Выбрать главу

Moliero

Georgo Dandin

La konfuzita edzo

Komedio en tri aktoj

El la franca tradukis L. L. Zamenhof

Antaŭparolo de la editoro

La verko

En la literaturo franca

«Georgo Dandin» ne apartenas al la pintaj verkoj de Moliero, kvankam unu ĝian frazon:

Vi ĝin volis, Georgo Dandin, vi ĝin volis!

konas multaj homoj, eĉ tiuj, kiuj neniam legis aŭ spektis la komedion.

«Georgo Dandin» ne estas tiom amuza, kiel la pli ŝatataj komedioj de Moliero. Onidire, la verko estus pli spektinda prezentate kun la baledo de Lully, kiel intencis la kunaŭtoroj. Pri tio juĝi mi ne povas.

Ankaŭ morale la verko estas dubinda. Diris Ĵ.-Ĵ. Rusoo en sia publika «Letero a Dalamberto»[1]:

… Kiu estas pli kulpa, ĉu vilaĝano malsaĝe edziĝinta al nobelidino, aŭ edzino kiu volas senhonorigi sian edzon? Kion oni pensu pri teatraĵo, kiu igas la parteron aplaŭdi ŝiajn malfidelon, mensogon, senhontecon, kaj moki la stultecon de la punata vilaĝanaĉo?

Tamen maleblas negi, ke Georgo Dandin simple aĉetis sian edzinon kiel varon. La sentimentala aŭtoro de «La nova Heloizo» kaj liaj samtempanoj tion ignoris, sed la pli delikata Moliero tion komprenis, kaj lasas la rolulojn tion klare diri:

Georgo Dandin (al s-ino de Sotenville) (…) La historio estis ne malbona por vi, ĉar sen mi viaj aferoj — volu min pardoni — estis tre kadukaj, kaj mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn… (1:4)

(…)

Angeliko (al Georgo Dandin) (…) Ĉu antaŭ la edziĝo vi demandis pri mia konsento kaj ĉu mi vin volas? Vi demandis pri tio nur mian patron kaj mian patrinon; en efektiveco ja nur ili [ge]edziĝis kun vi… (2:4)

Tia familia konflikto povus egale bone estiĝi ĉe geedziĝa aĉeto inter egaluloj; do, malgraŭ la kutima interpreto, ne la malegaleco orduma[2] estas la risorto de la intrigo, kvankam ĝi jes estas la fonto de la elementoj komikaj. Kaj laŭ mi la gesinjoroj Sotenville estas pli ridindaj gestultuloj ol Georgo Dandin.

Iuj modernaj reĝisoroj provas surscenigi tiun teatraĵon kiel Ĉeĥovan dramon. Eble tio ĝin refreŝigas, kvankam malprobablas, ke la samtempuloj de Moliero aŭ Zamenhofo rigardis ĝin tiel.

En Esperanto

Kial do tiu elekto de tradukota verko flanke de Zamenhofo (aŭ de tiuj, kiuj instigis lin traduki)? Probable pro la mallongeco. Teatraĵo mallonga, sed ja moliera.

Oni miras antaŭ la nombro [de la zamenhofaj] tradukoj aperintaj en la jaroj 1907–08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago (…) Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suferas precipe pro du difektoj: unue, ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (…); due, ili ne ĉiam estas ŝirmitaj kontraŭ invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la traduko de Georgo Dandin).

G. Waringhien[3]

Efektive, en tiuj du jaroj (1907–1908) aperis:

• «La revizoro», 1907.

• «La predikanto» (el Biblio), 1907.

• «Georgo Dandin», 1907–1908.

• «Ifigenio en Taŭrido», 1908.

• «La rabistoj», 1908.

• «Marta», 1908–1909.

• «La psalmaro» (el Biblio), 1908.

La fontoj

La zamenhofa dispartigo de la teksto en scenojn estas alia ol tiu, kiun mi vidas en modernaj francaj eldonoj.

Laŭ la PIV-oj, sceno estas

Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj.

