12. Se tia analizo ankoraŭ ne sufiĉas, oni elvokas la ideon kaŝitan inter la du partoj de la kunmetita vorto. Tiun kaŝitan ideon oni povas ĝenerale esprimi per la vortoj ‹karakterizata per›.
Ekzemple, skribtablo
= ‹tablo (karakterizata per) skrib(i)›.
13. Fine, se tia analizo eĉ ne sufiĉas, oni elvokas la ideojn kaŝitajn en la kunteksto (precipe en poezio).
Ekzemple, en la frazo:[5] ‹Kiel sigelis vi la skribon?›, la vorto skribo
estas uzata en senco de skribaĵo,
kaj la konkreta ideo ‹aĵ› estas elvokata nur per la kunteksta vorto ‹sigelis›.
14. Por analizi kunmetitan vorton multelementan, oni disigas ĝin en vortojn duelementajn.
Ekzemple: ĉeffalkgardisto
= ĉef'falkgardisto
; siavice: falkgardisto
= falk'gardisto
; fine: gardisto
= gard'isto
, kaj isto
= ist'o
= ist
(laŭ reg. 9ª).
C. Vortsintezo.
15. La sintezo, aŭ konstruo, de vortoj estas fondita sur la principo de minimuma peno, esprimebla jene:
Principo de neceso. Por konstrui vorton kunmetitan, oni kunigas ĉiujn vortojn simplajn, kiuj estas necesaj por klare elvoki la ideon esprimotan de tiu kunmetita vorto (sen aŭ kun helpo de kunteksto).
Principo de sufiĉo. En la vorto konstruata oni devas eviti la neutilajn pleonasmojn kaj la ideojn fremdajn je la ideo esprimota.
16. Por konstrui vorton konforme al la du ĉi supraj principoj, oni uzas procedojn precize inversajn je tiuj uzataj por la vortanalizo.
Ekzemplaro
por la Vort-teorio
I. Vortanalizo[6]
§1. (Simplaj vortoj)
Jen estas pomo. — Sur la tero kuŝas ŝtono. — Mi havas cent pomojn. — Venu al mi hodiaŭ vespere.
Vortojn simplajn, kiel jen, sur, cent, hodiaŭ
ktp, oni ne bezonas analizi, ĉar ilian signifon oni trovas en la Universala Vortaro.
§2. (Formoj gramatikaj)
Mi ne amas obstinajn homojn. — Papero estas blanka. — Iru for!
La formojn gramatikajn, t.e. la akuzativon, la multnombron, la tempojn verbajn, ktp, oni ankaŭ ne bezonas analizi, ĉar ilian signifon oni trovas en la Fundamenta Gramatiko. En la vortanalizo oni povas konsideri ĉiujn substantivojn kaj adjektivojn sub formo nominativa kaj ununombra (homo, obstina,
ktp) kaj ĉiujn verbojn sub modo sendifina (esti, iri,
ktp). Tamen aparte analizindaj estas la formoj participaj, ĉar ili naskas adjektivojn, adverbojn kaj substantivojn (Vidu §21an).
§3. (Finaĵoj pleonasmaj)
Patro kaj frato. — Leono estas besto. — La patro estas sana. — Leono estas forta. — Kiu kuraĝas rajdi sur leono? — Ŝi volas skribi.
La finaĵo o
en vorto frat'o
estas neutila por la analizo, ĉar radiko frat
entenas en si mem ideon de ‹persono› (‹ulo›), do ankaŭ la ideon substantivan ‹o›: frat
= frat(o).
Simile, radiko fort
entenas ideon ‹ec'an›, do adjektivan: fort = fort(a).
Fine, radiko skrib
entenas ideon ‹ag'an›, do verban: skrib = skrib(i).
Do, laŭ reg. 9ª la vortoj duelementaj frat'o, fort'a, skrib'i,
estas redukteblaj je unu elemento: frat, fort, skrib.
