Выбрать главу

La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: «Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!

— Jes! diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

— Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas — tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto — kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

— Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! ĉiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!

— Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado! raportis la ĉefa ceremoniestro.

— Nu, mi estas en ordo! diris la reĝo. Ĉu ĝi ne bone sidas? Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: «Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!» Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

— Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano. — Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.

— Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio! Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

Aleksandro Macedona

Orienta historia legendo el V. Jabec.

Granda reĝo ekregis en Grekujo; «Aleksandro Macedona» li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte leviĝis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la ĉielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple naĝanta pomo en vazo da akvo.

Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie troviĝas la oro kaj kie regas virinoj, kiuj ankaŭ batalas kun siaj malamikoj.

Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis:

— Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro?

— Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, ĉar mallumaj montegaroj baras la vojon.

— Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne ŝanĝos, kolere respondis la reĝo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon.

— Se vi neŝanĝeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaŭ tre longajn ŝnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho reĝo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la ŝnurojn en la manoj: tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la ŝnuroj veni returne al via reĝa palaco.

Tio ĉi plaĉis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la ŝnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj.

Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo:

— Se via honoro estas al vi kara, ne tuŝu nin; ĉar se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis!

Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kuŝis ora pano.

— Ĉu mi satiĝos de ora pano? demandis Aleksandro, tion ĉi vidinte.

— Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; ĉu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis ĝin serĉi?

Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon: «Mi, Aleksandro, estis malsaĝulo en la daŭro de mia tuta vivo ĝis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi saĝon kaj prudenton». Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando.

En la vojo li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fiŝon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron.

— Tiu ĉi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro.

Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laŭ tiu ĉi rivero ĝis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo.

— Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.

— Tio ĉi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li voĉo el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien ĉi!

— Konfesu mian reĝan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi ion, ĉar mi estas reĝo !

Apenaŭ li finis siajn vortojn, — jen ia mano donas al li homan kapon, li ĝin prenis kaj reiris al sia lando.

Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis ĝin sur la teleron de pesilo, kaj la telero malleviĝis ĝis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da arĝento kaj oro por ĝin mallevi—, sed vane: li ne povis; la tuta arĝento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo.

— Kion ĝi signifas? demandis Aleksandro la saĝulojn.

— Ĝi estas tial, respondis la saĝuloj, ĉar en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satiĝas je arĝento kaj oro.

— Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.

— Ŝutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam ĝi nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros.

Kiam tiu ĉi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kuŝis la kapo, tuj leviĝis rapide supren.

— Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la saĝuloj havas prudenton ne homan, sed Dian!

Tradukis N. Kuŝnir.

Kiu estas la plej bona amiko de la viro?

Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. Hübert.

La supre metitan demandon respondas la malgrand’rusoj per la sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en la laŭdinda intenco lin kapti kaj formanĝi. Okaze tion ĉi rimarkis malgrand’ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, ĉu pro tio, ke la malgrand’ruso ne povas vivi sen la diablo, aŭ ĉu pro ia alia kaŭzo — sufiĉe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega «tju!». La diablo, ĝojante, ke li liberiĝis de la lupo, dankis la malgrand’ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundaĵon, kie li ankaŭ estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand’ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko, la diablo ankoraŭ ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la malgrand’ruso kuŝigis sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum ŝi ĝin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li dolĉe ekdormis. Kiam li ĵus ekdormis, tiam la diablo, aliformiĝinte en belegan junan viron, proksimiĝis al la edzino, amindumis kun ŝi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute ŝin gajnis tiel, ke ŝi volonte ekkaptis la altiritan al ŝi tranĉilon, por tratranĉi la gorĝon de sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam ŝi tion ĉi volis fari, la diablo, repreninte sian veran eksteraĵon, laŭte ekkriis, «tju!» tiel, ke la malgrand’ruso vekiĝis kaj ĝustatempe ankoraŭ povis eviti la danĝeron, kiu lin minacis.