§6. (Sufikso il
)
Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, forko, ktp. — Mia skribilaro konsistas el plumoj, krajono, ktp. — Tial mi prenis broson kaj purigis la veston.
Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, ktp.
Radikoj fork, kuler, krajon, martel
ktp, entenas en si mem la pli ĝeneralan ideon de ‹il'o›; do, laŭ reg. 11ª kaj 10ª: fork'o = fork(il)'o
= ‹ilo (el speco) fork›.
Kontraŭe, radikoj hak, seg, fos
ktp, entenas ideon, ne de ‹il'o›, sed de ‹ag'o›, ĉar hak
= hak(i)
laŭ la U.V. Sekve, hak'ilo
= hak(i)'ilo
= ‹ilo (por) hak'i›, aŭ ‹ilo (karakterizata per) ago hak›.
§7. (Sufikso ej
)
La patro estas en la ĉambro. — Ili estas en la ĝardeno. — Jam estas tempo iri domen. — Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.
La edziĝa soleno estos en la nova preĝejo. — La domo en kiu oni lernis, estas lernejo. — Ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo.
La radikoj ĉambr, ĝarden, dom, ekster, Amerik
ktp, entenas en si ideon de ‹lok'o›, de ‹ej'o›, sekve: ĝarden'o
= ĝarden(lok)'o, Amerik'o
= Amerik(ej)'o
= ‹ejo, kontinento Amerik›; simile dom'en
= dom(lok)'en, ekster'e
= ekster(lok)'e
ktp.
Kontraŭe la radikoj preĝ, lern, cigar
ktp, entenas en si ideon, ne de ‹lok'o›, sed de ‹ag'o›, de ‹aro›, ktp. Kun tiaj radikoj la sufikso ej
ne estas pleonasma, kaj lern'ejo
= lern(ag)'ejo
= ‹ejo (karakterizata per) ago lern›, cigar'ejo = cigar(aĵ)'ejo
= ‹ejo (karakterizata per) aĵo cigar›, ktp.
§8. (Sufikso uj
)
Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono. — En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.
Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo… — Morti por la patrujo estas agrable. — La Rusoj loĝas en Rusujo kaj la Germanoj en Germanujo.
En la radikoj pot, kaldron, kest
ktp sin kaŝas la ideo de ‹uj'o›, sekve: pot'o
= pot(uj)'o
= ‹ujo (el speco) pot›. La ideo ‹uj› sin kaŝas ankaŭ en ĉiuj nomoj de ‹landoj› aŭ ‹kontinentoj›, (konsiderataj kiel ‹ujo› de siaj loĝantoj). Ekzemple: Amerik'o
= Amerik(uj)'o
= ‹ujo, kontinento, Amerik›.
Kontraŭe, en la radikoj ink, sabl, patr, Rus, German
ktp, sin kaŝas ideo ne de ‹uj'o› sed de ‹aĵ'o›, de ‹ul'o›, de ‹an'o› (gentano), ktp. Kun tiaj radikoj la sufikso uj
ne estas pleonasma, kaj oni havas: sabl'ujo
= sabl(aĵ)'ujo
= ‹ujo (por) aĵo sabl›, Rus'ujo
= Rus(gentan)'ujo
= ‹ujo, lando (karakterizata per la) gentanoj Rus›.
§9. (Sufikso an
)
Francoj, kiuj loĝas en Rusujo estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas Rusoj.
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. — Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. — La Parizanoj estas gajaj homoj.
En la radikoj Angl, Franc, German, Hebre
ktp, sin kaŝas la ĝenerala ideo de ‹person'o› (ul
aŭ an
), kaj ankaŭ la speciala ideo de ‹gent'o›, aŭ de ‹regn'o›, sekve: Franc'o
= Franc(gentan)'o
aŭ Franc(regnan)'o
= ‹ano (de la) gento aŭ (de la) regno Franc›.
Kontraŭe, en la radikoj ŝip, Krist, Pariz
ktp, sin kaŝas ideo ne de ‹an'o› sed de ‹aro›, de ‹estr'o› (religiestro), de ‹ej'o› (urbo), ktp. Ankaŭ en la nomoj de landoj aŭ kontinentoj, kiel Afrik, Amerik, Aŭstrali, Azi, Ekvator, Eŭrop, Uson
ktp, sin kaŝas ideo ne de ‹(gent)ano› sed de ‹ej'o› (regiono). Kun tiaj radikoj la sufikso an
ne estas pleonasma, kaj oni havas: ŝip'ano
= ŝip(aĵ)'ano
= ‹ano (de la) aĵo ŝip›, Eŭrop'ano
= Eŭrop(ej)'ano
= ‹ano (loĝanto) de la ejo Eŭrop›.[8]
§10. (Sufikso estr
)
La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj.
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. — Nia provincestro estas severa, sed justa. — Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.
Sufikso estr
entenas en si du ideojn: ĝeneralan ideon de ‹persono› (ul
) kaj specialan ideon de ‹ĉefeco›, ‹komandeco›; sekve: estr'o
= ‹ĉef'o›, ‹komand'ul'o›. La radikoj reĝ, kolonel, kapitan
ktp entenas en si mem la ideon de ‹estr'o›; ekzemple reĝ'o
= reĝ(estr)'o
= ‹estro (el speco) reĝ›.
Kontraŭe, radikoj ŝip, provinc, regiment
ktp entenas en si ideon, ne de ‹estro›, sed de ‹objekto›, de ‹loko›, de ‹aro›, ktp, kaj provinc'estro
= provinc(lok)'estro
= ‹estro (de) loko provinc›.
§11. (Sufikso ist
)
La patro estas tajloro. — Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj.
Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. — Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato. — Tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.
Sufikso ist
entenas en si du ideojn: la ĝeneralan ideon de ‹persono› (ul
) kaj la specialan ideon de ‹profesio› (aŭ ‹karakteriza okupo›). Sekve: ist'o
= ‹profesi'ul'o› = ‹persono, kies profesio estas›.
Nu, en la radikoj tajlor, inĝenier, diplomat
ktp sin kaŝas la ideo de ‹ist'o›. Do, diplomat'o
= diplomat(ist)'o = ‹isto (el speco) diplomat›, ‹profesiulo (el speco) diplomat›.
Kontraŭe, en la radikoj ĥemi, diplomati, komerc
ktp sin kaŝas nenia ideo de ‹ist'o›, sed ideo de ‹scienc'o›, de ‹art'o›, de ‹ag'o›, ktp. Ekzemple: diplomati'isto
= diplomati(art)'isto
= ‹persono, kies okupo (estas la) arto diplomati›; komerc'isto
= komerc(ag)'isto
= ‹persono, kies okupo (estas la) ago komerc›.
§12. (Sufikso ul
)
Infano ne estas matura homo. — La filo staras apud la patro. — Mi konas Johanon. — La birdoj flugas.
La riĉulo havas multe da mono. — Malsaĝulon ĉiu batas. — Timulo timas eĉ sian propran ombron.
Radikoj hom, infan, Johan, bird
ktp entenas en si mem ideon de ‹persono› aŭ de ‹viva estaĵo›, esprimeblan per sufikso ul.
Do: hom'o
= hom(ul)'o
= ‹ulo (el speco) hom›.