Выбрать главу

— Ĉio ĉi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon.

— Nu, tio ĉi ankaŭ estas malvera, diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan fraŭlinon, ke ŝi bezonis du fojojn eniri la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki. [M. Solovjev.]

Severa bibliotekisto. Ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leŭtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la naŭan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn ĉi, la leŭtenanto ricevos tion, kion li deziras.

La Filo. Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis lin pri la preĝo, sed lia penado restis vana, ĉar la hebreo estis tre malinteligenta.

— Nu, mia filo, se vi morgaŭ scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.

En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto.

— Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.

— En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.

— Ne, kie do restis la «Filo»

— Pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel].

Laŭ la lokoj.

— Ha, via grafa moŝto, vi estas tie ĉi, en la ĉefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!

— Kial ne? Estas tre komforte portadi ĝin, kaj en la ĉefurbo neniu min konas.

— Sed vi ĝin portadas ankaŭ hejme.

— Nu, kial ne? hejme ja ĉiu min konas. [P. Lengyel.]

Kurioza trompo. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis ĝis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antaŭ la komenciĝo de la hotela tagmanĝo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante, ke li intencas serĉi tri danĝerajn krimulojn. Dume li montris al la mastro fotografaĵojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de ĝi: la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun granda apetito manĝojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontraŭsidantaj sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaŭ la pordo kontraŭ ili. Laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj.

— Ĉu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron.

— Ne.

— Kiom ili ŝuldas?

— 295 frankojn.

— Bone! Ni traserĉos ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaŭ sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antaŭen, al la polico! Sed la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.]

Ruso kaj tataro. Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo fariĝis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris kaĉon kaj, manĝante la kaĉon, komencis disputi pri tio, kiu el ili devas gardi la ĉevalojn. La ruso havis ĉevalon malbonan kaj de koloro blanka, la tataro havis bonan nigran ĉevalon. La nokto estis nigra, kaj jen la ruso diras al la tataro: mi ne havas bezonon gardi mian ĉevalon: mi mian ĉevalon tuj ekvidos, kiam mi vekiĝos, ĉar ĝi estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran ĉevalon. La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la ĉevalo, kaj li faris kun la ruso interŝanĝon kun la ĉevaloj. La ruso prenis la bonan ĉevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li:

— Nun mi tute ne gardos mian ĉevalon, ĉar ŝtelisto en la nigra nokto ne ekvidos mian nigran ĉevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj ŝtelos. La tataro devis ne dormi, sed gardi sian ĉevalon. La nokto pasis. La ruso kaj tataro veturis plu. Por manĝi ili bavis nur unu kokinon. Por du personoj ĝi ne estis sufiĉa, kaj tial ili decidis, ke manĝos nur unu — nome tiu, al kiu la sorto ĝin decidos. La tataro diras:

— Ni endormiĝu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan sonĝon, manĝos la kokinon. Ili kuŝiĝis. La tataro ne dormas, sed elpensas sonĝon, vekas la ruson kaj demandas:

— Kion vi vidis en sonĝo? La ruso postulas, ke la tataro antaŭe diru, kion li vidis en sonĝo. La tataro diras:

— Ha, ruso! bonan sonĝon mi vidis: oni prenis min en la ĉielon; en la ĉielo mi vidis multajn spiritojn… ha, kiel bone tie estis!

— Jes, diras la ruso, mi ankaŭ vidis, kiel oni prenis vin en la ĉielon; mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formanĝis la kokinon. La tataro restis tiel sen bona ĉevalo kaj sen manĝo kaj ne volis jam pli iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.]

Singardema komuniko. Kiam nia mortinta juĝisto Begli glitiĝis en la juĝejo, falis de la ŝtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis pri grava demando, kiel komuniki tiun ĉi malĝojan sciigon al lia malfeliĉa edzino. Fine ni decidis tieclass="underline" ni metis la korpon en la veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu ĉi lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed ĉe tio ĉi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfeliĉon al la maljunulino subite, sed ke li antaŭe preparu ŝin al tio ĉi. Alveturinte al la loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo, ĝis sur la sojlo aperis la edzino de la juĝisto. Tiam li demandis ŝin:

— Ĉu tie ĉi loĝas la vidvino Begli?

— Vidvino Begli?… Ne ŝi ne loĝas tie ĉi.

— Kaj mi povas veti, ke ŝi loĝas tie ĉi!… Sed tio ĉi ne estas grava. Diru, ĉu tie ĉi loĝas la juĝisto Begli?

— Jes, li loĝas tie ĉi.

— Kaj mi povas veti, ke li ne loĝas tie ĉi. Cetere tio ĉi ne estas grava. Mi ne disputos kun vi. Diru, ĉu li ne estas hejme?

— Ne, li ne estas hejme.

— Sed mi povas veti, ke li estas hejme… Sinjorino, mi konsilas al vi apogi vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj. Okazis malfeliĉo! Jen en mia veturilo kuŝas la maljuna juĝisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos. [El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.]

Dupieda leono. Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo.

— Tion povas ankaŭ mi fari, diris unu rigardanto.

— Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino.

— Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.]

IV. Rakontoj

Nokto

(De Eube el Odeso)

Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco ŝovas sin sur la mara ebenaĵo, unu post alia, tri hispanaj «karaveloj» de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj ŝipoj; ŝipanaron oni ne vidas: ĝi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn gardstarantojn. Sed nur en la meza ŝipo, kiu portas sur la rando la surskribon «Santa Maria» kaj admiralan flagon sur la masto, en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tuŝi liajn okulojn. Jam la duan nokton la admiralo ne kuŝigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso. Ankoraŭ du tagoj — kaj, se li ne renkontos teron, la ŝipoj iros returne Hispanujon. Hieraŭ la ŝipanaro arogante sciigis, ke ĝi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon de tri tagoj. La suno malleviĝis kaj denove leviĝis, — antaŭ li etendis sin tiu sama senlima ebenaĵo da trankvila mistera akvo. Estas vero, ke hodiaŭ la maro alportis du verdajn branĉetojn, ian pikan arbetaĵon, tabulon kaj rabotitan bastoneton — sendubajn signojn de proksimeco de tero. Ankaŭ sen tio ĉi li scias, ke tero sin trovas antaŭ li, ke tiu ĉi tero estas proksima, sed ĉu li havos tempon veni al ĝi en tiuj ĉi du tagoj? Ĝuste antaŭ unu monato li renkontis ion similan je rompita masto: la mara fluo forportis ĝin malproksimen; post kelkaj tagoj — akvokreskaĵon kaj unu eĉ kun viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraŭ antaŭ du semajnoj. La tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo, sed kie preni tiujn ĉi kelkajn tagojn? Kaj ankoraŭ antaŭ tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la ŝipoj, kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj, — kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la atendatan bordon. Sufiĉe da eraroj: jam du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambaŭ fojojn tiuj ĉi eraroj terure influis la ŝipanaron. Hodiaŭ la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaŭ unu horo, ĵetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton. Ankoraŭ 48 horoj — kaj ĉio estas perdita!