Poste venas jam simple malsaĝaĵoj, ekzemple de tia speco, ke la ekspedicio ne povos veni returnen, ĉar la ŝipoj, dank’ al la elfleksiteco de la tero, devus naĝi de malsupre supren. Kaj li devis disputi kun tiuj ĉi sovaĝaj malkleruloj kaj ankoraŭ danki Dion, ke oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaŭ kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio firme decidas, ke la projekto senkondiĉe estas absurda. Kaj dum daŭras la disputoj inter ili, la gereĝoj, okupitaj je milito, forveturas Kordovon, kaj la konsiliĝoj de la komisio ĉesas.
Nun komenciĝas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro, kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon, atendante, kiel almozon, kiam al la reĝaj moŝtoj plaĉos rememori pri la malriĉa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj riĉecoj al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian fraton Anglujon, al la reĝo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon elserĉi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malĝoja respondo. Ankoraŭ unu bato kaj ankoraŭ unu fojon oni devas humiliĝi. Grizeco, kiu jam longe montriĝis en liaj haroj, ĉiam pli kaj pli blankigas lian noblan kapon, sed antaŭ lia energio estas senforta eĉ la tempo mem. Li havas jam la aĝon de 65 jaroj, kiam la reĝo denove kunvokas komision. Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la reĝo raporton en ĝia nomo: la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencaĵo. Sed la konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpaŝas por li. Ili aperas antaŭ la reĝo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank’ al tiu ĉi defendo la reĝo promesas denove trarigardi lian proponon — post la fino de la milito kun la Maŭroj.
Tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas: oni povas pensi, ke tiuj ĉi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li turnas sin al la riĉa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam eĉ kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion: tio ĉi estus konkuri kun la reĝo mem. Nur li kaj la ĉielo scias, kion li travivis en la daŭro de tiu tempo! Fine el tiu ĉi mallumego ekbriletas radio da lumo: la reĝo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekiĝas en sia tuta forto. Sur hispanaj aŭ francaj ŝipoj — li enpenetros en tiun ĉi kvazaŭ ensorĉitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaŭ ses jaroj li forlasis la Palosan monaĥejon, kaj forte maljuniĝinta li nun denove eniras en ĝin. Granda estas la malĝojo de la nobla Perez, kiam li aŭdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj. Ĉu efektive lia patrujo montriĝos tiel blinda, ĉu efektive ĝi permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio ĉi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, ĝis li faros la lastan provon. Iam li estis konfesprenanto de la reĝino, kaj nun li skribe petas ŝin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la reĝino. Fine ĝi estas ricevita: al Perez de Marchena estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo. Tiam Perez aperas antaŭ la reĝino. Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko. Li montras al la reĝino la grandegajn sekvojn de la malkovro de nova vojo; li antaŭdiras al ŝi, ke ondegoj da oro enverŝiĝos Hispanujon; li prezentas al ŝi, la pia reĝino, pentraĵon de vasta kristana predikado, parolas al ŝi pri la milionoj da novaj servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj ĉi milionoj da animoj apartenos antaŭ ĉio al ŝi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo, kiu montros la vojon al tiuj ĉi pereantaj animoj. Antaŭ tia pentraĵo la reĝino ne povas sin reteni, kaj ŝi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo.
Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo la proponon rekomenci traktadon kun la reĝo de Portugalujo, sed, kiel antaŭe, antaŭ la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondiĉojn: li, Kristoforo Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita vicreĝo de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj produktaĵoj, kiuj estos akiritaj en tiuj ĉi landoj. La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua ĉarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la reĝino, ke liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin malgrandigu. La reĝino, kiel ŝajnas, pensas, ke antaŭ ŝi staras vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari rabaton. Sed li scias pli ol ŝi, kion li povas postuli, kaj li petas raporti al la reĝino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo estas preskaŭ rifuzo de la celo de sia vivo; ĝi estu tiel, sed li ne konsentos malnoblan malaltiĝon. Kaj li forveturas, kun firma decido forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon.