Nun la francoj plejparte sekvas la devivan eldonon[4], en kiu «sceno» estas unuo de agado, tiel ke en unu sceno la nombro kaj la konsisto de la roluloj povas varii. Ĉe Zamenhofo (kaj en la tradukoj rusaj) disdivido en scenojn estas pli detala, ĉiu apero aŭ foriro estas markita kiel scena ŝanĝo. Ĉe la Guglaj Libroj estas skanaĵo de la komedio eldonita de la franca teatro en Berlino, kun ekzakte tiaj dispartigo kaj rimarkoj, kiel ĉe Zamenhofo:

George Dandin, ou Le mari confondu: comédie en trois actes. №276 de Répertoire du théâtre français à Berlin, 1843. — 37 pages.

Mi laŭe aranĝis la franclingvan tekston kaj konvertis ĝin en bitlibron fikŝenbukan.

La esperantan tekston mi ekstraktis el la PDF-libro de Franko Luin. Mi korektis kelkdek erarojn de skanado aŭ presado, ekz-e KIaŭdino/Klaudino (Klaŭdino), ma (mia), prop(r)avole, at (al), fianko (flanko), jus (ĵus) ktp. Krome, plurajn dubindajn lokojn mi korektis laŭ unua eldono en «La Revuo», kies skanaĵojn rete disponigas la Aŭstria nacia biblioteko: Akto unua (n-ro 23); Akto dua (n-ro 24); Akto tria (n-ro 25)]]>. Mi kontrolis ne la tutan tekston, sed nur la suspektindajn lokojn de la INKO-teksto.

La lingvaĵo

Numeraloj

La teksto prezentas strangajn deviojn de la Fundamento, hezitojn kiaj en verko eldonita en la jaro 1908ª ne devus aperi. Ekzemple pri la numeraloj el la intervalo 11 … 19.

La teksto en «La Revuo» traktas vicmontrajn numeralojn en maniero kiu estas nek fundamenta nek kohera («Sceno dek-unua» en la akto 2ª, n-ro 24; «Sceno dekunua» en la akto 3ª, n-ro 25). Mi unuecigis laŭ la stilo de §12 de la Fundamenta Ekzercaro (la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua): «Sceno dek unua» (ekzakte kiel en la lingvo uzbeka).

Misuzoj de la pronomo «ĝi»

La plej ĝena (pro sia ofteco) trajto de la zamenhofa teksto estas la troa kaj misa uzo de «ĝi». Neniu el la 28 aperoj de ĝi(n) en la Fundamenta Ekzercaro (ĉi-sube referencata per «FE») prezentas tian eraron.

Jen kion diras PMEG pri «„Tio“ kaj „ĝi“»:

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo (…) Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio.

Ĉi-rilate Zamenhofo sekvas la lingvojn ĝermanajn (la germanan kaj la anglan), kiuj ofte uzas tiel la respondajn neŭtrajn pronomojn triapersonajn es kaj respektive it. En la lingvoj franca, rusa kaj pola tiun funkcion plenumas montraj pronomoj respondaj al tioĉi tio (ce, это, to). La Fundamenta Ekzercaro sekvas la tio-sistemon; kaj — laŭ mi, PAG, PMEG — tiu lasta estas la normo por la moderna Esperanto. Ekzemple:

вернуться

[1]

Jean-Jacques Rousseau: Lettre à M. d’Alembert sur les spectacles. (1758)

вернуться

[2]

ord⋅um⋅o — En antikva aŭ feŭdisma socio, aparta socia grupo, kun heredaj aŭ korporaciaj leĝe fiksitaj devoj kaj rajtoj (interalie, la nobeloj, la burĝoj, la servutuloj).

вернуться

[3]

Enciklopedio de Esperanto, la artikolo «Zamenhof L.L.: Verkaro».

вернуться

[4]

La eldonon aperintan dum la vivo de Moliero. PIV donas la komplementan adjektivon «postmorta», sed mankas io responda al la rusa «прижизненный» (france «publié de son vivant»). Mi paŭsas tion per deviva, ĉar la memtrudiĝanta dumviva jam akiris alian signifon («daŭronta dum la tuta vivo», ruse «пожизненный»). La editoroj de klasikaĵo kutime preferas ties «lastan devivan eldonon».