La filinoj de ĉiutaga sperto.
Mallongaj frazoj ĉerpitaj el longa sperto.
Iu moderna spertulo diras: Fari difinon de proverbo estas tro malfacile por kompensi la klopodon.
Certe, proverboj kutime enhavas ian pikantan antitezon, rimon aŭ aliteracion, por fariĝi vere popularaj. Tre ofte diversaj nacioj esprimas la saman sperton laŭ tre malsama maniero, uzante ideojn, kiuj estas al ili familiaraj.
Tempo estas mono.
Mia domo estas mia kastelo.
Kie estas volo estas vojo.
Sango estas pli densa ol akvo.
La frua birdo kaptas la vermon.
Gardu viajn pencojn kaj la pundoj gardos sin mem.
Scio estas potenco.
Ne saltu el la pato en la fajron.
Scivolemo mortigis la katon.
Eraroj okazas.
Malsaĝulo kaj lia mono estas baldaŭ apartigitaj. Rigardu, antaŭ ol vi saltas!
Pripensu, ke vi ne estas la sola ŝtoneto sur la plaĝo.
Dormantan hundon lasu kuŝanta.
Oni ne povas manĝi sian kukon kaj reteni ĝin.
Saŭco por la anserino ankaŭ estas saŭco por la viransero.
Duonscio estas danĝera.
For de l' okulo, for el la memoro.
Faru fojnon dum la suno brilas.
Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas devigi ĝin trinki.
Infanoj estu vidataj, ne aŭdataj!
Estas pli facile, kapti muŝojn per mielo ol per vinagro.
Hundo, kiu bojas, malofte mordas.
Ne bruligu kandelon de ambaŭ pintoj.
Bona reputacio pli valoras ol oro.
208. Arabaj proverboj. Se simio regas, dancu antaŭ ĝi.
La lango de saĝulo estas en lia koro, la lango de stultulo en lia buŝo.
La sonĝoj de kato ĉiam temas pri musoj.
Mono estas dolĉa balzamo.
La vosto de hundo neniam staras rekte.
Mi demandis la mulon: "Kiu estas via patro?" kaj ĝi respondis: "Mia patrino estas ĉevalino."
Eĉ griza skarabo estas bela por la okuloj de la patrino.
Neniam donu konsilon ĉirkaŭite de homamaso.
Kiu havas sanon, tiu havas esperon; kaj kiu havas esperon, tiu havas
ĉion.
Ĵetu feliĉulon en la maron, kaj li elvenos kun fiŝo en la buŝo. Se via najbaro pilgrimis al Mekko unufoje, observu lin; se li pilgrimis dufoje, evitu lin; se trifoje, transloĝiĝu en alian straton. En la infero ne estas aerumiloj. Matena krepusko ne venas dufoje, por veki viron. Proverbo estas por parolaĵo, kio salo estas por manĝaĵo. Nur mulo malkonfesas sian devenon. Kiu ŝtelas ovon, tiu ŝtelos kamelon. Proverboj estas la lumigiloj por la vortoj. Kiam forestas la leono, tiam la hienoj ludas. Oni ĵetas ŝtonojn nur al arbo, kiu portas fruktojn. La vivo similas al fajro: ĝi komenciĝas per fumo kaj finiĝas en cindro.
Paseroj, kiuj imitas pavojn, povas facile rompi femuron.
Se vi ne havas ideojn, aliĝu al la armeo; se vi ne havas rizon, kuiru fazeolojn.
Manĝu unu parteton de ajlo, kaj vi odoros ajle; manĝu du partetojn, kaj vi odoros same.
Fidu al sklavo: vi perdos unu okulon; fidu al viaj infanoj: vi perdos ambaŭ.
Nur riveroj kaj riveretoj povas malaperi sen postsigno, popolo ne povas.
Vera rubeno ne povas subiĝi en ŝlimo.
Kiam vi vidas la tigon kaj radikon de nimfeo, vi devus esti kapabla, ekkoni la profundon.
Se vi provas akrigi putran bambuon, ĝi ne pintiĝos.
La heroo aperas nur, kiam la tigro jam mortis.
Maljunaj bovoj ŝatas molajn herbojn.
Ju pli granda la tigro, des pli grandaj la piedsignoj.
Kvankam la skolopendro rompis sian piedon, tio ne influas ĝian movadon.
Se kudrilo povas trapiki, ne uzu hakilon.
Ligu kokidon per elefant-ŝnurego, ĝi forglitos; ligu elefanton per kokid-ŝnureto, ĝi rompiĝos.
Se vi obeas la vortojn de viaj gepatroj, vi povas boligi ferajn platojn kaj ŝtonojn, kaj ili moliĝos.
La zorgo pri unu filino egalas al tiu pri mil bovoj.
La kuracisto estu maljuna kaj la advokato juna.
Bona arbo povas loĝigi dek mil birdojn.
Se la bovoj estas dispelitaj, la tigro kaptas ilin.
