Rimarko. Oni vidas, ke la ofte kritikitaj vortoj flank'iĝi, kun'meti, bon'voli, el'paroli
estas tute bonaj, ĉar ili signifas, ne ‹iĝi flank(o)›, ‹meti kun›, ‹voli bon(a)›, ‹paroli el›, sed: ‹iĝi flank'e›, ‹meti kun'e›, ‹voli bon'e›, ‹paroli el'e›, t.e.: ‹paroli laŭ maniero el (la buŝo)›.[16]
Kontraŭe, la vorto el'rigardi
(G. el'vidiĝi,
sed preferinde estas uzi la vorton aspekti,
kiu estas nun oficialigita (vidu Oficialan Aldonon al U.V.).
§20. (Rimarko pri reg. 10ª)
Mil jaroj faras miljaron. — Li estas nur unufoja mensoginto. — La animo estas senmorta.
Kiam en kunmetata vorto unu elemento estas la komplemento de prepozicio, de adjektivo aŭ de nombro, oni devas ne apliki la reg. 10an pri renverso de la vortordo; kaj tio estas komprenebla, ĉar elementon kun ĝia komplemento oni devas rigardi kiel unu tutaĵon. Ekzemple: submar'a
= ‹a sub mar› = ‹kiu estas sub mar (sub maro)›, miljar'o
[17] = ‹o miljar› = ‹kio estas miljar (mil jaroj)›, enam'iĝi
= ‹iĝi enam (en amo)›, ĉiutag'e
= ‹e ĉiutag› = ‹laŭ maniero ĉiutag (ĉiu tago)›, siavic'e
= ‹e siavic› = ‹laŭ maniero siavic (sia vico)›, grandanim'eco
= ‹eco grandanim (granda animo)›.
Kontraŭe, la vorto kun'igo
sekvas la leĝon de renverso kaj signifas laŭ reg. 10ª: ‹igo kun(a)›, ĉar tie ĉi la substantivo igo
ne estas komplemento de la prepozicio kun.
Rimarko. El tio sekvas, ke vorton kunmetitan oni ĉiam povas dividi en du partojn (reg. 14ª), sed ne arbitre. Ekzemple, la vorton internacia
oni devas legi: internaci'a
(kaj ne inter'nacia
). Oni havas do per reg. 10ª: internaci'a
= ‹a internaci› = ‹kiu estas inter naci(oj)›; tutmond'a
= ‹a tutmond› = ‹kiu rilatas al tut(a) mond(o)›; unutag'a
= unutag(daŭr)'a
= ‹daŭra, aŭ daŭranta unu tag(on)›.
§21. (Participo-substantivoj)
Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. — Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. — Argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj…[18]
La participaj sufiksoj entenas, krom la ideo participa, la ĝeneralan ideon verban de ‹ag'o› aŭ ‹stat'o›. Ekzemple, en la vorto kron'ant'o
la ideo ‹ag'a› estas entenata en sufikso ant,
kaj nur en tiu sufikso, ĉar, se oni ĝin forigas, restas nur la vorto kron'o,
kiu entenas nenian ideon ‹ag'an›. Oni do havas: ant'o = (ag)ant'o
kaj at'o = (ag)at'o.
Nu, la finaĵo o
signifas ‹aĵon› konkretan aŭ abstraktan. Do, ant'o
povas signifi ant'(ul)o
aŭ ant'(aĵ)o
kaj kelkafoje eĉ ant'(ec)o
[19]. Kutime: (ag)antoj
estas ul'
oj, kaj (ag)atoj
estas aĵ'
oj. Ekzemple: bat'ant'o
= bat'ant'(ul)o
= ‹ulo batant(a)›; cit'at'o
= cit'at'(aĵ)o
= ‹aĵo citat(a)›. Tamen, tiu ĉi regulo estas nefirma, kaj la precizan sencon de participosubstantivo oni povas fiksi nur per la kunteksto, aŭ per aldono de klariga sufikso: kon'at'ul'o, est'ont'aĵ'o
(principo de neceso).
