Выбрать главу

Edziĝi unufoje estas devo; dufoje estas stulteco, trifoje frenezeco.

La plej malhela loko estas ĉe la bazo de lumturo.

Rostitaj kolomboj ne flugas tra la aero.

Konsilantoj ne estas donantoj.

Kiu bruldifektas sin, devas sidi sur la brulvezikoj.

Floroj ne estas fruktoj.

Demandante oni lernas.

Juna kuracisto bezonas grandan tombejon.

Tro proksima al la oriento estas la okcidento.

La kutima fino de vulpo estas en peltista butiko.

La rano resaltas al sia flako, eĉ se ĝi sidas sur ora seĝo.

Dio ne pagas ĉiusemajne, sed je la fino.

Kokino neniam kokokrias.

Malfeliĉo kutime havas frateton aŭ fratineton.

Postulu bovon, tial vi facile ricevos bovidon.

Gaja gastiganto faras gajajn gastojn.

Ĉe la fundo de l' sako troviĝas la fakturo.

Praktikanta kuracisto devas havi la okulon de falko, la manon de knabino kaj la koron de leono.

Se vi tiras la voston de unu porko, ĉiuj aliaj krias.

Malfortan ŝnuron tiru delikate.

Infano, kiu estas edukita sen timo, mortas sen honoro.

Ne prokrastu ĝis morgaŭ ion, kion vi povas fari hodiaŭ. Kiu ridas, tiu eltiras najlon el sia ĉerko.

Kiam pluvas rublojn, oni ne havas sakon; kiam oni havas sakon, ne pluvas rublojn.

Unu putra kukurbo malbonigas ses sanajn.

Unu malnova amiko pli valoras ol du novaj.

Malsata hundo ne atentas la bastonon.

Ora ŝlosilo malfermas la koron eĉ de la Caro.

En printempo la floroj, en aŭtuno la fruktoj.

Kiu silentas, ties lango ne doloras.

Homoj montras sian superecon interne, bestoj ekstere.

Dormanta vulpo nombras kokinojn en siaj sonĝoj.

Neniam estis sanktulo kun ruĝaj haroj.

Lerta patro: lerta filino; lerta patrino: lerta filo.

Kiam mono parolas la vero silentas.

Li estas malsaĝa kiel porko.

La tombejon oni tiel ofte preterpasas, ke fine oni enfalas.

Afabla vorto estas kiel tago printempa.

Kiu tro rapidas vivi, tiu baldaŭ mortos.

Manĝu ĝis vi estas duone sata; trinku ĝis vi estas duone ebria.

Agloj ne kaptas musojn.

Malsaĝulo esperas ricevi mielon eĉ de vespo.

Sano foriras kilograme, kaj revenas grame.

Kiu timas lupojn, ne iru en arbaron.

Pacienco kaj penado traboras ĉion.

Pli bone fleksiĝi ol rompiĝi.

Malkaŝa konfeso estas bona por la animo.

Vivu kaj lasu vivi.

Nenion faru rapide krom kaptadon de pulo. Dio helpu la malriĉulojn, ĉar la riĉuloj povas mem helpi sin. Neniam etendu vian brakon pli longan distancon ol de kie vi povos facile retiri ĝin.

Kolektu la fiŝlogaĵon, kiam la tajdo malflusas.

Se vi havas reputacion, ke vi frumatene ellitiĝas, vi povas kuŝi en lito dum la tuta tago.

Malsata stomako ne havas orelojn. Se vi ne vidas la fundon, ne vadu.

Pano estas la bastono de la vivo, sed pudingo formas bonan lambastonon.

Kontenteco ne estas infano de riĉeco. Kiu plej longe drinkas, tiu plej longe vivas. La botoj de la diablo ne knaras. Malplena poŝo rapide trapaŝas eĉ vastan foiron. Amikoj estas perditaj kaj per tro oftaj vizitoj kaj per vizitoj tro maloftaj.

Eĉ la plej malgranda haro havas sian ombron. Ĉesu ludi, dum vi gajnas.

MATEMATIKAĴOJ

223. Kokinaĵo.

Unu kokino kaj duono demetas unu ovon kaj duonon en unu tago kaj duono.

Kiom da ovoj demetas unu kokino en ses tagoj?

224. Katoj — Ratoj Se tri katoj kaptas tri ratojn en tri minutoj, kiom longe bezonas tricent katoj, por kapti tricent ratojn?

