Выбрать главу

67. Horloĝa butiko.

Fraŭlino: Ĉu vi havas vekhorloĝon, kiu vekos min sen ĝeni ĉiun en la tuta domo?

Vendisto: Ne, mi bedaŭras, fraŭlino, ni havas nur la ordinarajn, kiuj vekas ĉiun en la tuta domo escepte de vi!

68. Linia rakontado pliiĝas.

(Daŭrigo de n-ro 57)

Malgraŭ la malfrua horo, en la kafejo la spiriteco de la artistoj estis vekita. Estis kvazaŭ ili infektis sin reciproke. Unu linia rakonto sekvis la alian, ĝis la tuta nigra tabulo estis kovrita per ili. Vidu:

1

Du ĝirafoj, kiuj parolas ame.

Urso grimpanta arbon.

Rinocero enfermita en sako.

Kvar elefantoj inspektas akvo-melonon.

Du elefantoj turnantaj la dorson unu al la alia.

Tablo aranĝita por Ĉina bankedo.

Mastrino, kiu fermas la pordon de la fridujo.

La turo de Pizo vidata de ebria turisto.

69. Freneza ĉefo. Edzo: "Ĉu vi scias, kion mia firmaestro diris al mi hodiaŭ?" Edzino: "Nu?"

Edzo: "Li diris, ke mi dum la lastaj ses monatoj, dum kiuj mi deĵoris en la firmao, frenezigis lin."

Edzino: "Kia sensencaĵo! Li jam estis freneza dungante vin!"

70. Praktikado.

Iu ĉasisto en Afriko estis survoje ree al la tendejo en vespero, kiam grandega leono elvenis el la ĝangalo, en distanco de nur sep metroj. Kiam la leono eksaltis, la ĉasisto pafis per sia lasta kuglo kaj maltrafis. La leono saltis tro longe kaj surteriĝis kvin metrojn malantaŭ la ĉasisto, kiu nun sukcese forkuregis al la tendejo.

En la posta tago la ĉasisto iris el la tendejo, por ekzerci sin iomete pri pafado al proksimaj celoj. Li aŭdis strangan bruon en la arbustaro kaj esploris pri tio. Estis la leono, kiu...ekzercas sin pri longsaltado.

71. Kolonia militado.

Estis en iu kolonia milito en la nigra kontinento. Du Eŭropaj soldatoj, Jim kaj Bob, patrolis en densejo netravidebla, iom aparte unu de la alia. Subite Jim aŭdis ekkrion de Bob: "Jim, Jim, venu rapide ĉi tien! Mi jus kaptis du indiĝenojn!"

"Nu, kial vi ne venigas ilin al mi ĉi tien?"

"Ho, vidu, ili ja ne lasas min iri libere."

72. La kadavro.

Inter Bavario kaj Aŭstrio, proksime al Salzburg, estas loko, kie la ĉefa ŝoseo formas samtempe la landlimon inter la du Ŝtatoj por distanco de multaj mejloj.

Iutage du Bavaraj dogan-policistoj patrolis sur tiu ŝoseo. Estis jam malfrue, ĝuste duonhoron antaŭ ol ilia dejoro finiĝos. La pensoj de ambaŭ jam iris al la baldaŭ libera vespero; unu volis pasigi ĝin hejme kun la edzino; la alia pensis pri rendevuo kun ĉarma knabino en najbara vilaĝo.

Pace kaj kontente ili laŭiris la ŝoseon, kiam ili subite ekvidis sur apuda arbo la kadavron de viro, kiu verŝajne pendigis sin tie. Ambaŭ tuj komprenis, ke la trovo de tiu malviva korpo povus facile endanĝerigi ilian liberan vesperon.

Se ili raportus la akcidenton al la estra policisto, certe sekvus longa demandado; eble la ĉefulo volus mem pridemandi ilin kaj inspekti kun ili la lokon de la evento. Nenia dubo, ke ili perdus la prisopiritajn ĝuojn de la vespero. Post iom da diskuto ili interkonsentis, ne raporti ion ajn. Zorge ili deprenis la kadavron de la arbo kaj same zorge pendigis ĝin, trans la landlimo, sur arbo en la Aŭstria teritorio.

Nur mallongan tempon poste, patrolo de du Aŭstriaj doganistoj venis al tiu sama loko; ekvidinte la pendigiton unu el ili surprizite atentigis sian kamaradon:

"Vidu! Jen pendas tiu damnita kadavro denove!"

