Выбрать главу

2. Sintezi la ideon: ‹iĝi bela›.

Laŭ la sama regulo: ‹iĝi bela› = bela'iĝi. Nu, laŭ reg. 15ª (principo de sufiĉo) oni devas forigi la neutilan pleonasman finaĵon a, ĉar la radiko bel jam en si mem entenas la ideon adjektivan. Restas do simple: ‹iĝi bela› = beliĝi.

3. Sintezi la ideon: ‹objekto, kiu portas kandelon›.

La ideo ‹objekto, kiu portas› estas sintezita en la U.V. per la sufiksa vorto ing (= ing'o); aliflanke, kandel'o = kandel; restas do: ‹ingo kandel›, kiu laŭ reg. 10ª sinteziĝas en kandelingo.

4. Sintezi la ideon: ‹kiu rilatas al homo›.

La ideo ‹kiu rilatas al› estas sintezita en la U.V. per la simpla finaĵa vorto a; aliflanke hom'o = hom. Do: (kiu rilatas al) (homo) = ‹a hom› = homa.

§31. (Sekvo)

Sintezi la ideon: ‹virino matron'a›, aŭ ‹virino el speco matron›.

La ideon adjektivan ‹a›, aŭ la ideon ‹el speco› oni ne bezonas sintezi, ĉar laŭ reg. 12ª tiu ideo sin nature kaŝas inter la du partoj de la konstruota vorto: ‹virino matron'a› = matron'(a)'virino = matron'virino. Nu, la ideo ‹virin› tie ĉi estas pleonasma[25], do forĵetinda, ĉar tiu ideo jam ekzistas en vorto matron. Do, resume: ‹virino (el speco) matron› = matrono.

§32. (Sekvo)

1. Sintezi la ideon: ‹arbo kverk'a›, ‹arbo el speco kverk›.

Kiel ĉi supre, oni havas: ‹arbo kverk'a› = kverk'(a)'arbo = kverk'arbo. Sed la vorto arb tie ĉi estas pleonasma, do forĵetinda, ĉar la ideo ‹arb› jam estas entenata en radiko kverk. Resume: ‹arbo el speco kverk› = kverko.

2. Sintezi la ideon: ‹arbo karakterizata per frukto pomo›.

Oni povas unue sintezi la ideon ‹frukto pomo› per reg. 10ª en: pomofrukto, pomfrukto, ĉar pom'o = pom. La ideon ‹karakterizata per› oni ne bezonas konservi, ĉar tiu ideo sin kaŝas inter la du partoj de la sintezota vorto. Restas do simple la duelementa ideo ‹arbo pomfrukto›, kiu laŭ reg. 10ª sinteziĝas en pomfrukto'arbo. Sed la ideo ‹frukto› tie ĉi estas pleonasma, ĉar ĝi jam estas entenata en vorto pom. Restas do simple, post forĵeto de la neutilaj pleonasmoj: pomarbo (aŭ pomujo, ĉar sufikso uj post ideo de ‹frukto› estas sinonimo de radiko arb).

3. Sintezi la ideon: ‹fruktarbo karakterizata per frukto pomo›.

La ideo ‹fruktarbo› estas jam sintezita; la ideon ‹karakterizata per› oni flankelasas; fine, la ideo ‹frukto pomo› sinteziĝas en pomo, ĉar la ĝenerala ideo ‹frukt› estas entenata en la pli speciala ideo ‹pom›; restas do: pom'fruktarbo, kaj tiu vorto estas nereduktebla, ĉar la ideoj ‹arbo›, ‹fruktarbo›, ‹pom-fruktarbo› estas ideoj pli kaj pli specialaj; sed oni rimarku, ke ‹pom-fruktarbo› ne estas la sama ideo kiel ‹pomfrukt-arbo› (= ‹pom-arbo›).

§33. (Sekvo)

Sintezi la ideon: ‹koloro blu›.

Laŭ reg. 10ª: ‹koloro blu› = blu'koloro; nu, blu'koloro reduktigas je blu'o, ĉar la ideo ‹kolor› jam estas entenata en radiko blu.

Rimarko 1. Radiko blu entenas, krom la ideo ‹kolor›, ankaŭ la ĝeneralan ideon adjektivan de ‹ec'o›. Do, blu'o signifas ankaŭ blu(ec)'o, t.e. ‹eco blu›. Tamen, la du signifoj ‹koloro blu› kaj ‹eco blu› ne estas malsamaj (unu estas nur pli ĝenerala ol la alia) ĉar la ideo ‹kolor› ankaŭ enhavas ideon de ‹ec'o›. Alivorte, se oni kompare analizas la vortojn blu'o kaj pom'o, oni trovas, ke radiko blu entenas la ideojn blu(kolor)(ec)(a) same, kiel radiko pom entenas la ideojn pom(frukt)(aĵ)(o); oni rajtas do skribi: blu'o = ‹koloro blu› aŭ ‹eco blu› same, kieclass="underline" pom'o = ‹frukto pom› aŭ ‹aĵo pom›.

