Выбрать главу

eviti militojn.

En la strabo ŝarĝaŭtomobilo paŝis kontraŭ damo.

La sovaĝa ĉevalo elsaligis la mollertan rajdanton.

Kiam eta infano forkuris, la geputroj ŝercis en la tuta arbo.

La sako da freŝaj citronoj estas etika kontraŭ multaj malsunoj.

La frua bordo kaptas la verton.

En foira buko oni vendas multajn virojn por malmulte da mano.

En la zoologia ĝardeno ĉiu busto festas en aparta foko.

Ne ĉio, kio brulas estas ero.

Se du faras la sumon, ĝi ne estas la fama.

La hotelisto estis punita, ĉar li faldis la vinon, aldonante akvon

farĉitan.

La frunto de la dono estis kovrita per murmuraj plotoj.

La ŝtalisto portis maston antaŭ la vizaĝo kaj kaŭĉukajn gentojn sur

la minoj.

La blankaj mezoj flugis alte super la faro.

En la familio ĉiuj frazoj laboris dum la tuta lago en proksima vilaĵo.

La bala junulino ruĝigis la ripojn post la beno.

La komenco de ĉiu verbo estas malfacila, sed tio ne gratas al vara

entuziasmulo.

Ne velas kokino al festeno, sed oni ĝin tretas perforte.

De multaj antikvaj skulpturoj oni trovas nur la torton, dum la brikoj

kaj kepoj mankas.

La atomenergia sportulo estis pagita tra la templon.

La furioza kuiristino metis puton al la mapo de la mastrino.

La hotelestro vekis policiston, ĉar la gusto ne volis pafi la fakturon.

Tamen la forta vino eskapis trans la borilo en la malantaŭa karto.

Dum la vermega somero multaj flokoj en la perko velkis.

La infanoj flugigis ruĝan balenon kaj ploris, kiam la korta vento

blovis ĝin for trans la mapo.

La apotekisto zorge mezuris la doton de la medikamento por la

virino.

Post la streĉa laboro dum la tigo, mi ĉiam havas mapdolaron kaj tial

mi ne povas rasti trankvile en la mito.

La aviadisto dum siaj ferioj ree vizitis la orbon de sia naskiĝo;

bedaŭrinde li malsuniĝis tuj post sia alveno kaj devis resti en malheĝa ĉambro dum multaj monakoj.

En la honto eĉ de grandaj riveroj ofte ne troviĝas multe da akno.

Sur multaj altaj montoj de la algoj kaŝas eterna reĝo.

Ameboj, grosoj kaj sakero estas gravaj partoj de la homa putrado.

Nian ĉiutagan lanon donu al ni hodiaŭ.

Lerni poemojn partere, estas bona rimeno, por perfektiĝi en

Esperanto.

La oficiro sendis patronon en la arbaron, por eltrovi, ĉu la

malamikoj jam okulis ĝin.

La kadavro pentis de alta arbo kaj la vulturoj ĉirkaŭflegis ĝin.

Ĉar la ŝafoj ne povis troti sufiĉe da herboj, ili nutris sin per la ŝaloj

de la arboj, kiuj kreskis sur la mento.

Multe da kreno estis en la siloj, ĉar la relvojoj ne povis diskonigi

sufiĉe da vagonoj, por transporti la ripan rikolton.

Oni loĝas muŝon per lardo, knabon per luko, knabinon per dolĉaj

vertoj.

Deziro ne sonas seĝojn.

Ni lekas en gazetoj ofte pri aferoj, kiujn oni ne kradas.

Kiam li aŭdis frajon sur la pordo, li ŝajnigis, ke li ne estas en la

malgrunda kabineto.

Ĉe la kato estis aro da ripoj pretaj suprentiri la ankrojn.

En Svedio ĉasistoj ofte pafas al arkoj, kiuj havas larĝajn kernojn.

Sur la lago neĝis gracia ligno kun multaj idetoj.

La cikadoj faras grincan truon per fritado de la subvintraj

membranoj.

La dratoj en la fabeloj havas plugilojn, ungegojn kaj serpentan

veston.

178. Kiel dorna rano en la mano de ebriulo, tiel estas sentenco en la puŝo de malsatulo.

ANEKDOTOJ

179. Diabla malfacila o

Kiam la muzikisto Haydn estis tridekjaraĝa, li komponis serenadon por tri instrumentoj kaj mem prezentis ĝin kun du amikoj en diversaj partoj de la Aŭstria ĉefurbo. Iutage ili hazarde ludis ĝin sub la fenestroj de Bernardon, fama arlekeno, kiu tiam direktis teatron en Vieno. Ĉar lin frapis la originaleco de la muziko, Bernardon iris malsupren en la straton kaj demandis, kiu komponis la serenadon. Eksciinte, ke Haydn mem komponis ĝin, li kunprenis lin supren en sian hejmon kaj tuj komisiis lin verki la muzikon por opero kun la titolo La lamentanta diablo, kies libreton li mem ĵus finis. La muziko, kiun Haydn verkis en nur kelkaj tagoj, okazigis brilan sukceson; sed la opero estis malpermesita, ĉar ĝi ial ofendis iun nobelon ĉe la kortego.

