De tio oni konkludas, ke la vortteorio de la lingvo Esperanto estas la sama, kiel tiu de la naturaj lingvoj.
Tion ankaŭ montras (vidu §14) la similo inter la vortfamilioj: E. hom, hom'a, hom'ec'o;
F.
Tiuj vortfamilioj montras, ke de ideo konkreta (kiel ekzemple: reĝ
) oni povas per adjektivigo aŭ verbigo ricevi la kunrespondan ideon abstraktan (reĝeco
aŭ reĝado
). En la naturaj lingvoj ekzistas eĉ vortĉenoj ankoraŭ pli longaj; ekzemple en Franca lingvo:
Sed oni tuj vidas, ke tiaj vortĉenoj estas eblaj nur pro tio, ke oni prenis la saman vorton jen en senco abstrakta, jen en senco konkreta: de la konkreta ideo ‹homme› (homo
) oni naskis per adjektivigo la abstraktan ideon ‹humanité› (homeco
); iom post iom oni donis al la abstrakta ideo ‹humanité› sencon konkretan (homaro
); tiam, de la konkreta ideo ‹humanité› (homaro
) oni povis denove eltiri per adjektivigo novan ideon abstraktan: ‹humanitarisme› (homareco
). Sed en Esperanto ne ekzistas konfuzo inter homeco
kaj homaro,
sekve anstataŭ unu longa vortĉeno oni havas pli logike du apartajn ĉenojn:
hom(o), hom'a, hom'ec'o; homar(o), homar'a, homar'ec'o;
simile:
regul(o), regul'i, regul'ad'o; regular(o), regular'i, regular'ad'o.
III. Aldono
(Por logikistoj kaj lingvistoj)
§39. (Principo de returneblo)
En Esperanto ĉiu vorto estas aparta konstruaĵo, kies signifo dependas nur de la enhavo de tiu vorto (almenaŭ por vortoj konsiderataj sen kunteksto). Ekzistas tamen dependo, parenceco inter la vortoj, kiuj apartenas al unu sama familio; ekzemple, la vorton reĝa
oni povas konsideri kiel derivaĵon de reĝ(o)
per adjektivigo, kaj oni vidis (§14), ke la vorto reĝeco
povas esti konsiderata kiel substantivigo de la adjektivo reĝa.
Nu, la principo de returneblo konsistas en tio, ke se oni revenas al la origina ideo per derivo inversa, oni devas retrovi la originan vorton, kaj reciproke. Ekzemple, la vorton reĝeco
oni povas ricevi per substantivigo de adjektivo reĝa,
do reciproke, per adjektivigo de substantivo reĝeco
oni devas retrovi la formon reĝa;
kaj efektive, se en vorto reĝeco
oni anstataŭigas finaĵon o
per finaĵo a,
oni ricevas unue reĝeca,
sed sufikso ec
estas sinonimo de finaĵo a,
do la vorto reĝeca
estas pleonasma kaj reduktiĝas je reĝa.
Simile, per substantivigo de verbo reĝi
oni ricevis la vorton reĝado
(vidu §15); reciproke, per verbigo de substantivo reĝado,
oni ricevas unue la verbon reĝadi,
sed pro la sinonimeco i = ad,
la vorto reĝadi
estas pleonasma kaj reduktiĝas je reĝi
(origina formo).
Do en Esperanto la vorto reprenas sian originan formon ĉiufoje, kiam oni revenas al la origina ideo, kia ajn estis la vojo sekvata inter la deirpunkto kaj la alvenpunkto.
§40. (Pri pleonasmoj)
Oni vidis, ke la vorto homulo
estas pleonasma kaj reduktebla je homo.
Tamen de tio oni ne devas konkludi, ke la formo homulo
neniam povos esti uzata. Efektive, preskaŭ neniu vorto estas absolute unusenca, kaj pro tio oni ne devas blinde apliki la regulojn de vortteorio.
Sufikso ul,
ekzemple, signifas ne nur ‹persono›, ‹homo›, sed ofte ankaŭ ‹viva estaĵo›, ‹besto›, kaj en tiu ĉi senco sufikso ul
jam ne estas sinonimo de hom.
