Выбрать главу

37. Okulkuracista esploro.

Paciento (dum la legado): Ĉi tiuj okulvitroj ne estas sufiĉe fortaj por

mi!

Doktoro: Sed kara sinjoro, ili estas jam numero 10.

Paciento: Kiu numero sekvas post tiu?

Doktoro: La proksima grado estas numero 12.

Paciento: Kaj post numero 12?

Doktoro: Post numero 12?! Post tiu numero, sinjoro, post tiu numero vi bezonos blindulhundon.

38. Kristnaska ĝojo.

Kvinjara knabino ricevis belegan pupon kiel donacon en la Antaŭkristnaska Vespero. Entuziasme ŝi telefonas la avinon, por sciigi al ŝi la gravan novaĵon. La avino pacience eltenas la gajan babiladon de la etulino, sed fine ŝi volas adiaŭi. Sed la infano ekscitite krias en la aŭdilon: "Sed, avinjo, atendu do momenton, ĝis kiam mi montris al vi la pupon."

39. Malkompleta justeco.

Juĝisto ĵus volis fari resumon pri iu kazo kiam li rimarkas, ke unu el

la dek du ĵurianoj forestas.

"Ĉu ne unu el vi mankas?" li demandas la plejaĝulon.

"Vi pravas, juĝista moŝto; li estis forvokita pro urĝa negoca afero, sed li lasis sian verdikton ĉe mi."

40. Inteligenta rezonado.

Knabo: Mi opinias, ke en la suba etaĝo estas gastoj ĉe miaj gepatroj

Onklino: Kiel vi povas scii tion?

Knabo: Mi ĵus aŭdis panjon ridi pri unu el la ŝercoj de mia patro.

41. Li scias.

A: De jaroj mi fumas tro multe, nun mi suferas pro fumista tusado.

B: Kial vi ne ĉesas fumi?

A: Tio estas tre malfacila.

B: Kontraŭe; fari tion estas tre facile. Mi certe devas scii tion, mi faris ĝin centojn da fojoj.

Mitologio.

Li: Ĉu vi iam aŭdis pri la antikva reĝo Midas? Ĉio, kion li tuŝis, fariĝis pura oro!

Ŝi: Mirinde; estas vera tragedio, ke li ne plu ekzistas nun. Alie li povus tuŝi la ringon, kiun vi donacis al mi je mia naskiĝtago.

Forgesema.

Amikoj interpaciĝas post kolera disputo.

A: Nun vi devas pardoni kaj forgesi!

B: Mi povas pardoni; sed ne estas same facile, forgesi.

A: Kia eraro! Mi povas diri al vi centojn da aferoj, kiujn mi forgesis.

44. Malbona asekuro.

Agento (provante konvinki kamparanon): Vidu, se vi asekurigos la aŭtomobilon per mia kompanio, vi havos multajn avantaĝojn. Ekzemple, se via aŭto tute forbrulos, ni ne pagos la monsumon, sed ni anstataŭigos ĝin per alia aŭto.

Kamparano: Ho, tiamaniere vi faras vian negocon! Vi teruraj tromp- istoj! Bonvolu tuj nuligi la vivasekuron de mia edzino!

Rekomendo.

La granda cigaredfirmao "Belfumo" montris en gazeta anonco la bildon de fame konata kantisto kun la subskribita eldiro: "Belfumo- cigaredoj ne malutilas al mia voĉo."

Post mallonge, kuracisto intervjuas la kantiston kaj riproĉas lin pro tiu senskrupula aserto. Sed la kantisto trankvile respondas: "Ili ja vere ne malutilas al mia voĉo, mi neniam fumas ilin."

Antaŭvido.

Kiam mi estis ankoraŭ juna studento, miaj enspezoj venis nur de lecionoj, kiujn mi donis private al lernantoj. Mia pliaĝa frato kiel komercisto jam havis bonan salajron. Ĉar li ŝatis ĉiam esti moderne vestita, li ofte aĉetis novan vestaĵon kaj donacis la malnovan — ankoraŭ sufiĉe taŭgan — al mi, kiu estas kontenta tiamaniere eviti elspezojn.

Dum jaroj tio fariĝis kutimo inter ni, kio fine iel konfuzis mian pensadon. Iutage, kiam mia frato laŭ sia kutimo enpoŝigis siajn manojn, mi kolerete admonis lin: "Ne ruinigu mian veston, prenu la manojn el mia jako!"

Inteligenta homo.

Vilaĝano ricevis komision, fosi novan puton por fiksita monsumo. Kiam vesperiĝis, li interrompis la laboron.

La proksiman matenon li volis daŭrigi ĝin, sed je sia ĉagreno li rimarkis, ke dum la nokto la tero ĉe la puto estis enfalinta. Li absolute ne deziris refari la tedan laboron. Jen li ekhavis brilan ideon: rapide li demetis siajn jakon kaj veŝton, pendigis ilin rekte apud la puto kaj foriris matenmanĝi.

