Выбрать главу

55. Nova ŝoseo.

Por ebligi pli rapidan aŭtomobiltrafikon al la ĉefurbo, la registaro volas konstrui novan ŝoseon tra regiono, kiu ankoraŭ havas pure kamparanan karakteron. La planoj estas finitaj, kaj la inĝenieroj kaj laboristoj komencas la lokajn laborojn.

La ĉefinĝeniero provas klarigi al izola kamparano la ideon de la afero: "Mi tre bedaŭras, ke ni devas ĝeni vin, sed la nova ŝoseo iros precize tra la mezo de via garaĝo."

Tuj aŭdiĝas la furioza respondo: "Bone, faru kion vi volas, sed ne pensu, ke mi ellitiĝos en la nokto ĉiufoje, kiam aŭto alvenos, por malfermi la garaĝ-pordon!"

56. Efika Helpilo.

Vendisto de kontormaŝinoj, eniras oficejon de firmaestro kaj diras:

"Nu, kia estas la nova sistemo de registro-kartoj, kiun mi vendis al vi

en la lasta monato?"

"Grandioza."

"Bone; kaj kia estas la negoco?"

"Negoco? Ni ĉesigis ĝin, ĉar ĉiuj oficistoj estas plenokupitaj nur pri via kartsistemo."

57. Liniaj rakontoj.

Estis jam malfrue en artista kafejo; verkistoj kaj pentristoj vigle diskutis kaj disputis pri la altaj celoj de arto kaj pri ties detaloj; oni faris paralelon inter noveloj kaj desegnoj, kaj la pentristoj mokis la aŭtorojn, ĉar tiuj malŝparas tiom da linioj, por rakonti simplan fakton.

Unu artisto asertis, ke li povos rakonti tutan historion per nur tri linioj: unu rekta linio, unu kurba linio kaj unu zigzaga. Jen ili estas:

Kaj li klarigis, ke la bildo reprezentas soldaton kaj lian hundon, kiuj ĵus iris ĉirkaŭ angulon de domo; la bajoneto kaj la hunda vosto estas ĉio, kion oni povas ankoraŭ vidi de ĉi tiu flanko de la stratangulo.

La ĉeestantoj, eĉ la verkistoj, vigle aplaŭdis, sed tuj alia artisto volis superi la unuan. Li promesis fari rakonton el nur du linioj: unu angulo kaj unu ondlinio. Li aranĝis ilin jene:

Triumfe li klarigis la signifon; kamelo pasas antaŭ piramido en Egiptio.

(Vidu ankaŭ numeron 68.)

58. Sportentuziasmo.

La bona Adamo estis entuziasma adepto de futbalo. Li ne ludis mem, sed ĉiun semajnfinon li ĉeestis iun futballudon, ĉiun lundon li legis en la gazeto pri la estintaj ludoj kaj dum la semajno li studadis la prognozojn pri la estontaj.

Tiel okazis, ke iutage li trovis sian junan edzinon larmanta. Al lia demando ŝi plorĝeme riproĉis lin: "Vi ja konas nur vian futballudadon, nenion alian, vi eĉ ne memoras la tagon, en kiu ni geedziĝis!"

Sed jen Adamo ekbrilis: "Ho certe! estis en la sama tago kiam Oksfordo venkis Londonon 3:2!"

59. Pafa praktiko.

La pafekzercado de la novaj soldatoj ne estas plena sukceso. Unu rekruto ĉiam maltrafas la celon, kaj la serĝento furiozas: "Vi mallerta aĉulo! Denove vi maltrafis! Min vere ne ĉagrenus, se vi tuj irus post tiun muron kaj mortpafus vin."

Trankvile la rekruto foriras malantaŭ la muron, kaj post kelkaj sekundoj oni aŭdas pafon de tie. La serĝento kuregas terurite ĉirkaŭ la muron. Jen staras la rekruto kun fumanta pafilo kaj mizere konfesas: "Mi maltrafis denove."

Meblo-transporto.

La gesinjoroj Riĉ transloĝiĝas; ĝis nun ĉio okazis bone. Sed la granda ŝranko estas tro peza; unue la mastro mem kun juna laboristo portas ĝin de la strato en la domon kaj tra la koridoro, sed en la pordo de la dormoĉambro ili fiaskas. Do, la mastro vokas la plej fortan laboriston por anstataŭi la junulon kaj helpi ĉe la alia flanko. Laŭ komando de la mastro ambaŭ samtempe levas la ŝrankon kaj arde penas movi ĝin. Sed ĉiuj iliaj klopodoj estas vanaj, la ŝranko tute ne moviĝas. Kolere la mastro krias al la laboristo ĉe la alia flanko: "Ho, Karlo, tiel ni neniam sukcesos porti ĝin en la ĉambron!" Kaj de malantaŭ la ŝranko aŭdiĝas la voĉo de la helpanto: "En la ĉambron? Mi kredis, ke ni portas ĝin el la ĉambro eksteren."