Ekzemple, inter nombro da simioj oni povus elmontri iun, kiu speciale sin distingas per homeco, nomante ĝin ‹homulo›. En tiu ĉi kazo la vorto homulo
ne estas pleonasma, ĉar ĝi signifas, ne homhom'o,
sed hombesto
(‹besto hom'a›).
Similajn rimarkojn oni povas fari koncerne la vortojn reĝeca
kaj reĝadi,
kiuj laŭlogike estas redukteblaj je reĝa, reĝi
(§39), sed ne ĉiam, ĉar finaĵo a
enhavas ideon ne nur ‹ec'an› sed ankaŭ ‹rilat'an›, kaj sufikso ad
enhavas ideon ne nur de ‹ag'o› sed ankaŭ de ‹daŭr'o›.
Fine, la sama sufikso povas esti jen pleonasma, jen ne pleonasma laŭ la ideo, kiu sin kaŝas inter la sufikso kaj la radiko. Ekzemple, sintezante la ideon ‹ujo (el speco) kaldron›, oni trovas: kaldron'ujo,
kiu reduktiĝas je kaldron'o;
sed, se oni sintezas la ideon ‹ujo (por) kaldronoj›, oni trovas la vorton kaldronujo,
kiu estas nereduktebla. En la unua kazo la vorto kaldronujo
estas pleonasma, ĉar kaldron
kaj uj
rilatas al la sama objekto, dum en la dua kazo ili rilatas al malsamaj objektoj.
§41. (Sufiksoj inversaj)
1. Sufiksoj il
kaj ad.
La ago kaj la ilo per kiu oni faras la agon estas ideoj inversaj. Ekzemple, la vorto tranĉ'o
montras agon, dum la vorto martel'o
montras ilon; reciproke tranĉ'il'o
estas ilo, kaj martel'ad'o
estas ago. Nu, kion signifas la vortoj: tranĉ'il'ad'o
kaj martel'ad'il'o?
La unua signifas: ‹ago (karakterizata per) tranĉilo›, t.e.: tranĉ'o,
kaj la dua signifas: ‹ilo (karakterizata per) martelado›, t.e. martel'o.
Sekve: tranĉilado = tranĉo,
kaj marteladilo = martelo.
Alivorte sufikso verba ad
nuligas la sufikson substantivan il,
kaj reciproke: il + ad
= 0, kaj ad + il
= 0.
2. Sufiksoj ul
(aŭ aĵ
) kaj ec.
La kvalito kaj la persono (aŭ objekto), kiu posedas tiun kvaliton estas ideoj inversaj. Ekzemple, la vortoj kapabl'o, blu'o
ktp, montras ecojn, dum la vortoj reĝ'o, tabl'o
ktp, montras ulojn aŭ aĵojn; reciproke, kapabl'ulo, blu'aĵo
ktp. estas uloj aŭ aĵoj, kaj reĝ'eco, tabl'eco
ktp, estas ecoj. Nu, estas evidente, ke: kapabl'ul'ec'o
= ‹eco (de) kapablulo› = kapabl'o; blu'aĵ'ec'o
= ‹eco (de) aĵo blua› = blu'o.
Simile: reĝ'ec'ul'o
= ‹ulo (karakterizata per) eco de reĝ› = reĝ'o,
kaj: tabl'ec'aĵ'o
= tabl'o.
Sekve, sufikso adjektiva ec
nuligas la sufiksojn substantivajn ul
aŭ aĵ,
kaj reciproke, t.e.: aĵ + ec
(aŭ ul + ec
) = 0, kaj ec + aĵ
(aŭ ec + ul
) = 0.
3. Sufiksoj ig, iĝ
kaj ant, at.
Tiuj sufiksoj estas inversaj, ĉar: konstru'i
= ‹iĝi konstru'anta› aŭ ‹igi konstru'ata›; alivorte:
konstru'i = konstru'ant'ig'i = konstru'at'ig'i,
simile:
bel'a = bel'ig'int'a = bel'ig'it'a.
Do la verbaj sufiksoj ig, iĝ
nuligas la participajn sufiksojn at, ant,
aŭ reciproke; tiamaniere, ke: ant + iĝ
= iĝ + ant
= 0, kaj at + ig
= ig + at
= 0.