Выбрать главу

Post laboro farita, bone gustas la ripozo.

Amo blindigas.

Ne ĉio estas oro, kio brilas.

Kiu volas la celon, devas iri la vojon.

Kiam la kato forestas, la musoj dancas sur tabloj kaj benkoj.

Paroli estas arĝento, silenti estas oro.

Ĉiu balau antaŭ sia pordo.

Oni ne laŭdu la tagon antaŭ la vespero.

Malsato estas la plej bona kuiristo.

Kiu alvenas unue, tiu muelas unue.

Se oni donas al la diablo unu fingron, li volas la tutan manon.

Inter lupoj kriu lupe.

Infanoj kaj malsaĝuloj diras la veron.

Kiel kantas la maljunuloj, tiel pepetas la junuloj.

Daŭra gutado kavigas la ŝtonon.

Homo projektas, Dio direktas.

Iru la ŝtupareton malsupren, kiam vi edziĝas; iru supren, kiam vi elektas amikon.

Ne rigardu la ujon, sed la enhavon.

Kion vi sana donas, estas oro; kion vi malsana donas, estas arĝento; kion post la morto vi donas, estas plumbo.

Rapidu, se vi volas akiri kampon; iru malrapide, se vi volas preni edzinon.

Maljuneco estas krono el kardoj; juneco estas krono el rozoj. Se via edzino estas malalta, klinu vin kaj flustru en ŝian orelon. Kiam vi bezonas sukeron, salo ne utilas. Kiu estas suspektema, tiu estas suspektenda. La vero estas peza, tial malmultaj emas porti ĝin. Malfortaj muroj invitas la domrabiston. Kuracisto de for estas kia blinda okulo. Se fripono kisis vin, kalkulu viajn dentojn.

Ne parolu pri sekretaj aferoj en kampo, kie troviĝas multaj malaltaj montetoj.

La stomako portas la piedojn.

La ŝtelisto, kiu ne trovas oportunon ŝteli, kredas sin honestulo. Ŝafoj sekvas ŝafojn.

Du sekaj branĉetoj ekbruligos unu verdan.

Ŝlosu vian pordon kaj vi havos honestajn najbarojn. Mortintoj kaj forestantoj ne havas amikojn.

Testamento estas pli danĝera eĉ ol kuracisto; pli multaj mortis pro testamentado ol pro malsano.

Italio — por naskiĝi; Francio — por loĝi; Hispanio — por morti. Gastoj kaj fiŝoj malbonodoras post la tria tago. Dio kuracas, sed la kuracisto enspezas.

Se du amikoj havas komunan kason, unu kantas kaj la alia ploras. Spegulo diras al vi, kion la amikoj prisilentas. Saĝulo komencas tie, kie stultulo finas. Ŝanĝi sian opinion, estas signo pli de saĝeco ol de nescio. Nenio estas pli facila, ol trompi honestulon. Pentraĵon kaj batalon oni devas rigardi de malproksime. Vino havas du mankojn: se vi aldonas akvon, vi ruinigas ĝin; se vi ne aldonas akvon, ĝi ruinigas vin.

Maljuna bovo faras rektan sulkon.

Ne fidu al viroj silentemaj nek al hundoj ne bojantaj.

Amo mortigas per oraj sagoj.

Kutimoj estas komence araneaĵoj, poste kabloj.

Porko aĉetita je kredito daŭre gruntas.

Kiun ajn direkton oni prenas, ĉie estas kilometroj da malbona vojo.

Se la lito estas mallarĝa, kuŝu en la mezo.

Kiu estas tro kredema, tiu kolektas akvon per kribrilo.

Ĉio estas malfacila, antaŭ ol ĝi fariĝas facila.

Lama kapro ne havas sieston.

Malfeliĉo eniras pogrande, kaj foriras podetale.

Pasero en la mano samvaloras kiel vulturo fluganta.

Kiu flatas vin, tiu manĝigas vin per malplena kulero.

Pli bone donaci unu moneron, ol pruntedoni dudek.

Preferu: de vino la mezon, de oleo la supron, de mielo la fundon.

Ĉio povas ekzisti, escepte de fosa o sen bordo.

Italo estas saĝa antaŭ la ago, Germano dum la ago, Franco post la

ago.

Manĝu laŭ via kutimo, vestiĝu laŭ tiu de la aliaj. Pensu multe, parolu malmulte, skribu pli malmulte. Ĉiuj vojoj kondukas al Romo. Racio regas saĝulon, bastono stultulon. Kiu malmulte timas, tiu malmulte minacas.

Kiu volas prosperi ĉe kortego, tiu devas esti blinda, muta, surda, azeno, bovo kaj kaprino.

Unu korniko ne elhakas la okulojn de alia.

Laŭdu la montojn, sed restu sur la ebeno.

Malvirtoj lerniĝas sen instruisto.

La sango de la soldatoj famigas la kapitanon.

Iru frue al la foiro, malfrue al la batalo.

Post la ŝak-ludo la reĝo kaj la peono iras en la saman sakon.

