Amatora poeto.
La Germana poeto Schiller ofte estis ĝenata de entuziasmaj junuloj, kiuj pro troa memfido imagis sin kapablaj mem fari poemojn. Iutage li trovis sur la tablo de tia diletanto notlibron sur kies lasta paĝo troviĝis jenaj bombastaj versoj:
La brilradia sun' mergiĝas Ĝis la profunda grund' de l'mar,
Post tiu ŝvelparola komenco la junulo evidente ne plu sciis kiamaniere daŭrigi. Sed Schiller flugrapide ekprenis plumon kaj aldonis la mokan finon:
La fiŝoj nun jam ekŝvitiĝas, Ho suno, ne estu barbar'!
185. Portreto.
La pentristo Liebermann, kiu loĝis en Berlino kaj ĝis la aĝo de naŭdek jaroj ĉiujare produktis novajn majstro-verkojn, estis krome fama pro siaj drastaj eldiroj. Iutage riĉa sinjoro, kies portreton li estis farinta, venis al li plendante, ke la bildo ne estas sufiĉe simila. Liebermann abrupte interrompis lin: "Sensencaĵo! Mi faris vin eĉ pli simila ol vi vere estas!"
186. La parko de libereco.
Antaŭ iom da tempo, eksterlandano vizitanta Londono devis agnoski: "nun mi vere konvinkiĝis, ke la Britoj kredas je libereco de parolado. Hodiaŭ mi veturis en mia aŭto tra Hyde-Parko; hazarde mi aŭdis, kiel unu el la oratoroj vigle denuncas la brutecon kaj koruptecon de la ĉefurba polico. Mi haltigis mian aŭton por mem aŭskulti, sed forgesis malfunkciigi la motoron. Ĝuste en tiu momento mi vidis gigantan viron, membron de la "bruta kaj korupta" policistaro, alproksimiĝi en mia direkto. Mi pensis: "nun mi vidos spektaklon!" Mi supozis, ke li prenos la parolanton ĉe la kolumo kaj fortrenos lin al malliberejo. Sed kiam la policisto estis pli proksima, li turnis sin — je mia surprizo — ne al la parolanto sed al mi, kaj ĝentile petis: "Bonvolu afable malfunkciigi vian motoron, la homoj ne povas aŭdi, kion la sinjoro diras."
187. Tro riĉa.
Patrino demandis al Benjameno Franklin, kial troa riĉeco ofte estas akompanata de seniluziiĝo.
Franklin, vidante fruktoplenan korbon, prenis unu pomon kaj donis ĝin al la knabo, kiu ludis en la ĉambro. La infano preskaŭ ne povis firmteni ĝin per sia malgranda mano. Franklin nun prezentis alian pomon, kiun la knabo pene prenis per la alia maneto. Fine Franklin donacis trian frukton, pli belan ol la du aliaj; la infano kunigis ambaŭ manojn kaj metis ilin antaŭ la bruston, por ricevi la trian pomon metitan sur la du aliajn. Sed li ne sukcesis, la tria frukto falis teren kaj la knabo ekploris.
Franklin turnis sin al la patrino: "Vidu! Kun du pomoj la etulo estis feliĉa, kun tri pomoj li ne plu estas tia! Troa riĉeco ofte fariĝas ĝena."
Maristo estis mordita de araneo. La kapitano perradie petis kuracistan konsilon. Oni ordonis, doni al la viro multe da viskio. Post du horoj la kapitano denove perradiis, ke la viro resaniĝis, sed ke epidemio ekestis inter la ŝipanoj: ĉiuj estis morditaj de araneoj.
189. Genia Homeco.
Multaj anekdotoj ekzistas pri la fama sciencisto Einstein, kreinto de la teorio pri relativismo, patro de nia atoma epoko. Oni rakontas, ke lia persona sinteno estas simpla, modesta, nepretenda, de milda humoro kaj varma homeco.
Loĝante en du-etaĝa domo en Princeton, li iutage mendis la instalon de elektra lifto. Surprizite amiko demandis lin: "Dio mia, kial vi faris tion? Por kio vi bezonas lifton?" — "Mi mem ne scias," milde respondis Einstein, "sed la viro, kiu vendas ĝin, estis tiel afabla, ke mi vere ne povis diri ne."
Juna knabino, kiu loĝis proksime al la eminenta matematikisto, interamikiĝis kun li kaj vizitis lin preskaŭ en ĉiu posttagmezo. La patrino miris kaj fine demandis la profesoron, ĉu la etulino ne ĝenas lin kaj pri kio ili konversacias. "Estas tre simple," li klarigis, "ŝi alportas por mi kuketojn kaj mi faras ŝiajn matematikajn taskojn por la lernejo."
Kiam Einstein estis invitita viziti la reĝon de Belgio, oni sendis oficistaron al la stacidomo, por akcepti lin; ŝoforo kaj servistaro estis pretaj, por helpi lin pri la kofraro. Sed vane ili atendis la famulon. Tiu estis jam modeste elirinta el la trajno kaj trotinta al la palaco, portante sian malgrandan valizon. Poste li simple klarigis: "Mi ŝatas piediri"
190. Detektivo
Arthur Conan Doyle, Angla aŭtoro, iutage alvenis en Parizo kaj antaŭ la stacidomo prenis taksion por veturi al la hotelo. Kiam li pagis, la
ŝoforo diris ĝentile: "Dankon, sinjoro Doyle."
