Rimarko 1. En Esperanto, montras ‹agon› aŭ ‹staton› nur tiuj substantivoj, kies antaŭlasta elemento estas verba. Ekzemple: ag'o, skrib'o, reĝ'ad'o, bel'ig'o
ktp, ĉar la elementoj ag, skrib, ad, ig
ktp, entenas ideon verban, do agan aŭ statan.
Rimarko 2. El la antaŭaj paragrafoj oni povas konstati la jenan principon: sufikson oni devas uzi nur, se ĝi alportas en la vorton ideon novan, ne ankoraŭ (aŭ ne sufiĉe) esprimitan per la aliaj partoj de la vorto.
§36. (Sekvo)
Sintezi la ideon: ‹fari la agon karakterizatan per objekto krono›.
La ĉi supran ideon oni povas dividi en 3 partojn: ‹(fari agon) (karakterizatan per) (objekto krono)›, kaj ĉiun el tiuj 3 partoj oni devas aparte sintezi: ‹fari agon› = agi, ĉar la ideo ‹far› estas sinonima de ‹ag›; ‹objekto krono› reduktiĝas je krono,
ĉar la ideo de ‹objekto› jam ekzistas en vorto krono;
cetere kron'o = kron,
ĉar ‹kron› estas ideo substantiva. La donita ideo estas do kunpremebla en la pli simplan formon: ‹(agi) (karakterizata per) (kron), kiu sinteziĝas en la vorton: kron'agi,
ĉar la ideo ‹karakterizata per› sin nature kaŝas inter la du partoj de la vorto.
Nu, la ideo verba ‹i› estas sinonimo de la ideo ‹ag›; oni povas do el vorto kron'agi
forĵeti, kiel pleonasman, aŭ la radikon ag,
aŭ la finaĵon i,
sed ne ambaŭ. Se oni deziras vorton en formo verba, oni konservos finaĵon i
kaj forĵetos ag;
la fina rezulto de la sintezo estas do: kroni.
Kontraŭe, se oni deziras vorton en formo substantiva, oni devas anstataŭigi finaĵon i
per finaĵo substantiva o;
tiam oni jam ne povas forĵeti la radikon ag
(ĉar vortetoj ag
kaj i
devas ne ambaŭ malaperi). Oni do havos la jenan sintezon: ‹ago karakterizata per objekto krono› = kron'ag'o,
aŭ pli bone kron'ad'o,
ĉar la ideo ‹ag› okupas tie ĉi lokon de sufikso, kaj ad
estas la sola sufikso sinonima de la verba ideo ‹ag›. Cetere, la vortfamilio kron, kron'i, kron'ad'o
estas tute simila al la familio: reĝ, reĝ'i, reĝ'ad'o
(vidu §15).
Rimarko 1. En verboj kun radiko neverba, kiel kron'i, najl'i, sang'i, flor'i
ktp, la naturo de la ago ne estas esprimita, kaj sekve la logika signifo de tiaj verboj estas pli-malpli duba; oni povas diri, ke tiuj vortoj iom pekas kontraŭ la principo de neceso. Aliflanke, se oni provus esprimi per sufiksoj la naturon de la ago, oni ne povus trovi sufiksojn tute taŭgajn, eĉ se oni akceptus la sufiksojn uzatajn en la teknika lingvo (iz, if,
ktp). Se oni dirus ekzemple kron'iz'i, sang'if'i,
ktp, anstataŭ kron'i, sang'i,
ktp, tiuj formoj ne estus pli bonaj, ĉar ili pekus kontraŭ la principo de sufiĉo, kiu estas tiel grava kiel la principo de neceso. Efektive, per uzo de sufiksoj tro precizaj, oni ne povas eviti la enkondukon de fremdaj ideoj, ne entenataj en la ideo esprimota, ĉar ne ekzistas kaj ne povas ekzisti aparta sufikso por ĉiu speciala ideo. Ekzemple, sufikso iz
signifas ‹ŝmiri per›, ‹ornami per›; nu, oni povas ‹kronizi (ornami per kronoj) tombon, ĉerkon›, aŭ ‹kronizi (ornami per krono) la pordon de luksa veturilo›, sed tiuj ideoj estas tute aliaj ol la ideo esprimita per la vorto kroni.
