Выбрать главу

Mann estis ĝentila, sed poste li diris al amiko: "Tiu viro ne havas la rajton, tiamaniere malgrandigi sin; li ne estas tiom eminenta."

Tamburi.

Kiam Jozefo Haydn estis nur sesjara knabo, li neatendite devis ludi la tamburon. Estis la Pentekosta semajno, en kiu multaj procesioj estis aranĝitaj. Lia flegopatro Franck, kiu direktis la muzikistaron je tiuj okazoj, troviĝis en granda embaraso pro la subita morto de sia tamburisto. Li decidis, ke Jozefo tuj devos eklerni ludi la instrumenton. Mallonge li montris al la knabo, kiamaniere fari la frapmovojn, ordonis al li ekcercadi kaj diktatore eliris.

Jozefo prenis malgrandan korbon, kian oni uzas en la kamparo por baki panon, kovris ĝin per tuko, metis la tuton sur remburitan seĝon kaj tamburis tiel entuziasme, ke li ne rimarkis, ke la faruno elfalis de la korbo kaj ruinigis la valoran seĝon. Kiam Franck revenis en la ĉambron, li volis riproĉi la knabon, sed li tuj repaciĝis vidante, ke Jozefo jam fariĝis perfekta tamburisto.

La postan tagon, la knabo fiere marŝis en la procesio. La tamburo, kiu estis tro peza por la etulo, estis fiksita sur la dorso de ĝibulo, malantaŭ kiu la knabo marŝis ludante ĝin. Tio certe estis neordinara vidaĵo, sed la muziko estis perfekta.

Proksimume kvindek jarojn poste, Haydn montris al Angla tamburisto dum orkestra provo, kiel ludi la tamburon. Eble li tiam memoris pri siaj unuaj eksperimentoj per tiu instrumento.

Mensogoj.

Mark Twain akre plendis pri homoj, kiuj rakontante historion interrompadas sin, por demandi, ĉu oni jam aŭdis ĝin. Mark Twain iam estis kune kun Henry Irving. La aktoro demandis lin, ĉu li jam aŭdis certan rakonton kaj Twain ĝentile neis. Irving daŭris rakonti kaj poste faris la saman demandon. Atinginte preskaŭ la kulminon de la rakonto, Irving denove demandis, ĉu li jam aŭdis ĝin. Twain diris: "Mi povis mensogi duan fojan, pro ĝentileco; sed tio estas la limo. Mi ne povas mensogi trian fojon pro io ajn. Mi ne nur aŭdis la rakonton, mi mem inventis ĝin."

D-ro Samuel Garth, fama Angla medicinisto en la komenco de la dekoka jarcento, iom tro ŝatis la vinon. Iutage li restis en klubejo, por trinki ĝis malfrua horo. Amiko admonis lin: "Vere, Garth, vi devas ĉesigi la trinkadon kaj rapidi al viaj pacientoj!"

"Ne multe gravas," trankvile respondis Garth, "ĉu mi vidos ilin en ĉi tiu vespero aŭ morgaŭ; ĉar naŭ el ili havas tiel malbonan korpan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus savi ilin; kaj la aliaj ses havas tiel bonan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus mortigi ilin."

198. Von Hindenburg.

Kiam Basil Cameron, muzikdirektisto, komencis sian karieron, li serĉis konvenan pseŭdonimon kaj fine alprenis "Von Hindenburg" kiel sian artistan nomon.

Ĝi ja estis bona nomo, almenaŭ ĝis la komenco de Aŭgusto 1914. Tiam "Von Hindenburg" kviete malaperis en Anglio, samkiel multaj aliaj "Germanoj" de la epoko.

En ĉi tiu kazo tamen la publiko tre miris, kiam ĝi eksciis ke la brila juna direktisto, kies muzikan lertecon ili antaŭe tre admiris, nun komandas la Germanan armeon.

199. Noktomeza alvoko.

Meze en la nokto, kuracisto ricevis telefon-alvokon de viro, kies familion li ne estis kuracinta dum longa tempo.

"Doktoro," ekscitiĝis la viro, "bonvolu tuj veni! Mia edzino suferas fortajn dolorojn; mi estas certa, ke temas pri apendicito."

La doktoro, ankaŭ duone endorma, iomete memoris la medicinan historion de la familio kaj diris: "Nu, verŝajne tute ne temas pri tio. Mi vizitos ŝin morgaŭ matene. Ne zorgu! Verŝajne estas nur dispepsio."

"Sed, doktoro, vi devas veni senprokraste. Tutcerte estas apendicito," protestis la embarasita edzo.

"Aŭdu, s-ro Johnson," furiozis la kuracisto, "mi elprenis la apendicon de via edzino jam antaŭ du jaroj. Vi scias, ke ŝi ne ekhavis alian

apendicon!"

"Vi pravas," aŭdiĝis el la telefono, "sed mi ekhavis alian edzinon."