Oni povas skribi ankaŭ: blu'o = ‹abstrakto blu›, ĉar oni jam vidis (§14), ke ĉiuj ecoj estas abstraktoj. La diversaj sencoj de blu'o: ‹koloro blu›, ‹eco blu›, ‹abstrakto blu› (kaj eĉ ‹o blu›) estas entenataj unu en la aliaj. Tiuj sencoj estas pli kaj pli ĝeneralaj, ĉar la ideoj ‹blu›, ‹kolor›, ‹ec›, ‹abstrakt› estas pli kaj pli ĝeneralaj.

Rimarko 2. La vorto blu'koloro estas reduktebla je blu'o, sed roz'koloro estas nereduktebla, ĉar roz'o estas ne ‹koloro› sed ‹floro› (ekz.: ‹Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon›).

§34. (Sekvo)

1. Sintezi la ideon: ‹kvalito feliĉ›.

Laŭ reg. 10ª: ‹kvalito feliĉ› = feliĉ'kvalito. Sed la ideo ‹kvalit› jam estas entenata en radiko feliĉ; sekve: ‹kvalito feliĉ› = feliĉo.

2. Sintezi la ideon: ‹kvalito de reĝo›.

La vorto reĝo = reĝ. La vorteto genitiva de estas sinonimo de la ideo adjektiva a, do: ‹de reĝ› = ‹a reĝ› = reĝ'a. Resume: ‹kvalito de reĝo› = reĝa'kvalito. Nu, la ideo adjektiva ‹a› estas ankaŭ sinonimo de la ideo ‹kvalit›; do, el la vorto reĝa'kvalito oni povas forĵeti aŭ finaĵon a, aŭ radikon kvalit, kiel neutilan pleonasmon; sed, oni ne povas forĵeti ambaŭ, ĉar tiu ideo adjektiva ne ekzistas en la aliaj elementoj de la vorto (reĝ kaj o). Oni do alvenas al du eblaj formoj de la sintezota vorto: reĝ'a'o aŭ reĝ'kvalit'o. La unua formo estas neakceptebla, ĉar vorto ne povas havi du finaĵojn; la dua formo ankaŭ ne estas bona, ĉar en ĝi la radiko kvalit okupas lokon de sufikso; pli bone do estas anstataŭigi radikon kvalit per la sinonima sufikso ec, kaj oni tiel ricevas: ‹kvalito de reĝo› = reĝeco.

Rimarko. En Esperanto, montras ‹kvaliton› nur tiuj substantivoj, kies antaŭlasta elemento estas adjektiva. Ekzemple: feliĉ'o, reĝ'ec'o, trink'em'o, ĉar la elementoj feliĉ, ec, em entenas ideon adjektivan, do kvalitan.

§35. (Sekvo)

1. Sintezi la ideon: ‹ago skribi›.

Laŭ reg. 10ª: ‹ago skribi = skribi'ago. Nu, la verba ideo ‹i› estas sinonimo de ideo ‹ag›. Cetere ambaŭ vortetojn i kaj ag oni povas forĵeti kiel neutilajn pleonasmojn, ĉar la verba ideo de ‹ag'o› jam estas entenata en radiko skrib. Do, fine: ‹ago skribi› = skribo.

2. Sintezi la ideon: ‹ago reĝi›.

Laŭ reg. 10ª: ‹ago reĝi› = reĝi'ago. Tie ĉi ankaŭ troviĝas pleonasmo (i = ag); oni do povas el vorto reĝi'ago forĵeti aŭ finaĵon i, aŭ radikon ag, sed ne ambaŭ, ĉar la ideo verba de ‹ag'o› ne ekzistas en la aliaj elementoj de la vorto (reĝ kaj o). Oni do alvenas al du eblaj formoj: reĝ'i'o kaj reĝ'ag'o. La unua formo estas neakceptebla, ĉar vorto ne povas havi du finaĵojn; la dua formo ankaŭ ne estas bona, ĉar en ĝi la radiko ag okupas lokon de sufikso; pli bone do estas anstataŭigi tiun radikon per la sinonima sufikso ad, kaj oni tiel ricevas: ‹ago reĝi› = reĝado.

вернуться

[25]

Kiel ekzemplon de neutila pleonasmo en naturaj lingvoj, oni povas citi la Germanan vorton: Prinzessin, en kiu la ideo virinseksa estas esprimita dufoje; unuafoje per la Franca aŭ Angla sufikso esse, kaj duafoje per la Germana sufikso in. La ĝusta formo estus: Prinz'essPrinz'in, sed ne Prinz'ess'in.