Resume, kiam la apliko de la du principoj de neceso kaj de sufiĉo alkondukas al du eblaj formoj de la vorto konstruata, unu formo minimuma, malpreciza, kaj unu formo maksimuma, tro preciza, oni prefere devas elekti la formon minimuman, ĉar ĝi estas la pli simpla, la pli malpeza kaj la pli konforma al la naturaj lingvoj kaj al principo de minimuma peno. Tamen, la formon minimuman oni devas akcepti nur, se la kunteksto klarigas la signifon de la vorto. En mala okazo la formo maksimuma estas konsilinda; sed, ĉar la nombro de sufiksoj ne estas sufiĉa por esprimi ĉiujn ideojn, oni povas uzi ankaŭ radikvortojn. Ekzemple la tro elastan signifon de la verbo ŝtoni
oni povas precizigi per la formoj maksimumaj: ŝtonfrapi, ŝtontrafi, ŝtonpafi, ŝtonmortigi,
ktp.
Tiu elekto estas afero, tiom de stilo, kiom de logiko, ĉar en Esperanto la stilo sin montras ne nur en frazkonstruo, sed ankaŭ en vortkonstruo.
Rimarko 2. Oni ne devas fari konfuzon inter „verbo“ kaj „radiko verba“. Ekzemple: kron'i
estas verbo, kvankam radiko kron
estas neverba, kaj restas neverba eĉ en la vorto kron'i
pro tio, ke simplaj vortoj estas elementoj nevarieblaj. En Esperanto la finaĵoj estas memstaraj vortoj, do kron'i
estas ne simpla vorto sed vorto kunmetita el du simplaj vortoj: substantivo kron
kaj verbo i,
same kiel maŝin'skribi
estas vorto kunmetita el substantivo maŝin
kaj verbo skribi.
[26]
Do, por ke vorto estu verbo, estas nenecese, ke ĉiuj elementoj de la vorto estu verbaj; sufiĉas, ke ĝia finaĵo estu verba (ekz.: ĉirkaŭ'i
); por ke vorto estu substantivo, sufiĉas, ke ĝia finaĵo estu substantiva (ekz.: ĉirkaŭ'o
); por ke vorto estu adjektivo, sufiĉas, ke ĝia finaĵo estu adjektiva (ekz.: ĉirkaŭ'a
).
§37. (Influo de la kunteksto)
Sintezi la ideojn: ‹aĵo konstruita›, ‹aĵo konstruata›, ‹aĵo konstruota›.
Laŭ reg. 10ª tiuj ideoj sinteziĝas en konstruit'aĵo, konstruat'aĵo
kaj konstruot'aĵo,
sed tiuj formoj estas iom pezaj, kaj se la kunteksto permesas, oni devas ilin mallongigi: se la ideo de ‹aĵo› estas jam elvokata de la kunteksto, oni povas forĵeti sufikson aĵ,
kiel neutilan pleonasmon, kaj uzi la simplajn participo-substantivojn konstruit'o, konstruat'o, konstruot'o;
se la ideo ‹tempa› kaj la ideo ‹pasiva› estas memevidentaj pro la kunteksto, oni povas forĵeti la participajn sufiksojn kaj uzi la formon konstru'aĵo,
aŭ eĉ simple konstru'o
kiel en la ekzemplo de §22.
Tamen, se la ‹konstruaĵo› estas io materia, preferinde estas konservi la konkretigan sufikson aĵ,
ĉar objekto materia estas la plej alta grado de konkreto, kaj la formo konstru'o
(‹ago konstrui›) estas tro abstrakta. Kontraŭe, se oni parolas pri io konkreta sed ne materia, ekzemple ‹vortkonstruaĵo›, la formo vortkonstruo estas sufiĉe taŭga, ĉar ĝi signifas ne nur ‹ago konstrui› sed ankaŭ ‹rezulto de la ago konstrui›.
§38. (Komparo kun la naturaj lingvoj)
Sintezi, en Franca lingvo, la ideon:
La vorteton Lyon'Français;
sed la ideo ‹Franç› jam estas entenata en la nomo de la urbo ‹Lyon›, do post forigo de la neutila pleonasmo, la vorto Lyon'Français
reduktiĝas je Lyon'ais,
kiel pom'frukto
reduktiĝas je pom'o,
aŭ skrib'ago
je skrib'o,
kaj oni havas la sintezon: ‹Français de Lyon› = Lyonn'ais.
[26]
Ankaŭ en Franca lingvo la vorto kron'i
= i kron = (A.)