225. Dekduoj. Kio estas pli granda, (a) aŭ (b)?

ses dekduoj da dekduoj

duona dekduo da dekduoj

Okoj

Ĉu vi povas skribi ok ciferojn "8" tiel, ke ilia adicio rezultigas 1000?

Aĝo.

Karlo estas nun 36 jaraĝa. Karlo havas la duoblan aĝon de tiu, kiun Fredo havis, kiam Karlo havis duone la aĝon, kiun Fredo havas nun. Kiun aĝon havas Fredo?

228. Por infanoj. Adiciu: la jaron de via naskiĝo la jaron en kiu vi eklernis Esperanton, vian aĝon

la jarojn post via Esperantistiĝo. Dividu la sumon per du!

229. La mankanta monero. Ĉiu el du viroj, A kaj B, aĉetas keston kun sesdek oranĝoj. La monereto de la lando estu "m". A vendas siajn oranĝojn jene:

30 grandajn je 1m por 2 fruktoj, kaj

30 aliajn je 1m por 3 fruktoj. Tuta enspezo — 25m. B vendas siajn fruktojn jene: ĉiujn 60 je 2m por 5 fruktoj. Tuta enspezo — 24m. Kie estas la mankanta monereto?

SOLVOJ

230.Vortludoj.

76.

la alt-ano

103.

la am-oro

77.

la balz-amo

104.

la k-oro

78.

la band-aĝo

105.

la le-ono

79.

la from-aĝo

106.

la des-poto

80.

la kur-aĝo

107.

la guta-perko

81.

la dromed-aro

108.

la har-puno

82.

la de-batojn

109.

la ba-reloj

83.

la ar-busto

110.

la kormo-rano

84.

la kar-bono

111.

la emba-raso

85.

la kol-baso

111.

la gene-racio

86.

rangif-ero

113.

la kaba-reto

87.

la atmos-fero

114.

la konk-reto

88.

la gri-felo

115.

la in-sektoj

89.

la dakt-ilo

116.

kal-sono

90.

la gor-ilo

117.

la karu-seloj

91.

la ase-kurado

118.

la arti-ŝoko

92.

la astra-kano

119.

la eks-tremo

93.

la bran-kardo

120.

la Kapi-tolo

94.

la ŝa-lupo

121.

la garni-turo

95.

la porce-lano

122.

la lak-tuko

96.

la g-lando

123.

la tri-tiko

97.

la kli-mato

124.

la ins-truo

98.

la kul-mino

125.

la ins-uloj

99.

la loko-motivo

126.

la kon-valo

100.

la hip-noto

127.

la garni-zono

101.

la kampa-nulo

128.

la kom-poto

102.

la anĉ-ovo

fendis-fondis 151 filmo-firmo mano-mono

litro-libro

litero-letero 152

okcidento-akcidento kaŝis-kuŝis struta-strata

tone-bone 153 maro-muro

humoj-homoj 154 sonarmigi-senarmigi nociojn-naciojn

strabo-strato 155 paŝis-puŝis

damo-domo

elsaligis-elseligis 156 mollertan-mallertan

geputroj-gepatroj ŝercis-serĉis 157 arbo-urbo

sako-suko 158 etika-efika malsunoj-malsanoj

flua-frua 159 bordo-birdo verton-vermon

buko-budo 160 virojn-varojn mano-mono

busto-besto 161 festas-restas

foko-loko

brulas-brilas ero-oro

sumon-saman

frunto-fronto

dono-domo

murmuraj-marmoraj

plotoj-platoj

ŝtalisto-ŝtelisto

maston-maskon

gentojn-gantojn

minoj-manoj

mezoj-mevoj

faro-maro

frazoj-fratoj

lago-tago

vilaĵo-vilaĝo

bala-bela

ripojn-lipojn

beno-bano

verbo-verko

gratas-gravas

vara-vera

velas-volas

tretas-trenas

torton-torson

brikoj-brakoj

kepoj-kapoj

sportulo-spertulo

pagita-pafita

templo-tempion

metis-ĵetis

puton-paton

mapo-kapo

vekis-vokis

gusto-gasto

pafi-pagi

vino-viro

borilo-barilo

karto-korto

fama-sama

veston-voston

150

faldis-falsis

162

vermega-varmega

farĉitan-farbitan

flokoj-floroj

perko-parko

163

balenon-balonon

179

frajon-frapon

korta-forta

grunda-granda

mapo-maro

180

kato-kajo

164

doton-doson