Выбрать главу

Klitandro. — Mi lasas min al via gvidado.

Lubin sola. — Al la diablo! Jen saĝan edzinon mi havos! Ŝi havas spriton kiel kvar[53].

Sceno sepa

Georgo Dandin, Lubin.

Georgo Dandin al si mem. Jen, estas mia homo de antaŭe. Ho, se mi povus ĝin atingi, ke li atestu al la gepatroj tion, kion ili ne volas kredi!

Lubin. — Ha, jen vi estas, sinjoro babilulo, al kiu mi tiel forte rekomendis nenion paroli, kaj kiu ĝin tiel forte promesis al mi! Vi estas do babilisto, kaj vi tuj ĉion transdiras, kion oni diras al vi sekrete?

Georgo Dandin. — Mi?

Lubin. — Jes, vi ĉion raportis al la edzo, kaj vi estas la kaŭzo de tio, ke li faris bruegon. Mi ĝojas, ke mi nun scias, ke vi havas tian langon kaj tio min instruos, ke mi nenion plu diru al vi.

Georgo Dandin. — Aŭskultu, mia amiko …

Lubin. — Se vi ne estus babilinta, mi rakontus al vi, kio fariĝas en la nuna momento; sed pro puno vi nenion scios.

Georgo Dandin. — Kio? kio do fariĝas?

Lubin. — Nenio, nenio. Jen kio estas, se oni babilis; vi ne sciiĝos eĉ unu vorton, kaj pri la plej interesa parto mi silentos.

Georgo Dandin. — Haltu do iom.

Lubin. — Neniel.

Georgo Dandin. — Mi volas diri al vi nur unu vorton.

Lubin. — Ho ne, ho ne! Vi volas eltiri de mi la sekreton.

Georgo Dandin. — Ne, ne tion.

Lubin. — He, vi pensas, ke mi estas malsaĝa! Mi vidas, kion vi celas.

Georgo Dandin. — Estas io tute alia. Aŭskultu.

Lubin. — Vi nenion atingos. Vi, volus ke mi diru al vi, ke sinjoro la vicgrafo donis monon al Klaŭdino, kaj ke ŝi kondukis lin al sia mastrino. Sed mi ne estas tiel malsaĝa.

Georgo Dandin. — Mi vin petas!

Lubin. — Ne!

Georgo Dandin. — Mi donos al vi …

Lubin. — Mendu-atendu!

Sceno oka

Georgo Dandin sola. — Kun ĉi tiu malsaĝulo mi ne povis plenumi la penson, kiun mi havis. Sed la nova sciigo, kiu elglitis el lia buŝo, povas fari al mi tian saman servon; kaj, se la amisto estas en mia domo, tio donos al mi la eblon montriĝi prava en la okuloj de la gepatroj kaj plene ilin konvinki pri la senhonteco de ilia filino. La malbono en la afero estas nur tio, ke mi ne scias kiel min aranĝi, ke mi tiru profiton el tiu sciigo. Se mi eniros en mian domon, mi forkurigos la sentaŭgulon; kaj kion ajn malhonorigan por mi mi povus vidi per miaj propraj okuloj, oni tute ne kredos miajn vortojn, kaj oni diros al mi, ke mi fantazias. Aliflanke, se mi venigos la bogepatrojn, ne havante la certecon, ke ni trovos en mia domo la amiston, estos tiel same, kaj mi refalos, en la malbonan staton de antaŭe. Eble mi povus senbrue esplori, ĉu li tie estas ankoraŭ? (Rigardinte tra la truo de la seruro.) Ha! ĉielo! Oni plu ne povas dubi, mi vidis lin tra la truo de la seruro. La sorto donas al mi la eblon konfuzi miajn homojn; kaj, por kroni la tutan aventuron, ĝi alvenigas en la ĝusta momento la juĝantojn, kiujn mi bezonis.

Sceno naŭa

S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin.

Georgo Dandin. — Nu, vi ne volis kredi al mi antaŭ, kaj via filino venkis; nun mi havas en la mano la eblecon vidigi al vi, kiel ŝi min aranĝas; kaj, dank’ al Dio, mia malhonoro estas nun tiel klara, ke vi ne povos plu dubi pri ĝi.

S-ro de Sotenville. — Kiel, mia bofilo! vi ĉiam ankoraŭ ripetas tion saman?

Georgo Dandin. — Jes, ĉiam ankoraŭ; kaj neniam mi havis por tio tiom da kaŭzo, kiel nun.

S-ino de Sotenville. — Vi denove volas turni al ni la kapon!

Georgo Dandin. — Jes, sinjorino; kaj kun mia kapo oni agas pli malbone.

S-ro de Sotenville. — Ĉu vi neniam laciĝos tedi nin?

Georgo Dandin. — Ne, sed mi forte laciĝas esti moke trompata.

S-ino de Sotenville. — Ĉu vi neniam volas liberigi vin de viaj strangaj pensoj?

Georgo Dandin. — Ne, sinjorino sed mi tre dezirus liberigi min de edzino, kiu min malhonoras.

S-ino de Sotenville. — Granda Dio! nia bofilo, lernu paroli konvene.

S-ro de Sotenville. — Al la diablo! serĉu esprimojn malpli ofendajn.