Dum la verkado Haydn spertis grandajn malfacilaĵojn, por ĝuste prezenti la movadon de maraj ondoj dum ventego. Kaj ne estis facile kontentigi Bernardon. Malbonŝance, neniu el la du verkantoj iam estis vidinta maron aŭ spertinta ŝtormon. "Kiel oni povas trafe priskribi ion, kion neniam oni travivis!" plendis Haydn. Ekscitite Bernardon marŝis tien kaj reen en la salono dum la komponisto sidis ĉe la klaviceno, la tiama formo de piano. "Imagu do," diris Bernardon, "monto leviĝas kaj poste valo malleviĝas, kaj poste alia monto, kaj poste alia valo..., la montoj kaj valoj sinsekvas rapide kaj pli rapide..."

Eĉ tiu bona priskribo ne multe helpis, kaj vane la aktoro aldonis tondron kaj fulmon, por pli stimuli la krean imagpovon. Fine la juna Haydn perdis la paciencon, furioze li irigis siajn manojn al la du finoj de la klaviceno, kaj kunigante ilin en rapida glitado sur la klavaro li elvokis: "La diablo forprenu la ŝtormon!"

"Jen la ĝustaj notoj!" ekkriis la arlekeno, saltis al la kolo de la komponisto kaj preskaŭ sufokis lin.

Multajn jarojn poste, Haydn transveturis la markolon de Dover en malbona vetero. La pasaĝeroj demandis al si, kial li ridas dum la tuta tempo: li memoris pri la ŝtormo en La lamentanta diablo.

La mondfama Angla verkisto G.K. Chesterton per eksperimento konvinkiĝis, ke la efiko de parolataj vortoj ne dependas ĉiam de ilia vera signifo.

Iutage li iris al la foireja placo kaj haltis antaŭ budo de fiŝvendistino. Alprenante tre afablan mienon li dolĉavoĉe alparolis la vendistinon: "Vi estas substantivo, adjektivo kaj verbo." Senemocie la virino alrigardis lin.

Nun li plilaŭtigis sian voĉon kaj kolere kriis: "Vi estas adverbo, prepozicio kaj konjunkcio! Vi estas pronomo!" — Pronomo estis tro multe por la vendistino; rapidmane ŝi ekprenis fiŝon, vangfrapis la verkiston per ĝi kaj alvokis policiston.

Vera majesto.

Pedro II regis Brazilon de 1840—1889; oni ŝerce diras, ke Latin- Ameriko neniam havis pli demokratan prezidenton ol tiun duan imperiestron de Brazilo. Li aranĝis publikajn aŭdiencojn, dekoraciis artistojn, sciencistojn kaj poetojn, interesiĝis pri la ordinara "homo en la strato', kuraĝigis virojn kiaj Graham Bell kaj Pasteur. Li studis la Hebrean lingvon kaj tradukis poemojn el la Angla en la Portugalan. Li ŝatis vojaĝi en Eŭropo, kie li frekventis muzeojn kaj artgaleriojn kaj ofte interkonatiĝis kun ĉiufakaj eminentuloj.

Kiam li foje estis en Parizo, li vizitis la verkiston Viktoro Hugo, kaj tuj ambaŭ kleruloj troviĝis en profunda konversacio pri poezio. Hazarde la juna nepo de la verkisto venis en la ĉambron. "Salutu la majestan moŝton, knabo," ordonis Hugo al la etulo. Sed la imperiestro nee skuis sian kapon dirante. "Ne, infano; en ĉi tiu ĉambro estas nur unu majestulo: via avo!"

Rapidsprita.

Robert Benchley, usona humuristo, kiu mortis baldaŭ post la dua mondmilito, estis notinda pro siaj spritaj rimarkoj.

Dum la milito, li elvenis iuvespere el luksa klubo; antaŭ la pordo li vidis viron en uniformo, kiun li frapis sur ŝultron ordonante: "Havigu al mi aŭton!"

La uniformita figuro furioze turnis sin kaj indigne informis la alian, ke li estas ne pordisto sed subadmiralo.

"Bone," diris Benchley, "havigu al mi batalŝipon!"

Vino kun akvo.

Kiam la fama Germana poeto Goethe estis juna, li venis iutage en kamparan gastejon kaj mendis glason da vino.

La mastro alportis la vinon, kaj Goethe enverŝis iom da akvo en la glason, por fari la vinon malpli forta.

Kelkaj kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, moke priridis la junulon pro lia ago; sed la poeto trafe respondis al ili per jenaj versoj, kiujn li direktis al la gastejestro: Akvo sola mutigas, Tion pruvas la fiŝoj probable; Vino sola stultigas, Tion pruvas la viroj ĉetable; Ne volas mi esti kiel tiuj ĉi, Do akvon en la vinon enverŝas mi.