Kvietiga rimarko.

Sinjoro Kuraĝulo renkontas sian amikon Timemulo kaj invitas lin al longa veturado en sia nova aŭtomobilo.

Hezite tiu akceptas, kaj ili ekrapidas. La gasto timas akcidenton, fine li alparolas la amikon:

"Ĉu vi ne povas veturi ĉirkaŭ la stratangulojn iomete malpli rapide? Tiu trorapideco nervozigas min."

"Nervoza? Ho, nur faru same kiel mi, fermu la okulojn!"

62. La plej bona rekomendo.

Sinjoro Cedemulo komencis fiŝvendadon. Li havis grandan butikon kaj grandan provizon da fiŝoj. Por allogi klientojn li pendigis ekstere grandan ŝildon:

Ĉi tie freŝaj fiŝoj estas vendataj!

Ne daŭris longe ĝis kiam unu el liaj amikoj eniris la butikon; li ne aĉetis ion, sed donis bonan konsilon: "Vidu, via ŝildo ne taŭgas; estas memkompreneble, ke vi faras reklamon nur por la varoj en via butiko, do la vortoj "Ĉi tie" estas tute superfluaj."

Bone, Cedemulo cedis kaj ŝanĝis la ŝildon, kiu nun tekstis:

Freŝaj fiŝoj estas vendataj!

Sed tuj alia amiko alvenis kun alia konsilo: "Via ŝildo estas iomete kurioza; ĉiu homo scias, ke vi vendas fiŝojn kaj ne fordonacas ilin. Do la vortoj "estas vendataj" tute ne necesas, forstreku ilin."

Cedemulo agis laŭ tio, kaj la ŝildo montriĝis nun jene:

Freŝaj fiŝoj!

Sed ankaŭ tio ne kontentigis ĉiujn. Baldaŭ eniris alia amiko; ankaŭ li ne aĉetis ion, sed libere donis sian opinion: "Vi certe ne scias propagandi, via ŝildo estas stulta. Oni ja ne anoncas putrajn varojn do ellasu la vorton 'freŝaj?'

Cedemulo ne povis rezisti, kaj la belega longa ŝildo nun montris nur unu vorton:

Fiŝoj!

Cedemulo estis konvinkita, ke neniu povos mallaŭdi ion plian; sed li ne sufiĉe konis siajn amikojn. Ree malfermiĝis la pordo, kaj amiko de ekstere vokis en la butikon: "Kial vi pendigis tiun ŝildon? Ke estas fiŝoj ĉi tie, oni ja flaras jam el distanco de unu kilometro!"

63. Danĝera bumerango.

Iu knabo en Aŭstralio tre interesiĝis pri bumerangoj; tiuj ĵetaĵoj de la indiĝenoj estas faritaj el maldika kurba ligno, kaj oni povas ĵeti ilin tiel, ke ili revenos al la etinto.

La knabo do vizitis indiĝenan spertulon; tiu vendis al li bone faritan bumerangon kaj sukcese instruis lin en la arto, eti la ligna on tiel, ke ĝi nepre revenos al la etinto. Fiera la knabo veturis hejmen kaj praktikis kiel eble plej ofte.

Malbonŝance lia bonkora avo aŭdis pri lia favora sporto kaj donacis al li alian bumerangon. Tio kaŭzis al la knabo nervan kolapson: li ne volis riski for eti la unuan bumerangon.

64. Malbona sciigo.

La kuracisto ne povis klare ekkoni kaŭzon de la suferoj de la maljuna paciento; tial li sendis lin al radiologia specialisto por plia ekzamenado. Nun la paciento revenis al la kuracisto kun la rezulto specialista en fermita koverto. Zorge la kuracisto malfermis ĝin kaj ĵus estis leginta la raporton, kiam la ekscitita paciento ekparolis: "Doktoro, mi estas preparita por ĉio, sciigu al mi la plej-malbonon"

"Ankoraŭ ne," trankvilige venis la respondo, "tion vi ekhavos poste, kiam mi prezentos al vi la fakturon."

65. Progresema kuracisto.

Doktoro (esplorante la pulmojn): Diru 199 — cent naŭdek naŭ.

Paciento: Lastfoje mi devis diri nur 99 — naŭdek naŭ.

Doktoro: Jes certe, sed intertempe ja ĉio plialtiĝis.

66. Venĝo.

Virina voĉo altelefonas ĵurnalan oficejon: "Mi petas, aperigu la mort- anoncon de mia edzo en via morgaŭa ĵurnalo."

"Bone. Kiam li mortis?" demandas la oficisto.

"Li mortos morgaŭ. Mi us ekvidis lin, kiam li kisas sian sekretariinon."