Kiu laboras, havas unu ĉemizon; kiu ne laboras posedas du.

Trinku vinon, kaj lasu la akvon iri al la muelejo.

Edzinoj, ĉevaloj kaj libroj ne estu pruntedonitaj!

Malriĉeco estas la patrino de saneco.

Pli bone plumo en la mano, ol birdo en la aero.

Vojaĝo de mil kilometroj komenciĝas per unu paŝo. Ĉe la unua glaso: homo trinkas vinon; ĉe la dua glaso: vino trinkas vinon; ĉe la tria glaso: vino trinkas homon.

Malvarman rizon kaj malvarman teon oni povas toleri, sed ne malvarmajn rigardojn kaj vortojn.

Se vi malamas iun viron, lasu lin vivi.

Estas la melankolia vizaĝo, kiun la abeloj pikas precipe.

Unu bona vorto povas varmigi tri monatojn.

La lotuso elkreskas el ŝlimo.

Esti amata signifas esti malhelpata.

Ripozu post la manĝo, eĉ se viaj gepatroj jam mortis.

Traktu ĉiun maljunulon kiel vian patron.

Riĉulo kaj cindrujo fariĝas pli malpuraj, dum ili amasigas.

La voĉo de ĉiuj estas la voĉo de Dio.

Insekto du centimetrojn longa havas unu centimetron de animo. La lavistino scias la difektojn de la vilaĝo. Estas la tempo por timo, kiam la tiranoj ŝajnas kisi. Memoru dum via tuta vivo tiujn, kiuj donis al vi salon. En la rikolta sezono eĉ rato havas sep edzinojn. Rigardu la patrinon, antaŭ ol vi fianĉiĝas al la filino. La infano de kuracisto mortas ne pro malsano, sed pro medikamentoj.

La ĉemizo estas pli proksima al la korpo ol la vesto. La montoj akuŝas, kaj ridinda museto naskiĝas. Ne ĉiu scipovas ĉion.

Disputo de geamantoj estas renovigo de la amo.

Homo mi estas; nenio homeca estas al mi fremda.

Kiujn la dioj pereigas, tiujn ili antaŭe frenezigas.

Se du faras la samon, ĝi ne estas la sama.

Kiom da homoj, tiom da opinioj.

El nenio fariĝas nenio.

Duoble donas, kiu tuj donas.

De heredantoj la plorado estas maskita ridado.

Se vi volas pacon, preparu militon.

La envio akompanas la gloron.

Eĉ se vi per forko la naturon elpuŝas, ĝi tamen ĉiam revenas.

Bone estas ripozi post laboro farita.

Kiel semite, tiel rikoltite.

Fortuno estas blinda.

Erari estas homece.

Konkordo malgranda on kreskigas, malkonkordo granda on ruinigas.

Nin ĉiuj atendas la unusama nokto.

Kial ajn la reĝoj furiozas, la subuloj suferas.

Kiam du malpacas, ĝojas la tria.

Eĉ se la fortoj mankas, tamen la volo laŭdenda estas.

Kion ajn vi faras, saĝe ĝin faru kaj la finon pripensu!

Ĉiu homo erari povas, sed nur stultulo en sia eraro persistas.

219. Malajziaj proverboj. Estas la sorto de la kokosa ŝelo flosi, la sorto de la ŝtono subakviĝi. Ne sakru en boato sur rivero, alie la krokodiloj furioziĝos. Oni povas mezuri la profundon de la maro, sed kiu konas la homajn korojn?

Kiu plantas la kokosarbon, ofte ne manĝos ties fruktojn. Se arbo havas multajn fortajn radikojn, ĝi ne bezonas timi la ventegon.

La femuro estas pli proksima ol la genuo.

Pli bone milito kontraŭ lertuloj, ol amikeco kun stultuloj.

Kie estas sukero, tie estas formikoj.

Se vi plantas herbon, vi ne rikoltos rizon.

Kun la elefantoj trumpetu, kun virkokoj kokkriu, kun kaproj bleku. Eĉ se pluvos oron kaj arĝenton eksterlande, kaj ponardojn kaj lancojn hejme, tamen estas pli bone esti hejme.

Cervo mortas pro sia piedsigno, fazano pro sia krio. Ne instruu al tigrido manĝi karnon.

La testudo demetas milojn da ovoj, kaj neniu ekscias; sed kiam kokino demetas unu, la tuta lando informiĝas.

Kiu ne scipovas danci, tiu mallaŭdas la malebenan plankon. Banana arbo ne portos fruktojn dufoje. Kiam ŝipo rompiĝas, la ŝarkoj pleniĝas.

Ne metu la kaldronon super la fajron dum la cervo plu estas en la arbaro.

Kiam la birdogluo estas forigita, la kolomboj alvenas. Ne falu el la makzeloj de krokodilo en la buŝegon de tigro. Donu al li kruron, kaj li deziros femuron. Kiam vi estas eknaskanta, obeu la akuŝistinon. Se vi ne emas demandi pri la vojo, vi perdiĝos.