pro kafo.
Komercisto A: Ĉu fakte? Mi neniam aŭdis, ke iu mortis pro tro multe da kafo.
Komercisto B: Tamen okazis; sako kun cent kilogramoj da kafo falis sur lin.
16. Tribunalo.
Juĝisto al akuzito: La tribunalo trovis vin nekulpa, vi estas malkondamnita. Ĉu vi volas ion diri?
Akuzito: Jes, via moŝto. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis al vi tiom da laboro por nenio .
17. Kakatuo parolas.
Sinjorino Birdulino ricevis rozkoloran kakatuon kiel naskiĝtagan donacon. La amikinoj, kiuj vizitas ŝin por la kutima festado kaj babilado, brue ĉirkaŭstaras la ornamitan kaĝon, en kiu tute silente sidas la birdo. Fine unu amikino demandas la fieran posedantinon: "Kiun aĝon havas via kakatuo?"
"Mi ankoraŭ ne scias. Sed mi instruos ĝin paroli, poste ĝi eble diros al mi sian aĝon."
18. Kredito.
Gasto: Tiu granda ŝranko aspektas tre malnova.
Mastrino: Jes, ĝi estas de antaŭ kvarcent jaroj.
Gasto: Ĉu ĝi estas via propraĵo?
Mastrino: Mi kredas ke jes, kvankam mi ankoraŭ ne pagis ĝin.
Gasto: Dio mia, mi dezirus, ke oni donu al mi krediton por tiel longa tempo!
19. Granda firmao.
Kelkaj junaj oficistoj kutimis fanfaroni, se ne pri sia propra lerteco, almenaŭ pri la graveco de la firmao, por kiu ili laboras. Iutage oni povis subaŭskulti jenan dialogon:
"Ĉu estas granda firmao, ĉe kiu vi nun laboras?
"Jes, tre granda."
"Kiom granda ĝi estas?"
"Vidu, daŭras du semajnojn, ĝis kiam ŝerco venas de la direktoro al
la oficeja lernanto."
20. Malmuziko.
Amikino A: Kiam mi hieraŭ vespere kantis, unu el la najbaroj ĵetis ŝtonon tra mian fenestran vitraĵon.
Amiko B: Kiom stulte, ili ja aŭdos vin des pli laŭte.
21. Spertulo.
Mastrino: Vi bone renovigis la farbon sur mia dompordo; sed ĉu vi ne volas alfiksi avertan karton: "Ĵus farbita!"?
Li: Tute ne, mi ne volas havi premsignojn de fingroj ĉie sur la pordo!
22. Seniluziiĝo.
Aŭtoro (al juna fraŭlino): Mi tre ĝojas, ke vi kaj viaj gepatroj legis mian novan tri-aktan teatraĵon; kaj kion vi opinias pri ĝi?
Junulino: Verdire, ni ĉiuj opinias, ke unu akto estas superflua.
Aŭtoro: Mi bedaŭras tion; kiu akto?
Junulino: Hmm, ĉiu el ni proponis alian akton.
23. Du ranoj.
Dum malhela nokto, du ranoj promenis en la korto de bieno. Ambaŭ estis same grandaj, same fortaj kaj same verdaj; sed iliaj karakteroj estis diversaj: unu estis optimisto, la alia estis pesimisto. Hazarde iu pordego estis malferma, ili trairis ĝin kaj venis en la bovinejon. Pro akcidento ambaŭ ranoj falis en sitelon, kiu estis plena de freŝa kremo.
La pesimisto iomete naĝis, malvigle kaj malkuraĝe, sed baldaŭ malesperis kaj dronis.
La optimisto naĝis per ĉiuj siaj fortoj, naĝis, naĝadis kaj en la mateno troviĝis sidanta sur bulo da butero.
24. Profesiaj malfacilaĵoj.
Bonkora virino al lama almozulo: Jen, mia amiko, prenu tiun moneron. Esti lama, devas esti terure. Sed mi opinias: esti blinda estas multe pli malbone.
Almozulo: Vi pravas, sinjorino; kiam mi estis blinda, la homoj ĉiam donis al mi falsajn monerojn
Streĉa prelego.
Post longa prelego, la universitata profesoro devis ankoraŭ respondi dekojn da demandoj pri la temo. Tute lacigite li fine diris: "Ĉu estas pliaj demandoj?"
El angulo aŭdiĝis studenta voĉo: "Jes, kioma horo estas?"
Vera komforto.
Hotelisto: Tiu estas la sola libera ĉambro; bedaŭrinde ĝi estas iomete malgranda.
Gasto: Iomete malgranda? Se mi kuŝos en la lito, miaj piedoj pendos tra la fenestro!