Se cirkonstancoj estas favoraj, akvo fluas supren.
La deziro ridi estas pli forta ol la deziro plori.
Nur sub nova reganto oni povas ekkoni la valoron de la malnova.
Benoj neniam venas duope, akcidentoj neniam sole.
Pli bone, esti tro kredema, ol tro skeptika.
Malantaŭ kapabla viro ĉiam estas aliaj kapablaj viroj.
Kiu rajdas sur tigro, neniam povas desalti.
Ruĝnaza viro povas esti abstinulo, sed neniu kredas tion.
Neniam respondu leteron, dum vi furiozas.
La eraro de unu momento fariĝas la ĉagreno de tuta vivo.
Se najbaro estas en via fruktoĝardeno, malatento estas la vera ĝentileco.
Bona koro ĉiam kaj ĉiel faras etan ekstraĵon.
Acida, dolĉa, amara, pikanta — ĉio devas esti gustumata.
Se vi sopiras pri io sufiĉe longe, vi ne plu deziras ĝin.
Ĉiu, kiu povas kontribui proverbon, estas priatentinda, li estu princo aŭ kulio.
Esti ĝentila signifas: nenial ofendiĝi.
Societa miraklo: la malliberejoj estas tage kaj nokte ŝlositaj, tamen ili konstante estas plenaj; la temploj estas ĉiam malfermitaj kaj tamen ĉiam malplenaj.
La homo alportas nenion ĉe naskiĝo kaj nenion forportas ĉe mortiĝo.
Maljuna fraŭlo komparas vivon al ĉemiz-butono, ĉar efektive ambaŭ ofte pendas je unu fadeno.
Pli bone manĝoj sen viando ol domo sen bambuo.
Migdaloj venas al tiuj, kiuj ne havas dentojn.
Malnova zingibro estas la plej akra.
Cent aŭdoj valoras malpli ol unu vido.
La aŭtuna malvarmo unue estas sentata de maldika viro.
Adamo prenis ŝovelilon kaj Eva ŝpin-spindelon, kaj de ili devenas nia tuta nobelaro.
Pli bone malforta biero ol malplena kruĉo. Oni devas konstrui per la ŝtonoj, kiujn oni havas. Kredito helpas rilate al multaj supren, sed ankaŭ rilate al kelkaj malsupren.
Ebriulo estas aŭ ŝafido, aŭ porko, aŭ simio, aŭ leono. Ne diru ion al via amiko, kion via malamiko ne sciu. Malbone tondita hararo estas hontaĵo por du viroj. Malsato estas akra glavo en sana stomako. Multaj edziĝas pro mono, sed ricevas nur la monujon. Por maldiligentaj porkoj la grundo estas ĉiam glaciigita. Haku kaj vi havos splitojn. De grasa viandotranĉa o faletas grasaj gutoj.
Kiam la ĝojo estas en la ĉambro, la malĝojo estas en la antaŭĉambro. Prijuĝu knabinon ĉe la pastujo ne ĉe dancado. La pordo havas la plej malfacilan taskon en la domo. Kiu vojaĝas en aliaj ŝtatoj, fermu sian buŝon kaj malfermu la monujon.
Oni povas vidi flikitan manikon, sed ne malsatan inteston. En socio: diri la veron estas danĝere, aŭskulti ĝin estas malagrable. Koko ofte krias sen venko.
Kiel oni preparas sian liton, tiel oni kuŝas.
En la regno de la blinduloj la unuokulaj estas reĝoj.
Oni devas forĝi la feron, dum ĝi estas varmega.
Ne ekzistas fumo sen fajro.
La apetito venas dum la manĝado.
Mortintoj ne parolas.
For el la okuloj, for el la koro.
Pli bone malfrue ol neniam,
Kia patro, tia filo.
Kiu vivos, tiu vidos
Kiu dormas, tiu kvazaŭ manĝas.
Kiu ridas la lasta, tiu ridas plej bone.
Kiu senkulpigas sin, tiu sin akuzas.
La vesto ne faras monakon.
Unu hirundo ne faras printempon.
Ĉiu laŭ sia gusto.
Amo faras pasion, sed mono faras edziĝon.
Oni ĵetas ŝtonojn nur al fruktoplenaj arboj.
Fiŝo sen trinko estas veneno.
Paroli afable ne vundas la langon.
Lakto post vino estas veneno, vino post lakto estas beno.
Kiu semas dornojn, ne iru nudpiede.
Enuo estas la patrino de ĉiuj malvirtoj.
Kiu ne trinkas vinon post la salato, estas en danĝero malsaniĝi. Amo kaj morto, nenio havas pli da forto.
Ĉiu komenco estas malfacila.
Esceptoj konfirmas la regulon.
Kie multe da lumo estas, tie multe da ombro troviĝas.
Oni ne aĉetu la katon en la sako.
Kia la mastro, tia la servisto.
Fino bona, ĉio bona.
Oni ekkonas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj.
Malpermesitaj fruktoj gustas dolĉe.
Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.