200. Ŝercaĉo

Mark Twain iam renkontis ĉe la ĉevalkonkursoj amikon kiu plendis: "Mi estas senmona! Mi ŝatus, ke vi aĉetu por mi bileton, por reveturi al la urbo."

"Ha, mi mem estas preskaŭ senmona," diris Twain. "Sed mi diros al vi, kion fari. Vi kaŝu vin sub mia sidloko kaj mi kovros vin per miaj kruroj."

La amiko konsentis, kaj Twain iris al la biletejo kaj aĉetis du biletojn. Kiam la vagonaro estis survoje kaj la imaga "kaŝvojaĝanto" estis komforta sub la sidloko, la konduktoro envenis kaj Twain donis al li la du biletojn.

"Kie estas la dua pasaĝero?" demandis la konduktoro.

Twain fingrofrapetis sian tempion kaj laŭtvoĉe diris: "Tio estas la bileto de mia amiko. Li estas iom stranga kaj ŝatas veturi sub la benko"

Tordita dorso

Komercisto, kiu deziris eviti la prenemajn intencojn de delegito de iu bonfara asocio, instrukciis sian sekretariinon diri, ke li estas malsana.

Decidinte, fari seriozan aferon el tiu malsano, la sekretariino informis la vizitanton: "Mi bedaŭras, sed S-ro Johnson ne povas akcepti vin hodiaŭ; li suferas pro tordita dorso."

La delegito estis iomete surprizita, poste li ĵetis mokan rigardeton al la sekretariino dirante: "Mi ne venis ĉi tien, por lukti kun S-ro Johnson. Mi nur volis paroli kun li."

Malinteligenta.

Vilaĝa bubo, kiun ĝenerale oni opiniis ne tre inteligenta, ĝenis plenokupatan forĝiston per daŭra fiksrigardado. Esperante fortimigi lin, la forĝisto subite tenis ruĝ-ardan fera on sub la nazo de la knabo.

"Se vi donos al mi duonan dolaron, mi lekos ĝin," diris la naiv- aspekta junulo.

La forĝisto prezentis la moneron. Senvorte la knabo ekprenis la

moneron, lekis ĝin, enpoŝigis ĝin kaj mallaŭte fajfante foriris.

203. Embarasa situacio.

Dum Coolidge estis prezidento de Usono, gasto en la Blanka Domo troviĝis en stranga situacio. Ĉe la familia matenmanĝo li sidis dekstre de la Prezidento. Je sia granda surprizo li vidis, ke Coolidge prenas sian kafotason, verŝas grandan kvanton de ĝia enhavo en la profundan subtason kaj malrapide aldonas iom da kremo kaj iom da sukero.

La gasto tiel embarasiĝis, ke li tute perdis sian sintenon. En panika alarmo, li sentis, ke decus al li kiel gasto, fari same kiel la Prezidento. Li rapidege verŝis sian propran kafon en la subtason kaj sekvis la ekzemplon. Sed finfarinte tion, li ektremis pro teruro, kiam li vidis, ke Coolidge prenis sian subtason kaj metis ĝin sur la plankon por la kato.

204. Araneo

Kiam Mark Twain estis ĵurnalisto, li publikigis malgravan ĵurnalon en Missouri. Iutage li ricevis leteron de abonanto kun la sciigo, ke tiu trovis araneon en sia urnalo. Kaj li demandis, ĉu tio estas bona aŭ malbona aŭguro.

Twain skribe respondis: "Trovi araneon en via urnalo antaŭsignas nek bonon nek malbonon. La araneo trarigardis nian ĵurnalon nur por vidi, kiu komercisto ne reklamas en ĝi; tiel ĝi povus iri al la koncerna butiko, teksi sian araneaĵon trans la enirpordon kaj loĝi tie neĝenate kaj en paco dum la cetero de sia vivo."

205. Konkurenco.

Juna kaj konscienca viro havis gazetkioskon antaŭ banka konstruaĵo. Iutage unu el liaj amikoj preterpase haltis kaj petis de li pruntedonon de kvin dolaroj.

"Mi bedaŭras," diris la junulo sincere, "estas domaĝe, ke mi ne povas fari tion. Vidu mi havas kontrakton kun la banko."

"Vi, kontrakton kun la banko? Kion vi volas diri?"

"Nu, komprenu, estas tiamaniere. Mi ne donas pruntojn. La banko ne vendas gazetojn. Estas perfekta inter-konsento. Mi bedaŭras, sed tio

ligas min."

PROVERBOJ

206. Kio estas proverbo?

Proverboj estas grava parto de la naciaj literaturoj, parto kiu estas plej proksima al la animo de la popolamasoj. Jen kelkaj interesaj difinoj. Proverboj estas :

Popolaj maksimoj enhavantaj konsilon aŭ konstaton pri ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo.

Fragmentoj de antikva saĝeco, konservitaj pro siaj mallongeco kaj taŭgeco.