Ĉiu el la malgrandaj reĝidinoj havis en la ĝardeno sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn ruĝe brilantajn, kiel tiu. Ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de ŝipoj, venintaj al la fundo, ŝi volis havi, krom la ruĝaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Ĝi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo de la ŝipo. Ŝi plantis apud la statuo rozaruĝan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn super la statuo, ĝis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron nigra-bluan kaj movadis sin senĉese, kiel la branĉoj. Ĝi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.
Ne estis pli granda plezuro por la juna reĝidino, ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi ĉion, kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por ŝi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fiŝoj, kiujn oni vidas tie inter la branĉoj, tiel laŭte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin aŭdi. Ĝi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fiŝoj, ĉar alie ŝiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni.
— Kiam vi atingos la aĝon de dek kvin jaroj, diris la avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj kaj rigardi la grandajn ŝipojn, kiuj veturos antaŭ vi; vi vidos ankaŭ arbarojn kaj urbojn! Baldaŭ unu el la fratinoj devis atingi la aĝon de dek kvin jaroj, sed la aliaj… ĉiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraŭ plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis kaj kio la plej multe plaĉis al ŝi en la unua tago; ĉar ilia avino ne sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili, estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.
Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, ĝuste ŝi, kiu devis ankoraŭ la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto ŝi staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fiŝoj per siaj naĝiloj kaj vostoj ĝin batis. La lunon kaj stelojn ŝi povis vidi; ili ŝajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaŭ niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo.
Jen la plej maljuna reĝidino atingis la aĝon de dek kvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la supraĵon de la maro. Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, ŝi diris, kuŝi en la lumo de la luno sur supermara sablaĵo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, aŭdi la muzikon kaj la bruon de kaleŝoj kaj homoj, vidi la multajn preĝejojn kaj turojn kaj aŭskulti la sonadon de la preĝejaj sonoriloj. Ĝuste ĉar al la plej juna estis ankoraŭ longe malpermesite sin levi, ŝi la plej multe sentis grandan deziregon je ĉio ĉi. Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn! Kaj kiam ŝi poste je la vespero staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, ĉiuj ŝiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke la sonado de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.
Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas. Ŝi suprennaĝis ĉe la subiro de la suno, kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro, ŝi diris, kaj la nuboj — ha, ilian belecon ŝi ne povus sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super ŝi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovaĝaj cignoj super la akvo al la foriĝanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu ĉi malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro kaj la nuboj.
En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; ŝi estis la plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu larĝan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj: Ŝi aŭdis kiel ĉiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon. En unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.
La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe, kaj la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro. Ŝipojn ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj.
Nun venis la tempo por la kvina fratino. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro, kaj tial ŝi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaŭ tute verda, kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj, kaj ĉiuj ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. Sed je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj, ĝi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed ŝi sidis trankvile sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron.
Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, ĉiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun ŝi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandaĝaj knabinoj havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo, ĝi fariĝis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.
Ofte en vespera horo la kvin fratinoj ĉirkaŭprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennaĝadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn voĉojn, pli belajn ol la voĉo de homo, kaj kiam ventego komenciĝis kaj ili povis supozi, ke rompiĝos ŝipoj, ili naĝadis antaŭ la ŝipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la ŝipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj ĉi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke ĝi estas la ventego; kaj ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre, ĉar se la ŝipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la reĝo de la maro.
Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al ŝi, kiel ŝi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial ŝi suferas multe pli multe.