Nu, la vortojn frat, fort, skrib
oni ne bezonas analizi plu, ĉar ili estas simplaj vortoj, kies signifon oni trovas en la Univ. Vort. Tamen, tiujn vortojn oni povas ankaŭ analizi per reg. 11ª kaj 10ª: frat
= frat(ul)(o)
= ‹ulo frat›; skrib
= skrib(ag)(i)
= ‹agi skrib›, ‹fari agon skrib›; fort
= fort(ec)(a)
= ‹kiu havas econ fort›.
§4. (Finaĵoj o, a, i, e
)
La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. — Mi havas centon da pomoj. — Januaro estas la unua monato de la jaro. — Venu kune kun la patro.
La vortoj duelementaj ekster'o, unu'a, kun'e, ktp.
estas neredukteblaj je unu elemento, ĉar radikoj kiel ekster, unu, kun
ktp, enhavas ideon nek substantivan, nek adjektivan, nek verban, nek eĉ adverban. Tiuj vortoj estas vere kunmetitaj vortoj, konsistantaj el du simplaj vortoj (ekster
kaj o
).
Kiel tipan ekzemplon de tiaj vortoj, oni povas elekti la vortfamilion: ĉirkaŭ'o, ĉirkaŭ'a, ĉirkaŭ'i, ĉirkaŭ'e.
Nu, la ideon substantivan ‹o› Zamenhof difinis[7] per la vortoj ‹kio estas, ekzistas›. Do, laŭ regulo 10ª: ĉirkaŭ'o
= ‹o ĉirkaŭ› = ‹kio estas, ekzistas ĉirkaŭ›. — Oni povus ankaŭ difini la ideon substantivan ‹o›, kiel ĝeneralan ideon de ‹aĵ'o› (konkreta aŭ abstrakta). Sekve, laŭ reg. 11ª: ĉirkaŭ'o
= ĉirkaŭ'(aĵ)o
= ‹aĵo (konkreta aŭ abstrakta) ĉirkaŭ›.
La ideon adjektivan ‹a› oni povas difini per la vortoj ‹kiu estas›. Do laŭ reg. 10ª: ĉirkaŭ'a
= ‹a ĉirkaŭ› = ‹kiu estas ĉirkaŭ›. — La ideon adjektivan oni povas ankaŭ konsideri kiel ideon ‹ec'an› aŭ ‹rilat'an›. Sekve, laŭ reg. 11ª: ĉirkaŭ'a
= ĉirkaŭ'(ec)a
aŭ ĉirkaŭ'(rilat)a
= ‹rilata al ĉirkaŭ›.
La ideo verba ‹i› estas ideo de ‹ag'o› aŭ de ‹stat'o›. Do, laŭ reg. 11ª kaj 10ª: ĉirkaŭ'i
= ĉirkaŭ'(ag)i
= ‹agi ĉirkaŭ›.
Fine, la ideo adverba ‹e› estas ideo de ‹manier'o›, kaj laŭ reg. 11ª kaj 10ª: ĉirkaŭ'e
= ĉirkaŭ'(manier)e
= ‹laŭ maniero ĉirkaŭ›.
§5. (Sufikso in
)
Petro, Anno kaj Elizabeto estas gefratoj. — Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.
Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. — Mia onklino estas bona virino. — Mi havas bovon kaj bovinon.
En la radikoj, Bert, Elizabet, matron,
ktp, sin kaŝas la ideo virinseksa ‹in›. Do, laŭ reg. 11ª kaj 10ª: Bert'o = Bert(in)'o
= ‹ino Bert›; matron'o = matron(in)'o
= ‹ino matron›, ‹ino (el speco) matron›, tute same kiel ĉeval'o = ĉeval(best)'o
= ‹besto (el speco) ĉeval›.
Kontraŭe, en la radikoj knab, onkl, Paŭl,
ktp, sin kaŝas nenia ideo virinseksa, sed ideo de ‹ul'o› (homa aŭ besta). Sekve: knab'ino
= knab(ul)'ino
= ‹ino (de) ulo knab›.