Georgo Dandin. — Kiu perdas, tiu ne ridas.

S-ino de Sotenville. — Memoru, ke vi edziĝis kun[54] nobela fraŭlino.

Georgo Dandin. — Mi tion memoras sufiĉe, kaj mi ĉiam nur tro multe memoros tion.

S-ro de Sotenville. — Se vi tion memoras, tiam penu paroli pri ŝi kun pli da respekto.

Georgo Dandin. — Sed kial ŝi pli ĝuste ne penas agi kun mi pli honeste? Kio! ĉar ŝi estas nobelino, ŝi devas havi la liberecon fari al mi, kion ŝi volas, kaj mi ne devas kuraĝi eĉ diri vorteton?

S-ro de Sotenville. — Kio do fariĝis al vi, kaj kion vi povas diri? Ĉu vi ne vidis hodiaŭ matene, ke ŝi eĉ ne konis tiun, pri kiu vi parolis al mi?

Georgo Dandin. — Jes; sed kion vi diros, se mi nun vidigos al vi, ke la amisto estas kun ŝi?

S-ino de Sotenville. — Kun ŝi?

Georgo Dandin. — Jes, kun ŝi, kaj en mia domo.

S-ro de Sotenville. — En via domo?

Georgo Dandin. — Jes, en mia propra domo.

S-ino de Sotenville. — Se ĝi estos tiel, ni estos por vi kontraŭ ŝi.

S-ro de Sotenville. — Jes, la honoro de nia familio estas por ni pli kara ol ĉio en la mondo; kaj se vi diras la veron, ni malkonfesos en ŝi nian sangon kaj ni forlasos ŝin al via kolero.

Georgo Dandin. — Vi bezonas nur sekvi min.

S-ino de Sotenville. — Gardu vin kontraŭ trompiĝo!

S-ro de Sotenville. — Ne faru kiel antaŭe.

Georgo Dandin. — Mia Dio! Vi tuj vidos. (Li montras en direkto al Klitandro, kiu elvenas kun Angeliko.) Nu, rigardu, ĉu mi mensogis?

Sceno deka

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino; s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville kaj Georgo Dandin en la profundo de la scenejo.

Angeliko al Klitandro. — Adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi, kaj mi devas min gardi.

Klitandro. — Promesu do al mi, sinjorino, ke mi povos paroli kun vi ĉi tiun nokton.

Angeliko. — Mi penos pri tio.

Georgo Dandin al gesinjoroj de Sotenville. — Ni alproksimiĝu kviete de malantaŭe, kaj ni zorgu, ke oni nin ne vidu.

Klaŭdino. — Ha, sinjorino! ĉio estas perdita! Jen estas viaj gepatroj en akompano de via edzo.

Klitandro. — Ho, ĉielo!

Angeliko mallaŭte al Klitandro kaj Klaŭdino. — Tenu vin tute trankvile kaj lasu min agi. (Laŭte al Klitandro.) Kio! Vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe! kaj, tiamaniere vi kaŝas viajn sentojn! Oni diras al mi, ke vi enamiĝis en min, kaj ke vi havas la intencon admonakiri min; mi atestas al vi mian indignon, kaj mi klare esprimas al vi miajn pensojn en atesto de ĉiuj; vi laŭte neas la aferon kaj donas al mi la vorton, ke vi havas nenian penson ofendi min; kaj tamen en tiu sama tago vi havas la arogantecon veni al mi vizite, diri al mi, ke vi min amas, rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj, por konvinki min respondi al viaj malkonvenaĵoj, kvazaŭ mi estus tia virino, kiu povas rompi la ĵuron de fideleco, kiun mi donis al edzo, kaj iam forkliniĝi de la virteco, kiun instruis al mi miaj gepatroj. Se mia patro tion scius, li bone instruus al vi provi tiajn entreprenojn! Sed honesta virino ne amas skandalon, tial mi gardas min ion diri al li, (farinte signon al Klaŭdino, ke ŝi alportu bastonon) kaj mi montros al vi, ke kvankam mi estas virino, mi havas sufiĉe da kuraĝo, por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al mi. Tio, kion vi faris, ne estas ago de nobelo, kaj tial mi traktos vin ankaŭ ne kiel nobelon.

вернуться

[53]

Zamenhofo laŭvorte tradukis la francan elle a de l’esprit comme quatre kaj probable ne konscias, ke la comme quatre estas idiomaĵo (ĝi signifas «multe»); tial la repliko estas stumpa, kaj laŭvorta traduko postulas kompletigon: «Ŝi havas tiom da sprito, kiel kvar homoj kune», aŭ simile. — Cetere, kvar en la franca frazeologio signifas «granda nombro», samkiel «sep» en rusa. En la «Proverbaro» tiel rolas dek: «Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu»; «Deko da pekoj — unu la puno»; «Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos»; «Se unu ne venis, dek ne atendas»; «Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj» (ruse en ĉiuj ĉi tiuj proverboj aperas «sep»). Do, por fari frazaĵon endus ŝanĝi «kvar»on en «dek»on. Tamen mi preferus traduki la replikon pli flue, ekz-e «Ah, diable saĝan edzinon mi havos!»

вернуться

[54]

edziĝis al nobela fraŭlino (same ankaŭ poste).