Hotelisto: Ho, tio ne gravas, ne estas vitro en la fenestro
Dunaskitoj
A: Amiko mia, ĉu vi kaj via fratino vere estas ĝemeloj?
B: Fakte ni estis iam.
A: Iam? Mi ne komprenas.
B: Jes; ni estis naskitaj en la sama tago, sed nun mia fratino estas kvin jarojn pli juna ol mi.
Malavara.
Komercisto: Mia edzino morgaŭ festos sian naskiĝtagon, kaj mi tre deziras aĉeti por ŝi valoran donacon. Sed maloportune mi ne havas eĉ unu cendon ĉe mi. Ĉu vi povas helpi al mi?
Amiko: Certe; jen unu cendo!
Du paroj.
Eva volas fari ekskurson kun sia amiko Johano, sed ŝia amikino Anna volas akompani ilin. Do, Johano invitas alian junulon, por kuniri kaj amuzi Annan. Sed la afero ne bone sukcesas. Jam post malmultaj minutoj Anna fortiras Evan iom flanken kaj indigne flustras en ŝian orelon: "Mi tute ne amas tiun junulon! Li estas malbela, malsimpatia, malĝentila kaj krome li strabas!" Trankvile Eva interrompas ŝin: "Vi ne bezonas flustri, li estas ankaŭ surda."
En Afriko.
Indiĝeno: Sinjoro, mi ĵus ektrovis kelkajn freŝajn pied-signojn de
giganta leono en norda direkto!
Esploristo: Bone, kie estas la vojo suden?
31. Ebla helpo.
La kuracisto serioze rigardas la malsanulon. "Estas mia devo, informi vin, ke vi estas tre grave malsana', li diris preskaŭ funebre, "Ĉu estas iu homo kiun vi deziras vidi?"
"Jes," diris la paciento malforte sed klare.
" Kiun?"
" Alian kuraciston"
32. El la filmomondo.
Iu fama filmaktoro devis esti atestanto en juĝejo.
Solene li deklaris tie: "Mi estas la plej eminenta aktoro en la mondo."
Post la kunsido, liaj amikoj mokis lin kaj unu el ili ŝerce demandis:" Ĉu vi ne laŭdis vin iomete tro bombaste?"
"Absolute ne," respondis la filmstelo, "vi ĉiuj scias, ke mi abomenas, eĉ en eta maniero laŭdi min mem. Sed en ĉi tiu okazo mi estis ligita per la juro, kaj mi devis diri la tutan veron."
33. Nova ĉapelo.
Junulo A: Bonan tagon, amiko. Kie vi aĉetis tiun elegantan ĉapelon?
Junulo B: Tiun? Mi ja havas ĝin de jaroj! Kaj en la lasta monato mi igis ĝin renovigi kaj aliformi kaj hieraŭ en la kafejo mi interŝanĝis ĝin.
34. Eraro.
En la klubaj salonoj oni dece festas la alvenon de la Nova Jaro; la atmosfero estas plena de alkoholo kaj gajeco kaj bruo. Longe post la noktomezo, gasto rapidas kurbvoje al la klubestro kaj sciigas al li: "Mi jus vidis vian edzinon; ŝi sidas kun via plej bona amiko kaj kisas lin."
La klubestro ekstaras ruĝa pro kolero kaj iras el la salono. Post minutoj li revenas kaj ridetas: "Mi estis certa, ke vi eraras; mi eĉ ne konas tiun viron."
35. Malagrabla demando.
En universitata seminario la profesoro ne estas kontenta pri la maniero, laŭ kiu la studentoj respondas al liaj demandoj. Li daŭre devas korekti ilin. Fine li postulas, ke ili respondu en strikta maniero per nura "jes" aŭ "ne".
La studentoj grumblas, kaj unu eĉ riskas demandi, ĉu li same respondos iliajn demandojn. La profesoro promesas, ke li certe faros tion, kaj tuj aŭdas la demandon: "Ĉu vi ĉesis bati vian edzinon?"
36. Ombreloj.
La restoracio estas plenplena de homoj. Unu sinjoro ĵus volis forlasi la gastejon, kiam alia gasto atentigas lin, ke li kunprenas lian ombrelon. La unua multvorte senkulpigas sin, sed la dua ŝajne ne estas konvinkita, ke fakte estis nur eraro.
La "kulpulo" pripensas la malagrablan eventon kaj subite memoras, ke li ja havas hejme kvar ombrelojn, kiuj estas riparendaj.
Li decidas, tuj la venontan tagon porti ilin al riparejo.
Kiel pensite, tiel farite. Kiam li estas survoje al la riparejo, li malfeliĉe renkontas sian antaŭtagan kontraŭulon el la restoracio, kiu mokride salutas lin: "Nu, hodiaŭ vi sendube havis pli sukcesan tagon!"