Diris al li respondante Agamemnono potenca:
«Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene,
Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj,
Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiuj
Kaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos.
Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon,
Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li — nin insulti?»
Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo;
«Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo,
Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas.
Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi
Ne ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi.
Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro:
Mi la manon armitan ne levos pro la knabino
Kontraŭ vi aŭ aliaj: vi donis kaj vi ŝin deprenas.
Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj
Vi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo.
Sed se vi volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu,
Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos.»
Tiel ili disputis per malamikaj paroloj
Kaj, leviĝinte, dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn.
Peleido foriris al tendoj kaj ŝipoj rapidaj
Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj,
Sed Atrido surmetis sur maron ŝipon rapidan,
Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombon
Por la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon ruĝvangan,
Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro.
Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan.
Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono.
Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis,
Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio:
Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l’ maro,
Kaj l’ odoro ofera en fumo suriris ĉielon.
Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono
Tion ne lasis, per kio li ĵus Aĥilon minacis:
Vokis rapide li Taltibion kaj Eŭribaton,
Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.
«Iru vi tien, en tendon de la Peleido Aĥilo,
Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku,
Se do li ŝin ne redonos, mi mem ŝin jam tiam deprenos,
Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos.»
Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca.
Ili al bordo de l’ maro senfrukta malĝoje foriris
Kaj al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis.
Lin do ili ektrovis ĉe tendo, ĉe ŝipo nigreta
Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo.
Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l’ reĝo,
Ili stariĝis sen ia parolo, sen ia demando,
Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris:
«Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeŭso kaj homoj!
Alproksimiĝu, ĉar kulpaj estas ne vi, sed Atrido,
Kiu venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo.
Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili
Ŝin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj
Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj,
Antaŭ la reĝ’ furioza, ke kiam oni ankoraŭ
Mian helpon bezonos por malhonoron formeti
De aliaj!… Ho, certe, pro pereema malsaĝo
Li, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten,
Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj.»
Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon:
Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan
Al la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj;
Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Aĥilo
Iris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis,
Sur la bordo de l’ maro; rigardis li maron malluman,
Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis:
«Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis,
Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l’ Olimpano
Zeŭso altetondranta, sed li tute min ne honoras!
Jen Atrido, la vastereĝanta Agamemnono,
Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon.»
Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino,
La estiminda, en profundegaĵoj de maro, ĉe l’ patro
Maljuniĝinta, kaj venis el maro ŝi kiel nebulo,
Kaj apud li, elverŝanta larmojn, ŝi alsidiĝis.
Lin karesante per mano, ŝi la parolon eldiris:
«Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malĝojas?
Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu.»
Diris, profunde ĝeminte, Aĥilo rapidapieda:
«Ĉion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton?
Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono,
Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis;
La Aĥajidoj honeste l’ akiron dividis kaj oni
Ĥrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido.
Ĥrizo do, pastro de malproksimegenĵetanta Apolo,
Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj,
Por deaĉeti filinon per netaksebla depago,
La florkronon portante de malproksimegenĵetanta
Dio sur ora sceptro, kaj la Aĥajojn petegis,
Sed l’ Atridojn, la ambaŭ ĉefojn popolajn — precipe.
Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono,
Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj.
La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo
Lian petegon atentis, ĉar amis li multe la pastron.
Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase,
Tiam mortadis popoloj, ĉar sagoj de l’ dio flugadis
Ĉie en vasta tendaro Aĥaja. Sciigis nin tiam
Antaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo;
Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion.
Sed Atrido koleris: subite levinte sin, diris
Li la parolon minacan, hodiaŭ plenumiĝintan.
La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin, vere, venigas per ŝipo
Hejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo,
Sed ĵus deprenis l’heroldoj de mi el mia la tendo
La Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj.
Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.
Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iam
Vi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj,
Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l’ patro,
Ke l’ ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola
El senmortema diaro de malhonora pereo
Igis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj:
Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno.
Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,
Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan
Breareo de dioj kaj — Egeono de homoj,
Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro;
Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro,
Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni.
Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajn
Vi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn
Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli
Mortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l’reĝo,
Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de viroj
Sciu l’ ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo.»
Larmojn verŝante, respondis al sia filo Tetido:
«Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!
Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo
Sidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.
Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas
Per unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis.
Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi,
Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon.
Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleri
La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito.
Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj,
Ĉe l’Okeano, foriris kaj kune kun li — la diaro,
Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon.
Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajn
Ekĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas.»