Post kelkaj minutoj iuj vilaĝanoj preterpasis la lokon kaj opiniis, ke la putkonstruisto havis akcidenton kaj nun kuŝas sub la enfalinta tero. Tuj ili komencis rapide elŝoveli la teron, por helpi al la supozita viktimo.

Ili ĵus trapenetris ĝis la fundo de la puto, kiam la ruza viro ekaperis supre ĉe la rando, dankis al la amikoj, surmetis siajn vestojn kaj foriris, por ricevi sian pagon.

Pacema soldato.

Estis en armea manovro, antaŭ la unua batalo. La soldatoj kuŝis en longaj vicoj sur la tero, kun la pafiloj antaŭ si, kaj rigardis la malamikojn, kiuj simile kuŝas ĉe la alia rando de la ebeno. Admone la oficiro instrukciis siajn subulojn:

"Aŭskultu! Kiam mi poste ordonos al vi pafi, tiam ĉiu el vi devas celi al la soldato precize kontraŭa, tiu kvazaŭ estas lia speciala malamiko, kiun li devas trafi."

Aŭdiĝis la voĉo de unu el la bravuloj: "Sinjoro kapitano, bonvolu montri al mi mian specialan kontraŭulon; mi provos, interpaciĝi kun li sen pafado."

49. Inter amantoj.

Ŝi: Kial vi diris al mi tiel multajn mensogojn klarigante, pro kio vi ne venis al la rendevuo hieraŭ?

Li: Simple nur, ĉar vi ne volis kredi al mi la unuan.

50. Praktika maŝino.

Vendisto: Tiu maŝino faros duonon de via laboro.

Aĉetanto: Bone, donu al mi du ekzemplerojn.

51. Hejmo.

Eĉ honestaj filinoj ofte devojiĝas de la kutima virta pensmaniero, kiam ili fianĉiniĝas kaj komencas antaŭzorgi pri la konstruo de propra nesto. Mi memoras, ke mia fianĉino kolektadis en apartaj kestoj kaj kofroj la donacojn, kiujn ŝi ricevis por la estonta hejmo; sed fojfoje ankaŭ kelkaj nedonacitaj objektoj el la gepatra hejmo, ornamajoj el porcelano aŭ kristalvitro, erartrovis sian vojon en ŝiajn trezorejojn.

Poste, kiam ili brile fieris en la propra hejmo kaj mia bopatrino unuafoje vizitis nin, ŝi nur milde kaj bonkore okulridis: "Infanoj, ĉirkaŭrigardante ĉi tie mi sentas min vere kvazaŭ en mia propra hejmo."

52. Parolanta birdo.

En la Zoologia Ĝardeno estas aŭkcio. Ankaŭ sinjoro Bestamulo ĉeestas. Sed unue li ne povas konkuri, ĉar oni ofertas leonojn, tigrojn kaj aliajn grandajn bestojn, kies prezoj estas tro altaj por li. Poste venas la vico al malgrandaj bestoj kaj birdoj, kaj kiam kakatuo estas vendota, ankaŭ nia amiko partoprenas la proponadon. Li kaj unu alia, kiun li ne povas ekkoni en la densa homamaso, alterne plialtigas la prezon, sed finfine la kakatuo estas aljuĝita al nia amiko por kvardek kvin dolaroj.

"Estas iomete multekoste por tia birdo," li alparolas la aŭkciiston," ĉu ĝi povas paroli?"

"Vi devas scii tion," seke rimarkas la oficisto, "ĝi ja faris la proponojn kontraŭ vi dum la lastaj dek minutoj!"

53. Esperanto.

Klubano A: Mi hieraŭ sciiĝis, ke via filino parolas Esperanton; ĉu ŝi parolas ĝin flue ?

Klubano B: Tre flue, tute kiel indiĝeno.

54. Homoj — simioj.

Riĉega Usonano vojaĝas kun sia filo ĉirkaŭ la mondo kaj nun admiras la bestaron en la Zoologia Ĝardeno de Londono. La fileto apartenas al tiu speco de dorlotitaj riĉulidoj kun grandaj okulvitroj sur la nazo kaj tre maldikaj membroj; li estas plena de entuziasmo pri la multevalora gorilo, la plej brila allogaĵo en la bestkolekto.

La Usonano tuj eniras la oficejon de la direktoro kaj alparolas lin kun kutima senĝeneco: "Fakte, mi deziras aĉeti vian gorilon por mia filo."

La direktoro meditante alrigardas la knabon, kies stranga aspekto estas okulfrapa, kaj fine respondas: "Efektive, mi deziras aĉeti vian filon por mia ĝardeno."