§22. (Influo de la kunteksto)
La korpo estas morta, la animo estas senmorta. — Kelkaj (termitoj) konstruas tureton el tero, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo.[20] — Mia kara, mia belo, estis brava juna dano.[21]
La signifon de vorto fiksas la vorto mem, sed ĝian sencon fiksas la kunteksto, ĉar per la kunteksto ideo per si mem konkreta povas esti prenata en senco abstrakta, aŭ reciproke (reg. 6ª). Ekzemple, en la frazoj cititaj ĉi supre, la konkretaj ideoj ‹korpo›kaj ‹animo› estas prenataj en senco abstrakta, ĝenerala. Reciproke, la abstraktaj ideoj konstruo
(‹ago konstru›) kaj belo
(‹eco bel›) estas prenataj en senco konkreta konstru(aĵ)o, bel(ul)o.
Oni povas diri, ke la neesprimitaj ideoj konkretaj aĵ
kaj ul
estas kaŝitaj en la kunteksto (reg. 13ª).
Rimarko. Tiuj ŝanĝoj de senco pere de la kunteksto estas kompreneblaj en poezio, sed en prozo oni devas ne trouzi ilin. Tamen, eĉ en prozo, la multnombra formo ofte sufiĉas por konkretigi ideon abstraktan; ekzemple, la senco de la vorto malfeliĉo
per si mem estas abstrakta (‹eco malfeliĉ›), sed tiu de la multnombro (malfeliĉoj
) povas esti nur konkreta, (‹malfeliĉaĵoj›), ĉar multnombro povas rilati nur al individuaĵoj, do al konkretaĵoj.
La kunteksto ankaŭ decidas, ĉu la vorto devas esti prenata en senco propra aŭ en senco figura. Ekzemple, en la frazo: ‹La ŝiparo konsistis el dek trimastuloj
›, la sufikso ul
estas prenata en senco figura, ĉar en senco propra tiu sufikso rilatas nur al ‹vivaj› estaĵoj.
§23. (Sekvo)
En tiuj ĉi boteloj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.
La esprimo ‹kunteksto› rilatas ne nur al la frazo, kiu ĉirkaŭas la vorton analizotan, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj cirkonstancoj, en kiu tiu vorto troviĝas. Ekzemple, en ĉiu fako de la scienco, la senco de iu vorto povas esti influata de la cirkonstanco, ke ĝi estas speciale uzata en tiu fako; alivorte, multaj vortoj povas esti prenataj, ne nur en senco komuna, sed ankaŭ en senco teknika.
Ekzemple, laŭ la U.V. radiko acid
entenas en si ideon adjektivan (ec'an), do la komuna senco de la vorto acid'o
estas abstrakta: acid'o
= acid(ec)'o
= ‹eco acid›, kiel oni povas konstati en la frazo: ‹Kion vi preferas: la dolĉon aŭ la acidon?›.
Tamen, en ĥemio la vorto acido
alprenas sencon konkretan (‹aĵo acid›), por eviti en tiu scienco la konstantan ripeton de la sufikso aĵ;
cetere, la teknika senco de la vorto acido
estas ideo pli speciala, pli preciza ol acidaĵo.
Simile, laŭ la U.V. la radikoj rekt, eben
ktp, entenas ideon adjektivan (ec'an), do la komuna senco de la vortoj rekto, ebeno
estas abstrakta (‹eco rekt›, ‹eco eben›); tamen en geometrio, la teknika senco de tiuj vortoj estas konkreta (‹aĵo rekt›, ‹aĵo eben›). Tiaj modifoj de senco havas praktikan utilon kaj nenian malutilon, ĉar por esprimi la ideon ‹eco acid›, ‹eco rekt›, ktp, oni povas uzi la formojn pleonasmajn: acideco, rekteco.
[16]
Cetere, en Germana lingvo oni ankaŭ diras:
[17]
La sola diferenco inter miljaro
kaj mil jaroj
estas, ke ‹miljaro› formas unu tutaĵon; la diferenco aperas pli klare en la vortoj: triangulo
kaj tri anguloj.
Kelkaj aŭtoroj uzas la formojn jarmilo, jarcento, spesmilo, spesdeko;
tamen pli ĝuste estas trakti la nombrojn kiel la prepoziciojn kaj diri: centjar'o, milspes'o, dekspes'o,
ktp.