"Kiel vi scias, kiu mi estas," scivole demandis la detektivo.
"Estis sciigo en la gazeto, ke vi alvenos," klarigis la ŝoforo, "ke vi alvenos en Parizo el la sudo de Francio. Mi vidis laŭ via ekstero, ke vi estas Anglo, kaj evidente viaj haroj estis tonditaj lastafoje de sudfranca barbiro. Pro ĉio ĉi mi ekkonis vin."
"Tio estas eksterordinara!" diris Doyle, "Kaj ĉu tiuj estis la solaj faktoj por via konkludo?"
"Certe," diris la ŝoforo, "kaj krome via nomo estas sur la kofroj."
191. Churchill kaj la karpo.
La sekva anekdoto baziĝas sur fikcia rendevuo inter Churchill, Mussolini kaj Hitler, kiu (ne) okazis dum la Dua Mondmilito en la fama parko de Versajlo.
En 1940 Hitler estis konkerinta Francion kaj, certa pri sia fina venko, li invitis Mussolini kaj Churchill, por diskuti la packondiĉojn aŭ pli- malpli dikti ilin.
Laŭ sia buldoga maniero Churchill insistis, ke ankoraŭ la venko ne estas certigita, kaj fine li proponis al la furioza Hitler jenon:
"Vidu, tie en la lageto naĝas unu el la famaj centjaraj karpoj; ni ĉiuj provu kapti ĝin, kaj tiu, kiu sukcesos, gajnos ankaŭ la militon"
Flugrapide Hitler elpoŝigis sian revolveron, celis kaj pafis sesfoje, sed maltrafis la karpon. Tuj Mussolini streĉis sian sportharditan korpon, rapidis al la lageto, ensaltis kaj naĝis subakven, por kapti la fiŝon per la manoj. Sed ankaŭ li malsukcesis.
Trankvile Churchill prenis kuleron de la tablo, iris al la lageto kaj komencis elĉerpi iom da akvo, kiun li verŝis malantaŭen trans sian ŝultron. Moke Hitler demandis lin pri la celo de lia stulta sinteno.
Sen interrompi la ĉerpadon Churchill respondis: "Mi eligas la akvon el la lageto, kuleron post kulero; tio certe daŭros longan tempon, sed fine mi kaptos la karpon.kaj mi venkos."
192. Cenzuristo.
Studento en kolegio skribis hejmen; la letero entenis certan kritikon pri la kolegiaj aŭtoritatoj, kaj li finis ĝin per: "Mi ne scias, ĉu tiu letero
atingos vin, ĉar eble la kolegia cenzuristo malfermos ĝin."
Kelkajn tagojn poste liaj gepatroj ricevis noton de la kolegiestro: "La raporto en la letero de via filo ne estis korekta; ni neniam malfermas kovertojn."
Granda reĝo.
Pri la Dana reĝo Christian X oni rakontas, ke li ofte donis pruvojn de sprita vigleco. Post la Germana invado en 1940, li firme rezistis al ĉia kompromiso kun la malamikoj; per sia impona personeco li ŝirmis multajn homojn kaj savis la vivon de miloj da Danaj judoj.
En la tago de la invado, kelkaj Germanaj soldatoj gvidataj de juna aroganta oficiro penetris en la palacon, mortigis la gardistojn kaj brue rapidis en la laborĉambron de la reĝo. Silente staris la reĝo malantaŭ sia skribotablo, kun rideto sur la vizaĝo. Iel necerta pro la malkutima situacio, la oficiro raŭke alkriis la reĝon: "Ĉu vi ankoraŭ volas diri ion, majesto?" Stoike la reĝo respondis: "Mi kredas, leŭtenanto, ke vi forgesis frapi ĉe la pordo, antaŭ ol vi envenis!"
Dum la tuta milito ekzistis en Danio — krom la "subtera" rezistado — iu Dana specialaĵo, la "surfaca" rezistado, kiu estis kondukata kaj organizata de la reĝo mem.
Ĉiutage la reĝo rajdis tra la stratoj de Kopenhago kaj ĉiam sen gardistoj. Iun matenon li falis de la ĉevalo kaj difektis la kruron. Nelonge poste, konata Dana kompromisulo vizitis lin kaj postulis, ke la reĝo perradie ordonu al la Dana popolo, maldaŭrigi la sabotadon kontraŭ la invadintoj. La firma respondo de la reĝo estis: "Vi eraras; mi difektis la kruron, ne la kapon!"
Tro modesta.
Thomas Mann iam estis prezentita al iu sukcesa Usona aŭtoro, kiu mizere humiligis sin antaŭ la fama romanisto kaj konfesis, ke li mem estas simpla diletanto, fuŝulo, kiu ne meritas, esti nomata verkisto en la ĉeesto de tiel eminenta artisto.