73. Tunelo.

Fremda inĝeniero vizitis la faman tunelon, kiun oni konstruis inter Francio kaj Italio sub la Monto Blanka. Li inspektis en ambaŭ landoj la lokojn, de kie oni antaŭenpuŝis la elfosadon de la longa tunelo. Mirigite li demandis la ĉefkonstruiston pri la metodo, laŭ kiu oni povus aranĝi, ke la du tunelpartoj fine trafos unu la alian.

"Ho," diris la konstruisto, "kompreneble ĉio estis precize kalkulita de niaj spertuloj."

"Strange," komentis la eksterlandano, "en nia lando ni faras tion sen iu ajn longa kalkulado."

"Ĉu vere?" dubis la konstruisto, "kaj se la du tunelpartoj ne trafas unu la alian?"

"Ho, ne gravas, tiuokaze ni havas du tunelojn!"

74. Kondensita raporto.

Instruisto: "Karlo, via traktaĵo pri la lakto estas tre modera faraĵo; ĉiuj aliaj knaboj skribis kvin ĝis ses paĝojn, sed vi skribis nur duonan. Ĉu lakto estas indiferenta por vi?"

Karlo: "Ho ne. Sed mi skribis pri kondensita lakto."

75. Ne atendu.

Juna knabo estis trovita, kiam li ŝtelis surarbajn pomojn. La farmbienisto opiniis, ke tio estas kolosa krimo, kaj volis ege timigi la junulon per la vortoj:

"Vi, malbonulo, vi atendu nur ĝis kiam mi rakontis tion al via patro!"

Sed la unika respondo estis: "Ho, vi ne bezonas atendi, li estas tie sur la proksima branĉo de la pomarbo!"

VORTLUDOJ

Kiu ano ĉiam superas la ĉirkaŭaĵojn

Kiu amo trankviligas?

Kiu aĝo estas preferinda post akcidento?

Kiu aĝo bongustas?

Kiun aĝon oni havu en batalo?

Kiu aro marŝas lerte en dezerto?

Kiujn batojn oni permesas en parlamento?

Kiu busto ne prezentas korpan parton?

Kiu bono estas produkto de arbo?

Kiu baso ne povas kanti?

Kiu ero havas longan kolon?

Kiu fero estas ĉiam gasforma?

Kiu felo estas tre malmola?

Kiu ilo estas manĝebla?

Kiu ilo ne estas manĝebla?

Kiu kurado malgrandigas riskojn?

Kiu kano utilas kiel pelto?

Kiu kardo ne havas pikilojn?

Kiu lupo portas homojn?

Kiu lano ne kreskas sur bestoj?

Kiu lando produktas sekreciojn?

Kiu mato tuŝas ĉiujn landojn?

Kiu mino situas plej supre?

Kiu motivo movas pezajn objektojn?

Kiu noto kaŭzas dormon?

Kiu nulo ne estas cifero?

Kiu ovo aspektas kiel fiŝo?

Kiu oro regas la junulojn?

Kiu oro ne estas stampebla?

Kiu ono ne faras numeralojn?

Kiu poto kaŭzas turmentojn?

Kiu perko havas neniajn naĝilojn?

Kiu puno pike dolorigas?

Kiuj reloj ne estas esencaj por relvojo?

Kiu rano volonte flugas?

Kiu raso kaŭzas ĝenan staton?

Kiu racio havas vivdaŭron de nur 30 jaroj?

Kiu reto estas fondita por amuzi homojn?

Kiu reto estas premita el mineralo?

Kiuj sektoj postulas grandajn oferojn?

Kiu sono estas fundamenta vestaĵo?

Kiuj seloj estas fonto por infana plezuro?

Kiu ŝoko ne estas malplaĉa?

Kiu tremo estas plej malproksima?

Kiu tolo troviĝas en Romo?

Kiu turo estas ornamaĵo?

Kiu tuko estas estimata kiel somera manĝaĵo?

Kiu tiko troviĝas sur kampoj?

Kiu truo komunikas scion?

Kiuj uloj estas ĉiam ĉikaŭitaj de akvo?

Kiu valo floras en printempo?

Kiu zono estas rezervita por soldatoj?

Kiu poto estas manĝebla?

PRESERAROJ

La fama industriulo fendis novan kompanion privatan. Sed tiu

filmo bankrotis kaj lasis lin sen mano.

La aŭtoro sendis la prespretan ĉapitron de sia litro al la eldonisto

per registrita litero.

Post la okcidento du personoj kaŝis senkonscie sur la struta

pavimo.

Por pli tone observi la strangajn nubojn, la astronomo apogis sin

kontraŭ la maro.

Kelkaj humoj pensas, ke oni devus sonarmigi ĉiujn nociojn, por