Sed dum li, kun premanta malĝojo en la koro, veturas sur la vojo al Grenado, en Santa Fé estas decidata lia sorto. La regna financestro de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por preĝejoj — du saĝaj homoj — decidas alpaŝi al la lasta rimedo. Ili petas aŭdiencon ĉe la reĝino kaj petegas ŝin ne rifuzi la postulojn de la fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella pli bone ol ili ĉiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto. Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita reĝino ekkrias, ke ŝi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam Sant-Angel respondas al ŝi, ke tia ofero ne estas bezona, ĉar li estas preta doni al la reĝino rimedojn prunte el la preĝejaj enspezoj. Kaj el Santa Fé al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malriĉe vestitan vojaĝanton apud Grenado kaj raportas al li, ke ŝia moŝto la reĝino de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fé. Denove la malvarma malespero cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la ĉevalon returnen. Li estas en Santa Fé, li estas akceptita de la reĝino; la 17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li estas sur la vojo al sia celo. Dum daŭras la preparoj al la ekspedicio, li estas bona gasto ĉe la gereĝoj; kun plezuro ili aŭskultas lin, kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn esperojn efektivigi ankoraŭ pli altan celon de sia vivo — oferi la kolektotajn de li riĉecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La pia reĝino aŭskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton. Tiuj ĉi tagoj almenaŭ iom rekompencas lin por la malfacila pasintaĵo. Kaj fine venas la longe dezirita minuto: li kolektas en Palos bravulojn por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuraĝa maristo Marteno Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la ŝipanojn, kaj en vendredo, la 3-an de Aŭgusto, la tri karaveloj fine forpuŝas sin de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la rigardantoj ili kuraĝe elveturas renkonten al la malluma estonteco.
Fine efektiviĝis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankaŭ sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daŭrigas metadi al li malhelpojn. La direktilisto de «Pinta», subaĉetita de ĝia mastro, difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la ŝipanoj krias, ke tio ĉi estas malbona antaŭsigno. Ĉio timigas tiujn ĉi malsaĝulojn — eĉ la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda ĉiufoje estas la teruro de la ŝipanoj. En la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komenciĝas dekliniĝo de la magneta montrilo — nova teruro por la ŝipanoj. La admiralo devas malaltiĝi al la plej malagrabla ruzo: konduki du taglibrojn, unu — veran — por la gereĝoj, la duan — kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo — por la timema ŝipanaro. La malkontenteco de tiu ĉi lasta kreskas kun ĉiu tago, kaj jen hieraŭ ĝi akceptis la formon de nekaŝita ribelo. Kion povas fari li sola kontraŭ cent dudek homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li serĉas savon en tritaga limtempo. Se en la daŭro de tiuj ĉi 72 horoj li ne ekvidos teron — li ekiros returnen. Ĉio estas metita sur la karton: lia tuta vivo. Dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disreviĝoj, malriĉegeco kuj eĉ mokoj kaj ofendoj. Jes, eĉ ofendoj. Ĉu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Ĉu eĉ la strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, amuziĝante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkaŭza blinda malamo de liaj malamikoj iris ankoraŭ pli malproksimen: lin, kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo ĉarlatano! Sed li ĉion elportis, ĉion! La malriĉegeco, malsato, fatalaj malsukcesoj, sovaĝa malklereco, mokoj, kalumnioj — ĉio tio ĉi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. Granda tago. Kaj jen nun, kiam ĉiuj rigardoj estas direktitaj sur lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn paŝojn por pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por kroni tiujn ĉi dek ok jarojn — nun li estos devigita ekiri returnen! Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema reĝino povas ĵeti al li en la vizaĝon la nomon de trompisto, kie la malamikoj mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malriĉegeco kaj rompita vivo — jen estas ĉio, kio lin tie atendas, — kaj ĉio tio ĉi estas nur tial, ke tiu ĉi timema brutaro, kiu kuŝas sur la ferdeko, estas pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu ĉi okazo maldelikata besta forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en liaj manoj sin trovus la egido de Zeŭso, se per unu ekbato li povus ekstermi tiun ĉi tutan malkuraĝan bestaron, li ekstermus ĝin kaj li sola irus antaŭen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis la kapon sur la manojn, kaj la plaŭdado de la akvo sur la flankojn de «Santa Maria» sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado.