Выбрать главу

GAJA LEGANTO

PER ESPERANTO

verkis kaj kompilis

P. E. SCHWERIN

(kovrilo desegnita de la aŭtoro)

Spritaĵoj Vortludoj Preseraroj Anekdotoj Matematikaĵoj

DUA LIBRO

BOOKLEAF PUBLISHING

Beverley kaj Bakers Hill W.A. Aŭstralio 1997

© Posteuloj de Paul Schwerin, 1997 ISBN: 1 876042 10 9

Mi dediĉas la libreton al la memoro de mia unua verdstela instruisto Julius Gluck kies entuziasmo por Esperanto kaj la Zamenhofa genio brile inspiris mian edzinon kaj min jam en nia unua leciono.

El la malneto preparis: Ralph Harry Redaktis: Ralph Harry, Donald Broadribb

Ĉi tiu libro, verkita antaŭ preskaŭ 30 jaroj, troviĝis inter la paperoj de Paul Schwerin kaj estas eldonita honore al lia kara memoro. Kelkaj esprimoj, ekzemple la geografiaj nomoj, estas modernigitaj, kaj kelkaj skriberaroj korektitaj.

Ralph Harry

Ĉi tiu elibro estas preparita de Donald Broadribb, la eldoninto de la presita eldono en 1997.

La manuskripto postlasita de Paul Schwerin estis korektita de Ralph Harry, kiu ankaŭ porpagis la eldonon. La tekston plu korektis Donald Broadribb kaj krome redaktita per forigo de granda nombro da kontraŭvirinaj kaj aliaj malbon- gustaj anekdotoj kaj ŝercoj, kiujn Schwerin estis inkluzivinta en sia origina manuskripto.

Dato de ĉi tiu elibro: 2005

ANTAŬPAROLO

Dudek jarojn post apero de la unua Gaja Leganto per Esperanto mi verkis nun duan libreton kun la sama titolo.

Ĝi estas planita por legantoj, kiuj strebas pliperfektiĝi en la internacia lingvo. Mi zorge elektis abundan vorttrezoron; tiu entenas ne nur ĉiujn vorterojn en la Esperantologia listo de la 743 plej oftaj vorteroj en Esperanto, sed krome 1290 aliajn radikojn, kiuj kune inkluzivas preskaŭ ĉiujn 2000 unuajn vortojn en la oftec-listo de Helen S. Eaton.

Tamen mi ne forgesis la ĉefcelon: krei gajan helpilon por klubkunvenoj kaj kursoj kaj doni konvenan, amuzan instigilon al legantoj izolaj.

P.E. SCHWERIN

ENHAVO

Spritaĵoj n-roj 1-76 p.1

Vortludoj n-roj 76-128 p.21

Preseraroj n-roj....129-178 p.23

Anekdotoj n-roj....179-205 p.26

Proverboj n-roj....206-222 p.44

anglaj p.39

arabaj p.40

birmaj p.41

ĉinaj p.42

danaj p.43

francaj p.44

germanaj p.45

hebreaj p.46

hispanaj p.47

italaj p.48

japanaj p.49

latinaj p.56

malaziaj p.57

nederlandaj p.58

rusaj p.59

skotaj p.61

Matematikaĵoj n-roj....223-229 p.55

Solvoj n-roj....230-232 p.57

vortludoj p.57

preseraroj p.58

matematikaĵoj.... p.61

SPRITAĴOJ

1. Miskompreno.

Amiko A donacas al sia bona amiko B belkoloran papagon. Post kelkaj tagoj li renkontas la alian en la strato kaj demandas lin, kiel plaĉas al li la birdo.

"Ho," plendas B, "ĝi ne gustis tre bone."

"Gustis?" miras A, "ĉu vi volas diri, ke vi manĝis la papagon?"

"Jes, kompreneble."

"Vi estas stulta! Tian birdon oni ja ne manĝas, oni tenas ĝin en kaĝo; tia birdo estas valora, ĝi povas paroli!"

"Ĉu vere? Kaj kial ĝi ne diris tion?"

Tro laŭte.

Profesoro: "Ho, vi ne povas dormi en mia prelego!"

Vana peto.

Li (flustrante): Bonvolu doni al mi vian telefonnumeron.

Ŝi: Ĝi estas en la telefonlibro.

Li: Tre bone. Kaj kio estas via nomo?

Ŝi: Ankaŭ ĝi estas en la telefonlibro.

4. Stranga postulo.

Nova familio ekloĝis en la najbara domo, kaj Sinjorino Maldiskreta tre interesiĝis pri ĝi.

"Ili ŝajne vivas en tre bona harmonio," ŝi raportas al sia edzo. "Li kisas ŝin ĉiam, antaŭ ol li foriras, kaj de la strato li mansignas al ŝi; kial vi ne faras tion?"

"Dio mia," embarasite defendas sin la edzo, "mi ja ankoraŭ eĉ ne konas tiun virinon."

5. Infana parolo.

Juna knabo vizitas tombejon unuafoje en sia vivo. Kompreneble ĉio tre interesas lin kaj zorge li tralegas la multajn laŭdajn enskribojn sur la tomboŝtonoj. Fine li demandas iomete dubeme: "Paĉjo, kie ili entombigas la malbonajn homojn?"

6. Fidinda gardisto.

Ŝi: Mi tuj iros en la urbon; ĉu mi povos aĉeti ion por vi?

Li: Jes vi povas aĉeti por mi vekhorloĝon.

Ŝi: Vekhorloĝon? Kion vi volas fari per tia horloĝo, vi, kiu estas noktgardisto?

Li: Nu, vidu, mi venis malfrue hejmen trifoje en la pasinta semajno, ĉar mi preterdormis la ĝustan tempon."

7. Komprenebla deziro.

Meze en la nokto, ebria hotelgasto falete eniras la vestiblon de la hotelo.

"Mi volas alian ĉambron," li postulas.

"Sed vi jam havas la plej bonan ĉambron en nia hotelo," diras la servisto.

"Tamen, mi insistas, volas alian ĉambron, volas alian ĉambron, rapide..."

Kompleze la servisto ordonas al la ĉambro-kelnero, doni alian ĉambron al la gasto. Kiam tiu volas stumble iri el la vestiblo, la servisto demandis lin: "Ĉu vi afable diros al mi, sinjoro, kial vi volas foriri el via nuna ĉambro?"

"Certe. La terura ĉambro estas en flamoj!"

8. Malfacila laboro.

Estas frumatene en la zoologia ĝardeno. Vizitanto vidas du laboristojn, kiuj sidas malgaje ĉe la rando de la vojo kaj preskaŭ ploras. Kompateme li demandas pri la kaŭzo de ilia ĉagreno.

"Ho, la granda elefanto mortis en ĉi tiu nokto," ili ĝemas.

"Kaj ĉu vi tiom amis ĝin?"

"Amis ĝin? tute ne, sed la direktoro ordonis, ke ni fosu ĝian tombon."

9. Ŝparema.

Knabino A: Kie estas via skota amiko, kun kiu vi kutime iris danci?

Knabino B: Ho, li forlasis min pro alia knabino, kies naskiĝtago estas je Kristnasko.

10. Prokrasto.

Apotekisto: Nu, sinjoro, ĉu la medikamento kontraŭ la reŭmatismo

helpis vin?

Kliento: Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povis provi ĝin; mia edzino ne permesis, ke mi prenu ĝin antaŭ la pikniko.

Apotekisto: Kial do?

Kliento: Ho, .ŝi volas, ke mi antaŭdiru al ŝi eblan ŝanĝiĝon de la vetero.

11. Infana fantazio.

Por infanoj la mondo estas plena de mirakloj. Eta knabino intime alŝovas sin al la patrino kun mistera demando:

"Panjo, ĉu mi iam havis fratineton, kiu falis en la lageton?"

"Ne, kial vi demandas?"

"Ho, mi enrigardis hodiaŭ matene en la lageton, kaj en la akvo estis knabineto, kiu aspektis ekzakte kiel mi."

12. Dubo.

Sekretariino: En la antaŭĉambro estas sinjoro, kiu volas intervjui vin; li estas tre scivolema. Li deziras, ke vi rakontu al li la sekreton de viaj mirindaj sukcesoj en la vivo.

Direktoro: Hmm. Kio li estas? Ĉu ĵurnalisto aŭ detektivo?

13. Infana eraro.

Estis dum la dimanĉa diservo en la preĝejo. La prediko estis iomete seka kaj multe tro longa. Juna knabo, kiu tre enuis, fine ne plu povis regi sin kaj ne mallaŭte flustris al sia patrino: "Panjo, se ni pagus nun, ĉu li lasus nin foriri?"

14. Idioto.

A: Kiel fartas la filo de via fratino, tiu filo en la frenezulejo?

B: Ne malbone! Li havas senpagan manĝon kaj bonan ĉambron.

A: Ĉu vi opinias, ke li vere estas freneza?

B: Li devas esti; li deziras eliĝi kaj perlabori siajn vivrimedojn.

15. Danĝera trinkaĵo.

Komercisto A: Mi invitis vin por taso da kafo; kial vi ne volas trinki

ĝin?

Komercisto B: Ho ne, mi neniam trinkas kafon; mia patro mortis