trovas rostaĵo, kukaĵo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi deĵoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen.
— Tra kie do vi volas eliri?
— Jen tie, per tiu ŝtuparo.
— Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la ĉefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakaĵon kaj iru post mi. Ŝi elkodukis lin tra la salonoj sur alian ŝtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris:
— Nu, nun iru kun Dio.
La advokato de ratoj. Chassié, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo, ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo. Tio ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili ne venis, kaj ĉiu pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassié aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en leĝa ordo.
— Kaj kiel oni tion ĉi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco la advokato respondis:
— Oni albatu la inviton al la pordoj de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la libereco de la vojoj.
— Tio ĉi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro.
— En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita juĝa decido, respondis Chassié kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.
Sur balo.
— Invitu al valso tiun fraŭlinon, kiun vi tie vidas.
— Kun granda plezuro, fraŭlino! Tio ĉi estas kredeble via amikino?
— Ne, kontraŭe, sinjoro: tio ĉi estas mia plej granda malamikino, kaj vi almenaŭ plene batos al ŝi la piedojn.
Mirindaĵoj. Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras:
— Ĉu vi aŭdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala.
— Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala…